Friday 20 June 2014

Monto de dinosaŭroj



Originala titolo: Гора динозавров
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1967
Aŭtoro de la scenaro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Reĝisoro: Раса Страутмане (Rása Strautmáne).
Arta direktoro: Борис Акулиничев (Borís Akulíniĉev).
Desegnisto: Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov).
Animaciistoj: Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Б. Петин (B. Pétin), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Антонина Алешина (Antonína Aljóŝina), В. Рябчиков (V. Rjábĉikov), Галина Баринова (Galína Bárinova).
Kameraisto: Елена Петрова (Jeléna Petróva).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Владимир Дашкевич (Vladímir Daŝkéviĉ).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Александр Тимофеевский (Aleksándr Timoféjevskij).
Aktoroj: Лев Любецкий, Клара Румянова (Klára Rumjánova), В. Рождественский (V. Roĵdéstvenskij), И. Смирнов (I. Smirnóv).
Muntisto: Любовь Георгиева (Lubóvj Geórgijeva).

Ĉi filmo, aperinta en la jaro 1967, demonstras, ke al ĉi tiu tempo animacio en Sovetunio definitive ĉesis esti nur porinfara ĝenro, kia ĝi en sia frua tempo. Fakte, ĉi filmo ne tre taŭgas por infanoj – en la reto troveblas nemalmultaj replikoj de homoj, kiuj ricevis tre preman efikon, spektinte ĝin en sia infaneco. Stranga, bizareca kaj iom timiga – pri kio ĝi rakontas? Ĉu pri eraroj en edukado de infanoj? Aŭ ĉu pri krueleco de la historio, kiu ĉiam forviŝas la malnovan por liberigi lokon por la nova? Oni povas vidi en ĝi eĉ politikan aludon al severiĝo de interna klimato en la sovetia socio, kiu klare senteblis tiutempe. Tiel aŭ alie, ĝi montras, ke ĝiaj aŭtoroj traktis animacion kiel plenrajtan arton, kiu ne ĝenas sin paroli pri seriozaj temoj.

Friday 13 June 2014

Baletistino sur ŝipo



Originala titolo: Балерина на корабле
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1969
Aŭtoro de la scenaro: Роза Хуснутдинова (Róza Ĥusnutdínova).
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamánov).
Artaj direktoroj: Борис Корнеев (Borís Kornéjev), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev).
Desegnistoj: Н. Шимилис, София Митрофанова (Sofíja Mitrofánova), Татьяна Казанцева (Tatjána Kazánceva), О. Воробьева (O. Vorobjóva), Инна Пшеничная (Inna Pŝeníĉnaja), Ада Никольская (Ada Nikólskaja).
Animaciistoj: Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Галина Баринова (Galína Bárinova), Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Александр Давыдов (Aleksándr Davídov).

Lirika etudo pri interrilatoj de vivo kaj arto. La filmon akompanas muziko fare de Alfred Ŝnitke.

Wednesday 11 June 2014

Glasa harmoniko



Originala titolo: Стеклянная гармоника
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1968
Aŭtoro de la scenaro: Геннадий Шпаликов (Gennádij Ŝpálikov).
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Artaj direktoroj: Юрий Нолев-Соболев (Júrij Nólev-Sóbolev), Юро-Ильмар Соостер (Juro Ilmar Sooster).
Animaciistoj: Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), Галина Баринова (Galína Bárinova), Яна Вольская (Jána Vólskaja).
Kameraisto: Е. Ризо (Je. Rizo).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Schnittke/Alfred Ŝnitke).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, plu sekvante direkton, montritan en lia antaŭa filmo «Vivis unu Kozjavin», entreprenis unikan por la sovetia animacio provon krei socian satiron en formo de surrealisma parabolo. Enkonduko al la filmo tekstas: «Kvankam eventoj de la filmo estas fantastaj, la aŭtoroj volis memorigi pri senbrida avideco, polica arbitreco, homaj diceso kaj ferociĝo, kiuj regas en la moderna burĝa socio». Kaj post tio estas rakontate, ke «Antaŭlonge unu majstro inventis mirindan muzikilon kaj eknomis ĝin glasa harmoniko. Sonoj de ĉi tiu muzikilo agordis aŭskultantojn al altaj pensoj kaj instigis al bonegaj agoj. Unu fojon dum vagado la majstro trafis urbon, kies loĝantoj estis sub povo de Flava Diablo.»

Samkiel multaj satiraĵoj de tiu tempo, la filmo atentigis cenzuron, rezulte de kio aperis prezentita supre enkonduko, kiu montru, ke ĝi celas nur alilandajn problemojn. Tamen tio ne savis la filmon pro malpermeso kaj longa prokrastado de premiero, ĉar la figuro de viro en bulĉapelo kaj mantelo neeviteble vokis asociojn kun sekreta polico, kaj ne nur alilanda...

Interesaj faktoj

La filmo havas evidentajn paralelaĵojn kun aperinta samjare «Flava submarŝipo». Kiel rememoras reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, li tiutempe legis pri ĉi tiu filmo en unu publikaĵo kaj komprenis, ke ĝi enhavas saman ideon – veno de artisto en mondon, tute malan al li, kaj kio rezultiĝas el tio.

La muzikon por la filmo verkis fama moderna komponisto Alfred Ŝnitke.

Arta koncepto de la filmo uzas verkojn de klasika pentrarto, de la Renesanso ĝis la 20-a jarcento. Por negativaj figuroj oni uzis bildojn de Hieronymus Bosch, Pieter Brueghel la malpliaĝa kaj Francisco de Goya kaj por la pozitivaj – tiuj de Albrecht Dürer, Pinturicchio kaj El Greco. La viro en bulĉapelo estas kutima figuro sur la bildoj fare de René Magritte.

Esprimo «Flava Diablo» estis prenita el publicistaj verkoj de Maksim Gorkij, kie li nomis tiel oron pro fiaj sentoj, kiujn vokas en homoj avido al ĝi.

Oni uzis bildojn en la filmo en muzikvideo laŭ kanto Uyan fare de turkia grupo Mor ve Ötesi.

Disqus por Aŭdvide