Tuesday 22 January 2013

La plej, plej, plej, plej



Originala titolo: Самый, самый, самый, самый
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1966
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Василий Ливанов (Vasílij Livánov).
Arta direktoro: Макс Жеребчевский (Máks Ĵerebĉévskij).
Desegnistoj: Л. Рыбческая (L. Ríbĉeskaja), В. Нефедова (V. Nefjódova), Ирина Светлица (Irína Svetlíca).
Animaciistoj: Ольга Орлова (Olga Orlóva), Владимир Пекарь (Vladímir Pékarj), Яна Вольская (Jána Vólskaja), Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Антонина Алешина (Antonína Aljóŝina), Анатолий Солин (Anatólij Sólin), Е. Вершинина (Je. Verŝinina), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Сергей Дежкин (Sergéj Djóĵkin), С. Жутовская (S. Ĵutóvskaja), Олег Сафронов (Olég Safrónov), Виктор Шевков (Víktor Ŝevkóv).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Геннадий Гладков (Gennádij Gladkóv).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snesarjóv).
Aktoroj: Василий Ливанов (Vasílij Livánov), Клара Румянова (Klára Rumjánova), Владимир Балашов (Vladímir Balaŝóv), Нина Поставничева (Nína Postávniĉeva), Елена Понсова (Jeléna Pónsova), Валентина Сперантова (Valentína Sperántova), Василий Корецкий (Vasílij Koréckij), И. Тарханов (I. Tarĥánov), М. Рыба (M. Ríba), Александр Баранов (Aleksándr Baránov), Валентина Туманова (Valentína Tumánova), Рина Зеленая (Rína Zeljónaja), Л. Земляникина (L. Zemljaníkina).
Muntisto: Лидия Кякшт (Lídija Kjákŝt).

Hodiaŭ mi prezentas unuan subtekstigitan filmon en projekto Aŭdvide. Kvankam mi jam havas pretajn subtekstojn por filmoj, kiuj aperos ĉi tie poste, mi decidis komenci de animaciaĵo, kiun mi tradukis speciale por ĉi tiu celo. Mi elektis ĝin ĉar ĝi siatempe speciale ekplaĉis al mi same kiel, espereble, ekplaĉos ankaŭ al vi. Tio estas historio de malgranda Leonido, kiu estis naiva kaj facile ekkredis flatajn vortojn, ke li – la reĝo de bestoj – estas la plej, plej, plej, plej: la plej kuraĝa, la plej forta, la plej saĝa kaj la plej bela. Multajn travivaĵojn li spertis por konvinkiĝi, ke ĉi tiuj vortoj ja ne estas veraj. Kaj kiam li plenkreskis, li finfine eksciis, ke ĉi tiuj vortoj tamen foje povas esti veraj...

Krom la historio, same interesa por infanaj kaj adoltaj spektantoj, ĉi tiu filmo estas ankaŭ brila ekzemplero de la stilo de la 1960-aj jaroj, kiam sovetiaj animaciistoj ĉesis nepre sekvi la tradiciojn de Disney kaj ekserĉis novajn esprimorimedojn, inter kiuj estis stiligado kaj dekoracieco de arta koncepto.

Interesaj faktoj

La aŭtoro de la filmo estas aktoro kaj reĝisoro Vasilij Livanov, kiu poste internacie famiĝis pro la rolo de Ŝerloko Holmso en la televida serio “La aventuroj de Ŝerloko Holmso kaj doktoro Vatsono” (1979 – 1986). Li ankaŭ voĉludis multajn animaciajn rolulojn, inklude Krolodilon Genadion en la konata filmo de Roman Kaĉanov, kaj reĝisoris kelkajn animaciaĵojn, inter kiuj “La plej, plej, plej, plej” estas unua. Li partoprenis kreadon de la filmo kiel aŭtoro de la scenaro laŭ propra fabelo, reĝisoro kaj voĉaktoro por la rakontisto – malnova spirito Mbla.

Laŭ ruslingva Vikipedio, ĝuste ĉi tiu filmo inspiris faman japanan animaciiston Osamu Tezuka dum kreo de serio “Jungle Taitei". Kiel fonto de ĉi tiu informo estas indikita lia aŭtobiografia libro “Boku Wa Mangaka“ (ISBN 4-8205-4346-6). Tio tamen ne estas klara kronologie, ĉar la serio premieris en 1965 kaj la sovetia animaciaĵo aperis en 1966 (eble, temis pri influo en pli malfruaj daŭrigoj?). Ĉi tiu informo estas interesa, ĉar serio “Jungle Taitei", konata en aliaj lingvoj kiel “Kimba, la blanka leono”, estis unu el fontoj por fama animacia filmo “La Leona Reĝo”. Tial rezultiĝas, ke ankaŭ ĉi tiu filmo povis pere influi la kreitaĵon de studio “Walt Disney”. Estus interesi precizigi la informon el la indikita libro.

2 comments:

  1. Bela filmo! Mi delonge ne vidis ĝin. Dankon al vi!

    ReplyDelete
  2. Dankon! Mi leĝis pri Tezuka kaj vidis la ligilon alfilman tie, do rigardis! Mi ja vidis la rusan »Ŝerloko Holmso kaj doktoro Vatsono« kelkaj jaroj antaŭnune, sed ekzistis nur malbonaj anglaj subtekstoj, do supozas mi ke iom da la signifo mankiĝis...

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide