Sunday 30 June 2013

La skarlata floreto



Produktado: Studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1952
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Гребнер (Geórgij Grébner).
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamánov).
Artaj direktoroj: Леонид Шварцман (Leoníd Ŝvárcman), Александр Винокуров (Aleksándr Vinokúrov).
Desegnistoj: Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), К. Малышев (K. Máliŝev), Г. Невзорова (G. Nevzórova), В. Рождеро (V. Roĝéro), Ирина Троянова (Irína Trojánova), Ирина Светлица (Irína Svetlíca).
Animaciistoj: Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Роман Качанов (Román Kaĉánov), Роман Давыдов (Román Davídov), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ), Борис Чани (Borís Ĉáni), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Борис Меерович (Borís Mejeróviĉ), Вячеслав Котеночкин (Vlaĉesláv Kotjónoĉkin), Борис Дежкин (Borís Déĵkin).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Николай Будашкин (Nikoláj Budáŝkin).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Aktoroj: Николай Боголюбов (Nikoláj Bogoljúbov), Мария Бабанова (Maríja Babánova), Нина Крачковская (Nína Kraĉkóvskaja), Михаил Астангов (Miĥaíl Astángov), Алексей Баталов (Alekséj Batálov) k.a.
Muntisto: Лидия Кякшт (Lídija Kjákŝt)
Teksto de kantoj: Я. Шведов (Ja. Ŝvédov).

En la unua duono de la 1950-aj jaroj en studio «Sojuzmultfilm» oni kreis serion da «animaciaj peplofilmoj» – longaj, riĉe faritaj animaciaĵoj, plejparte laŭ verkoj de la klasika rusa literaturo. Karaktera ilia trajto estis uzado de rotoskopia tekniko, kiam oni filmis vivajn aktorojn kaj transigis iliajn konturojn sur animacian desegnaĵon. 

Komencante prezentadon de filmoj, produktitaj en «Sojuzmultfilm» meze de la 20-a jarcento, mi  malfermas ĝin per la plej sukcesa el la menciitaj «peplofilmoj» – filmon «La skarlata floreto» laŭ fabelo de rusa verkisto Sergej Aksakov. En la jaro 1858 li publikigis fabelon, kiun, laŭ propra atesto, li aŭdis en infaneco. Lia verko konservis fajne ornamitan lingvaĵon de folklora rakonto, kiu enhavas internacie konatan temon «Belulino kaj la Monstro».

Do, vi jam konas la historion, kiu estas prezentita en la filmo. Sed la afero ĉi tie estas, kiel ĝi estas prezentita. Kurte: la filmo estas nekrebeble, okupfrape bela. Ĝi aspektas kvazaŭ viviĝinta laka miniaturo, kiujn aĉetas vizitantaj Rusion turistoj. Fajnajn detalojn de ĝiaj pejzaĝoj kaj  internaĵoj eblas admiri senfine. Reĝisorado, muziko, voĉludo – ĉio en estas en plej alta nivelo. Do malkovru al vi mirindan fabelmondon, kiu nialande estas kara por spektantoj de ĉiuj aĝoj.


En Rusio oni konas la historion pri Belulino kaj la Monstro plejparte laŭ la fabelo de Sergej Aksakov. Ĝi estas unu el kutimaj temoj por tradiciaj artoj. Ĉi tie estas prezentita poŝtmarko kun bildo de laka miniaturo el Fjedoskino fare de V. Lipickij. Pli grandskala varianto de la bildo troveblas sur ĉi tiu paĝo.

Interesaj faktoj

Ĉi tiu animaciaĵo estis unua ekrana versio de la fabelo. Poste aperis du kinaj versioj, en la jaroj 1977 kaj 1991.

La kreadon de la filmo partoprenis kiel animaciistoj kvin estontaj konataj reĝisoroj: Fjodor Ĥitruk, Roman Kaĉanov, Vjaĉeslav Kotjonoĉkin, Roman Davidov kaj Boris Deĵkin.

Reĝisorado de la filmo pli aspektas kiel tiu de kina arto, ol tiu de animacio. Ekzemple, dum la drama sceno je la 30-a minuto aperas bildo de la falinta tuko, kiu volvas sin ĉirkaŭ tigo. Tio estas klasika ekzemplo de la fama «efekto de Kuleŝov», kiam aparta blido akceptas novan sifnigon en najbareco kun aliaj – ĉi-foje tio evidente estas sento de nerestaŭrebla perdo. En animacio, eĉ tiu de klasika «realisma» stilo, oni malofte povas renkonti uzadon de ĉi tiuj metodoj; ununura rememorebla ekzemplo estas «La leona reĝo».


Tuesday 18 June 2013

La meteorito de Ĉeljabinsk. Televidaj raportaĵoj

1. La falo de la meteorito en Ĉeljabinsk kreis multajn onidirojn



1. La falo de la meteorito igis panikon inter ĉeljabinskanoj


Hodiaŭ mi proponas reveni por ioma tempo en februaron de ĉi tiu jaro kaj denove ekrigardi, kio okazis post eksterdube historia evento – la falo de Ĉeljabinska meteorito. En la antaŭa publikaĵo pri tio mi jam menciis interesajn koincidojn, ligitajn kun ĝi. Tamen la plej atentinda koincido estas, ke la plej granda korpo, enirinta la atmosferon de la Tero dum lastaj 105 jaroj, eksplodiĝis ne super oceano, dezerto aŭ tajgo, sed super urbo kun miliono da loĝantoj! Al ili ĉiuj vere bonŝancis – se la meteorito falus laŭ pli kruta trajektorio kaj eksplodiĝis mapli alte, tio kaŭzis grandajn homperdojn. 

Tamen jam sen tio oni spertis nemalmulte da ŝoko. La prezentitaj raportaĵoj certagrade kaptas atmosferon de konsterniĝo kaj nekompreno, kiu regis tiutage. Interese, ke ili senintence ankaŭ kaptas mankojn de onies scio – nome, de la raportisto mem. Kiam li mencias onidirojn, ke novaj meteoritoj povas fali sur la urbon, li prononcas “Ni esperu, ke tio ne okazos aŭ okazos sen seriozaj perdoj.” Por ĉiu, kiu havas bazajn prezentojn pri astronomio, klaras, ke tio estas tute malebla. Eĉ se fragmentoj de disfaliĝinta kosma korpo flugas unu post alia laŭ sama trajektorio (tiel estis en la jaro 1994, kiam kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis kun Jupitero), ili ne povas trafi unu lokon, ĉar la Tero ankaŭ moviĝas. Bedaŭrinde, en lastaj jaroj oni forigis en Rusio astronomion el la mezlerneja kurso, kie ĝi jam antaŭ tio okupis tre modestan lokon. Espereble, la okazinta rezultos pli seriozan rilaton al ĉi tiu areo de homa scio.

Spuro de la meteorito. Musklaku por vidi la plenskalan bildon.

Interese, ke Ĉeljabinska meteorito helpis malkovri ion novan ne nur pri la kosmo, sed ankaŭ pri la Tero, nome – pri ĝia atmosfero. Pro la eksplodo formiĝis fortega vertikala aerotorento, kiu leviĝis je dek kilometroj. Antaŭe neniu supozis, ke en la stratosfero, kiu estas multe pli stabila ol la malsupra atmosfero, eblas tiaj perturboj. Laŭ intervjuo kun rusia fizikisto Nikolaj Garkavij, specialistoj el NASA, kiu aktive esploras la eventon kaj, alude, “povos anonci sensaciajn rezultojn”, neoficiale nomas la meteoriton “rusa bolido” – ĝia originala nomo montriĝis tro malfacila por elparoli...


Monday 3 June 2013

La portreto



Finante nian malgrandan ekskurson tra la arta mondo de Nikolaj Gogol, mi volas prezenti vere raran ekzemlperon de kinarto – fragmenton el kinoversio de lia novelo «La portreto», aperinta en 1915. Ĉi tiu verko malsimilas aliajn «hororajn» novelojn de Gogol per tio, ke ĝiaj eventoj havas lokon ne en Ukrainio, sed en Peterburgo. Ekzistas Esperanta traduko de la novelo, publikigita en 1911, sed hodiaŭ ĝi estas praktike nehavebla. Tiam por konatigi vin kun enhavo de la verko, mi prezentas ĝian resumon, prenitan el la ruslingva Vikipedio:

Juna malriĉa pentristo Andrej Ĉartkov, malgraŭ tio, ke li ne havas monon por pagi luadon de sia loĝejo, aĉetas en arta butiko portreton de nekonata al li homo, maljunulo en azia vesto. La portreto altiris atenton de Ĉartkov per tio, ke liaj okuloj efikis tute kiel vivaj. Veninte hejmen, li ne povas liberiĝi de impreso, ke la maljunulo rigardas lin, nokte li sonĝas koŝmarojn, ligitajn kun la portreto. En unu el sonĝoj la maljunulo eliris el la portreta kadro kun sako, plena da mono, kaj la pentristo sukcesis kapti unu pakaĵon kun subskribo "1000 ĉervoncoj". Matene, kiam aperas kvartalestro, postulanta de Ĉartkov lupagan ŝuldon, en la kadro de la portreto oni trovas ĝuste tian pakaĵon, kian la pentristo vidis en la sonĝo.

Ĉartkov transloĝiĝas en luksan loĝejon sur Nevskij-avenuo, publikigas anoncon en gazeto, kaj baldaŭ li ekhavis multajn mendantojn. Li estiĝas moda pentristo, faras multe da portretoj. Li kontentigas postulojn de klientoj, sed multaj liaj antaŭaj konatuloj rimarkas, ke lia talento, antaŭe klare videbla, malaperis. Ĉartkov estiĝas avarulo kaj mizantropo. Vidinte en ekspozicio bildon de unu el liaj antaŭaj konatuloj, li komprenas, ke liaj bildoj malproksimas de perfekteco. Ĉartkov ŝlosiĝas en sia laborejo kaj penas krei ion similan, sed ne sukcesas; tiam li komencas aĉetadi pentrartajn ĉefverkojn kaj neniigas ilin. Baldaŭ Ĉertkov freneziĝas kaj mortas.

Post kelka tempo en unu aŭkcio oni prezentas, inter aliaj aĵoj, la portreton de aziano, iam aĉetitan de Ĉartkov. Kiam dum merĉandado ĝia prezo tre kreskas, aperas pentristo B., kaj deklaras, ke li posedas specialan rajton pri ĉi tiu bildo. Por pruvi siajn vortojn, li rakontas jenan historion.

Li priskribas uzuriston, kiu loĝis iam en Kolomna, distrikto de Peterburgo, kaj estis konata pro tio, ke li povis uzuri ĉian monsumon sub kondiĉoj, kiuj komence ŝajnis avantaĝaj, tamen poste montriĝis, ke rezultiĝis grandegaj procentoj. Negoco kun la uzuristo ĉiam sendis malfeliĉon al siaj klientoj.

Patro de B., ankaŭ pentristo, kiu loĝis proksime, ricevis mendon pri portreto de la aziano. Ĉar li jam delonge havis ideon pentri la malhelan spiriton en la aspekto de sia najbaro, li akceptis la mendon. Tamen dum laboro pri la portreto (sur kiu la okuloj rezultiĝas precipe timigaj) la pentristo ekas sperti nekompreneblan teruron kaj finfine forkuras el la domo de la mendinto. Sekvintan tagon la uzuristo mortas, kaj servistino alportas la nefinitan portreton al la pentristo. Post iom da tempo la pentristo komencas senti strangajn ŝanĝojn en si. Li volas bruligi la portreton, sed lia amiko persvadas lin ne fari tion kaj forprenas ĝin al si; poste li siavice donas ĝin al sia nevo. Ĉiun posedanton de la portreto persekutas malfeliĉoj, kaj ĝia kreinto baldaŭ perdas edzinon, filinon kaj filon. Tiam la pentristo, kompeninte ke parto de la animo de la maljunulo transiĝis en la portreton, sendas pliaĝan filon studi en la Akademio de artoj kaj mem foriras en monaĥejon. Poste kelka tempo da pia kaj rigora vivo li pentras tie bildon de Kristnasko, kaj lia kreitaĵo montrĝas plena de sankteco. La filo vizitas lin en la monaĥejo, kaj la patro diras al li certajn instruojn kaj pensojn pri arto; li ankaŭ petas trovi la portreton kaj neniigi ĝin.

Pentristo B. prezentas sin kiel filo de la aŭtoro de la portreto kaj diras, ke post multaj jaroj da serĉado li finfine trovis la bildon. Sed kiam li, kaj kune kun li ankaŭ vizitantoj de la aŭkcio, turnas sin al muro, kiel pendis la bildo, montriĝas, ke la portreto malaperis.

Kiel vi povas vidi, Gogol ĉi tie anticipis tiajn famajn hororaĵojn, kiel «La Portreto de Dorian Grey», «Koŝmaro sur Ulma strato» kaj «Telefonvoko». Bedaŭrinde, el la filmo, en kiu ludis unu el unuaj aktoroj de la rusa kino Andrej Gromov kaj kiun reĝisoris fama kreinto de pupa animacio Vladislav Stareviĉ, konserviĝis nur ok minutoj, tamen ili montras ĝuste la plej hororan momenton – nokton, kiam la heroo troviĝas en povo de terura vizio. En la verko ĉi tiu sceno estas priskribita majstrece: al heroo ŝajnas, ke li jam liberiĝis la koŝmaro, vekiĝis.. sed ĉio ekas ripeti sin dekomene kaj montriĝas, ke tio ankaŭ estis sonĝo – tiel okazas kelkfoje. Interese, ke en la filmo oni ŝanĝis pozicion de la heroo – en la novelo estas dirite, ke kuŝante sur la lito, li povas vidi la portreton; en la filmo li kuŝas dorsen al ĝi. Tamen ĝuste tio ebligas krei bezonatan sencon ĉe la spektanto, kiam li observas kiel malantaŭ la nenion suspektanta Ĉartkov la portreto ekas viviĝi. Similan scenon oni poste ripetis en konana horofilmo «La mumio» (1932).


La kreitaĵon de skulptoro Nikolaj Andrejev oni konsideras ĉefverko de monumenta ĝenro. Foto el Vikipedio (musklaku por vidi plenskalan varianton).

Sur la piedestalo de la monumento de Nikolaj Gogol, kreinta al lia centraja jubileo en 1909, troviĝas basreliefoj kun herooj de liaj verkoj (parenteze, ĉi tie oni povas trovi inter ili la heroon de novelo «La portreto»). Sorto de ĉi tiu monumento montriĝis inda por priskribi ĝin fare de plumo de Gogol mem. Dum kvar jardekoj la monumento straris sur Arbatskaja-placo, ĝis kiam en la jaro 1952 ĝi estis malmuntita – kiel oni supozas, kun aprobo de Stalin, kiu ĉiam peteris ĝin dum veturi al eksterurba rezidejo kaj al kiu ne plaĉis ĝia «dekadenca» aspekto – kaj anstataŭita per nova, «optimisma» figuro de la verkisto. La malnova monumento nur en la jaro 1959 estis restarigita, tamen sur alia loko – en korto de domo sur Nikitskij-bulvardo, kie Gogol pasigis kvar lastajn jarojn de sia vivo kaj kiel li mortis. Plej interese estas, ke la korto estas malpli ol tricent metrojn for de la antaŭa lokiĝo de la monumento. Rezulte ĉi tiu loko estas ununura en la mondo, kie du monumentoj de sama homo staras tiel proksime unu al la alia. Certaj verkistoj, inklude amikon de Gogol Aleksandr Puŝkin, priskribis en siaj verkoj viviĝantajn statuojn. Do facilas imagi scenon, kiel du Gogol-oj lasas nokte siajn postamentojn kaj promenas, interparolante. Ili certe havas multon por rakonti unu al alia...

Disqus por Aŭdvide