Friday 31 October 2014

La Argonaŭtoj



Originala titolo: Аргонавты
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1971
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Симуков (Alekséj Simukóv).
Reĝisoro: Александра Снежко-Блоцкая (Aleksándra Snéĵko-Blóckaja).
Arta direktoro: Александр Трусов (Aleksándr Trúsov).
Animaciistoj: Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Леонид Каюков (Leoníd Kájukov), Светлана Сичкарь (Svetlána Síĉkarj), Владимир Зарубин (Vladímir Zarúbin), Виктор Шевков (Víktor Ŝevkóv), Елизавета Комова (Jelizavéta Kómova), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov).
Kameraisto: Борис Котов (Borís Kótov).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponisto: Виталий Гевиксман (Vitálij Géviksman).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Aktoroj: Л. Золотухин (L. Zolotúĥin), Татьяна Ленникова (Tatjána Lénnikova), Алексей Консовский (Alekséj Konsóvskij), Т. Дмитриева (T. Dmítrijeva), Владимир Сошальский (Vladímir Soŝálskij), А. Власова (A. Vlásova).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Rakonto pri vojaĝo de la helenaj herooj al malproksima Kolĉido en serĉado por la ora ŝaflano.

Interesaj faktoj

Insulo de la sirenoj, kiu aperas ĉe 5:42, estas aludo al bildo “Kvieto” de fama litova komponisto kaj pentristo Mikalojus Konstantinas Čiurlionis.


Friday 24 October 2014

La Labirinto. Heroaĵoj de Tezeo



Originala titolo: Лабиринт. Подвиги Тесея
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1971
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Симуков (Alekséj Simukóv).
Reĝisoro: Александра Снежко-Блоцкая (Aleksándra Snéĵko-Blóckaja).
Arta direktoro: Александр Трусов (Aleksándr Trúsov).
Animaciistoj: Олег Сафронов (Olég Safrónov), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Виктор Шевков (Víktor Ŝevkóv), Елизавета Комова (Jelizavéta Kómova), Борис Бутаков (Borís Butakóv), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Леонид Каюков (Leoníd Kájukov).
Kameraisto: Борис Котов (Borís Kótov).
Komponisto: Виталий Гевиксман (Vitálij Géviksman).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Aktoroj: Зоя Зайкова (Zója Zájkova), Анатолий Папанов (Anatólij Papánov), Я. Беленький (Ja. Bélenkij), Наталия Кустинская (Natálija Kustínskaja), Алексей Консовский (Alekséj Konsóvskij), В. Кольцов (V. Kolcóv), Александр Граве (Aleksándr Gráve), Лев Фричинский (Lev Friĉínskij).

Daŭrigo de la serio laŭ la helenaj mitoj. Tezeo, filo de atena reĝo Egeo, decidas liberigi sian urbon de terura tributo por Minoo, reĝo de Kreto. Por tio li devas eniri misteran Labirinton kaj batali teruran Minotaŭron...

Friday 17 October 2014

Reveno de Olimpo



Originala titolo: Возвращение с Олимпа
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1969
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Симуков (Alekséj Simukóv).
Reĝisoro: Александра Снежко-Блоцкая (Aleksándra Snéĵko-Blóckaja).
Arta direktoro: Александр Трусов (Aleksándr Trúsov).
Desegnistoj: Е. Танненберг (Je. Tánnenberg), Алла Горева (Alla Góreva), Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Максимович (V. Maksimoviĉ).
Animaciistoj: Борис Бутаков (Borís Butakóv), Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Елизавета Комова (Jelizavéta Kómova), Леонид Каюков (Leoníd Kájukov), Виктор Шевков (Víktor Ŝevkóv), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ), Олег Сафронов (Olég Safrónov).
Kameraisto: Борис Котов (Borís Kótov).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponisto: Виталий Гевиксман (Vitálij Géviksman).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Aktoroj: Михаил Новохижин (Miĥaíl Novoĥíĵin), М. Васильев (M. Vasíljev), Алексей Консовский (Alekséj Konsóvskij), Алексей Грибов (Alekséj Gríbov), Михаил Погоржельский (Miĥaíl Pogorĵélskij), Наталия Кустинская (Natálija Kustínskaja), Эраст Гарин (Erást Gárin), С. Зайкова (S. Zájkova).
Muntisto: Нина Майорова (Nína Majórova).

Filmo “Reveno de Olimpo” malfermas serion da animaciaĵoj laŭ la helenaj mitoj, kreitaj dum la 1970-aj jaroj en studio “Sojuzmultfilm” fare de reĝisorino Aleksandra Sneĵko-Blockaja. Por kelkaj generacioj de rusiaj spektantoj ili estis unua konatiĝo kun la mondo de antikvaj herooj kaj dioj. 

Ĉi tiun filmon en modernaj terminoj eblas nomi “nula epozodo”: oni ankoraŭ ne tute ellaboris stilon de la serio kaj provis enmeti, ne tre sukcese, aktualajn politikajn aludojn. Interese, ke rezulte la plej impresaj roluloj en la filmo estas sekundaraj: Hera kaj la aglo de Zeŭso, kiun voĉludis elstara aktoro Erast Garin.

Saturday 11 October 2014

Fabelo de fabeloj



Originala titolo: Сказка сказок
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1979
Aŭtoroj de la scenaro: Людмила Петрушевская (Ludmila Petruŝevskaja), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Reĝisoro: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Arta direktoro: Франческа Ярбусова (Franĉéska Járbusova).
Animaciisto: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Игорь Скидан-Босин (Igor Skidán-Bósin).
Direktoro: Г. Ковров (G. Kovróv).
Komponisto: Михаил Меерович (Miĥaíl Mejeróviĉ).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Наталья Абрамова (Natálja Abrámova).
Aktoro: Александр Калягин (Aleksándr Kaljágin).
Muntisto: Надежда Трещёва (Nadéĵda Treŝĉjóva).

Mi jam skribis, ke troveblas paralelaĵoj inter kreadaj vojoj de majstro de animacia kino Jurij Norŝtejn kaj majstro de fikcia kino Andrej Tarkovskij. Animaciaĵo “La batalo ĉe Kerzenec” eĥas kreitan kvin jarojn antaŭ filmon “Andreo Rublov”, kaj filmo “Spegulo” (1975) ricevis post kvar jaroj sian animacian version en formo de “Fabelo de fabeloj”.

Ambaŭ Tarkovskij kaj Norŝtejn en siaj majstroverkoj atente rigardas la fluantan antaŭ okuloj vivon, penante kapti ĉiam forglitantan esencon de ĝi. Enhavo de ambaŭ filmoj estas fluo de konscio de la protagonisto – alter ego de la reĝisoro, en kiu egalrajte kunekzistas realeco kaj fantazio. En ambaŭ kazoj la protagonisto mem ne aperas sur ekrano (tamen, eble ĝuste lin oni vidas komence de la animaciaĵo kiel bebon). Tial en la filmo de Norŝtejn lin anstataŭas figuro de Lupeto el rusa lulkanto, kiu sonas komence kaj fine de la filmo. Li eveidente estas enkorpiĝo de memoro, vaganta plu kaj plu laŭ sama cirklo de jardekoj – la 1930-aj jaroj, la Dua mondmilito, por ĉiam disigita multajn geamantojn kaj geedzojn, kaj ree la 1970-aj jaroj, kiam la domo, kie antaŭe estis vivo kaj feliĉo, estas ŝlosita kaj lasita. Ĉu fino de la filmo signifas, ke li trovis eliron el ĉi tiu eterna revenado? Ĉiu spektanto povas decidi tion mem. Verkistino Ludmila Petruŝevkaja kaj Jurij Norŝtejn kreis universalan rakonton, ne vane titolitan “Fabelo de fabeloj”, en kiu oni jam tridek kvin jarojn trovas ion karan por si persone.

Interesaj faktoj

“Fabelo de fabeloj” estis du fojojn agnoskita kiel la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj; en la jaro 1984 en Olmpika Arta Festivalo (Olympic Arts Festival) en Los-Anĝeleso kaj en la jaro 1992 en Zagreba Animacia Festivalo. En animacia festivalo “Laputo”, kiu okazis en Tokio en 2003, ĝi okupis duan lokon en listo de plej bonaj animaciaj filmoj. La unuan okupis “Erinaceto en nebulo”, ankaŭ de Jurij Norŝtejn.

Nomo “Fabelo de fabeloj” estis premita de turka poeto Nâzım Hikmet, al kiu apartenas versaĵo sub ĉi tiu titolo.

En la filmo sonas muziko de Johann Sebastian Bach kaj Wolfgang Amadeus Mozart – alia paralelaĵo kun Andrej Tarkovskij, kiu uzis muzikon de Johann Sebastian Bach en siaj filmoj, inklude “Spegulon”.

Kiel simbolo de la 1930-aj jaroj, en la filmo sonas melodio de populara tiutempe tango “To ostatnia niedziela”, en la rusa ĝi estas konata kiel “Lacigita suno”. Ĉi melodio simbolas tiun epokon ankaŭ en filmo “Lacigitaj de la suno” (1994) fare de Nikita Miĥalkov, kiu gajnis premion “Oscar”.

Disqus por Aŭdvide