Pages

Monday 30 December 2019

Vesperoj en la bieneto apud Dikanka



(ŝaltu la subtekstojn en la menuo de la lulilo)

Produktado: studio “Gorkij”
Jaro: 1961
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Александр Роу (Aleksándr Róu)
Kameraisto: Дмитрий Суренский (Dmítrij Súrenskij)
Komponisto: Аркадий Филиппенко (Arkádij Filippénko)
Geaktoroj:
Александр Хвыля (Aleksándr Ĥvýlja) – kozako Ĉub
Людмила Мызникова (Ludmíla Mýznikova) – Oksana, filino de Ĉub
Юрий Тавров (Júrij Távrov) – forĝisto Vakula
Людмила Хитяева (Ludmíla Ĥitjájeva) – Soloĥa
Сергей Мартинсон (Sergéj Martinsón) – diakono Osip Nikiforoviĉ
Анатолий Кубацкий (Anatólij Kubáckij) – baptano Panas
Вера Алтайская (Véra Altájskaja) – edzino de Panas
Дмитрий Капка (Dmítrij Kápka) – teksisto Ŝapuvalenko
Николай Яковченко (Nikoláj Jakovĉénko) – Dikventra Pacuk
М. Сидорчук (M. Sidorĉúk) – Odarka, amikino de Oksana
Александр Радунский (Aleksándr Radúnskij) – vilaĝestro
Георгий Милляр (Geórgij Milljár) – diablo
Алексей Смирнов (Alekséj Smirnóv) – la ambasadoro de la zaporoganoj
Зоя Василькова (Zója Vasilkóva) – imperiestrino Katerino la Dua
Юрий Чекулаев (Júrij Ĉekulájev) – princo Potjomkin
Андрей Демьяненко (Andréj Demjánenko) – Sverbiguz
k.a.

Imdb.com

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de venonta jaro 2020 kaj, daŭrigante festadon de la 210-jara jubileo de Nikolaj Gogol, prezentas donacon – filmon, kreitan laŭ novelo “Nokto antaŭ Kristnasko” fare de Aleksandr Rou, ĉefa majstro de kinofabeloj en la sovetia kino.

Brava forĝisto Vakula jam delonge estas enamiĝinta. Sed la objekto de liaj sentoj, Oksana, unua belulino de la vilaĝo, ne hastas respondi ilin kaj ŝerce proponas al li obteni, kiel pruvon de lia amo, la ŝuojn, kiujn surhavas la carino mem. Kion do oni kapablus fari ĉi tie? Tamen, la historio havas lokon en Kristnaska nokto, kaj en tia tempo ja mirakloj povas okazi...


Afiŝo de filmo "Vesperoj en la bieneto apud Dikanka".


Interesaj faktoj

“Vesperoj en la bieneto apud Dikanka” estas nomo de la ciklo de noveloj fare de Gogol, aperinta en 1831-1832. Ĝi estas unua lia granda verko publikigita, kiu tuj alportis al li famon. Sekvante tradiciojn de romantismo, ĝi kombinas pitoreskajn priskribojn de vivo kaj moroj en Ukrainio kun elementoj fantastaj kaj eĉ hororaj. Vikipedio listas 18 ekranajn versiojn de la verkoj el la ciklo, kiuj aperis en jaroj 1912 – 2019. Krome, ekzistas ankaŭ du operoj laŭ novelo “Nokto antaŭ Kristnasko” – tiu fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov kaj tiu fare de Pjotr Ĉajkovskij; la lasta havas ankaŭ kinoversion, kiu aperis en 1944.

Kompleta nomo de la filmo de Aleksandr Rou estas “Vesperoj en la bieneto apud Dikanka. Nokto antaŭ Kristnasko”. Tia duparta titolo ebligas pensi, ke oni planis ankaŭ kinoversiojn de aliaj noveloj el la ciklo.

Dikanka, laŭ kiu estas nomita la ciklo, kaj kie okazas la eventoj de novelo “Nokto antaŭ Kristnasko”, estas reala vilaĝo (nuntempe urbeto) en Poltava provinco de Ukrainio. Kompreneble, en Dikanka staras monumento de Nikolaj Gogol, kiu mondfamigis ĉi tiun lokon. Interese, ke la dekoraciojn de Dikanka por la filmo oni konstruis tre fore de ĝia originala loko – sur Kola duoninsulo.


La monumento de Nikolaj Gogol en Dikanka.

La rolon de diablo ludas fama aktoro Georgij Milljar, kiu partoprenis 16 filmojn de Aleksandr Rou, ludinte en ili 30 rolojn, plejparte tiujn de negativaj roluloj el la rusa folkloro. Vi povas detale legi pri li en Esperanto.

Diakono (kiun lidas brila aktoro Sergej Martinson) laŭ la scenaro parolas bombastan lingvaĵon, plenan de esprimoj el predikoj kaj diservoj. Kaŝiĝante en la sakon, li diras: “Mi enĵetas min en la eksteran mallumon”, kombinante frazojn el la Evangelioj laŭ Luko (12:5) kaj laŭ Mateo (8:12 k.a.)

La novelo respegulas realan historian fakton: delegacion de Zaporoga Armeo al imeriestrino Katerino la Dua, kiu okazis en 1775. 

Grigorij Potjomkin estis fama ŝtatisto, militestro kaj favorato de Katerino la Dua, kaj havis titolon de “serenega princo” (tamen, li ricevis ĝin nur en 1776, dum en la novelo la imperiestrino nomas lin laŭ ĉi titolo – tio estas malĝustaĵo de la aŭtoro). En la tempo, kiam okazas la eventoj de la novelo (komenco de 1775) li estis en zenito de sia kariero kaj estis konsiderata la plej influa persono en la lando, kion ankaŭ respegulas la respondo de unu el la zaporogoj al Vakula: “Kia caro! Tio estas Potjomkin mem!” 

Interese, ke en la novelo inter la sekvantantoj de Katerino ĉeestas ankaŭ la kolego de Gogol laŭ plumo – fama dramverkisto Denis Fonvizin, al kiu la imperiestrino eĉ proponas priskribi ŝian renkontiĝon kun Vakula.

Kozako Sverbiguz estas priskribita en la novelo kiel persono alkreska kaj korpulenta, en la filmo li, tamen, estas malgranda kaj magra.

No comments:

Post a Comment