Pages

Saturday, 26 April 2014

Ankoraŭfoje pri meteoritoj

Hodiaŭ ni ankoraŭfoje revenas al la evento, pri kiu jam estis skribite ĉi tie — la falo de meteorito apud Ĉeljabinsk. Kvankam pasis pli ol unu jaro ekde tiam, sciinda informo pri ĝi ŝajnas nur kreski. Tamen komence mi proponas al via atento bonan muntaĵon el registraĵoj de la falo kaj ĝiaj konsekvencoj. Kelkaj bildoj de rompiĝantaj pro la eskploda ondo fenestroj, kiuj estas ĉi tie, ankoraŭ ne estis rimarkitaj aliloke.



Sed pri la plej interesa registraĵo oni eksciis relative antaŭnelonge. Montriĝis, ke sekureca kamerao registris falon de la duontuna fragmento de la meteorito en lagon Ĉebarkul, 75 kilometrojn sudokcidente de Ĉeljabinsk. Vi povas vidi leviĝintan fontanon da pecoj post la 40-a sekundo sur la supra rando de la blanka neĝsurfaco, en ĝia meza parto (ĝi malgrandas, tamen klare rimarkeblas). Oni jam diris, ke ĉi tiu meteorito estiĝis la plej bone dokumentita dum la tuta historio. Jen ankoraŭ unu brila konfirmaĵo de tio, ĉar ankoraŭ neniam oni filmis kolizion de meteorito kun surfaco!



Interesa koincido: 50 kilometrojn norde de Ĉeljabinsk situas alia lago, kies nomo sonas preskaŭ idente — Ĉebakul. La 11-n de julio 1949 ĝin ankaŭ trafis unu el fragmentoj de meteorito, kiu poste ricevis nomon "Kunaŝak". Kaj en la jaro 2013 amaskomunikiloj fojfoje konfuzis la nomojn de ambaŭ lagoj, el kio oni eĉ konkludis, ke la probablokalkulo estas refutita.

Dank' al moderna tekniko ne nur meteoritoj apenaŭ povas hodiaŭ eviti observadon, sed ankaŭ homoj povas renkonti meteoritojn en plej neatendita loko. En suba video vi povas vidi registraĵon, faritan de norgeva paraŝutisto dum salto. Ĉe 1:50 apud li preterflugis nigra ŝtono, kiu aspektis meteorito. Kiel skribas en sia blogo Philip Plait, usona astronomo kaj konata popularigisto de ĉi tiu scienco, se oni ekskludos varianton, ke la video estis falsita komputile (kio, laŭ lia opinio, estas malprobabla) do necesas konkludi, ke tio vere estis meteorito, falanta el la kosmo. Tio povus aspekti neatendita, ĉar oni kutime imagas, ke meteoritoj havas tre grandan rapidecon, tamen ĉio dependas de iliaj trajektorioj — verŝajne, ĉi tiu perdis sian energion en la supra parto de la atmosfero kaj nun moviĝis kiel ordinara falanta korpo.



Do tio estas alia unika registraĵo de meteorito, ĉar oni neniam observis ilian faladon post ĉeso de lumiĝo. Restas nur atendi, kiam oni sukcesos filmi ĉiujn stadiojn por sama meteorito. Tio ne estas malverŝajna, ĉar dank' al novaj observaj instrumentoj oni jam sukcesas rimarki malgrandajn kosmokorpojn, kiuj proksimiĝas al la Tero, kaj eĉ kalkuli proksimuman lokon de ilia falo.

No comments:

Post a Comment