Pages

Saturday 11 October 2014

Fabelo de fabeloj



Originala titolo: Сказка сказок
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1979
Aŭtoroj de la scenaro: Людмила Петрушевская (Ludmila Petruŝevskaja), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Reĝisoro: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Arta direktoro: Франческа Ярбусова (Franĉéska Járbusova).
Animaciisto: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Игорь Скидан-Босин (Igor Skidán-Bósin).
Direktoro: Г. Ковров (G. Kovróv).
Komponisto: Михаил Меерович (Miĥaíl Mejeróviĉ).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Наталья Абрамова (Natálja Abrámova).
Aktoro: Александр Калягин (Aleksándr Kaljágin).
Muntisto: Надежда Трещёва (Nadéĵda Treŝĉjóva).

Mi jam skribis, ke troveblas paralelaĵoj inter kreadaj vojoj de majstro de animacia kino Jurij Norŝtejn kaj majstro de fikcia kino Andrej Tarkovskij. Animaciaĵo “La batalo ĉe Kerzenec” eĥas kreitan kvin jarojn antaŭ filmon “Andreo Rublov”, kaj filmo “Spegulo” (1975) ricevis post kvar jaroj sian animacian version en formo de “Fabelo de fabeloj”.

Ambaŭ Tarkovskij kaj Norŝtejn en siaj majstroverkoj atente rigardas la fluantan antaŭ okuloj vivon, penante kapti ĉiam forglitantan esencon de ĝi. Enhavo de ambaŭ filmoj estas fluo de konscio de la protagonisto – alter ego de la reĝisoro, en kiu egalrajte kunekzistas realeco kaj fantazio. En ambaŭ kazoj la protagonisto mem ne aperas sur ekrano (tamen, eble ĝuste lin oni vidas komence de la animaciaĵo kiel bebon). Tial en la filmo de Norŝtejn lin anstataŭas figuro de Lupeto el rusa lulkanto, kiu sonas komence kaj fine de la filmo. Li eveidente estas enkorpiĝo de memoro, vaganta plu kaj plu laŭ sama cirklo de jardekoj – la 1930-aj jaroj, la Dua mondmilito, por ĉiam disigita multajn geamantojn kaj geedzojn, kaj ree la 1970-aj jaroj, kiam la domo, kie antaŭe estis vivo kaj feliĉo, estas ŝlosita kaj lasita. Ĉu fino de la filmo signifas, ke li trovis eliron el ĉi tiu eterna revenado? Ĉiu spektanto povas decidi tion mem. Verkistino Ludmila Petruŝevkaja kaj Jurij Norŝtejn kreis universalan rakonton, ne vane titolitan “Fabelo de fabeloj”, en kiu oni jam tridek kvin jarojn trovas ion karan por si persone.

Interesaj faktoj

“Fabelo de fabeloj” estis du fojojn agnoskita kiel la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj; en la jaro 1984 en Olmpika Arta Festivalo (Olympic Arts Festival) en Los-Anĝeleso kaj en la jaro 1992 en Zagreba Animacia Festivalo. En animacia festivalo “Laputo”, kiu okazis en Tokio en 2003, ĝi okupis duan lokon en listo de plej bonaj animaciaj filmoj. La unuan okupis “Erinaceto en nebulo”, ankaŭ de Jurij Norŝtejn.

Nomo “Fabelo de fabeloj” estis premita de turka poeto Nâzım Hikmet, al kiu apartenas versaĵo sub ĉi tiu titolo.

En la filmo sonas muziko de Johann Sebastian Bach kaj Wolfgang Amadeus Mozart – alia paralelaĵo kun Andrej Tarkovskij, kiu uzis muzikon de Johann Sebastian Bach en siaj filmoj, inklude “Spegulon”.

Kiel simbolo de la 1930-aj jaroj, en la filmo sonas melodio de populara tiutempe tango “To ostatnia niedziela”, en la rusa ĝi estas konata kiel “Lacigita suno”. Ĉi melodio simbolas tiun epokon ankaŭ en filmo “Lacigitaj de la suno” (1994) fare de Nikita Miĥalkov, kiu gajnis premion “Oscar”.

No comments:

Post a Comment