Pages

Wednesday, 11 June 2014

Glasa harmoniko



Originala titolo: Стеклянная гармоника
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1968
Aŭtoro de la scenaro: Геннадий Шпаликов (Gennádij Ŝpálikov).
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Artaj direktoroj: Юрий Нолев-Соболев (Júrij Nólev-Sóbolev), Юро-Ильмар Соостер (Juro Ilmar Sooster).
Animaciistoj: Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), Галина Баринова (Galína Bárinova), Яна Вольская (Jána Vólskaja).
Kameraisto: Е. Ризо (Je. Rizo).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Schnittke/Alfred Ŝnitke).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, plu sekvante direkton, montritan en lia antaŭa filmo «Vivis unu Kozjavin», entreprenis unikan por la sovetia animacio provon krei socian satiron en formo de surrealisma parabolo. Enkonduko al la filmo tekstas: «Kvankam eventoj de la filmo estas fantastaj, la aŭtoroj volis memorigi pri senbrida avideco, polica arbitreco, homaj diceso kaj ferociĝo, kiuj regas en la moderna burĝa socio». Kaj post tio estas rakontate, ke «Antaŭlonge unu majstro inventis mirindan muzikilon kaj eknomis ĝin glasa harmoniko. Sonoj de ĉi tiu muzikilo agordis aŭskultantojn al altaj pensoj kaj instigis al bonegaj agoj. Unu fojon dum vagado la majstro trafis urbon, kies loĝantoj estis sub povo de Flava Diablo.»

Samkiel multaj satiraĵoj de tiu tempo, la filmo atentigis cenzuron, rezulte de kio aperis prezentita supre enkonduko, kiu montru, ke ĝi celas nur alilandajn problemojn. Tamen tio ne savis la filmon pro malpermeso kaj longa prokrastado de premiero, ĉar la figuro de viro en bulĉapelo kaj mantelo neeviteble vokis asociojn kun sekreta polico, kaj ne nur alilanda...

Interesaj faktoj

La filmo havas evidentajn paralelaĵojn kun aperinta samjare «Flava submarŝipo». Kiel rememoras reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, li tiutempe legis pri ĉi tiu filmo en unu publikaĵo kaj komprenis, ke ĝi enhavas saman ideon – veno de artisto en mondon, tute malan al li, kaj kio rezultiĝas el tio.

La muzikon por la filmo verkis fama moderna komponisto Alfred Ŝnitke.

Arta koncepto de la filmo uzas verkojn de klasika pentrarto, de la Renesanso ĝis la 20-a jarcento. Por negativaj figuroj oni uzis bildojn de Hieronymus Bosch, Pieter Brueghel la malpliaĝa kaj Francisco de Goya kaj por la pozitivaj – tiuj de Albrecht Dürer, Pinturicchio kaj El Greco. La viro en bulĉapelo estas kutima figuro sur la bildoj fare de René Magritte.

Esprimo «Flava Diablo» estis prenita el publicistaj verkoj de Maksim Gorkij, kie li nomis tiel oron pro fiaj sentoj, kiujn vokas en homoj avido al ĝi.

Oni uzis bildojn en la filmo en muzikvideo laŭ kanto Uyan fare de turkia grupo Mor ve Ötesi.

No comments:

Post a Comment