Monday 30 January 2017

La malbona knabo



Daŭrigante la prezentadon de verkoj fare de Ĉeĥov, hodiaŭ ni povas spekti adaptiĝon de lia rakonto “La malbona knabo”, farita de infana teatra studio “Gnom” el urbo Desnogorsk. Plezure estas vidi, kiel la junaj geaktoroj diligente prezentas spritan historieton pri tio, ke malbono povas tute neatendite por si trovi sian profiton, same kiel punon...

Friday 27 January 2017

Kara hundo



Originala titolo: Дорогая собака
Produktado: Leningrada televido
Jaro: 1973
Reĝisoro: Георгий Товстоногов (Geórgij Tovstonógov)
Aktoroj: 
Олег Басилашвили (Olég Basilaŝvíli) – memvolulo Knaps
Евгений Лебедев (Jevgénij Lébedev) – leŭtenanto Dubov
Леонид Неведомский (Leoníd Nevédomskij) – servosoldato Vaĥromeev


Post preskaŭ jara paŭzo projekto Aŭdvide denove pretas ĝojigi siajn spektantojn per novaj publikaĵoj – kaj ĉi-foje tio devas daŭri longe, ĉar estas multe da publikota materialo. Interese estas, ke ĉi tiun materialon kontribuas ankaŭ penadoj fare de la pioniroj de la Esperanto-movado, kiuj strebis disvolvigi la lingvon kulture, tradukante al ĝi nacilingvajn literatutaĵojn. Inter tiuj troviĝas, kiel montris esploro, nemalmulte da verkoj fare de Anton Ĉeĥov, kiujn oni povas uzi por subtekstigi ekranajn versiojn de ili. Lasta publikaĵo – animacia versio de rakonto “Tro” – jam demonstris uzeblecon de ĉi tiu metodo, kaj nuntempe vin atendas serio da enscenigoj de liaj verkoj kun subtekstoj laŭ tradukoj el fruaj Esperantaj periodaĵoj.

Unua en ĉi tiu serio estas rakonto “Kara hundo”, enscenigita en televida filmo “Scenetoj” laŭ verkoj de Ĉeĥov fare de elstara sovetia reĝisoro Georgij Tovstonogov kun brilaj aktoroj el Granda drama teatro en Leningrado, kiun li gvidis. Historio, kiun oni rakontas ĉi tie, estas kutima por la trafa, iomete malgaja humuro de Ĉeĥov – malkoincido inter roloj, kiujn oni devas ludi antaŭ aliaj homoj, kaj interna rilato al ĉi tiuj roloj. Tamen, kiel eblas demonstri tion pli reliefe? Kaj la reĝisoro trovas solvon – la roluloj estas treege ebriaj kaj de temp' al tempo interrompas sian diskuton per kantado de populara tiam kaj konata ĝis nun romanso “Antaŭlonge forfloris en l' ĝarden' krizantemoj”

Interesaj faktoj

Kiel estas konate, vorto “kara” en frua tempo de Esperanto havis pli vastan signifon, inkludante ankaŭ tiun de vorto “multekosta”. En la rusa lingvo vorto “kara” havas same vastan signifon, kio kreas aldonan vortludon en la nomo de la rakonto, same kiel en ĝia traduko.

Disqus por Aŭdvide