Wednesday 30 April 2014

Maskerado



Originala titolo: Маскарад
Produktado: studio «Peterburg»
Jaro: 2006
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Alekséj Lébedev).
Reĝisoro: Денис Чернов (Denís Ĉernóv).
Artaj direktoroj: Мария Сусидко (Maríja Susídko), Салават Шайхинуров (Salavát Ŝajhinúrov).
Animaciisto: Алла Ярошенко (Alla Jaroŝénko).
Sonreĝisoroj: Денис Душин (Denís Dúŝin), Игорь Яковель (Igor Jákovel).

Nova aventuro de niaj amikoj el serio “Viglobetoj”. Maskerada festo estas tempo de gajo kaj amuziĝo! Kaj ĉiu, certe, strebos prepari plej impresan kostumon. Sed troa inventemo en ĉi tiu tereno povas havi neatenditajn konsekvencojn...

Sunday 27 April 2014

La diskoa dancisto



Originala titolo: Танцор диско
Produktado: studio «Peterburg»
Jaro: 2005
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Alekséj Lébedev).
Reĝisoro: Денис Чернов (Denís Ĉernóv).
Artaj direktoroj: Мария Сусидко (Maríja Susídko), Салават Шайхинуров (Salavát Ŝajhinúrov).
Animaciistoj: Алексей Минченок (Alekséj Minĉenok), Светлана Мардаголимова (Svetlána Mardagólimova), Мария Клочко (Maríja Kloĉkó), Сергей Мальцев (Sergéj Málcev).
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksándr Gerásimov), Анатолий Прохоров (Anatólij Próĥorov), Илья Попов (Iljá Popóv), Вячеслав Маясов (Vjaĉesláv Májasov).
Komponistoj: Марина Ланда (Marína Lánda), Сергей Васильев (Sergéj Vasíljev).
Sonreĝisoroj: Игорь Яковель (Igor Jákovel), Евгений Яковель (Jevgénij Jákovel).


Projekto “Aŭdvide” komencas prezenti specimenojn de rusia animacia serio “Viglobetoj” (originale “Smeŝariki”, en aliaj lingvoj ĝi estas konata sub nomoj “GoGoriki” aŭ “Kikoriki”). Aperinta en la jaro 2004, ĝi estiĝis unu el la plej sukcesaj kreitaĵoj de la moderna rusia animacio, kaj nun oni distrubias ĝin en Eŭropo, Nordameriko kaj Ĉinio. Hodiaŭ oni povas konatiĝi kun ĝi ankaŭ en Esperantujo.

Laŭ koncepto ĉi tiu serio plej similas la librojn pri Winnie-la-Pu fare de A.A. Milne; sur izolita tereno loĝas kompanio de amikoj, kiuj kun plezuro pasigas tempon kune kaj ofte trafas diversajn okazaĵojn. Historioj, rakontataj en la serio, baziĝas ne sur konflikto de “bonaj” kaj “malbonaj” roluloj, tamen sur plektoj de cirkonstancoj kaj malfacilaĵoj de interkomprenado. Laŭ ideo de la aŭtoroj, tio instruu al etaj spektantoj prezenton pri similspecaj okazaĵoj en la reala vivo. Tamen, adoltuloj povas spekti la serion kun ne malpli granda plezuro, ĉar en ĝi oni ofte aludas kaj parodias konatajn fenomenojn el populara kulturo: filmojn, eldirojn k.t.p. Tion oni povas vidi laŭ la prezentita ĉi tie epizodo “La diskoa dancisto”, kiu vokas en memoro ĝenrajn filmojn pri sporto aŭ aziaj batalartoj: rolulo ekscias, ke ie loĝas ermite eksa majstro, kiu lasis sian aferon, kaj venas por iĝi lia disĉiplo... La nomo mem aludas bone konatan en Rusio hindian filmon “Diskoa dancisto”.

Saturday 26 April 2014

Ĉernobil: enrigardi inferon

Antaŭ 28 jaroj okazis la katastrofo de Ĉernobila atoma elektrostacio, kiu eksterdube apartenas al eventoj, kiuj difinis la aspekton de la hodiaŭa mondo. Ĝi influis ankaŭ la Esperanto-mondon — en unuaj jaroj post ĝi aperis libroj "Ĉernobil skuis la mondon" (1987) kaj "Ĉernobil. Dokumenta novelo" (1990). En tempo pli malfrua bando "Pichismo" aperigis albumon "10-jariĝo de Ĉernobilo". Lige kun la datreveno mi prezentas al vi du unikajn videojn. Unua el ili estis farita baldaŭ post la katastrofo, kiam oni penis difini ĝian skalon.



Ruĝe ardantaj makuloj, kiuj videblas tie, estas nenio alia ol varmegaj konstrukcioj de la reaktora kerno. Ĝuste ili kaŭzis longdistancan disvastiĝon de radioaktiveco, ĉar formiĝis leviĝanta aerfluo, kun portis polvon kaj fumon alten en la atmosferon. Eblas nur imagi, sub kian surradiadon oni necesis meti sin por ricevi ĉi tiun bildon...

Tamen estas homoj, kiuj hodiaŭ vizitas ĉi tiun lokon regule. Sergej Koŝelev, 50-jara laboristo de Ĉernobila stacio, havas specialecon, kiu sonas mortiga — kiel kameraisto li devas filmadi staton interne de la detruita konstruaĵo. Tamen, farante tion ekde 1989, li asertas ke li sentas sin sufiĉe bone. Laŭ ricevitaj de li bildoj oni esploras ŝanĝojn de la konstruaĵo kaj la defenda kovraĵo super ĝi. Jen kurta kunmetaĵo el filmita de li. Blankaj punktoj sur la ekrano estas efiko de radiado...



Maje 2014 en kinejoj estas aperonta filmo "Godzilla" — relanĉo de la mondekonata filmoserio. Kiam ĉi tiu monstro unuafoje aperis sur ekranoj en la jaro 1954, ĝi klare simbolis hororon de atombombo. Hodiaŭ, post Ĉernobil kaj Fukuŝimo, kiu, pro malgaja sortoironio, okazis en Japanio, ĝi samgrade povas aspekti enkorpiĝo de ĉi tiuj katastrofoj. Laŭ aperintaj antaŭfilmoj, la venonta filmo estas farita en populara hodiaŭ "dark and realistic" (malhela kaj realisma) maniero, pro kiu ĝi, ŝajne, sukcesos impresi spektantojn. Plej bona sceno el la jam prezentitaj estas la paraŝuta salto. Same iris renkonten al nekonata kaj nevidebla danĝero tiuj, kiuj likvidis la konsekvencojn de la katastrofo en unuaj tagoj kaj semajnoj post ĝi.

Ankoraŭfoje pri meteoritoj

Hodiaŭ ni ankoraŭfoje revenas al la evento, pri kiu jam estis skribite ĉi tie — la falo de meteorito apud Ĉeljabinsk. Kvankam pasis pli ol unu jaro ekde tiam, sciinda informo pri ĝi ŝajnas nur kreski. Tamen komence mi proponas al via atento bonan muntaĵon el registraĵoj de la falo kaj ĝiaj konsekvencoj. Kelkaj bildoj de rompiĝantaj pro la eskploda ondo fenestroj, kiuj estas ĉi tie, ankoraŭ ne estis rimarkitaj aliloke.



Sed pri la plej interesa registraĵo oni eksciis relative antaŭnelonge. Montriĝis, ke sekureca kamerao registris falon de la duontuna fragmento de la meteorito en lagon Ĉebarkul, 75 kilometrojn sudokcidente de Ĉeljabinsk. Vi povas vidi leviĝintan fontanon da pecoj post la 40-a sekundo sur la supra rando de la blanka neĝsurfaco, en ĝia meza parto (ĝi malgrandas, tamen klare rimarkeblas). Oni jam diris, ke ĉi tiu meteorito estiĝis la plej bone dokumentita dum la tuta historio. Jen ankoraŭ unu brila konfirmaĵo de tio, ĉar ankoraŭ neniam oni filmis kolizion de meteorito kun surfaco!



Interesa koincido: 50 kilometrojn norde de Ĉeljabinsk situas alia lago, kies nomo sonas preskaŭ idente — Ĉebakul. La 11-n de julio 1949 ĝin ankaŭ trafis unu el fragmentoj de meteorito, kiu poste ricevis nomon "Kunaŝak". Kaj en la jaro 2013 amaskomunikiloj fojfoje konfuzis la nomojn de ambaŭ lagoj, el kio oni eĉ konkludis, ke la probablokalkulo estas refutita.

Dank' al moderna tekniko ne nur meteoritoj apenaŭ povas hodiaŭ eviti observadon, sed ankaŭ homoj povas renkonti meteoritojn en plej neatendita loko. En suba video vi povas vidi registraĵon, faritan de norgeva paraŝutisto dum salto. Ĉe 1:50 apud li preterflugis nigra ŝtono, kiu aspektis meteorito. Kiel skribas en sia blogo Philip Plait, usona astronomo kaj konata popularigisto de ĉi tiu scienco, se oni ekskludos varianton, ke la video estis falsita komputile (kio, laŭ lia opinio, estas malprobabla) do necesas konkludi, ke tio vere estis meteorito, falanta el la kosmo. Tio povus aspekti neatendita, ĉar oni kutime imagas, ke meteoritoj havas tre grandan rapidecon, tamen ĉio dependas de iliaj trajektorioj — verŝajne, ĉi tiu perdis sian energion en la supra parto de la atmosfero kaj nun moviĝis kiel ordinara falanta korpo.



Do tio estas alia unika registraĵo de meteorito, ĉar oni neniam observis ilian faladon post ĉeso de lumiĝo. Restas nur atendi, kiam oni sukcesos filmi ĉiujn stadiojn por sama meteorito. Tio ne estas malverŝajna, ĉar dank' al novaj observaj instrumentoj oni jam sukcesas rimarki malgrandajn kosmokorpojn, kiuj proksimiĝas al la Tero, kaj eĉ kalkuli proksimuman lokon de ilia falo.

Disqus por Aŭdvide