Thursday 17 January 2013

Kompatinda Liza


Originala titolo: Бедная Лиза
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1978
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Идея Гаранина (Idéja Garánina).
Arta direktoro: Нина Виноградова (Nína Vinográdova).
Animaciistoj: Наталия Дабижа (Natálija Dabíĵa), Наталья Тимофеева (Natálja Timoféeva), Лидия Маятникова (Lídija Májatnikova), Вячеслав Шилобреев (Vjaĉesláv Ŝilobréev).
Kameraisto: Александр Виханский (Aleksándr Viĥánskij).
Komponisto: Алексей Рыбников (Alekséj Ríbnikov)
Sonreĝisoro: Виктор Бабушкин (Víktor Bábuŝkin).
Skulptisto: Ю. Сегаль (Ju. Segál).

Animacia versio de samtitola novelo fare de Nikolaj Karamzin. Aperinte en 1792, ĝi prezentis historion de malfeliĉa amo inter junaj kamparanino Liza kaj nobelo Erast. Hazarde renkontinte Eraston, Liza tuj enamiĝis en lin; tiu ne estis homo malbonkora, tamen li estis facilanima kaj malfortvola. Li sincere admiris kaj ĝuis ŝian amon, ne pensante pri konsekvencoj. Sed cirkonstancoj de vivo, kompreneble, ne ebligis al ili plu estis kune, kaj kiam Liza ekkomprenis, ke ŝi perdis sian amaton por ĉiam, tio estiĝis por ŝi katastrofo, eliro el kiu povis esti nur morto... 

La verko ekfuroris inter la leganta publiko en Rusio, same kiel "La suferoj de la juna Werther" en Germanio antaŭ dekok jaroj. La lageto, en kiu laŭ la novelo Liza dronigis sin, ekhavis nomon Lizin prud (Lageto de Liza) kaj estiĝis loko de pilgrimado; arboj ĉirkaŭ ĝi estis kovritaj de sentimentalaj skribaĵoj. Ĝis nun oni volonte legas ĉi tiun emociplenan historion. Kaj en la jaro 1978 ĝi akceptis formon de unu el la plej belaj ekzempleroj de pupa animacio. 


Nikolaj Karamzin (1766 – 1826) estas konata kiel ĵurnalisto kaj verkisto, grandparte preparinta sojlon por la rusa literaturo de la 19-a jarcento. Sed hodiaŭ oni rememoras lin unuavice kiel historiiston – lia multvoluma verko “Historio de la Rusia Ŝtato” (1816 – 1829) unue konigis detale al vasta publiko la pasintecon de la Patrujo kaj estas legata ankaŭ nun.

Kompatinda Liza (1827). Bildo de Orest Kiprenskij.
Musklaku por vidi la plenskalan varianton.

La lageto, menciita en la novelo (litografaĵo de la 1840-aj jaroj). La nomo de la heroino de Karamzin tiel forte alpropriĝis al ĝi, ke komence de la 20-a jarcento apuda fervojstacio havis nomon “Lizino”.

Interesaj faktoj

La melodio de komponisto Aleksej Ribnikov, kiu sonas dum la komencaj titoloj de la filmo, sub nomo “Blanka eglanterio” poste fariĝis unu el ĉefaj temoj de lia fama verko – rok-opero "Junono kaj Avos" (1981). Ankaŭ tie ĝi rakontas pri tragika amo; Esperantan tradukon de la teksto eblas trovi ĉi tie. La opero spekteblas en la kanalo de teatro "Lenkom"; atenta aŭskultado kapablas trovi aliajn fragmentojn de muziko, kiuj antaŭe aperis en la animaciaĵo.

Alia paralelo kun “Junono kaj Avos" estas timindaj figuroj kun gipsaj maskoj anstataŭ vizaĝoj. En la klasika surscenigo de la opero ĉeestas roluloj en maskoj, kiuj simbolas ĝeneralajn konceptojn – burokration, kontraŭ kiu luktas la heroo por realigi aŭdacan entreprenon, aŭ antaŭsenton de amo, kiu ekposedas heroinon.

2 comments:

  1. Mi sxategas cxi tiun blog-on tremulte! Cxu mi povus afisxi kelkajn filmetojn el cxi tie en mia blogo? mi diros, ke mi prenis ilin el cxi tie. Mi volas krei reton de esperantaj blogoj, do mi klopodas konektigu blog-ojn! Respondu en mia blog-o www.diversajaferoj.blogspot.com

    ReplyDelete
  2. Mi tre ŝatis la kortuŝan historion kaj la belan prezentadon de la temo.

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide