Produktado: Studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1952
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Гребнер (Geórgij Grébner).
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamánov).
Artaj direktoroj: Леонид Шварцман (Leoníd Ŝvárcman), Александр Винокуров (Aleksándr Vinokúrov).
Desegnistoj: Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), К. Малышев (K. Máliŝev), Г. Невзорова (G. Nevzórova), В. Рождеро (V. Roĝéro), Ирина Троянова (Irína Trojánova), Ирина Светлица (Irína Svetlíca).
Animaciistoj: Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Роман Качанов (Román Kaĉánov), Роман Давыдов (Román Davídov), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ), Борис Чани (Borís Ĉáni), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Борис Меерович (Borís Mejeróviĉ), Вячеслав Котеночкин (Vlaĉesláv Kotjónoĉkin), Борис Дежкин (Borís Déĵkin).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Николай Будашкин (Nikoláj Budáŝkin).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Aktoroj: Николай Боголюбов (Nikoláj Bogoljúbov), Мария Бабанова (Maríja Babánova), Нина Крачковская (Nína Kraĉkóvskaja), Михаил Астангов (Miĥaíl Astángov), Алексей Баталов (Alekséj Batálov) k.a.
Muntisto: Лидия Кякшт (Lídija Kjákŝt)
Teksto de kantoj: Я. Шведов (Ja. Ŝvédov).
Informo laŭ Animator.ru kaj Vikipedio.
En la unua duono de la 1950-aj jaroj en studio «Sojuzmultfilm» oni kreis serion da «animaciaj peplofilmoj» – longaj, riĉe faritaj animaciaĵoj, plejparte laŭ verkoj de la klasika rusa literaturo. Karaktera ilia trajto estis uzado de rotoskopia tekniko, kiam oni filmis vivajn aktorojn kaj transigis iliajn konturojn sur animacian desegnaĵon.
Komencante prezentadon de filmoj, produktitaj en «Sojuzmultfilm» meze de la 20-a jarcento, mi malfermas ĝin per la plej sukcesa el la menciitaj «peplofilmoj» – filmon «La skarlata floreto» laŭ fabelo de rusa verkisto Sergej Aksakov. En la jaro 1858 li publikigis fabelon, kiun, laŭ propra atesto, li aŭdis en infaneco. Lia verko konservis fajne ornamitan lingvaĵon de folklora rakonto, kiu enhavas internacie konatan temon «Belulino kaj la Monstro».
Do, vi jam konas la historion, kiu estas prezentita en la filmo. Sed la afero ĉi tie estas, kiel ĝi estas prezentita. Kurte: la filmo estas nekrebeble, okupfrape bela. Ĝi aspektas kvazaŭ viviĝinta laka miniaturo, kiujn aĉetas vizitantaj Rusion turistoj. Fajnajn detalojn de ĝiaj pejzaĝoj kaj internaĵoj eblas admiri senfine. Reĝisorado, muziko, voĉludo – ĉio en estas en plej alta nivelo. Do malkovru al vi mirindan fabelmondon, kiu nialande estas kara por spektantoj de ĉiuj aĝoj.
En Rusio oni konas la historion pri Belulino kaj la Monstro plejparte laŭ la fabelo de Sergej Aksakov. Ĝi estas unu el kutimaj temoj por tradiciaj artoj. Ĉi tie estas prezentita poŝtmarko kun bildo de laka miniaturo el Fjedoskino fare de V. Lipickij. Pli grandskala varianto de la bildo troveblas sur ĉi tiu paĝo.
Ĉi tiu animaciaĵo estis unua ekrana versio de la fabelo. Poste aperis du kinaj versioj, en la jaroj 1977 kaj 1991.
La kreadon de la filmo partoprenis kiel animaciistoj kvin estontaj konataj reĝisoroj: Fjodor Ĥitruk, Roman Kaĉanov, Vjaĉeslav Kotjonoĉkin, Roman Davidov kaj Boris Deĵkin.
Reĝisorado de la filmo pli aspektas kiel tiu de kina arto, ol tiu de animacio. Ekzemple, dum la drama sceno je la 30-a minuto aperas bildo de la falinta tuko, kiu volvas sin ĉirkaŭ tigo. Tio estas klasika ekzemplo de la fama «efekto de Kuleŝov», kiam aparta blido akceptas novan sifnigon en najbareco kun aliaj – ĉi-foje tio evidente estas sento de nerestaŭrebla perdo. En animacio, eĉ tiu de klasika «realisma» stilo, oni malofte povas renkonti uzadon de ĉi tiuj metodoj; ununura rememorebla ekzemplo estas «La leona reĝo».