Produktado: la Ŝtata televido de Sovetunio
Jaro: 1982
Reĝisoro: Валентин Плучек (Valentín Plúĉek)
Komponisto: Юрий Буцко (Júrij Buckó)
Geaktoroj:
Urbestro – Анатолий Папанов (Anatólij Papánov)
Anna Andrejevna – Вера Васильева (Véra Vasíljeva)
Marja Antonovna – Татьяна Васильева ( Tatjána Vasíljeva)
Ĥlopov – Спартак Мишулин (Sparták Miŝúlin)
Edzino de Ĥlopov – Бронислава Тронова (Bronisláva Trónova)
Ljapkin-Tjapkin – Юрий Авшаров (Júrij Avŝárov)
Zemlanika – Георгий Менглет (Geórgij Ménglet)
Ŝpekin – Зиновий Высоковский (Zinóvij Vysokóvskij)
Dobĉinskij – Александр Ширвиндт (Aleksándr Ŝírvindt)
Bobĉinskij – Михаил Державин (Miĥaíl Derĵávin)
Ĥlestakov – Андрей Миронов (Andréj Mirónov)
Osip – Александр Диденко (Aleksándr Didénko)
Ĥristian Ivanoviĉ – Георгий Тусузов (Geórgij Tusúzov)
Rastakovskij – Родион Александров (Rodión Aleksándrov)
Korobkin – Виктор Байков (Víktor Bájkov)
Kvartalestro – Владимир Ушаков (Vladímir Uŝakóv)
Svistunov – Юрий Соковнин (Júrij Sokóvnin)
Policano – Юрий Воробьев (Júrij Vorobjóv)
Poŝljopkina – Нина Корниенко (Nína Kornijénko)
Edzino de suboficiro – Надежда Каратаева (Nadéĵda Karatájeva)
Miŝka – А. Белов (A. Belóv)
Servanto de restoracio – Евгений Графкин (Jevgénij Gráfkin)
Oficisto – Алексей Левинский (Alekséj Levínskij)
Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj – geaktoroj de la teatro.
Imdb.com
La finiĝanta jaro 2019 estas tiu de multaj jubileoj. En Rusio tio estas ne nur la 220-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, omaĝe al kiu jam aperis (kaj plu aperos) publikaĵoj en projekto Aŭdvide, sed ankaŭ la 210-jara jubileo de alia granda nomo en la rusa literaturo, Nikolaj Gogol. Kaj en Esperantujo tio estas, certe, la 160-jara jubileo de Zamenhof, kiun oni festos morgaŭ, la 15-n de decembro. Kia do Esperanta video povus kunligi ĉi tiujn tri jubileoj? Eksterdube, tio estas “La revizoro” kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko. Ja Puŝkin estis amiko de Gogol kaj rakontis al tiu historion, kiu estiĝis bazo por la fama teatraĵo.
Fama portreto de Nikolaj Gogol fare de Theodor von Möller
Mi jam skribis en la projekto koncenre “La revizoron”, kaj nun mi nur volas ripeti, ke ĉi tiu verko hodiaŭ restas ne mapli aktuala, ol en la jaro 1836, kiam ĝi premieris. Ja Gogol priskribas en ĝi, surbaze de propra sperto kiel oficisto, la maŝinon de ŝtata burokratio, kiu bonorde postvivis kaj Rusian imperion, kaj Sovetunion, kaj tute ne intencas malaperi. Sed eĉ kiam (kaj se) tio okazos, oni pludaŭros legi kaj spekti ĝin kun plezuro, ĉar en ĝi ĉeestas prezentaĵoj de homaj karakteroj, kiuj troveblas en ĉiu epoko.
Ĥlestakov. Desegnaĵo fare de Pjotr Boklevskij.
Ĝuste ĉi tiun celon – fari la klasikan teatraĵon freŝa kaj aktuala por la nuntempa spektantaro – havis la prezentita enscenigo, kretia en Teatro de satiro, unu el la plej popularaj moskvaj teatroj, fare de Valentin Pluĉek, disĉiplo de Vsevolod Mejerhold. Kiel la reĝisoro eksplikas en la antaŭparolo, oni interpretis “La revizoron” kiel “komedion de karakteroj kun elementoj de grotesko”, kaj tion oni ja povas observi tute bone.
Por la spektantoj tamen – kaj por la tiamaj kaj, eble, eĉ en pli granda grado, por la hodiaŭaj – unuavice gravas ne ĉi tiuj elementoj, sed brilega ludo de ĉefaj aktoroj – Andrej Mironov kiel Ĥlestakov kaj Anatolij Papanov kiel la urbestro. Ambaŭ ili estis tre talentaj artistoj kun vasta spektro de aktora ludo; ambaŭ estas unuanime ŝatataj, plejparte dank' al komediaj roloj en kino. Tie ili ne unufoje ludis kune; plej fama tia dueto aperis en popularega komedio “La diamanta brako”. Ankaŭ la komuna laboro en “La revizoro” apartenas al la plej bone memorataj partoj de ilia heredaĵo.
Interesaj faktoj
Aktoroj Aleksandr Ŝirvindt kaj Miĥail Derĵavin, kiuj ludas ĉi tie rolojn de Bobĉinskij kaj Dobĉinskij, estis fama estrada dueto, kiu prezentis skeĉojn dum 60 jarojn, ekde 1957 ĝis 2017.
Dum la muta sceno en la fino resonadas la vortoj de la urbestro: “Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli".
La monumento de Gogol, kiu aperas en la fino, estas fama verko de Nikolaj Andrejev. Ĝia historio meritas esti priskribita fare de plumo de Gogol mem. Ĉi tiu momumento estis kreita omaĝe al la 100-jara jubileo de la verkisto en 1909, kaj situis sur Arbatskaja-placo en Moskvo, komence de Gogolevskij-bulvaro. En la sovetia tempo, tamen, oni ekis kritiki ĝian “pesimismecon”; ekzistas legendo, ke ĝi malplaĉis persone al Stalin, kiu veturigadis preter ĝi sur sia vojo inter la Kremlo kaj eksterurba sidejo. Rezulte de tio, en la jaro 1952 okaze de la 100-jara datreveno de morto de Gogol la monumento estis forigita kaj oni konstruis sur ĝia loko “optimisman” varianton fare de Nikolaj Tomskij. La monumento fare de Andrejev estis dum certa tempo tenata en moskva Muzeo de arkitekturo, kaj en 1959 oni situigis ĝin en korto de domo laŭ Nikitskij-bulvaro, kie Gogol loĝis lastajn jarojn de sia vivo kaj kie li mortis. Ĝia nuna loko troviĝas nur 360 metrojn for de la komenca.
La monumento de Gogol fare de Nikolaj Andrejev.
Roluloj de "La revizoro" sur la basreliefo de la monumento.
La monumento de Gogol fare de Nikolaj Tomskij./Flickr.com
No comments:
Post a Comment