Tuesday, 31 December 2013

Bolŝoj-teatro. Koncerto okaze de la remalfermiĝo de la ĉefa scenejo


Riapertura Bol’šoj from Il Corriere Musicale on Vimeo.

Ĝisdatigo de januaro de 2017: ĉar la originala video, bedaŭrinde, ne estas spektebla ekster Rusio, kiel anstataŭaĵon mi proponas trovitan en la reto anticipan vidigon de la malfermo. Programeroj estas prezentitaj en ĝi parte per komputila animacio, parte per arkivaj registraĵoj. Konsisto de la programo, kiel vi povas trovi, forte diferenciĝas de la fina varianto, tamen ĝi kapablas doni prezenti pri tiu.

1. 00:20. Pjotr Ĉajkovskij. Kantato “Al la 200-jara jubileo de Petro la Unua”.
2. 01:13. Prezentaĵo – historiaj fasadoj de Bolŝoj-teatro.
3. 02:05. Pjotr Ĉajkovskij. Valso el baleto “La dormanta belulino”. Baleta programero laŭ speciala enscenigo de A. Ratmanskij.
4. 02:52. Prezentaĵo – malfermo de Bolŝoj-teatro en 1856 (ĝi estis rekonstruita post incendio en 1853). “Serenado” de Pjotr Ĉajkovskij.
5. 03:34. Polonezo el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka.
6. 04:32. Baleto “Spartako” fare de Aram Haĉaturjan. Sceno “Via Appia”. Koregrafio fare de Jurij Grigoroviĉ.
7. 06:13. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro laŭ temo “Minin kaj Poĵarskij enveturas la liberigitan Kremlon en 1612”. Ario de Igor el opero “Princo Igor”, kantata de Dmitrij Ĥvorostovskij.
8. 06:40. Baleto “Klaso-koncerto”. Finalo. Koregrafio fare de Boris Messerer.
9. 07:34. Fragmento el opero “Gefianĉiĝo en monaĥejo” fare de Sergej Prokofjev.
10. 07:57. Sekco de Bolŝoj-teatro laŭ projekto de Albert Cavos de 1856. Valso el baleto “Serena rojo” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.
11. 08:25. Fragmento el baleto “Don Kiĥoto” fare de Ludwig Minkus.
12. 09:15. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro “Apolono. Triumfo de la Muzoj”. Natalie Dessay. Ario de caridino Cignino el opero “Fabelo pri caro Saltano” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov.
13. 09:46. Eŭska danco el baleto “Flamo de Parizo” fare de Boris Asafjev. Koregrafio fare de A. Ratmanskij.
14. 10:40. Pjotr Ĉajkovskij. Fragmento el finalo de opero “Iolanta”.
15. 11:03. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro “La perspektivo, videbla de sur la Paseraj montoj”. Ario de Herman el opero “La pika damo” de Pjotr Ĉajkovskij, kantata de Plácido Domingo.
16. 11:34. Fragmento el opero “Princo Igor” fare de Aleksandr Borodin.
17. 12:25. Fragmento el baleto “La ora epoko” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.
18. 13:50. Parado de skizoj fare de dekoraciistoj de Bolŝoj-teatro. “Vaslo de floroj” el baleto “La nuksrompilo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
19. 14:34. Fragmento el baleto “La cigna lago” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
20. 15:52. Prezentaĵo – “Sceno ĉe la ofica perono” (meze de la 20-a jarcento adorantoj atendis tie por renkonti siajn idolojn). Ario el opero “Eŭgeno Onegin” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
21. 16:31. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro, teksita en 1954. Ario de Johana el opero “La Pucelo de Orleano” fare de Pjotr Ĉajkovskij, kantata de Violeta Urmana.
22. 16:58. Danco de teatraj servistinoj. Muziko fare de Ludwig Minkus. Koregrafio fare de A. Ratmanskij.
23. 17:17. Solena eliro de la artistoj de Bolŝoj-teatro. “Solena kronada marŝo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.


La 28-n de oktobro 2011 post la sesjara rekonstruo ree malfermiĝis la ĉefa scenejo de Bolŝoj-teatro. Ĉi tiun eventon oni festis per solena koncerto, kiun mi proponas hodiaŭ al via atento kiel donacon okaze de la venonta jaro 2014.


Fama kvadrigo de Apolono sur la fasado de Bolŝoj-teatro.

1. 02:50. Koruso “Gloru!” el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka. La opero, rakontanta pri eventoj el la tempo de la Granda Malordo, premieris en 1836 sub titolo “Vivo por la caro”. En 1939 aperis nova redakcio de la opero, en kiu konforme al la ideologiaj postuloj de la epoko, oni anstataŭs monarkisman patriotismon per patriotismo civila, ŝanĝinte la titolon laŭ la nomo de la ĉefa rolulo. En la postsovetia tempo oni surscenigas ambaŭ versiojn. Koruso “Gloru!” sonas en la finaĵo, laŭdante heroecon de la popolo, liberiginta sian landon de invadantoj. Ĝi estas konsiderata klasika specimeno de patriotisma muziko.

2. 06.50. Prezentaĵo – historiaj fasadoj de Bolŝoj-teatro. Oni montras, kiel ŝanĝigis aspekto de la teatro ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1776 ĝis hodiaŭ. Interese, ke ĉe 8:15 oni montras, kiel la konstruaĵo estis kamuflita dum la Dua mondmilito por eviti aviadan bombadon. Tio videblas ankaŭ sur la historia fotaĵo.

3. 09.00. Valso el baleto “Cindrulino” fare de Sergej Prokofjev. Fontano sur la scenejo estas kopio de tiu, kiu staras sur la placo antaŭ la teatro.

4. 15:20. Violeta Urmana (Litovio). Ario de Johana el opero “La Pucelo de Orleano” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

5. 22:50Polonezo el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka.

6. 27:20. Ivan Vasiljev kaj baletaj artistoj. Sceno el baleto “Spartako” fare de Aram Haĉaturjan. Oni povas ankaŭ spekti filman version de la klasika surscenigo fare de Jurij Grigoroviĉ kun grandaj artistoj Vladimir Vasiljev kiel Spartako kaj Maris Liepa kiel roma militestro Marko Kraso.

7. 34:45. Dmitrij Ĥvorostovskij. Ario de Jeleckij el opero “La pika damo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. La opero estas verkita laŭ la klasika novelo fare de Aleksandr Puŝkin, legebla en moderna Esperanta traduko de Aleksander Korĵenkov. Nomon Jeleckij, tamen, vi ne renkontos en la originalo, ĉar la libreto de la opero, verktita de komponista frato Modest Ĉajkovskij, serioze prilaboris la historion kaj enkondukis novajn rolulojn, unu inter kiuj estas princo Jeleckij. 

8. 41:35. Aleksandr Volĉkov, Aleksandr Vorobjov, Natalja Osipova, Anna Rebeckaja, Denis Savin kaj baletaj artistoj. Eŭska danco el baleto “Flamo de Parizo” fare de Boris Asafjev.

9. 46:35Natalie Dessay (Francio). Romanco “Ne kantu, belulino, ĉe mi...” fare de Sergej Raĥmaninov.

10. 51:45. “Kipĉakaj dancoj” el opero “Princo Igor” fare de Aleksandr Borodin. La opero estas kreita laŭ poemo "Parolo pri la militiro Igora" de la 12-a jarcento, kiu en Rusio okupas lokon de nacia eposo, same kiel "Kanto de Roland" en Francio aŭ "La Kanto de la Nibelungoj" en Germanio. Oni povas legi ĝin en moderna traduko fare de Sergio Pokrovskij.

11. 57:20. Nina Kapcova, Pavel Dmitriĉenko kaj baletaj artistoj. Tango el baleto “La ora epoko” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.

12. 1:02:30. Prezentaĵo – Bolŝoj-teatro interne (la 19-a jarcento). Fone sonas prologo “Promenade” el piana ciklo “Bildoj el ekspozicio” fare de Modest Musorgskij.

13. 1:05:00. Svetlana Zaĥarova, Andrej Uvarov kaj baletaj artistinoj. Adaĝo el baleto “La cigna lago” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

14. 1:13:55. Prezentaĵo – La kronado de imperiestro Aleksandro la Dua en la jaro 1856. La teatra konstruaĵo estis rekonstruita post incendio, kiu okazis en 1853 kaj malfermiĝis en sia moderna aspekto okaze de la kronado.

15. 1:16:00. Anna Aglatova, Jelena Zelenskaja, Svetlana Ŝilova, Ekaterina Ŝĉerbaĉenko. Kanta trio “Naturo kaj amo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. Sur la fono aperas skizoj por dekoracioj de spektaĵoj en Bolŝoj-teatro, okazintaj en diversaj jaroj.

16. 1:22:10. Prezentaĵo – “La 15-a perono, la 1950-aj jaroj”. Per ĉi tiu perono artistoj lasas la teatran konstruaĵon kaj ĉi tie ilin atendis adorantoj. En la 1950-aj jaroj ĉefaj kaj konkurantaj inter si estis adorantoj de famaj tenoruloj Sergej Lemeŝev kaj Ivan Kozlovskij. Dokumenta video pri ili kun subtekstoj en la angla troveblas ĉi tie.

17. 1:25:25. Andrej Grigorjev, Irina Dolĵenko, Maksim Paster, Boris Rudak, Lolitta Semenina, korusaj artistoj. Finaĵo de opero “Gefianĉiĝo en monaĥejo” fare de Sergej Prokofjev.

18. 1:31:10. Marija Aleksandrova, Vladislav Lantratov kaj baletaj artistoj. Fragmento el baleto “Don Kiĥoto” fare de Ludwig Minkus. Aŭstria komponisto Ludwig Minkus multe da tempo laboris en Rusio, kaj lia baleto “Don Kiĥoto” premieris ĝuste en Bolŝoj-teatro.

19. 1:35:05. Angela Gheorghiu (Romanio). Ariozo de Liza el opero “La pika damo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

20. 1:41:30. Prezentaĵo – “Malantaŭ la fermita kurteno”.

21. 1:44:25. Danco de la teatraj servistinoj. Muziko fare de Ludwig Minkus.

22. 1:46:30. Eminentaj artistoj, ligitaj kun Bolŝoj-teatro, rakontas pri sia sperto kaj rilato al ĝi.

23. 1:51:45. Prezentado de la teatra trupo. “Solena kronada marŝo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. La marŝo estis verkita por la solenaĵoj en Moskvo okaze de la kronado de imperiestro Aleksandro la Tria en 1883.

Monday, 30 December 2013

Koro de besto



Originala titolo: Сердце зверя
Produktado: studio «Pilot» 
Jaro: 2006
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Андрей Соколов (Andréj Sokólov).
Artaj direktoroj: Андрей Соколов (Andréj Sokólov), Михаил Желудков (Miĥaíl Ĵelúdkov).
Animaciistoj: Юлия Некипелова (Júlija Nekipélova), Екатерина Бойкова (Jekaterína Bójkova), Алексей Федорович (Alekséj Fedoróviĉ), Я. Дронина (Ja. Drónina), Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdínov), С. Кирякин (S. Kirjákin), Светлана Зимина (Svetlána Ziminá), Михаил Рыкунов (Miĥaíl Rjikunóv), Павел Барков (Pável Barkóv), Арсений Храмов (Arsénij Ĥrámov), Елена Голянкова (Jeléna Goljánkova), Алексей Зайцев (Alekséj Zájcev), Наталья Акашкина (Natálja Akáŝkina). 
Produktoro: Ирина Капличная (Irína Kaplíĉnaja).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto kaj sonreĝisoro: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Aktoroj: Валерий Шалавин (Valérij Ŝalávin), Анна Артамонова (Anna Artamónova), Сережа Сергеев (Serĉjo Sergéjev), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv).

Finante ĉi tiun prezentaĵon de serio “La monto da gemoj”, mi proponas al via atento vere ŝikan specimenon el ĝi. En filmo “Koro de besto” laŭ fabeloj de nanaoj oni sukcesis rakonti aventuran historion kun minimumaj vortoj, aldoninte spritan parodion al la modernaj aziaj batalartaj filmoj, kiel “Kaŭranta Tigro kaj Kaŝiĝanta Drako”, en kiuj oni kuras laŭ muroj kaj flugas tra aero...


Sunday, 29 December 2013

Ĵiĥarka



Originala titolo: Жихарка
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2006
Aŭtoroj de la scenaro: Елена Ужинова (Jeléna Uĵinova), Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Reĝisoro: Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Arta direktoro:  Елена Ужинова (Jeléna Uĵinova).
Desegnisto: Полина Новикова (Polína Nóvikova).
Animaciistoj: Наталья Новик (Natálja Nóvik), Павел Барков (Pável Barkóv), Константин Арефьев (Konstantín Aréfjev), А. Гончаров (A. Gonĉaróv), Сергей Ромашкин (Sergéj Romáŝkin), Татьяна Хороших (Tatjána Ĥoróŝiĥ), Майя Хиггинс (Mája Híggins), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Р. Свечникова (R. Svéĉnikova), А. Скачков (A. Skaĉkóv), Леон Эстрин (León Estrin), Андрей Кузнецов (Andréj Kuznecóv), Александр Бубнов (Aleksándr Bubnóv), Оксим Тен (Oksim Ten).
Produktoro: Ирина Капличная (Irína Kaplíĉnaja).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Sonreĝisoroj: С. Алмаев (S. Almájev), Елена Николаева (Jeléna Nikolájeva).
Aktoroj: (Olég Uĵinov), Ольга Гусилетова (Olga Gusilétova), Анатолий Лобоцкий (Anatólij Lóbockij), Михаил Березовой (Miĥaíl Berjózovoj), Екатерина Кудрявцева (Jekaterína Kudrjávceva).

La plej populara filmo en tuta serio “La monto da gemoj”! Urala fabelo pri vigla knabineto kaj misfortuna vuplino, kiu ŝtelis ŝin, tamen manĝi ne sukcesis, jam dum multaj jaroj igas rideksplodojn de spektantoj. 

Interesaj faktoj

Urbo Arkaim, pri kiu oni parolas en la prologo, estas antikva fortikaĵo, kiu ekzistis sur la limo inter la 3-a kaj la 2-a jarmilo antaŭ Komuna Erao. En la rakonto pri atingoj de ĝiaj loĝantoj estas, verŝajne, ero da arta troigo, tamen ne tiom granda, kiel tio povas aspekti. Arkaim apartenas al Sintaŝta kulturo, kiu aspektas neatendite alta por la stepa zono de tiu epoko. Laŭ lasta scienca informo, domigo de ĉevalo okazis en apuda regiono, ie inter norda Kazaĥstano, suda Uralo kaj Baŝkirio. Kaj batalaj ĉaroj, laŭ arkeologia datumo, vere komencis disvastiĝi el ĉi tiu regiono ĝuste en tiu tempo. Koncerne fandadon de kupro eblas noti, ke laŭ plej vaste apogata hipotezo la Sintaŝta kulturo aperis rezulte de migradoj el okcidento, el la regiono ĉirkaŭ Nigra maro kaj Kaŭkazo, kiu estis unu el lokoj de apero de la metalurgio.

Nomon “Ĵiĥarka” eblas traduki kiel “viglulino”.

Kantoj, kiujn kantas la pasero dum veturi al bazaro, estas registraĵoj de aŭtentikaj folkloraj kantistoj el Vologoda provinco.

Saturday, 28 December 2013

Pri korvo



Originala titolo: Про ворона
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Reĝisoro: Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Artaj direktoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Animaciisto: Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Sonreĝisoro: Л. Драгилев (L. Drágilev).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), А. Ярославцев (A. Jaroslávcev), Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).

Ĉi-foje ni el la eŭropa parto de Rusio veturas al ĝia plej ekstrema orienta rando, kie loĝas eskimoj. Jen du historioj, en kiuj figuras korvo – ĉefa rolulo de la indiĝena folkloro.


Tuesday, 24 December 2013

Pri stultulo Ivan



Originala titolo: Про Ивана-дурака
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin).
Reĝisoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Artaj direktoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Андрей Кузнецов (Andréj Kuznecóv).
Desegnistoj: Мария Заикина (Maríja Zaíkina), Юлия Балашова (Júlija Baláŝova).
Animaciistoj: Павел Барков (Pável Barkóv), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Леон Эстрин (León Estrin), Дмитрий Андреев (Dmítrij Andréjev), Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov).
Komputila prilaborado: Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov).
Specialaj efektoj: Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: Ирина Брокерт-Аристова (Irina Brókert-Arístova), Юрий Прялкин (Júrij Prjálkin).
Sonreĝisoro: Вадим Круглов (Vadím Kruglóv).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Ольга Шорохова (Olga Ŝóroĥova), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Александр Филиппенко (Aleksándr Filippénko).

Rusa fabelo en formo de gaja anekdoto pri stultulo Ivan – kion li faras, ĉio bizaras. Kaprinon li merĉandis al abio, gardis pordon, portante ĝin sur la dorso, kalkulis kornikojn – sen finfine edziĝis la caran filinon...

Interesaj faktoj

La animaciaĵo estas farita en stilo de luboko – populara speco de amasa legaĵo, kiu ekzistis ekde la 16-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Oni printis per ligna kliŝo konturajn bildojn sur paperaj folioj kaj farbis ilin mane. Folio povis enhavi unu bildon kun subskribo aŭ kelk bildojn, kiuj montris historion kiel bildstrio. Kutimaj ĝenroj de luboko estis religia, folklora, historia, humura. Interese, ke en la moderna rusa lingvo vorto “luboko” havas malrektajn signifojn – “io false bonorda, idilia” aŭ “kiĉa imitaĵo de folklora arto, tradicio”.


Urso kaj kaprino amuziĝas. Luboko de la 18-a jarcento.

La ĉefa muzika temo de la filmo estas kanto “Turnas sin, svingas sin la blua glob'”. Ĝi estas konata ekde la 19-a jarcento, sed en la moderna epoko oni memoras ĝin dank' al klasika filmo “La juneco de Maksim” (1934), kie ĝin kantas la ĉefa rolulo.


Monday, 23 December 2013

Saĝa filino



Originala titolo: Умная дочка
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro kaj arta direktoro: Елена Чернова (Jeléna Ĉernóva).
Animaciistoj: Мария Никулина (Maríja Nikúlina), Михаил Рыкунов (Miĥaíl Rjikunóv), Марина Антонова (Marína Antónova), Елена Голянкова (Jeléna Goljánkova).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto kaj sonreĝisoro: Александр Гусев (Aleksándr Gúsev).
Aktoroj: Никита Лизунов (Nikíta Lizunóv), Александр Пожаров (Aleksándr Poĵárov), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Александр Воеводин (Aleksándr Vojevódin).

 Rusa fabelo el regiono de urbo Voroneĵ pri knabino, kiu malgraŭ frua aĝo ne nur helpadis sian patron en mastrumado, sed ankaŭ sukcesis instrui la caron mem kaj restarigi justecon.

Saturday, 21 December 2013

Kiel bienulo estis ĉevalo



Originala titolo: Как пан конем был
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoroj: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Arta direktoro: Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Sonreĝisoro: Владислав Тарасов (Vladisláv Tarásov).
Aktoroj: Алексей Баталов (Alekséj Batálov), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Юлия Рутберг (Júlija Rútberg), Александр Пожаров (Aleksándr Poĵárov), Сергей Баталов (Sergéj Batálov), Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev).

Belorusa fabelo kun internacie konata enhavo: por instrui malbonulon oni turnas lin en animalon por ke tiu sur propra haŭto ekkonu, kiajn malfacilaĵojn oni povas sperti en la vivo...

Interesaj faktoj

Montrita en la animaciaĵo metodo de friponado dum vendo de ĉevalo estas priskribita en romano “Novagro plugita” fare de Miĥail Ŝoloĥov.


Friday, 20 December 2013

Interpreto de sonĝoj



Originala titolo: Толкование сновидений
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoroj: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Arta direktoro: Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Animaciistoj: Я. Дронина (Ja. Drónina), Валерий Козлов (Valérij Kozlóv), В. Поспелов (V. Pospélov), Алексей Казаков (Alekséj Kazakóv), Татьяна Кочетова (Tatjána Kóĉetova).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Sonreĝisoro: Владислав Тарасов (Vladisláv Tarásov).
Aktoroj: Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev), Алексей Баталов (Alekséj Batálov).

Ankoraŭ unu juvelo el “La monto da gemoj” – orienta fabelo el Tatario, memoriganta faman ciklon “Mil kaj unu noktoj”.




Tuesday, 17 December 2013

Orfa vulpino



Originala titolo: Лиса-сирота
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoro: Сергей Гордеев (Sergéj Gordéev).
Arta direktoro: Елена Косарева (Jeléna Kósareva).
Animaciistoj: В. Пойлов (V. Pójlov), Е. Сумилова (Je. Sumílova), С. Огурцов (S. Ogurcóv), А. Попов (A. Popóv), Д. Сухомлин (D. Suĥomlín).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Итико Читашвили (Itikó Ĉitaŝvíli).
Sonreĝisoro: Е. Железкова (Je. Ĵelezkóva).
Aktoroj: Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev), Владимир Шульга (Vladímir Ŝulgá), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Сергей Баталов (Sergéj Batálov), Станислав Стрелков (Stanisláv Strelkóv), Алексей Баталов (Alekséj Batálov).

Hodiaŭa fabelo en la ciklo devenas el Baŝkirio. Kvankam ĉefa rolulo en ĝi denove estas vulpino, ĉi-foje ŝi ne montriĝis tiom sukcesa, kiel kutime...

Interesaj faktoj

La animaciaĵo enhavas aludojn al konataj verkoj de sovetiaj animacio kaj kino. Frazo en la prologo “Verŝajne, tie loĝas la plej ĝustaj abeloj” aludas animacian filmon “Winnie-La-Pu” (1969) fare de Fjodor Ĥitruk, kiun aŭtoro de la projekto Aleksandr Tatarskij opiniis sia majstro. En ĉi tiu filmo Winnie leviĝas per baloneto al abelujo, kiu situas sur arbo, por preni mielon. Tamen kiam abeloj ekatakas lin, li krias al staranta sube Porketo: “Mi ĉion komprenis! Tio estas malĝustaj abeloj! Tute malĝustaj! Kaj ili, verŝajne, produktas malĝustan mielon!”


Rusia poŝtmarko kun Winnie-La-Pu kaj Porketo el la filmo de Fjodor Ĥitruk

Repliko de la urso “Mi estas fremdulo inter kunuloj” aludas konatan aventuran filmon “Kunulo inter fremduloj, fremdulo inter kunuloj” (1974). Ĝia ĉefa rolulo, perdinta memoron kaj suspektata pri krimo, kiun li ne faris, devas pruvi sian senkulpecon kaj trovi verajn krimulojn.

Nomoj de melidoj, kiujn elpensis la vuplino, originale estas en la baŝkira lingvo. Por la Esperanta versio ili estis prenitaj el la traduko de la fabelo de fratoj Grimm kun simila enhavo.

Avara muelistedzino



Originala titolo: Жадная мельничиха
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoro: Милана Федосеева (Milána Fedoséjeva).
Arta direktoro: Игорь Медник (Igor Médnik).
Animaciistoj: Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov), Павел Барков (Pável Barkóv), Леон Эстрин (León Estrin), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Дмитрий Андреев (Dmítrij Andréjev).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Sonreĝisoro: Владислав Тарасов (Vladisláv Tarásov).
Aktoroj: Милана Федосеева (Milána Fedoséjeva), Алексей Баталов (Alekséj Batálov), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Лев Дуров (Lev Dúrov).

Nova filmo el “La monto da gemoj” invitas nin al la okcidenta najbaro de Rusio – Ukrainio. Unu tagon en paca vilaĝo ekas eventoj, memorigantaj verkojn de Stephen King. Ne estas mirinde, ke Nikolaj Gogol trovis en la ukraina folkloro nemalmulte da fontoj por siaj hororaĵoj.

Interesaj faktoj

Ĉe 1:16, kiam oni parolas pri Nigra maro, videblas ŝipo kun skribaĵo “KROK”. Tio estas aludo al internacia animacia festivalo KROK, kiun oni okazigas sur ŝipoj, navigantaj laŭ riveroj de Rusio kaj Ukrainio kaj ankaŭ sur Nigra maro.

Sunday, 15 December 2013

Kato kaj vulpino



Originala titolo: Кот и лиса
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Константин Бронзит (Konstantín Bronzít).
Artaj direktoroj: Константин Бронзит (Konstantín Bronzít), Дарина Шмидт (Darína Ŝmídt).
Animaciistoj: О. Кажанова (O. Kaĵánova), Дарина Шмидт (Darína Ŝmídt), Г. Водопай (G. Vodopáj).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: Владимир Голоунин (Vladímir Goloúnin), Валентин Васенков (Valentín Vásenkov).
Aktoroj: Олег Куликович (Olég Kulikóviĉ), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv).


Ankoraŭ unu historio pri tio, kiel spriteco kaj ruzo venkas forton, ĉi-foje el Vologda provinco. Ĉi tiu ĝia versio aspektas iom pli kutime, ĉar ruzecon demonstras tradicia folklora rolulo por tio – vulpino. Ĝi ankaŭ similas la senmortan kreitaĵon de Nikolaj Gogol.

Interesaj faktoj

En la prologo, kiam la parolanto komencas rakonti pri Vologda, lia voĉo ekposedas karakteran prononcon de tiu loko. En la literatura rusa lingvo sono “o”, se ĝi ne estas sub akcento, malfortiĝas kaj estiĝas simila al sono “a”, sed en la nordaj dialektoj, areo de kiuj inkludas ankaŭ Vologdan, “o” ĉiam sonas klare.

Thursday, 12 December 2013

Pri ŝafo kaj kapro



Originala titolo: Про барана и козла
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Наталья Березовая (Natálja Berjózovaja), Елена Комарова (Jeléna Komaróva).
Reĝisoro:  Наталья Березовая, (Natálja Berjózovaja).
Artaj direktoroj: Елена Комарова (Jeléna Komaróva), Ирина Литманович (Irína Litmanóviĉ).
Animaciistoj: С. Кирякин (S. Kirjákin), Я. Дронина (Ja. Drónina), Екатерина Захарченко (Jekaterína Zaĥárĉenko), Андрей Соколов (Andréj Sokólov), Татьяна Подгорская (Tatjána Podgórskaja), Константин Бирюков (Konstantín Birjukóv).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: М. Самойлов (M. Samójlov), Александр Пинегин (Aleksándr Pinégin).
Sonreĝisoro: А. Самохин (A. Samóĥin).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Виктор Сухоруков (Víktor Suĥorukov), Сергей Гармаш (Sergéj Garmáŝ), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Александр Половцев (Aleksándr Polóvcev), Сергей Степанченко (Sergéj Stepánĉenko).

Dua prezentata filmo el serio “La monto da gemoj” rakontas fabelon el Karelio pri ŝafo kaj kapro, kiuj eskapis de sia mastro por eviti buĉadon, sed anstataŭ trafis aron da malsategaj lupoj. Kaj kvankam oni kutime ne opinias kapron lerta besto, li nececis demonstri miraklojn de lerteco por savi sin kaj la amikon.

Interesaj faktoj

Inter 5:14 kaj 5:22 aŭdeblas birda krio, kiu poste ripetiĝas multfoje. Ĉi tiu krio sonis en granda kvanto da sovetiaj filmoj, kiam oni bezonis montri noktajn sonojn de la viva naturo, sendepende ĉu temis pri la naturo de la nordaj latitudoj, aŭ la tropika. Verŝajne, ĉi tiu registraĵo estis en sonoteko de  iu granda studio, probable, “Mosfilm” kaj oni uzis ĝin tiel abunde, ke ĝi estiĝis kliŝeo simila al Vilhelma krio. Ne estas klare, tamen, ĉu la aŭtoroj de la animaciaĵo uzis ĝin speciale, kiel ironian aludon por fakuloj.

Tuesday, 10 December 2013

Pigrulo Ŝejdulla



Originala titolo: Шейдулла-лентяй
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdínov).
Reĝisoroj: Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdínov), Сергей Гордеев (Sergéj Gordéev)
Arta direktoro: Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Animaciistoj: Алексей Казаков (Alekséj Kazakóv), С. Огурцов (S. Ogurcóv), А. Езеррская (A. Jezzérskaja), Марина Карпова (Marína Kárpova), В. Пойлов (V. Pójlov).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Итико Читашвили (Itikó Ĉitaŝvíli).
Sonreĝisoro: Е. Железкова (Je. Ĵelezkóva).
Aktoroj: Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev), Сергей Баталов (Sergéj Batálov), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv).

Jen mia donaco okaze de la venonta Novjaro – tuta monto da gemoj! Ĝuste tiel nomiĝas animacia serio, lanĉita en 2004 laŭ iniciato de eminenta reĝisoro Aleksandr Tatarskij. Enkadre de ĉi tiu projekto ĉefaj fortoj de la moderna rusia animacio unuiĝis por krei filmojn laŭ fabeloj de diversaj popoloj, loĝantaj en Rusio. Ĝia celo estas eduki ekde frua aĝo komprenon de etna kaj kultura diverseco en nia lando, forigi grundon por ksenofobio kaj malamo. Al la nuna momento en la projekto jam estas pli, ol kvindek animaciaĵoj, kaj oni esperas atingi limon je cent. El la aperintaj filmoj dekdu estos prezentitaj en projekto “Aŭdvide” decembre. 

Ĉiu filmo komenciĝas de prologo, farita en tekniko de platfigura moldopasta animacio, kiu estas inventaĵo de Aleksandr Tatarskij, uzita en multaj liaj filmoj. Prologo kurte prezentas Rusion, kaj ĝian regionon, el kiu devenas prezentata en la filmo fabelo; jam sole ĝi estas brila kaj ravinda spektaĵo. Ne malpli allogaj estas la filmoj mem – kreitaj kun spriteco kaj humuro, ili interesas por infana same kiel por adolta aŭditorio.

Do, post vojaĝi perfabele tra la mondo, ni volaĝos samtiel tra la plej granda ĝia lando. Nia unua vizitpunkto estas Dagestano, kie en unu montara vilaĝo iam loĝis viro nomata Ŝejdulla. Kaj li estis tiom pigra, ke neniuj vortoj povas tion priskribi...


Monday, 9 December 2013

Gruaj plumoj



Originala titolo: Журавлиные перья
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1977
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Идея Гаранина (Idéja Garánina).
Artaj direktoroj: Нина Виноградова (Nína Vinográdova), Елена Ливанова (Jeléna Livánova).
Animaciistoj: Татьяна Фадеева (Tatjána Fadéeva), Вячеслав Шилобреев (Vjaĉesláv Ŝilobréev), Лидия Маятникова (Lídija Májatnikova).
Kameraisto: Александр Виханский (Aleksándr Viĥánskij).
Direktoro: Л. Варенцова (L. Varencóva).
Komponisto: Алексей Рыбников (Alekséj Ríbnikov).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Pupoj kaj dekoracioj: Нина Андреева (Nína Adnréjeva), Олег Масаинов (Olég Masáinov), Марина Чеснокова (Marína Ĉesnokóva), Н. Корнева (N. Kórneva), Елена Качкова (Jeléna Kaĉkóva), Владимир Алисов (Vladímir Alísov), Владимир Аббакумов (Vladímir Abbakúmov).
Muntisto: Надежда Трещёва (Nadéĵda Treŝĉjóva).

Tria filmo laŭ japanaj fabeloj, kiu finas ĉi tiun vojaĝon. Dueto de reĝisorino Ideja Garanina kaj komponisto Aleksej Ribnikov, kreinta unu jaron poste animaciaĵon “Kompatinda Liza”, rakontas tristan historion pri sorĉa estaĵo, allogita de homa bonkoreco – sed poste fuĝinta de homaj avideco kaj malfidindeco...

Saturday, 7 December 2013

Akairo



Originala titolo: Акаиро
Produktado: Krea unuiĝo “Ekran”.
Jaro: 1980
Aŭtoro de la scenaro: Ирина Баранова (Irína Baránova).
Reĝisoro: Аида Зябликова (Aída Zjábikova).
Arta direktoro: Геннадий Смолянов (Gennádij Smoljánov).
Animaciistoj: Владимир Кадухин (Vladímir Kadúĥin), Валерий Шуленин (Valérij Ŝulénin).
Kameraisto: Леонард Кольвинковский (Leonárd Kolvinkóvskij).
Kameraisto: Михаил Меерович (Miĥaíl Mejeróviĉ).
Sonreĝisoro: Виталий Азаровский (Vitálij Azaróvskij).
Redaktoro: Валерия Коновалова (Valérija Konoválova).
Aktoroj: Ольга Гобзева, Георгий Бурков (Olga Góbzeva, Geórgij Burkóv).
Muntisto: Татьяна Моргунова (Tatjána Morgunóva).
Informo laŭ Animator.ru

Jen alia animaciaĵo laŭ japanaj fabeloj, kiu, male al la antaŭa, strebas reprezenti artan estetikon de ĉi tiu lando. Estus tre interese legi opiniojn pri ĝi fare de spektantoj el Japanio.

Ununura filo de riĉa kaj nobela homo senespere malsanis, kaj sola rimedo, kiu povis kuraci lin, montriĝis simlpa ludilo – papera hundeto. Tamen ĉi tiu okazintaĵo ne nur resanigis lin, sed ankaŭ por ĉiam ŝanĝis lian vivon... 

Thursday, 5 December 2013

Simio de insulo Sarugaŝimo



Originala titolo: Обезьяна с острова Саругасима
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1970
Aŭtoro de la scenaro: Лев Рудницкий (Lev Rudníckij).
Reĝisoro: Михаил Ботов (Miĥaíl Bótov).
Arta direktoro: Владимир Тарасов (Vladímir Tarásov).
Desegnistoj: Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), Ирина Троянова (Irína Trojánova).
Animaciistoj: Олег Комаров (Olég Komaróv), Владимир Пекарь (Vladímir Pékarj), Николай Климов (Nikoláj Klímov), Игорь Подгорский (Igor Podgórskij), Михаил Першин (Miĥaíl Pérŝin), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Борис Бутаков (Borís Butakóv).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Федор Иванов (Fjódor Ivanóv).
Komponisto: Евгений Крылатов (Jevgénij Krilátov).
Sonreĝisoro: Владимир Кутузов (Vladímir Kutúzov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Aktoroj: Анатолий Папанов (Anatólij Papánov), Т. Дмитриева (T. Dmítrijeva), Василий Ливанов (Vasílij Livánov).
Muntisto: Татьяна Сазонова (Tatjána Sazónova).

En lasta parto de nia vojaĝo ni revenas la Orienton – Japanion. Tamen la enhavo de la prezentata hodiaŭ fabelo estas fakte internacia. En folkloro de plej diversaj popoloj oni rakontas, kiel sprito kaj kamaradeco helpas al la malfortaj venki la fortajn. Unu tagon la granda drako, mastro de maroj kaj oceanoj, bonvolis ekmalsani. Kaj ununura kuracilo, kiel estiĝis konate, estis hepato de simio, loĝanta sur insulo, sur alta arbo...
Interesaj faktoj
La testudon voĉludis Vasilij Livanov, kies alia verko jam estis prezentita en la projekto, kaj la drakon voĉludis alia granda aktoro, Anatolij Papanov.
Ĉe 0:56 oni citas faman bildon "La ondego ĉe Kanagaŭa" fare de Katsushika Hokusai.
The Great Wave off Kanagawa


Tuesday, 3 December 2013

Kverkfaligulo



Originala titolo: Валидуб
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1952
Aŭtoro de la scenaro: Л. Веприцкая (L. Vepríckaja).
Reĝisoro: Дмитрий Бабиченко (Dmítrij Babiĉénko).
Arta direktoro: Александр Трусов (Aleksándr Trúsov).
Desegnistoj: В. Валерианова (V. Valeriánova), В. Роджеро (V. Roĝéro), Ирина Светлица (Irína Svetlíca), И. Кеша (I. Kéŝa).
Animaciistoj: Валентин Лалаянц (Valentín Lalajánc), Борис Бутаков (Borís Butakóv), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉóv), Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Владимир Арбеков (Vladímir Arbékov), Роман Давыдов (Román Davídov), К. Никифоров (K. Nikíforov), Владимир Данилевич (Vladímir Daniléviĉ), Михаил Ботов (Miĥaíl Bótov), Борис Меерович (Borís Mejeróviĉ), Надежда Привалова (Nadéĵda Priválova).
Kameraisto: Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Sonreĝisoroj: Николай Прилуцкий (Nikoláj Prilúckij), В. Смирнов (V. Smirnóv).
Aktoroj: Борис Андреев (Boris Adnréjev), Григорий Шпигель (Grigórij Ŝpígel), Ирина Гошева (Irína Góŝeva), В. Трояновский (V. Trojánovskij).

Daŭrigante la eŭropan parton de nia per-animacia vojaĝo, ni vizitos Ĉeĥion. Fabelo “Kverkfaligulo” rakontas pri junulo Janek, kiu estis mirinde forta, sed bezonis multon lerni por ke uzi sian forton kun saĝeco...


Malbela anasido



Originala titolo: Гадкий утенок
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1956
Aŭtoro de la scenaro: Григорий Березко (Grigórij Berjózko).
Reĝisoro: Владимир Дегтярев (Vladímir Degtjarjóv).
Artaj direktoroj: Б. Петин (B. Pétin), В. Игнатов (V. Ignátov).
Desegnistoj: Е. Танненберг (Je. Tánnenberg), Ирина Троянова (Irína Trojánova), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), И. Прокофьева (I. Prokófjeva).
Animaciistoj: Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉóv), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Елизавета Комова (Jelizavéta Kómova), Игорь Подгорский (Igor Podgórskij), Мстислав Купрач (Mstisláv Kupráĉ), С. Степанов (S. Stepánov), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ).
Kameraisto: Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: Эдуард Колмановский (Eduárd Kolmanóvskij).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Informo laŭ Animator.ru 


La subtekstoj estas agrable disponigitaj fare de samideanino Skirlet.

Koncerne la fabelojn de Hans Christian Andersen Rusio dividas la sorton de aliaj landoj: oni admiras kaj relegadas ilin en ĉiu aĝo. Ne estas mirinde, ke dum lasta jarcentduono aperis multenombraj animaciaj versioj de iliaj verkoj, unu el kiuj estas prezentata hodiaŭ “Malbela anasido”. La kortuŝa historio pri la eta birdo estis unua animaciaĵo laŭ Andersen, kreita en Sovetunio, kaj jam en la sekvanta jaro 1957 premieris meljoŝtona “La neĝa reĝino”, kiu ekhavis mondan konatecon. 

Ĉi tiu filmo estas brila specimeno de la “Disney-a” animacia stilo, kiun la sovetia animacio asimilis en la 1930-aj jaroj kaj kiu atingis sian plejan divolviĝon ĉe la kreitaĵoj de studio “Sojuzmultfilm” en la dua duono de la 1950-aj jaroj. Tamen jam komence de la 60-aj jaroj oni rapide rezignis ĝin favore al pli libera traktado kun stilo.

En 2010 reĝisoro Garri Bardin, kiu jam preskaŭ 40 jarojn ne ĉesas admiradi spektantojn per siaj spritaj kaj inventemaj filmoj en diversaj stiloj kaj teknikoj de animacio (parenteze, multaj el ili spekteblas sen traduko kaj tial rekomendindas al internacia aŭditorio – “Ŝosea fabelo” (1981), “Konflikto” (1983), “Break!” (1985), “Elturniĝoj” (1987)) prezentis sian unuan plendaŭran filmon “Malbela anasido”. En lia interpretado la klasika historio sonas aktuala mesaĝo pri problemoj  de ksenofobio kaj maltoleremo en la socio. La birdejo, kie loĝas la anasido, ekposedis klarajn trajtojn de la Bestofarmo el la samnoma novelo de George Orwell. La filmo malsukcesis ĉe la spektantoj kaj ricevis kontraŭdirajn replikojn de kritikistoj, tamen ĝi eksterdube estas unu el plej atentindaj verkoj de la rusia animacio dum lastaj jaroj. 

Antaŭfilmo de "Malbela anasido" de Garri Bardin

Saturday, 30 November 2013

Koro de kuraĝulo



Originala titolo: Сердце храбреца
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1951
Aŭtoro de la scenaro: Олег Леонидов (Olég Leonídov).
Reĝisoroj: Борис Дежкин (Borís Déĵkin), Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov).
Artaj direktoroj: В. Васильчикова (V. Vasílĉikova), Владимир Дегтярев (Vladímir Degtjarjóv).
Desegnistoj: В. Валерианова (V. Valeriánova), О. Геммерлинг (O. Hémmerling), В. Роджеро (V. Roĝéro).
Animaciistoj: Фаина Епифанова (Faína Jepifánova), Валентин Лалаянц (Valentín Lalajánc), Л. Попов (L. Popóv), Лидия Резцова (Lídija Rezcóva), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ), Роман Давыдов (Román Davídov), Дмитрий Белов (Dmítrij Belóv).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Карен Хачатурян (Karén Haĉaturján).
Sonreĝisoroj: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov), Николай Прилуцкий (Nikoláj Prilúckij).
Aktoroj: Ю. Любимов (Ju. Lubímov), Анатолий Щукин (Anatólij Ŝĉúkin), Николай Горлов (Nikoláj Górlov), В. Мясникова-Скопина (V. Mjásnikova-Skópina), Леонид Пирогов (Leoníd Pirogóv), Нина Зорская (Nína Zórskaja).
Muntisto: Валентина Иванова (Valentína Ivanóva).

Post fabeloj de la grandaj aziaj popoloj hodiaŭ ni vizitos popolon malgrandan – udegojn, kiuj loĝas en la areo de riveroj Amuro kaj Ussuri.

Iam vivis du fratoj – Indiga kaj Solomdiga. Unu tagon Indiga ektimis dum ĉasado kaj lasis la fraton en danĝero. Nun por savi la fraton li devas elteni grandajn timojn...

Interesaj faktoj

La filmo estas farita laŭ fabelo “Sep timoj” de verkisto Dmitrij Nagiŝkin, kiu kolektis folkloron de la indiĝenaj etnoj de rusia Fora Oriento kaj publikigis multajn fabelkolektojn, verkitajn laŭ ĝi.

Kiel unu el voĉludantaj en la filmo aktoroj estas indikita Ju. Lubimov; estas ne malprobable, ke temas pri fama teatra reĝisoro Jurij Lubimov, kiu ankaŭ ludis en kino ekde 1941 ĝis 1970. Nenie, tamen, renkonteblas informo, ke li voĉludis en animacio.



Thursday, 28 November 2013

Kuraĝa Pak



Originala titolo: Храбрый Пак
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1953
Aŭtoro de la scenaro: Тамара Караваева (Tamára Karavájeva).
Reĝisoroj: Евгений Райковский (Jevgénij Rajkóvskij), Владимир Дегтярев (Vladímir Degtjarjóv).
Artaj direktoroj: Перч Саркисян (Perĉ Sarkisján), Роман Качанов (Román Kaĉánov).
Desegnistoj: Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Ирина Светлица (Irína Svetlíca), К. Малышев (K. Máliŝev), В. Валерианова (V. Valeriánova).
Animaciistoj: Дмитрий Белов (Dmítrij Belóv), Борис Бутаков (Borís Butakóv), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Владимир Арбеков (Vladímir Arbékov), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Валентин Лалаянц (Valentín Lalajánc), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ), Борис Дежкин (Borís Déĵkin), Татьяна Таранович (Tatjána Taránoviĉ), Борис Чани (Borís Ĉáni).
Kameraistoj: Елена Петрова (Jeléna Petróva), Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: Моисей Вайнберг (Moiséj Vájnberg).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Muntisto: В. Егорова (V. Jegórova).

Filmo laŭ koreaj fabeloj. Junulo Pak decidiĝis batali fajrospirantan drakon, kiu bruligadis kampojn de homoj. Sed por fari tion, li devas trapasi malfacilan vojon en serĉado de mistera Saĝa Maljunulo.


Monday, 25 November 2013

Fratoj Lu



Originala titolo: Братья Лю
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1953
Aŭtoro de la scenaro: Николай Эрдман (Nikoláj Erdman).
Reĝisoro: Дмитрий Бабиченко (Dmítrij Babiĉénko).
Arta direktoro: Александр Трусов (Aleksándr Trúsov).
Konsilistoj: Чжоу Сун-Юань (Ĉĵou Sun Juan), О. Глухарева (O. Glúĥareva).
Desegnistoj: Ирина Троянова (Irína Trojánova), К. Малышев (K. Máliŝev), Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Роджеро (V. Roĝéro).
Animaciistoj: Дмитрий Белов (Dmítrij Belóv), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉóv), Мстислав Купрач (Mstisláv Kupráĉ), Михаил Ботов (Miĥail Bótov), Лидия Резцова (Lídija Rezcóva), Вячеслав Котеночкин (Vlaĉesláv Kotjónoĉkin), Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Григорий Козлов (Grigórij Kozlóv), Борис Чани (Borís Ĉáni), Роман Качанов (Román Kaĉánov).
Kameraisto: Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: Климентий Корчмарев (Kliméntij Korĉmarjóv).
Sonreĝisoro: Николай Прилуцкий (Nikoláj Prilúckij).
Muntisto: Нина Майорова (Nína Majórova).
Informo laŭ Animator.ru kaj la filmo

Per ĉi tiu filmo komenciĝas serio da sovetia animacio, kreita laŭ fabeloj el diversaj mondopartoj – Eŭropo kaj Azio. Nia unua vizitpunkto estas Ĉinio, kie antaŭlonge vivis tri fratoj Lu, el kiuj ĉiu posedis mirindan talenton. Lu unua povis obeigi farjon. Lu dua povis fortrinki la tutan maron kaj redoni ĝin reen. Lu tria sciis lingvojn de bestoj, birdoj kaj fiŝoj. Kaj por savi unu el la fratoj de morto kaj venki kruelan mandarenon ili devis unuigi siajn fortojn...

Interesaj faktoj

En unu sovetia porinfana revuo en la 1980-aj jaroj estis publikigita versio de fabelo “Fratoj Lu”, en kiu nombro de la fratoj estis kvin, sama estis ankaŭ kvanto da talentoj, kiujn ili posedis. Estus iterese, se ĉinlingvaj legantoj de la retejo povus eventuale ĝustigi, kia varianto estas originala (artikolo pri la filmo en la ruslingva Vikipedio asertas, ke en la fabelo la fratoj pli multnombris).

Scenaron por la filmo kreis Nikolaj Erdman (1900-1970), unu el brilaj reprezentantoj de la literatura generacio de la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj. Kvankam lia plej konata verko, teatraĵo “Sinmortigonto” (1928), kiun oni surscenigas ĝin nun, ricevis negativan replikon fare de Stalin mem, li relative malgrande suferis dum la teroro de la 1930-aj jaroj kaj poste la tutan vivon laboris en teatro kaj kino, kreinte scenarojn por multaj filmoj kaj animaciaĵoj.

Nenie troveblas originala informo pri aktoroj, kiuj voĉludis en la filmo. Tamen laŭ la voĉo en la rolo de la mandareno rekoneblas granda aktoro Erast Garin, kaj en la rolo de la malliberejisto jam menciita en la antaŭa publikaĵo Georgij Millar.


Saturday, 23 November 2013

La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto



Originala titolo: Сказка о рыбаке и рыбке
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1950
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Вольпин (Miĥaíl Vólpin).
Reĝisoro: Михаил Цехановский (Miĥaíl Ĉeĥanóvskij).
Artaj direktoroj: Д. Березовский (D. Berezóvskij), Петр Репкин (Pjótr Répkin).
Desegnistoj: К. Малышев (K. Máliŝev), О. Геммерлинг (O. Hémmerling), В. Роджеро (V. Roĝéro), Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Валерианова (V. Valeriánova), Татьяна Маврина (Tatjána Mávrina).
Animaciistoj: Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Ламис Бредис (Lámis Brédis), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Татьяна Таранович (Tatjána Taránoviĉ), Александр Беляков (Aleksándr Beljakóv), Елизавета Казанцева (Jelizavéta Kazánceva), Роман Качанов (Román Kaĉánov), Роман Давыдов (Román Davídov).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Юрий Левитин (Júrij Levítin).
Sonreĝisoro: Николай Прилуцкий (Nikoláj Prilúckij).
Aktoroj: Борис Чирков (Borís Ĉirkóv), Анастасия Зуева (Anastasíja Zújeva), Мария Бабанова (Maríja Babánova).
Voĉlegisto: Владимир Грибков (Vladímir Gribkóv).
Muntisto: Лидия Кякшт (Lídija Kjákŝt).

Rekomencante post certa paŭzo disvolvigon de la projekto, mi estas prezentonta longan serion de elstaraj specimenoj el la rusia animacio, ekde la mezo de la 20-a jarcento ĝis la komenco de la jarcento 21-a. Estas nature, ke malfermi ĉi tiun serion endas per filmo plej frua kronologie, kaj, krome, plej klasika, ĉar ĝi estas klasika animacia versio de du klasikaj versaĵoj – poemo “Ruslano kaj Ludmilo” kaj “La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto” de Aleksandr Puŝkin. 

“Ruslano kaj Ludmilo” apartenas al fruaj verkoj de Puŝkin, ĝi estis publikigita de la juna poeto en 1820 kaj tuj alportis al li famon inter leganta publiko. Laŭ sia formo tio estas “facila” legaĵo, dum kies kreado la aŭtoro estis insprita de la okcidenta ĝenro de kavalira libro kaj popularaj verkoj el la rusa folkloro; li ankaŭ ĉerpis el historiaj verkoj de Nikolaj Karamzin, kiu jam aperis en la projekto pli frue. Ĉi tiu historio, metita en fantastan mondon de antikva Rusujo, rakontas pri aventuroj de prodo, kiu serĉas sian fianĉinon, kaptitan de mava sorĉisto. Ŝajne, estas nenio originala, sed la poemo estis verkita kun tiaj eleganteco kaj ironio (Puŝkin inkludis tien ankaŭ parodiaĵojn al sia literatura majstro Vasilij Ĵukovskij, ke ĝis nun oni legas ĝin kun granda plezuro. En la jaro 1842 premieris samnoma opero fare de Miĥail Glinka, kiu ekde tiam estas parto de la klasika rusa opera repertuaro. Ĉi tie (unuaj 16 minutoj) oni povas aŭskulti ĝiajn uverturon kaj enkondukon fare de la okrestro kaj la artistoj de Mariinskij-Teatro

Ekzistas Esperanta traduko de la poemo, kreita ankoraŭ komence de la 20-a jarcento de Vasilij Devjatnin; subtekstoj por la prologo estas faritaj laŭ ĝi. Hodiaŭ ĝi aspektas jam malmoderniĝinta kaj ne kontentiga, sed nova traduko, bedaŭrinde, ankoraŭ ne atendeblas.

En la duan eldonon de la poemo Puŝkin aldonis prologon, en kiu li enkondukas leganton en la mondon de la rusa folkloro. Ĉi tiuj linioj estas verko pli ol krestomatia; ili estiĝis parto de ni mem. Ne estos granda troigo diri, ke ĉiu ruso konas ilin ekde frua infaneco, kaj kvanto da citaĵoj, aludoj kaj parodioj al ili estas ekster ĉia kalkulo. Sufiĉas mencii, ke tuta unua parto de popularega fantazia romano “Lundo ekas sabate” fare de Arkadij Strugackij kaj Boris Strugackij parodias bildojn el ĉi tiu verko. Maksim Gorkij rememoris en aŭtobiografia romano “Inter homoj” pri sia imreso de ĝi: “La prologo al “Ruslano” memorigis al mi plej bonajn fabelojn de la avinjo, mirinde kunigitajn en unu, kaj kelkaj linioj miregis min per sia stampita vereco:

Sur nekonata voj' arbara
De best' mirinda restis spur' (tr. de Sergej Rublov)

mense ripetadis mi la mirindajn liniojn kaj vidis ĉi tiujn, tre konatajn al mi, apenaŭ rimarkeblajn padojn, vidis enigmajn spurojn, de kiuj estis premita herbo, ankoraŭ ne forskuinta pezajn kiel hidrargo gutojn da roso”. Kaj en la prezentita hodiaŭ animacia filmo oni uzas ĝin kiel prologon al alia fabelo de Puŝkin. Kiel estas konate, nuntempe oni faras antaŭfilmojn ne nur por kinaj, sed ankaŭ por literaturaj verkoj (book trailer angle); eblas diri, ke ĉi tiu animaciita prologo estas antaŭfilmo por la tuta rusa folkloro.


Titolbildo de la unua eldono de “Ruslano kaj Ludmilo”. Kelkaj figuroj el la bilditaj ĉi tie, aperas ankaŭ en la animacia versio.

La dua fabelo, kiu formas ĉefan enhavon de la filmo, devenas, male, el la malfrua periodo de Puŝkin (ĝi estis verkita en 1833). Libere uzebla Esperanta traduko por ĝi, bedaŭrine, ne haveblas, sed tio ne malhelpos al spektantoj kompreni ĝin, ĉar ĝia enhavo praktike identas kun tiu de fabelo “Fiŝkaptisto kaj lia edzino” fare de fratoj Grimm. Foje unu fiŝkaptisto kaptis oran fiŝeton, kiu promesis plenumi ĉian lian deziron kiel pagon kontraŭ liberigo. Li ne volis preni elaĉeton, tamen lia edzino havis alian opinion pri la afero, kaj sendadis la edzon por peti unue novan bantrogon, poste – novan domon, poste – estiĝi nobelino, poste – reĝino, kaj fine – “la mastrino de maro”, por ŝi vivu “en mar-okeano” kaj la ora fiŝeto servu “kuriero por mi ordinara”. Nature, post tia aroganteco ŝi povis nur perdi ĉion, kion ŝi akiris, kaj en la rusa lingvo ekzistas ekde tiam esprimo “Resti ĉe la fendita trogo”.


Ilustraĵo al la fabelo fare de Ivan Bilibin.

Interesaj faktoj

En la fabelo de fratoj Grimm antaŭlasta deziro de la edzino estis fariĝi la roma papo. Komenca versio de la fabelo de Puŝkin ankaŭ inkludis tian epizodon, sed ĝi ne trafis la finan varianton pro cenzuraj kialoj.

En la momento ĉe 23:45 en la rufhara kortegano, kiu primokas la fiŝiston, rekoneblas laŭ aspekto kaj karaktera voĉo aktoro Georgij Millar, kiu estis konata ĉefe pro roloj en fabelaj filmoj. Vi povas legi pri li Esperante ĉi tie.

Danca sceno ĉe 7:45 memorigas similan scenon en Fantazio (1940) de Walt Disney.


Sunday, 30 June 2013

La skarlata floreto



Produktado: Studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1952
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Гребнер (Geórgij Grébner).
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamánov).
Artaj direktoroj: Леонид Шварцман (Leoníd Ŝvárcman), Александр Винокуров (Aleksándr Vinokúrov).
Desegnistoj: Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), К. Малышев (K. Máliŝev), Г. Невзорова (G. Nevzórova), В. Рождеро (V. Roĝéro), Ирина Троянова (Irína Trojánova), Ирина Светлица (Irína Svetlíca).
Animaciistoj: Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Роман Качанов (Román Kaĉánov), Роман Давыдов (Román Davídov), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ), Борис Чани (Borís Ĉáni), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Борис Меерович (Borís Mejeróviĉ), Вячеслав Котеночкин (Vlaĉesláv Kotjónoĉkin), Борис Дежкин (Borís Déĵkin).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Николай Будашкин (Nikoláj Budáŝkin).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Aktoroj: Николай Боголюбов (Nikoláj Bogoljúbov), Мария Бабанова (Maríja Babánova), Нина Крачковская (Nína Kraĉkóvskaja), Михаил Астангов (Miĥaíl Astángov), Алексей Баталов (Alekséj Batálov) k.a.
Muntisto: Лидия Кякшт (Lídija Kjákŝt)
Teksto de kantoj: Я. Шведов (Ja. Ŝvédov).

En la unua duono de la 1950-aj jaroj en studio «Sojuzmultfilm» oni kreis serion da «animaciaj peplofilmoj» – longaj, riĉe faritaj animaciaĵoj, plejparte laŭ verkoj de la klasika rusa literaturo. Karaktera ilia trajto estis uzado de rotoskopia tekniko, kiam oni filmis vivajn aktorojn kaj transigis iliajn konturojn sur animacian desegnaĵon. 

Komencante prezentadon de filmoj, produktitaj en «Sojuzmultfilm» meze de la 20-a jarcento, mi  malfermas ĝin per la plej sukcesa el la menciitaj «peplofilmoj» – filmon «La skarlata floreto» laŭ fabelo de rusa verkisto Sergej Aksakov. En la jaro 1858 li publikigis fabelon, kiun, laŭ propra atesto, li aŭdis en infaneco. Lia verko konservis fajne ornamitan lingvaĵon de folklora rakonto, kiu enhavas internacie konatan temon «Belulino kaj la Monstro».

Do, vi jam konas la historion, kiu estas prezentita en la filmo. Sed la afero ĉi tie estas, kiel ĝi estas prezentita. Kurte: la filmo estas nekrebeble, okupfrape bela. Ĝi aspektas kvazaŭ viviĝinta laka miniaturo, kiujn aĉetas vizitantaj Rusion turistoj. Fajnajn detalojn de ĝiaj pejzaĝoj kaj  internaĵoj eblas admiri senfine. Reĝisorado, muziko, voĉludo – ĉio en estas en plej alta nivelo. Do malkovru al vi mirindan fabelmondon, kiu nialande estas kara por spektantoj de ĉiuj aĝoj.


En Rusio oni konas la historion pri Belulino kaj la Monstro plejparte laŭ la fabelo de Sergej Aksakov. Ĝi estas unu el kutimaj temoj por tradiciaj artoj. Ĉi tie estas prezentita poŝtmarko kun bildo de laka miniaturo el Fjedoskino fare de V. Lipickij. Pli grandskala varianto de la bildo troveblas sur ĉi tiu paĝo.

Interesaj faktoj

Ĉi tiu animaciaĵo estis unua ekrana versio de la fabelo. Poste aperis du kinaj versioj, en la jaroj 1977 kaj 1991.

La kreadon de la filmo partoprenis kiel animaciistoj kvin estontaj konataj reĝisoroj: Fjodor Ĥitruk, Roman Kaĉanov, Vjaĉeslav Kotjonoĉkin, Roman Davidov kaj Boris Deĵkin.

Reĝisorado de la filmo pli aspektas kiel tiu de kina arto, ol tiu de animacio. Ekzemple, dum la drama sceno je la 30-a minuto aperas bildo de la falinta tuko, kiu volvas sin ĉirkaŭ tigo. Tio estas klasika ekzemplo de la fama «efekto de Kuleŝov», kiam aparta blido akceptas novan sifnigon en najbareco kun aliaj – ĉi-foje tio evidente estas sento de nerestaŭrebla perdo. En animacio, eĉ tiu de klasika «realisma» stilo, oni malofte povas renkonti uzadon de ĉi tiuj metodoj; ununura rememorebla ekzemplo estas «La leona reĝo».


Tuesday, 18 June 2013

La meteorito de Ĉeljabinsk. Televidaj raportaĵoj

1. La falo de la meteorito en Ĉeljabinsk kreis multajn onidirojn



1. La falo de la meteorito igis panikon inter ĉeljabinskanoj


Hodiaŭ mi proponas reveni por ioma tempo en februaron de ĉi tiu jaro kaj denove ekrigardi, kio okazis post eksterdube historia evento – la falo de Ĉeljabinska meteorito. En la antaŭa publikaĵo pri tio mi jam menciis interesajn koincidojn, ligitajn kun ĝi. Tamen la plej atentinda koincido estas, ke la plej granda korpo, enirinta la atmosferon de la Tero dum lastaj 105 jaroj, eksplodiĝis ne super oceano, dezerto aŭ tajgo, sed super urbo kun miliono da loĝantoj! Al ili ĉiuj vere bonŝancis – se la meteorito falus laŭ pli kruta trajektorio kaj eksplodiĝis mapli alte, tio kaŭzis grandajn homperdojn. 

Tamen jam sen tio oni spertis nemalmulte da ŝoko. La prezentitaj raportaĵoj certagrade kaptas atmosferon de konsterniĝo kaj nekompreno, kiu regis tiutage. Interese, ke ili senintence ankaŭ kaptas mankojn de onies scio – nome, de la raportisto mem. Kiam li mencias onidirojn, ke novaj meteoritoj povas fali sur la urbon, li prononcas “Ni esperu, ke tio ne okazos aŭ okazos sen seriozaj perdoj.” Por ĉiu, kiu havas bazajn prezentojn pri astronomio, klaras, ke tio estas tute malebla. Eĉ se fragmentoj de disfaliĝinta kosma korpo flugas unu post alia laŭ sama trajektorio (tiel estis en la jaro 1994, kiam kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis kun Jupitero), ili ne povas trafi unu lokon, ĉar la Tero ankaŭ moviĝas. Bedaŭrinde, en lastaj jaroj oni forigis en Rusio astronomion el la mezlerneja kurso, kie ĝi jam antaŭ tio okupis tre modestan lokon. Espereble, la okazinta rezultos pli seriozan rilaton al ĉi tiu areo de homa scio.

Spuro de la meteorito. Musklaku por vidi la plenskalan bildon.

Interese, ke Ĉeljabinska meteorito helpis malkovri ion novan ne nur pri la kosmo, sed ankaŭ pri la Tero, nome – pri ĝia atmosfero. Pro la eksplodo formiĝis fortega vertikala aerotorento, kiu leviĝis je dek kilometroj. Antaŭe neniu supozis, ke en la stratosfero, kiu estas multe pli stabila ol la malsupra atmosfero, eblas tiaj perturboj. Laŭ intervjuo kun rusia fizikisto Nikolaj Garkavij, specialistoj el NASA, kiu aktive esploras la eventon kaj, alude, “povos anonci sensaciajn rezultojn”, neoficiale nomas la meteoriton “rusa bolido” – ĝia originala nomo montriĝis tro malfacila por elparoli...


Monday, 3 June 2013

La portreto



Finante nian malgrandan ekskurson tra la arta mondo de Nikolaj Gogol, mi volas prezenti vere raran ekzemlperon de kinarto – fragmenton el kinoversio de lia novelo «La portreto», aperinta en 1915. Ĉi tiu verko malsimilas aliajn «hororajn» novelojn de Gogol per tio, ke ĝiaj eventoj havas lokon ne en Ukrainio, sed en Peterburgo. Ekzistas Esperanta traduko de la novelo, publikigita en 1911, sed hodiaŭ ĝi estas praktike nehavebla. Tiam por konatigi vin kun enhavo de la verko, mi prezentas ĝian resumon, prenitan el la ruslingva Vikipedio:

Juna malriĉa pentristo Andrej Ĉartkov, malgraŭ tio, ke li ne havas monon por pagi luadon de sia loĝejo, aĉetas en arta butiko portreton de nekonata al li homo, maljunulo en azia vesto. La portreto altiris atenton de Ĉartkov per tio, ke liaj okuloj efikis tute kiel vivaj. Veninte hejmen, li ne povas liberiĝi de impreso, ke la maljunulo rigardas lin, nokte li sonĝas koŝmarojn, ligitajn kun la portreto. En unu el sonĝoj la maljunulo eliris el la portreta kadro kun sako, plena da mono, kaj la pentristo sukcesis kapti unu pakaĵon kun subskribo "1000 ĉervoncoj". Matene, kiam aperas kvartalestro, postulanta de Ĉartkov lupagan ŝuldon, en la kadro de la portreto oni trovas ĝuste tian pakaĵon, kian la pentristo vidis en la sonĝo.

Ĉartkov transloĝiĝas en luksan loĝejon sur Nevskij-avenuo, publikigas anoncon en gazeto, kaj baldaŭ li ekhavis multajn mendantojn. Li estiĝas moda pentristo, faras multe da portretoj. Li kontentigas postulojn de klientoj, sed multaj liaj antaŭaj konatuloj rimarkas, ke lia talento, antaŭe klare videbla, malaperis. Ĉartkov estiĝas avarulo kaj mizantropo. Vidinte en ekspozicio bildon de unu el liaj antaŭaj konatuloj, li komprenas, ke liaj bildoj malproksimas de perfekteco. Ĉartkov ŝlosiĝas en sia laborejo kaj penas krei ion similan, sed ne sukcesas; tiam li komencas aĉetadi pentrartajn ĉefverkojn kaj neniigas ilin. Baldaŭ Ĉertkov freneziĝas kaj mortas.

Post kelka tempo en unu aŭkcio oni prezentas, inter aliaj aĵoj, la portreton de aziano, iam aĉetitan de Ĉartkov. Kiam dum merĉandado ĝia prezo tre kreskas, aperas pentristo B., kaj deklaras, ke li posedas specialan rajton pri ĉi tiu bildo. Por pruvi siajn vortojn, li rakontas jenan historion.

Li priskribas uzuriston, kiu loĝis iam en Kolomna, distrikto de Peterburgo, kaj estis konata pro tio, ke li povis uzuri ĉian monsumon sub kondiĉoj, kiuj komence ŝajnis avantaĝaj, tamen poste montriĝis, ke rezultiĝis grandegaj procentoj. Negoco kun la uzuristo ĉiam sendis malfeliĉon al siaj klientoj.

Patro de B., ankaŭ pentristo, kiu loĝis proksime, ricevis mendon pri portreto de la aziano. Ĉar li jam delonge havis ideon pentri la malhelan spiriton en la aspekto de sia najbaro, li akceptis la mendon. Tamen dum laboro pri la portreto (sur kiu la okuloj rezultiĝas precipe timigaj) la pentristo ekas sperti nekompreneblan teruron kaj finfine forkuras el la domo de la mendinto. Sekvintan tagon la uzuristo mortas, kaj servistino alportas la nefinitan portreton al la pentristo. Post iom da tempo la pentristo komencas senti strangajn ŝanĝojn en si. Li volas bruligi la portreton, sed lia amiko persvadas lin ne fari tion kaj forprenas ĝin al si; poste li siavice donas ĝin al sia nevo. Ĉiun posedanton de la portreto persekutas malfeliĉoj, kaj ĝia kreinto baldaŭ perdas edzinon, filinon kaj filon. Tiam la pentristo, kompeninte ke parto de la animo de la maljunulo transiĝis en la portreton, sendas pliaĝan filon studi en la Akademio de artoj kaj mem foriras en monaĥejon. Poste kelka tempo da pia kaj rigora vivo li pentras tie bildon de Kristnasko, kaj lia kreitaĵo montrĝas plena de sankteco. La filo vizitas lin en la monaĥejo, kaj la patro diras al li certajn instruojn kaj pensojn pri arto; li ankaŭ petas trovi la portreton kaj neniigi ĝin.

Pentristo B. prezentas sin kiel filo de la aŭtoro de la portreto kaj diras, ke post multaj jaroj da serĉado li finfine trovis la bildon. Sed kiam li, kaj kune kun li ankaŭ vizitantoj de la aŭkcio, turnas sin al muro, kiel pendis la bildo, montriĝas, ke la portreto malaperis.

Kiel vi povas vidi, Gogol ĉi tie anticipis tiajn famajn hororaĵojn, kiel «La Portreto de Dorian Grey», «Koŝmaro sur Ulma strato» kaj «Telefonvoko». Bedaŭrinde, el la filmo, en kiu ludis unu el unuaj aktoroj de la rusa kino Andrej Gromov kaj kiun reĝisoris fama kreinto de pupa animacio Vladislav Stareviĉ, konserviĝis nur ok minutoj, tamen ili montras ĝuste la plej hororan momenton – nokton, kiam la heroo troviĝas en povo de terura vizio. En la verko ĉi tiu sceno estas priskribita majstrece: al heroo ŝajnas, ke li jam liberiĝis la koŝmaro, vekiĝis.. sed ĉio ekas ripeti sin dekomene kaj montriĝas, ke tio ankaŭ estis sonĝo – tiel okazas kelkfoje. Interese, ke en la filmo oni ŝanĝis pozicion de la heroo – en la novelo estas dirite, ke kuŝante sur la lito, li povas vidi la portreton; en la filmo li kuŝas dorsen al ĝi. Tamen ĝuste tio ebligas krei bezonatan sencon ĉe la spektanto, kiam li observas kiel malantaŭ la nenion suspektanta Ĉartkov la portreto ekas viviĝi. Similan scenon oni poste ripetis en konana horofilmo «La mumio» (1932).


La kreitaĵon de skulptoro Nikolaj Andrejev oni konsideras ĉefverko de monumenta ĝenro. Foto el Vikipedio (musklaku por vidi plenskalan varianton).

Sur la piedestalo de la monumento de Nikolaj Gogol, kreinta al lia centraja jubileo en 1909, troviĝas basreliefoj kun herooj de liaj verkoj (parenteze, ĉi tie oni povas trovi inter ili la heroon de novelo «La portreto»). Sorto de ĉi tiu monumento montriĝis inda por priskribi ĝin fare de plumo de Gogol mem. Dum kvar jardekoj la monumento straris sur Arbatskaja-placo, ĝis kiam en la jaro 1952 ĝi estis malmuntita – kiel oni supozas, kun aprobo de Stalin, kiu ĉiam peteris ĝin dum veturi al eksterurba rezidejo kaj al kiu ne plaĉis ĝia «dekadenca» aspekto – kaj anstataŭita per nova, «optimisma» figuro de la verkisto. La malnova monumento nur en la jaro 1959 estis restarigita, tamen sur alia loko – en korto de domo sur Nikitskij-bulvardo, kie Gogol pasigis kvar lastajn jarojn de sia vivo kaj kiel li mortis. Plej interese estas, ke la korto estas malpli ol tricent metrojn for de la antaŭa lokiĝo de la monumento. Rezulte ĉi tiu loko estas ununura en la mondo, kie du monumentoj de sama homo staras tiel proksime unu al la alia. Certaj verkistoj, inklude amikon de Gogol Aleksandr Puŝkin, priskribis en siaj verkoj viviĝantajn statuojn. Do facilas imagi scenon, kiel du Gogol-oj lasas nokte siajn postamentojn kaj promenas, interparolante. Ili certe havas multon por rakonti unu al alia...

Disqus por Aŭdvide