Wednesday 29 March 2017

Edziĝpropono



Geaktoroj:

Stepan Stepanoviĉ Ĉubukov – А. С. Потапов (A. S. Potápov)
Natalja Stepanovna, lia filino – О. Г. Жевакина (O. G. Ĵevákina)
Ivan Vasiljeviĉ Lomov, najbaro de Ĉubukov'oj – Г. В. Подгородинский (G. V. Podgoródinskij)

Hodiaŭa publikaĵo ebligas prezenti samtempe du rimarkindajn specimenojn de la Esperanto-kulturo. Unua el ili estas ilustrita revuo “Tra la mondo”, eldonita en la jaroj 1905-1908. Hodiaŭ ĝiaj kajeroj estas legeblaj rete dank' al penadoj de flandraj Esperantistoj kaj oni povas memstare taksi ĝian kvaliton, kiu ne estas malpli alta, ol kvalito de averaĝaj nacilingvaj periodaĵoj de tiu epoko. Jen bona ekzemplo de tio, kiel reprezentantoj de la frua Esperanto-movado sukcesis marŝi en ritmo de sia tempo kaj efike uzi la eblojn, kiujn ili havis. Ĉu ne endas sekvi ĉi tiun ekzemplon al ni, kiuj disponas eblojn nekompareble pli vastajn? Mi opinias, ke endas, kaj unu el celoj de projekto “Aŭdvide” estas ĝuste montri, ke nuntempe eĉ kun malgrandaj fortoj oni povas atingi nemalmultan rezulton.

Kaj la dua specimeno estas Esperanta traduko de komedio “Edziĝpropono” de Anton Ĉeĥov, kiu aperis en julia kaj aŭgusta-septembra kajeroj de “Tra la mondo” en 1908. Ĉi tiu komedio estas brila ekzemplero de la humuro de Ĉeĥov kaj lia esploremo de la homa naturo: oni havas la plej gravan demandon de sia vivo decidata, tamen eĉ en tiu ĉi momento oni ne kapablas rezigni siajn malgrandajn ambiciojn... Tamen, kiel endas por la ĝenro, ĉio finiĝas bonorde. Ne estas do mirinde, ke ĉi tiu verko ĝis nun popularas en la repertuaro de rusiaj teatroj, kaj ĉe YouTube troveblas multaj versioj de ĝia enscenigo. Sed problemo de elekto inter ili, feliĉe, ne aperis, ĉar inter tiuj estas enscenigo fare de Malij-Teatro, kies nomo estas simbolo de altkvalita klasikstila teatra arto. Tial mi prezentas al via atento enscenigon, publikigitan en la kanalo de Malij-Teatro ĉe Youtube (ĉe tiu video enhavas enscenigojn de du komedioj de Ĉeĥov kun geedziĝa temo, la dua estas “La urso”, kies Esperanta traduko fare de Vasilij Devjatnin ankoraŭ ne estas trovebla).


Malij-Teatro en Moskvo (kies nomo signifas “malgranda”) situas dekstraflanke de Bolŝoj-Teatro (kies nomo signifas “granda”). Ĉi tiu diferenco de nomoj tute ne signifas diferencon de iliaj valoroj, tamen nur de iliaj specialecoj; Bolŝoj-Teatro okupiĝas pri opero kaj baleto, dume Malij-Teatro prezentas dramverkojn, ĉefe rusajn kaj alilandajn klasikaĵojn. Jam dum preskaŭ du jarcentoj ĝi ludas gravan rolon por la rusa kulturo kaj por la rusa lingvo, ĉar ĝiaj aktoroj en la 19-a kaj en la 20-a jarcentoj konservis modelan formon de la moskva proponcado, kiu estiĝis bazo por la proponcado de la literatura rusa lingvo.

Interesaj faktoj

Tradukisto Romano Frenkel penis klarigi ne bone kompreneblajn por alilanda leganto detalojn per piednotoj. Sube estas ĉi tiuj piednotoj kun indiko de replikoj, kiujn ili rilatas:

02:07. Karulineto, kiun mi vidas! Ĉubukov havas strangan kutimon nomi virojn per virinaj karesantaj epitetoj: krom tio li ankaŭ uzas eĉ duoblekaresantajn epitetojn, ekzemple: panjonjo.

02:20. Ni vivetas, anĝelo mia, dank' al viaj preĝoj kaj tiel plu... Ĉubukov trouzas la esprimojn “jen ĝuste”, “al tio simila”, “kaj tiel plu” sen ia rilato al sia parolo.

11:53. Tie estas nur kvar desjatinoj, kaj ili kostas nur iajn tricent rublojn... Desjatino = 1,0925 da hektaro.

15:29. Se ĝi venis al tio, mia amindunjo... Amindunjo = karesanta formo de amindulino; kiel jam estas rimarkite, Ĉubukov nomas kelkafoje virojn per virinaj karesantaj nomoj.

21:54. "Ho kia tasko, ho kreinto, patr' esti de filin' plenaĝa!" Citaĵo el “Malfeliĉo dank' al Saĝo” de Gribojedov.

26:09. Ekkaptu estas, por diri la veron, juna, ĝi ankoraŭ ne maturhundiĝis... La komikeco de la sekvanta sceno konsistas el tio, ke Zomov [tiel estas en la traduko] kaj Nt. St. uzas specialajn teknikajn ĉasesprimojn, preskaŭ nekompreneblajn en la originalo eĉ por la rusoj, se ili ne estas ĉasistoj.

27:12. Kvaronbileto estas la plej alta prezo. T.e. 25 rubloj (papermona bileto), kvarono da cent rubloj.

31:33. Pli bone konvenas al vi kuŝi sur la forno kaj blatojn mortepreni... En Rusujo la fornoj en la vilaĝaj dometoj estas tiel aranĝitaj, ke la vilaĝanoj povas dormi sur ili dum la vintro. “Kuŝi sur la forno” = Nenion fari pro mallaboremo aŭ pro mallerteco.

Kaj al tiuj ĉi notoj endas aldoni ankoraŭ unu, kiun la tradukisto iel preterlasis. Ĉe 07:30 Natalja Stepanovna diras, ekvidinte Lomov'on: “Tio estas vi, kaj paĉjo diris: tien ĉi venis komercisto por preni komercaĵon.” En la rusaj geedziĝaj tradicioj tio estas metafora esprimo, kiun oni uzis dum svatado. Ĝi prezentas svatadon kiel “negocon”, kie potenciala fianĉo estas komparata kun komercisto, kaj fianĉino – kun varo.

Disqus por Aŭdvide