Tuesday 24 December 2013

Pri stultulo Ivan



Originala titolo: Про Ивана-дурака
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin).
Reĝisoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Artaj direktoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Андрей Кузнецов (Andréj Kuznecóv).
Desegnistoj: Мария Заикина (Maríja Zaíkina), Юлия Балашова (Júlija Baláŝova).
Animaciistoj: Павел Барков (Pável Barkóv), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Леон Эстрин (León Estrin), Дмитрий Андреев (Dmítrij Andréjev), Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov).
Komputila prilaborado: Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov).
Specialaj efektoj: Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: Ирина Брокерт-Аристова (Irina Brókert-Arístova), Юрий Прялкин (Júrij Prjálkin).
Sonreĝisoro: Вадим Круглов (Vadím Kruglóv).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Ольга Шорохова (Olga Ŝóroĥova), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Александр Филиппенко (Aleksándr Filippénko).

Rusa fabelo en formo de gaja anekdoto pri stultulo Ivan – kion li faras, ĉio bizaras. Kaprinon li merĉandis al abio, gardis pordon, portante ĝin sur la dorso, kalkulis kornikojn – sen finfine edziĝis la caran filinon...

Interesaj faktoj

La animaciaĵo estas farita en stilo de luboko – populara speco de amasa legaĵo, kiu ekzistis ekde la 16-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Oni printis per ligna kliŝo konturajn bildojn sur paperaj folioj kaj farbis ilin mane. Folio povis enhavi unu bildon kun subskribo aŭ kelk bildojn, kiuj montris historion kiel bildstrio. Kutimaj ĝenroj de luboko estis religia, folklora, historia, humura. Interese, ke en la moderna rusa lingvo vorto “luboko” havas malrektajn signifojn – “io false bonorda, idilia” aŭ “kiĉa imitaĵo de folklora arto, tradicio”.


Urso kaj kaprino amuziĝas. Luboko de la 18-a jarcento.

La ĉefa muzika temo de la filmo estas kanto “Turnas sin, svingas sin la blua glob'”. Ĝi estas konata ekde la 19-a jarcento, sed en la moderna epoko oni memoras ĝin dank' al klasika filmo “La juneco de Maksim” (1934), kie ĝin kantas la ĉefa rolulo.


1 comment:

  1. Saluton! Pardonu pro prokrasto kun la respondo. Por subtekstigi filmojn mi uzas retan servon Amara.org, do la subtekstoj videblas nur per ĝi, sed ne en la originala video. Koncerne aldonon de Esperantaj subtekstoj al ili, tion necesas intertrakti kun la rajtoposedantoj, kio estas afero komplika. Tamen mi povas diri, ke nuntempe mi intertrakras pri tio kun unu simila projekto.

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide