Pages

Tuesday 28 May 2013

Floro de filiko



Originala titolo: Цветок папоротника
Produktado: Kieva studio de popularsciencaj filmoj
Jaro: 1979
Aŭtoroj de la scenaro: Светлана Куценко (Svetlána Kucénko), Алла Грачева (Alla Graĉóva).
Reĝisoro: Алла Грачева (Alla Graĉóva).
Arta direktoro: Ирина Смирнова (Irína Smirnóva).
Animaciistoj: Т. Черни (T. Ĉérni), А. Вадов (A. Vádov), Г. Черненко (G. Ĉernénko), И. Бородавко (I. Borodávko), Наталия Чернышева (Natálija Ĉerniŝóva), Игорь Ковалев (Igor Kovalóv), Адольф Педан (Adólf Pedán), Константин Чикин (Konstantín Ĉíkin), И. Дивишек (I. Díviŝek).
Kameraisto: Александр Мухин (Aleksándr Muĥin).
Direktoro: Иван Мазепа (Iván Mazépa).
Komponisto: Борис Буевский (Borís Bujévskij).
Sonreĝisoro: Игорь Погон (Igor Pogón).
Redaktoro: Ю. Зморович (Ju. Zmoróviĉ).
Muntisto: С. Васильева (S. Vasíljeva).

Nikolaj Gogol estas figuro en la rusa literaturo unika per tio, ke li sukcesis estiĝi kunliganto de malsamaĵoj eĉ laŭ kelkaj direktoj. Unuavice li, «ukraina klasikulo de la rusa literaturo», kiel oni karakterizis lin en dokumenta filmo, kiu aperis al lia 200-jara jubileo, kunligis arte du parencajn popolojn. En sia frua verkaro li kreis romantikan kaj poezian bildon de Ukrainio, kiu por ĉiu rusa leganto estiĝas kara ekde infaneco, kaj en siaj malfruaj ĉefverkoj li profundiĝis en esencon de la rusa vivo, kreinte dum tio unu el la plej famaj metaforoj de nia lando, kiu komparas ĝin kun rapidanta ĉevaltrio. Ankaŭ li kunligis regantajn ĝenrojn de sia tempo: lia frua kreado apartenas al dominanta tiutempe romantikismo, dum en siaj postaj verkoj li jam preparis bazon por granda rusa realisma literaturo de la dua duono de la 19-a jarcento. Plej gravas ĉi-direkte lia novelo «Palto». Estas konata krestomatia diraĵo de Fjodor Dostojevskij, ke «ni ĉiuj [verkistoj de la 1840-aj jaroj el lia rondo] eliris el «Palto» de Gogol» kaj Dostojevskij-n mem, kiam li prezentis sian unuan romanon «Malriĉaj homoj», oni eknomis «Nova Gogol».

Plej interesa estas tamen tria koordinatakso, laŭ kiu etendiĝas lia verkaro. Ne ofte okazas, ke unu aŭtoro fariĝas klasikulo de humura kaj de horora literaturo samtempe. Tamen ĝuste tiel estas en la kazo de Gogol. Liaj fruaj fantastaj verkoj, abunde uzantaj slavan folkloron, havas nemalmulte da momentoj, kiuj igas harojn sur kapo de leganto hirtiĝi. Se hunura flanko de lia kreado estas digne prezentita Esperante, unuavice per la klasika traduko de «La Revizoro», do kun la alia oni malfacile povas konatiĝi nialingve (ekzistas kelkaj tradukoj, eldonitaj komence de la 20-a jarcento, sed nune ili estas praktike netroveblaj). Lia plej elstara atingo sur ĉi tiu tereno estas novelo «Vij» (1835), kies majstran kinoversion, aperintan en 1967, vi povas spekti ĉi tie kun subtekstoj en la angla.

Kaj en ĉi tiu projekto estas prezentita hodiaŭ animacia versio de alia lia novelo, «Vespero antaŭ la Kupala nokto». Kiel estas konate el la botanika scienco, filiko neniam floras. Antaŭe, tamen, oni kredis, ke ĝi floras, nur dum unu nokto de la jaro, menciita en la nomo de la verko. Por tiu, kiu trovos floron de filiko, malfermiĝos kaŝitaj en la tero trezoroj. Tamen pago kontraŭ la akirita tiuvoje riĉeco povos montriĝi tro alta...

No comments:

Post a Comment