Sunday 6 January 2013

Mufganto



Originala titolo: Варежка
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1967
Aŭtoro de la scenaro: Жанна Витензон (Ĵánna Vitensón).
Reĝisoro: Роман Качанов (Román Kaĉánov).
Arta direktoro: Леонид Шварцман (Leoníd Ŝvárcman).
Animaciistoj: Иосиф Доукша (Iósif Doúkŝa), Вячеслав Шилобреев (Vjaĉesláv Ŝilobréev), Майя Бузинова (Mája Buzínova), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Иосиф Голомб (Iósif Golómb).
Direktoro: Натан Битман (Natán Bítman).
Komponisto: Вадим Гамалия (Vadím Gamálija).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Наталья Абрамова (Natálja Abrámova).
Pupoj kaj dekoracioj: Галина Геттингер (Galína Géttinger), Валерий Петров (Valérij Petróv), Семен Этлис (Semjón Etlis), Павел Гусев (Pável Gúsev), Олег Масаинов (Olég Masáinov), Роман Гуров (Román Gúrov), В. Калашникова (V. Kaláŝnikova), Марина Чеснокова (Marína Ĉesnokóva), Александр Максимов (Aleksándr Maksímov), Геннадий Лютинский (Gennádij Lutínskij), В. Куранов (V. Kuránov).
Muntisto: Вера Гокке (Véra Gókke).


Ĉarmega animaciaĵo, same ŝatata de infanoj kaj adoltoj. Eta knabino revis pri hundido, sed ĉi tiu deziro montriĝis neefektivigebla. Kaj ŝia fantazio kreis amikon el mufganto... Jam preskaŭ jarcentduonon ĉi tiu filmo konkeras korojn de spektantoj, kio ne estas mirinda, ĉar ĝian kreadon partoprenis tiamaj kaj estontaj majstroj de animacia ĝenro. Reĝisoro Roman Kaĉanov poste famiĝis kiel aŭtoro de filmoj pri krokodilo Genadio kaj Ĉeburaŝko, kies aspekton kreis alia patroprenanto,  Leonid Ŝvarcman, kaj sciencfiksia filmo “La enigmo de la tria planedo” laŭ verko de popularega aŭtoro Kir Buliĉov. Kaj unu el animaciistoj de la filmo estis Jurij Norŝtejn, kiu poste kreos la plej bonan animacian filmon de ĉiuj tempoj.

Interesaj faktoj

“Mufganto” estis unua sovetia pupa animaciaĵo, kiu ricevis internacian agnoskon kaj estis konsiderata klasikaĵo de la ĝenro.

La anonco, kiu aperas en la filmo ĉe 5:15, tekstas: “Geknaboj! Ĉiuj, kiuj havas hundojn, bonvolu partopreni konkuron. Hastu!”.

La buldogo, kiu estis juĝisto en la konkuro, havas aspektan similecon kun la reĝisoro.

2 comments:

  1. Jes, tre aminda kaj cxarmega estas!

    ReplyDelete
  2. Ĉiu ekssovetiano certe memoras tiun kortuŝan filmeton. Estas bone, ke nun tion povas spekti esperantistoj en la tuta mono, sen traduko, kiu ja ne bezonatas, sed kun interesaj komentoj. Mi ne sciis ĉiujn ĉi faktojn pri la filmo. Dankon pro via utila laboro!

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide