Saturday 30 August 2014

Erinaceto en nebulo



Originala titolo: Ежик в тумане
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1975
Aŭtoro de la scenaro: Сергей Козлов (Sergéj Kozlóv).
Reĝisoro: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Arta direktoro: Франческа Ярбусова (Franĉéska Járbusova).
Animaciisto: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Александр Жуковский (Aleksándr Ĵukóvskij).
Komponisto: Михаил Меерович (Miĥaíl Mejeróviĉ).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Наталья Абрамова (Natálja Abrámova).
Aktoroj: Вячеслав Невинный (Vjaĉesláv Nevínnij), Алексей Баталов (Alekséj Batálov), Мария Виноградова (Maríja Vinográdova).
Muntisto: Надежда Трещёва (Nadéĵda Treŝĉjóva).


Al verkisto Sergej Kozlov (1939 – 2010) apartenas vico da porinfanaj fabeloj, kies ĉefaj roluloj estas Erinaceto kaj Ursido. Ili estis popularaj ankaŭ sur ekrano: oni kreis animaciajn versiojn de ili en tri studioj de Sovetunio. Tamen nur unu el ĉi tiuj filmoj estis destinita fariĝi legendo... 

Jurij Norŝtejn demonstis ankoraŭfoje ke plej gravas ne pri kio oni rakontas, sed kiele, farinte en simpla fabelo tion, kion oni mirigite gapas en la tuta mondo jam preskaŭ kvardek jarojn. Hodiaŭ ankaŭ vi povas aliĝi al ĉi tiu senfina vojaĝo. Prenu en la manon pakaĵon kun framba konfituro kaj malsupreniĝu en nebulon...

Interesaj faktoj

En animacia festivalo “Laputo”, kiu okazis en Tokio en 2003, “Erinaceto en nebulo” estis agnoskita la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj fare de enketo de 140 animaciistoj kaj kritikistoj el diversaj landoj. La duan lokon okupis filmo “Fabelo de fabeloj” (1979), ankaŭ de Jurij Norŝtejn.

La filmo estas malfermita por grandega nombro da psikologiaj, kulturaj kaj religiaj interpretoj. Ĉi tie mi volas noti nur unu detalon: fine de la filmo la amikoj reuniĝas kaj ĉio ŝajnis esti kiel antaŭe, tamen Erinaceto jam evidente aliiĝis — la travivita sperto ŝanĝis lin por ĉiam.

Aspekto de Ursido kopias tiun de aktoro Vjaĉeslav Nevinnij, kiu voĉludis lin, kaj modelo por la aspekto de Erinaceto, laŭ kelkaj atestaĵoj, estis verkistino Ludmila Petruŝevskaja, kiu kreis scenaron por sekva filmo de la reĝisoro. Interese, ke ŝi estis ankaŭ modelo por Ardeino en filmo “Ardeino kaj gruo”.

Usona animacia serio “Family Guy” enhavas parodion al “Erinaceto en nebulo” en unu epizodo. Krome, ekzistas du parodioj al ĝi en la moderna rusia animacio. En epizodo “Erinaceto en nebulozo” el serio “Viglobetoj” la roluloj intencas filmi sciencfiksian kinon, rezulte de kio Erinaceto trafas nebulon kaj spertas travivaĵojn, similajn al tiuj de la originala filmo. Reklamo de kontraŭvirusa programo “Kaspersky” fare de studio “ToonBox” parodias samtempe la filmon kaj romanon “Krimo kaj puno” de Fjodor Dostojevskij. 

Interesa lingva detalo en la traduko estas ligita kun la ĉevalo. Originala vorto loŝadj (ĉevalo) havas en la rusa lingvo inan gramatikan genron kaj povas laŭ konteksto signifi reprezentanton de la specio, sen konretiĝo de sekso, aŭ ĉevalinon (se oni volas speciale indiki sekson, oni uzas aliajn vortojn – konj aŭ ĵerebec por la vira kaj kobila por la ina). Demando estis, ĉu la aŭtoroj de la filmo opiniis la ĉevalon ino? Se jes, tio donas kromajn nuancojn por komprenado de ĝi. Tia aludo ĉiukaze ne estas eksplicita, do vorto “ĉevalo” en la traduko estas sen sufikso “in”, tamen persona pronomo, kiu indikas ĉi tiun figuron, estas “ŝi”, samkiel en la originalo.


Poŝtmarko, dediĉita al la filmo (1988)

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide