Tuesday 28 May 2013

Floro de filiko



Originala titolo: Цветок папоротника
Produktado: Kieva studio de popularsciencaj filmoj
Jaro: 1979
Aŭtoroj de la scenaro: Светлана Куценко (Svetlána Kucénko), Алла Грачева (Alla Graĉóva).
Reĝisoro: Алла Грачева (Alla Graĉóva).
Arta direktoro: Ирина Смирнова (Irína Smirnóva).
Animaciistoj: Т. Черни (T. Ĉérni), А. Вадов (A. Vádov), Г. Черненко (G. Ĉernénko), И. Бородавко (I. Borodávko), Наталия Чернышева (Natálija Ĉerniŝóva), Игорь Ковалев (Igor Kovalóv), Адольф Педан (Adólf Pedán), Константин Чикин (Konstantín Ĉíkin), И. Дивишек (I. Díviŝek).
Kameraisto: Александр Мухин (Aleksándr Muĥin).
Direktoro: Иван Мазепа (Iván Mazépa).
Komponisto: Борис Буевский (Borís Bujévskij).
Sonreĝisoro: Игорь Погон (Igor Pogón).
Redaktoro: Ю. Зморович (Ju. Zmoróviĉ).
Muntisto: С. Васильева (S. Vasíljeva).

Nikolaj Gogol estas figuro en la rusa literaturo unika per tio, ke li sukcesis estiĝi kunliganto de malsamaĵoj eĉ laŭ kelkaj direktoj. Unuavice li, «ukraina klasikulo de la rusa literaturo», kiel oni karakterizis lin en dokumenta filmo, kiu aperis al lia 200-jara jubileo, kunligis arte du parencajn popolojn. En sia frua verkaro li kreis romantikan kaj poezian bildon de Ukrainio, kiu por ĉiu rusa leganto estiĝas kara ekde infaneco, kaj en siaj malfruaj ĉefverkoj li profundiĝis en esencon de la rusa vivo, kreinte dum tio unu el la plej famaj metaforoj de nia lando, kiu komparas ĝin kun rapidanta ĉevaltrio. Ankaŭ li kunligis regantajn ĝenrojn de sia tempo: lia frua kreado apartenas al dominanta tiutempe romantikismo, dum en siaj postaj verkoj li jam preparis bazon por granda rusa realisma literaturo de la dua duono de la 19-a jarcento. Plej gravas ĉi-direkte lia novelo «Palto». Estas konata krestomatia diraĵo de Fjodor Dostojevskij, ke «ni ĉiuj [verkistoj de la 1840-aj jaroj el lia rondo] eliris el «Palto» de Gogol» kaj Dostojevskij-n mem, kiam li prezentis sian unuan romanon «Malriĉaj homoj», oni eknomis «Nova Gogol».

Plej interesa estas tamen tria koordinatakso, laŭ kiu etendiĝas lia verkaro. Ne ofte okazas, ke unu aŭtoro fariĝas klasikulo de humura kaj de horora literaturo samtempe. Tamen ĝuste tiel estas en la kazo de Gogol. Liaj fruaj fantastaj verkoj, abunde uzantaj slavan folkloron, havas nemalmulte da momentoj, kiuj igas harojn sur kapo de leganto hirtiĝi. Se hunura flanko de lia kreado estas digne prezentita Esperante, unuavice per la klasika traduko de «La Revizoro», do kun la alia oni malfacile povas konatiĝi nialingve (ekzistas kelkaj tradukoj, eldonitaj komence de la 20-a jarcento, sed nune ili estas praktike netroveblaj). Lia plej elstara atingo sur ĉi tiu tereno estas novelo «Vij» (1835), kies majstran kinoversion, aperintan en 1967, vi povas spekti ĉi tie kun subtekstoj en la angla.

Kaj en ĉi tiu projekto estas prezentita hodiaŭ animacia versio de alia lia novelo, «Vespero antaŭ la Kupala nokto». Kiel estas konate el la botanika scienco, filiko neniam floras. Antaŭe, tamen, oni kredis, ke ĝi floras, nur dum unu nokto de la jaro, menciita en la nomo de la verko. Por tiu, kiu trovos floron de filiko, malfermiĝos kaŝitaj en la tero trezoroj. Tamen pago kontraŭ la akirita tiuvoje riĉeco povos montriĝi tro alta...

Thursday 23 May 2013

La Revizoro


Ĝisdatigo de la 22-a de julio 2013: bedaŭrinde, la filmo ne plu estas akirebla laŭ antaŭa adreso. Kiam ĝi denove spekteblos license en la reto, ĝi estis republikigita en la projekto.

Produktado: studio «Mosfilm»
Jaro: 1952
Aŭtoro de la scenaro: Владимир Петров (Vladímir Petróv).
Reĝisoroj: Владимир Петров (Vladímir Petróv), В. Швелидзе (V. Ŝvelídze).
Kameraisto: Юрий Екельчик (Júrij Jekélĉik).
Arta direktoro: Владимир Каплуновский (Vladímir Kaplunóvskij).
Aktoroj:
Юрий Толубеев (Júrij Tolubéjev) – Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanovskij, urbestro
Анастасия Георгиевская (Anastasíja Geórgijevskaja) – Anna Andrejevna, lia edzino
Тамара Носова (Tamára Nósova) – Marja Antonovna, lia filino
Павел Павленко (Pável Pavlénko) – Luka Lukiĉ Ĥlopov, inspektoro de lernejoj
Сергей Блинников (Sergéj Blínnikov) – Ammos Fjodoroviĉ Ljapkin-Tjapkin, juĝisto
Михаил Яншин (Miĥaíl Jánŝin) – Artemij Filippoviĉ Zemlanika, kuratoro de kadukulejoj
Эраст Гарин (Erást Gárin) – Ivan Kuzmiĉ Ŝpekin, poŝtestro
Александр Полицкий (Aleksándr Políckij) – Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij, urba bienhavanto
Василий Корнуков (Vasílij Kornukóv) – Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij, urba bienhavanto
Игорь Горбачёв (Igor Gorbaĉóv) – Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, oficisto el S. Peterburgo
Алексей Грибов (Alekséj Gríbov) – Osip, lia servanto
Александр Гузеев (Aleksándr Guzéjev) – Ĥristian Ivanoviĉ Hübner, distrikta kuracisto
Евгений Агуров (Jevgénij Agúrov) – Fjodor Andrejeviĉ Lulukov, eksoficisto, eminenta persono en la urbo
Николай Рыбников (Nikoláj Ríbnikov) – Ivan Lazareviĉ Rastakovskij, eksoficisto, eminenta persono en la urbo
Николай Чистяков (Nikoláj Ĉistjakóv) – Stepan Ivanoviĉ Korobkin, eksoficisto, eminenta persono en la urbo
Сергей Калинин (Sergéj Kalínin) – Stepan Iljiĉ Uĥovjortov, kvartalestro
Иван Рыжов (Iván Riĵóv) – Svistunov, policano
Валентин Онищенко (Valentín Oníŝĉenko) – Pugovicin, policano
Александр Щагин (Aleksándr Ŝĉágin) – Derĵimorda, policano
Н. Тимяков (N. Timjakóv) – Abdulin, komercisto
Анастасия Зуева (Anastasíja Zújeva) – Fevronja Petrova Poŝljopkina, seruristedzino
Елена Понсова (Jeléna Pónsova) – edzino de suboficiro
Павел Иванов (Pável Ivanóv) – Miŝka, servanto de la urbestro
Анатолий Кубацкий (Anatólij Kubáckij) – servanto de restoracio
K.a. – Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj

Mi invitis vin, sinjoroj, por komuniki al vi tre agrablan novaĵon: al ni venis «La Revizoro»! Klasika komedio de N. Gogol en klasika kinoversio de la jaro 1952 kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko de L. Zamenhof – kio povas esti pli ĝuinda spektaĵo?
En unu provinca urbo loĝas tiea urbestro Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanovskij, fartas bone kaj «ne amas preterlasi tion, kio naĝas al la manoj». Trankvilan ekzistadon de la lokaj eminentuloj subite rompas konfidenca sciigo, ke el la ĉefurbo inkognite alveturas oficisto kun tasko inspekti la ĉi-tieajn aferojn. Kaj baldaŭ post tio en la urba hotelo oni rimarkis strangan junan viron, kiu loĝas tie jam du semajnojn, ne intencas pagi kaj montras atentindan scivolemon...

Kiam mi unue prezentis Esperantan version de ĉi tiu filmo en 2007, mi verkis suban tekston

Nun vi povas spekti en Esperanto kinoversion de la klasika rusa komedio de Nikolaj Gogol. Kion do eblas diri pri la filmo kaj pri la teatraĵo mem?… Ĉi tie onin atendas evidenta obstaklo; estas konate, kian sorton kutime havas klasikaj libroj – oni studas ilin en lernejo, mencias ilin kun respekto, citas konatajn frazojn – sed oni ne emas legi ilin refoje. Tial, kiam oni volas paroli ion freŝan pri klasikaĵo, tio montriĝas ne facila.
Tamen, mi povas diri, ke kiam mi denove legis la Esperantan tradukon de «La Revizoro», pretigante la subtitolojn, mi ekvidis, ke ĝi tute ne malaktualiĝis dum pli, ol cent kvindek jaroj! Al praktike ĉiu detalo de la komedio oni povas trovi analogion en la nuntempa rusia realeco. Ĉu tio estas bona, aŭ ne? De unu flanko, tio atestas, ke ni ne solvis ĝis nun la problemojn, kiuj estis gravaj ankoraŭ en la tempo de Gogol. Aliflanke, espereblas, ke Gogol helpos al ni solvi ilin, ĉar li daŭras resti aktuala hodiaŭ, same kiel li estis aktuala en la malfrua sovetia epoko, kiam teatroj surscenigis multajn klasikajn verkojn kiel aludoj al la stato de la tiama socio. Gogol mem, respondante riproĉojn de kritikistoj, ke en lia komedio estas neniu pozitiva rolulo, diris ke tia rolulo estas, sed oni ne rimarkis lin. Tio estas rido. Do, ridu pli ofte – kaj en la vivo estos pli da pozitivaĵoj.
Kaj koncerne la filmon mi povas diri, ke ĝi prezentas bonegan, akuratan kaj estimantan kinigon de la verko. Oni ekzakte transdonis etoson kaj humoron de la originalo, ĉiuj aktoroj plene kongruas siajn personojn. Igor Gorbaĉov brile ludas «registreton», «ventkapulon» Ĥlestakov (li precipe sukcesas en la scenoj, kie lia heroo estas ebria :-)). La urbestro (Jurij Tolubejev) estas esenco de rusia burokrato; ankaŭ hodiaŭ oni povas renkonti multajn tiajn urbestrojn en ĉiu ŝtata oficejo. Zemlanika, Bobĉinskij, la poŝtestro (granda aktoro Erast Garin) aspektas tiel, ke, ŝajne, ili ne povas esti aliaj. Unuvorte, la filmo estas inda por spekti, kaj ne unu fojon.

Interesaj faktoj

Anticipante demandon, kiun oni jam faris, mi hastas sciigi, ke aktoro Igor Gorbaĉov tute ne estas parenco de la lasta sovetia ŝtatestro; ĉi tiu familia nomo ne estas tiom rara, ke tia koincido ne povu okazi. Tamen lia biografio estas ankaŭ sen tio neordinara: deveninta el nobela familio, kiu mirakle saviĝis dum la revolucio, li siavice mirakle travivis teruran sieĝon de Leningrado dum la Dua mondmilito. Studante en filozofia fakultato de Leningrada universitato, li ekpartoprenis studentan teatron kaj en la jaro 1949 gajnis ĉefan premion en konkurso de amatoraj teatroj ĝuste kiel Ĥlestakov en «La Revizoro». Ĉi tiu sukceso malfermis por Igor Gorbaĉov karieron de aktoro kaj li ripetis sian majstraĵon en la filmo.

Kiam komence de la 1960-aj jaroj Sergej Bondarĉuk ellaboris planon de sia grandioza kinoversio de «Milito kaj paco», oni proponis kandidatecon de Igor Gorbaĉov por la rolo de Pierre Bezuĥov. Tamen fine ĉi tiun rolon ludis la reĝisoro mem.

La surstrataj scenoj estis filmitaj en urbo Kostroma, kiu konservis tiutempe malnovan urban pejzaĝon de la 19-a jarcento.

Tio estis la plej longa unuparta filmo de sia tempo. Kutima daŭro de sovetiaj filmoj en la 1940-aj kaj la 1950-aj jaroj estis 1 horo 20 ĝis 40 minutoj; «La Revizoro» daŭras du horojn.

Saturday 11 May 2013

Ensemblo «Igor Moisejev». Danca suito «Somero»

Daŭrigante temon de la antaŭa publikaĵo, mi proponas ankoraŭfoje ĝui unu el ĉefaj perloj de la festivalo – dancan suiton «Somero» fare de ensemblo «Igor Moisejev». Ĉi tiu scenero, vaste konata kiel «Rusa danco», estiĝis vizitkardo de la ensemblo; se vi serĉos en la reto bildojn, ligitajn kun ĝi, sur granda parto da ili estos vico da junulinoj en ruĝaj roboj.

Suito «Somero» en festivalo «Tuta Rusio» (unua scenero)



Malnova registraĵo de la scenero dum turneo en Usono



La scenero, prezentita en bonfara koncerto (2008)




Igor Moisejev sur la scenejo de Bolŝoj-teatro en baleto «Salambo» (1932), koregrafitan de li mem. Foto el Vikipedio.

Igor Moisejev (1906 – 2007), apartenis al malmulta nombro da homoj kun biografio vere nekredebla. Vivinte cent jarojn, li dediĉis pli ol okcent da ili al la arto de danco, kaj sepdek – al la kreita de li ensemblo. Veninte el baleto en kampon de folklora danco, li levis tiun sur baletan nivelon. Nobeldeveninta, li kreis unu el la plej konataj «varmarkoj» de la nova soveta ŝtato. Laŭreato de tri plej superaj premioj de Sovetunio, nomitaj laŭ Stalin, li ĉiam rifuzis iĝi membro de la komunista partio, motivante, ke li kredas je Dio kaj ne volas, ke oni riproĉu lin pro tio en partiaj kunvenoj.

Foto el Vikipedio. Musklaku por vidi plenskalan bildon.

Unu el konataj konstruaĵoj de Moskvo – «Domo sur kajo», aperinta komence de la 1930-aj jaroj kiel loĝejaro por superaj sovetiaj ŝtatoficistoj, trans riveron de la Kremlo (ĉe la maldekstra rando de la foto videblas la Kremla muro). Historio de ĉi tiu domo kaj ĝiaj loĝantoj estiĝis parto de la historio de la lando en la 20-a jarcento. Ĝiajn murojn nun kovras memorplatoj pri konataj homoj, loĝintaj ĉi tie. Antaŭnelonge tie aperis ankaŭ plato pri Igor Moisejev. Ĝi estas unu el malmultaj platoj sur la domo, kies indecon neniu disputus.

Sunday 5 May 2013

Festivalo «Tuta Rusio»

Festivalo «Tuta Rusio» estis okazigita en televida kanalo «Kultura» fine de la jaro 2011. Ĝin partoprenis pli ol tri mil artistoj el Rusio kaj najbaraj landoj, kiuj okupiĝas pri diversaj ĝenroj kaj formoj de folklora arto. Al spektantoj de la kanalo oni prezentis kvar elsendojn de la festivalo kaj kolektojn de apartaj programeroj. Sube vi povas spekti ĉiujn sep partojn de la kolektoj kaj elsendojn, kiuj enhavas programerojn, ne aperintaj en la kolektoj. Notoj kaj komentoj estas markitaj per kursivo.

Parto 1



1. 00:25. Ŝtata kanta kaj danca ensemblo de Komiio «Asja kjía». Danco «Someraj popolfestoj». «Asja kjía» signifas «Matera aŭroro».
2. 07:30. Kantisto Kongár ool-Ondár (Kizil, Tuvio) kaj folklora ensemblo de la gorĝa kantado «Ertiné». Tuva popolkanto «Ene-Saj».
3. 13:45. Ŝtata danca ensemblo «Kabardinka» (Nalĉik, Kabardio-Balkario). «Dancoj de apudnigromaraj adigeoj» (apudnigromaraj adigeoj estas unu el la adigeaj gentoj).
4. 21:00. Jevgénij Djátlov, Olésja Rostóvskaja (teremino), Larísa Bondarĉúk (banduro). Ukraina popolkanto «Niĉ jáka mísjaĉna» («Kia luna nokto»).
5. 25:05. Orenburga ŝtata ruspopolkanta koruso «Adiaŭo al orenburga kozako antaŭ militservo».

Parto 2



1. 00:25. Ŝtata danca ensemblo «Alán» (Norda Osetio). Oseta folklora danco «Simd».
2. 07:30. Ruspopolmuzikila orkestro de la Rusia ŝtata televidoradia kompanio, dirigento Andréj Ŝlaĉkóv. Rusa popolkanto «Kolportistoj». Teksto de la kanto estas bazita sur poemo «Kolportistoj» (1861) de Nikolaj Nekrasov, la melodio havas popolan devenon, aranĝita de Ja. Prigóĵij en 1898.
3. 12:50. Róbert Juldáŝev kaj grupo «Kurajsí» (Baŝkirio). «Legendo pri gruoj». Nomo de la grupo devenas de vorto «kuráj» – baŝkira muzikilo, farita el kano.
4. 22:50. Ŝtata danca ensemblo de Dagestano «Lezgínka». «Tamburistoj». Vortoj komence de la scenero tekstas: «Tamburoj sonas kaj maltrankviligas memoron per fora kaj malklara memoraĵo pri tempoj forgesitaj kaj nevideblaj. Nur antikva ŝtono, gardanto de aliaj epokoj, sur sia firma korpo konservis ĉiujn markojn, mesaĝojn al ni el la profundo de la tempo. Sono de tamburoj resonantas kaj severas.»
5. 30:20. Ŝtata koregrafia ensemblo «Berjózka». Rusa fraŭlina rondodanco «Berjózka» («Betuleto»).

Parto 3



1. 00:25. Ŝtata ruspopolkanta koruso «Pjatnickij». Rusa popola kanto «Kak po górkam, po gorám» («Laŭ montetoj, laŭ montoj»).
2. 05:10. Kantistino Anastasíja Ivónina (Voroneĵa provinco). Rusaj ĉastuŝkoj.
3. 11:20. Orkestro de sakŝalmistoj de Moskvo. Rusaj folkloraj melodioj per sakŝalmo.
4. 15:00. Nacia folklora ensemblo «Ĉukotko». Korjaka danco «Norgalí».
5. 23:00. Kantisto Júrij Ŝĉerbakóv (urbo Volgogrado). Rusa popolkanto «Ne dlja menjá vesná pridjót» («Ne por mi printempo venos»). Fakte, ĝi havas aŭtorojn: komence tio estis romanco kun teksto fare de A. Molĉánov kaj muziko fare N. Devítte (1838); tamen poste ĝia aŭtora deveno estis forgesita kaj oni konsideris ĝin folklora.
6. 27:05. Ensemblo «Auli» (Latvio). «Dinkis».
7. 31:35. Ŝtata Kubanja kozaka koruso. «Forĝisto forĝis kozakan sabron». La koruso estis fondita ankoraŭ en la jaro 1811 kiel koruso de Nigromara kozaka formacio.

Parto 4



1. 00:20. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev». Danca suito «Somero» laŭ la rusa popola danco.
2. 07:50. Grupo «Pelageja». Rusa popolkanto «Ptáŝeĉka» («Birdeto»). Kantistino Pelagéja Ĥánova, kiu fondis la grupon sub sia nomo, plenumas kantojn en ĝenro de etnofolklora roko.
3. 13:45. Folklora ensemblo «Torama» (Mordvio). Popola kanto «Kov purnát, mázi tejtérj, narjaĵát?» («Kien vi intencas iri, bela junulino, por kio vi vin belvestas?») Tórama estas nomo de muzikilo.
4. 17:35. Kantistino Teóna Kantrídze. Kartvela urba romanco «Baját».
5. 22:55. Popolmuzika ensemblo «Vladimiraj kornetistoj». Rusaj popolaj kantoj «Bárinja» («Sinjorino»), «Aĥ ti, berjóza» (Aĥ vi, betulo»). Historio de la koruso komenciĝas meze de la 19-a jarcento.
6. 28:05. Namgár Lhasaránova (Burjatio), grupo «Namgar». Burjata rondodanca kanto «Johor». «Namgár» signifas «Blanka nubo». Johór estas burjataj rondodancaj kantoj, devenintaj supozeble de ŝamanaj ritoj.
7. 33:45. Ŝtata kanta kaj danca ensemblo de Tatarstano. «Nagajbaka trukrajdado». Nagajbákoj estas etna grupo de kristanigitaj tataroj.

Parto 5



1. 00:20. Ŝtata Norda ruspopolkanta koruso (Arĥangelsko). Fragmento de scenero «Someraj popofestoj». La scenero reprezentas «Feston de Ruĝa Monteto», tradician feston de printempo, kiu okazis unuan dimanĉon post Pasko.
2. 06:30. Popola folklora ensemblo «Stárina» («Malnovaĵo») (Volgograda provinco). Fragmento de scenero «Popolfesto en la Pentekosta tago». Kantoj de kozakoj, loĝintaj ĉe rivero Ĥopjór.
3. 10:50. Ŝtata kantokoregrafia ensemblo «Rusj» («Rusujo») (urbo Vladimir). «Kristnaskaj kantoj».
4. 16:10. Kantisto Renát Ibragímov. Tatara kanto «Tugan tel» («Gepatra lingvo»). Popola muziko, vortoj de Gablulla Tukaj.
5. 19:50. Ŝtata danca ensemblo de Dagestano «Lezginka». Koregrafia komponaĵo «Festo en montara vilaĝo». La scenero reprezentas tradician dagestanan feston de printempo. Vortoj komence tekstas: «Sonora kanto de zurnao komencas ĉi tiun sunan tagon. El najbaraj vilaĝoj gastoj alveturas al la festo. Dancoj kaj rido, braveco kaj distriĝo kaj ĝojo – ĝojo pro renkonto kun amikoj – ebriigas, varmigante korojn.» 

Parto 6



1. 00:20. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev». Kalmuka danco.
2. 03:50. Kantistino Albína Degtjarjóva (Jakutio). «Legendo pri la mondo». La melodio estas plenumata per hamús – jakuta varianto de buŝharpo. Ornamaĵoj sur la kostumo de la kantistino estas forĝitaj el pura arĝento.
3. 10:00. Folklora ensemblo «Ĵivája stárina» («Viva malnovaĵo») (urbo Krasnojarsk). Vespera popolfesta rondodanco «Ja po trávke ŝla» («Mi iris laŭ herbo»). La ensemblo okupiĝas pri la folkloro de la areo de rivero Angara, kiu devenas de migrintoj en Siberion el la Rusa Nordo (nordokcidenta Rusio).
4. 13:05. Maríja Korepánova (Udmurtio), Mariaan Kaldararu (Moldavio). Tri nuptofestaj kantoj. Ĉi tie estas prezentitaj kantoj de besermjánoj, norda udmurta etna grupo, kiu spertis tataran influon.
5. 15:50. Folklora teatro «Kudesí» (urbo Granda Novgorodo). «Novgoroda kupalado» (rito dum festado en Kupala nokto).
6. 25:50. Burjata nacia kanta kaj danca teatro «Bajkalo». Kantokoregrafia suito «Anguuŝád» («Rita danco de ĉasistoj»).

Parto 7



1. 00:25. Popolmuzika ensemblo «Skomoróĥi» («Histrionoj») (urbo Kemerovo). Kvodlibeto laŭ rusaj popolaj melodioj.
2. 08:05. Miĥaíl Morózov (Tverja provinco). «Skomoróŝina» («Histrionaĵo»).
3. 10:30. Ŝtata danca ensemblo «Vajnáĥ» (Ĉeĉena Respubliko). Danco «Dajmokĥ» («Patrujo»). En ĉi tiu ensemblo komencis sian karieron granda dancisto Maĥmud Esambajev.
4. 18:00. Familia ensemblo «Goróŝini» («Pizoj») (Brjanska provinco). Rusaj popolkantoj «Oj vi, dévki-molódki» («Oj, vi, fraŭlinoj-junulinoj»), «Krivój tanok» («Kurba tanok») Tanok estas speco de rondodanco.
5. 21:30. Popolmuzikila kolektivo «Térem-Kvartét» (Sankt-Peterburgo). «Das Wandern» («La vaganto») de Franz Schubert.
6. 25:00. Folklora ensemblo «Vólja» (urbo Voroneĵ) kaj Ŝtata ruspopolkanta koruso «Pjatnickij». Rusa popolkanto «Vdól po úlice Vanjúŝa» («Ivaĉjo laŭ strato ĉu ofte iradis»).

Elsendo 2



1:24:00 – 1:27:50. Ŝtata ruspopolkanta koruso «Pjatnickij». Rusa popola danckanto «U náŝej Káti» («Ĉe nia Katnjo»).

Elsendo 4



1. 26:10 – 28:50. Folklora teatro «Kudesí» (urbo Granda Novgorodo). «Novgoródskije lománija» («Novgorodaj batalkanzonetoj») – kanzonetoj, kiujn kantis partioj antaŭ pugnobatalo por levi sian spiriton.
2. 1:22:35 – 1:25:40. Kantistino Nadéĵda Bábkina kaj ensemblo «Rússkaja pésnja» («Rusa kanto»). Rusa popola kanto «Oj, moróz, moróz» («Oj, frosto, frosto»).
3. 1:26:40 – 1:31:10. Ŝtata kantokoregrafia ensemblo “Rusj” (“Rusujo”) (urbo Vladimir), Ŝtata Norda ruspopolkanta koruso (Arĥangelsko), Ŝtata ruspopolkanta koruso “Pjatnickij”. Rusa popolkanto “Zapletísja pleténj” (“Kunplektu vin, plektobarilo”).

Disqus por Aŭdvide