Showing posts with label Ĥrĵanovskij. Show all posts
Showing posts with label Ĥrĵanovskij. Show all posts

Wednesday, 11 June 2014

Glasa harmoniko



Originala titolo: Стеклянная гармоника
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1968
Aŭtoro de la scenaro: Геннадий Шпаликов (Gennádij Ŝpálikov).
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Artaj direktoroj: Юрий Нолев-Соболев (Júrij Nólev-Sóbolev), Юро-Ильмар Соостер (Juro Ilmar Sooster).
Animaciistoj: Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), Галина Баринова (Galína Bárinova), Яна Вольская (Jána Vólskaja).
Kameraisto: Е. Ризо (Je. Rizo).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Schnittke/Alfred Ŝnitke).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, plu sekvante direkton, montritan en lia antaŭa filmo «Vivis unu Kozjavin», entreprenis unikan por la sovetia animacio provon krei socian satiron en formo de surrealisma parabolo. Enkonduko al la filmo tekstas: «Kvankam eventoj de la filmo estas fantastaj, la aŭtoroj volis memorigi pri senbrida avideco, polica arbitreco, homaj diceso kaj ferociĝo, kiuj regas en la moderna burĝa socio». Kaj post tio estas rakontate, ke «Antaŭlonge unu majstro inventis mirindan muzikilon kaj eknomis ĝin glasa harmoniko. Sonoj de ĉi tiu muzikilo agordis aŭskultantojn al altaj pensoj kaj instigis al bonegaj agoj. Unu fojon dum vagado la majstro trafis urbon, kies loĝantoj estis sub povo de Flava Diablo.»

Samkiel multaj satiraĵoj de tiu tempo, la filmo atentigis cenzuron, rezulte de kio aperis prezentita supre enkonduko, kiu montru, ke ĝi celas nur alilandajn problemojn. Tamen tio ne savis la filmon pro malpermeso kaj longa prokrastado de premiero, ĉar la figuro de viro en bulĉapelo kaj mantelo neeviteble vokis asociojn kun sekreta polico, kaj ne nur alilanda...

Interesaj faktoj

La filmo havas evidentajn paralelaĵojn kun aperinta samjare «Flava submarŝipo». Kiel rememoras reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, li tiutempe legis pri ĉi tiu filmo en unu publikaĵo kaj komprenis, ke ĝi enhavas saman ideon – veno de artisto en mondon, tute malan al li, kaj kio rezultiĝas el tio.

La muzikon por la filmo verkis fama moderna komponisto Alfred Ŝnitke.

Arta koncepto de la filmo uzas verkojn de klasika pentrarto, de la Renesanso ĝis la 20-a jarcento. Por negativaj figuroj oni uzis bildojn de Hieronymus Bosch, Pieter Brueghel la malpliaĝa kaj Francisco de Goya kaj por la pozitivaj – tiuj de Albrecht Dürer, Pinturicchio kaj El Greco. La viro en bulĉapelo estas kutima figuro sur la bildoj fare de René Magritte.

Esprimo «Flava Diablo» estis prenita el publicistaj verkoj de Maksim Gorkij, kie li nomis tiel oron pro fiaj sentoj, kiujn vokas en homoj avido al ĝi.

Oni uzis bildojn en la filmo en muzikvideo laŭ kanto Uyan fare de turkia grupo Mor ve Ötesi.

Thursday, 29 May 2014

Vivis unu Kozjavin



Originala titolo: Жил-был Козявин.
Produktado: studio «Sojuzmultfilm».
Jaro: 1966
Aŭtoroj de la scenaro: Лазарь Лагин (Lázar Lágin), Геннадий Шпаликов (Gennádij Ŝpálikov).
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Arta direktoro: Николай Попов (Nikoláj Popóv).
Animaciistoj: Геннадий Сокольский (Gennádij Sokólskij), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Станислав Соколов (Stanisláv Sokolóv), Владимир Морозов (Vladímir Morózov), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Владимир Арбеков (Vladímir Arbékov), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov).
Kameraisto: Борис Котов (Boris Kótov).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Г. Лукьянов (G. Lukjánov).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Aktoro: Александр Граве (Aleksándr Gráve).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Filmo de Andrej Ĥrĵanovskij prezentas animacian version de satira fabelo fare de verkisto Lazar Lagin.  Kvankam pikilo de ĉi tiu satiro estas turnita kontraŭ burokratismo, ĝi neeviteble ricevas pli vastan signifon. Ja ĉiuj amasaj krimoj, kiuj skuis la mondon en la dudeka jarcento, ne estus eblaj sen amaso da diligentaj kaj nerezonantaj plenumantoj. Kaj en ĉi tiu lumo figuro de homo, kiu “fartas bone kaj pretas plenumi ĉian taskon” ekposedas iom sinistran nuancon...

Interesaj faktoj

Ĉe 3:50 oni montras aŭskultantojn de voilonisto sur malfermita scenejo en parko. Tio estas famaj rusaj verkistoj kaj poetoj el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj – Nikolaj Gogol, Marina Cvetajeva, Anna Aĥmatova, Boris Pasternak, Ilja Erenburg, Aleksandr Tvardovskij kaj aliaj (inter tiuj Anna Aĥmatova, Ilja Erenburg kaj Aleksandr Tvardovskij estis vivaj, kiam la filmo aperis). Precipe interesas ĉeesto de Anna Aĥmatova kaj Boris Pasternak, ĉar oficiala kritiko en tiu tempo rilatis al ili ankoraŭ negative.


Friday, 4 January 2013

"Papilio" kaj "Ĉasado"

Hodiaŭ mi prezentas du ĉefverkojn fare de eminentaj majstroj de animacio – Andrej Ĥrĵanovskij kaj Eduard Nazarov – kiujn ligas temo de zorgema rilato al la naturo kaj ĉiuj ĝiaj kreitaĵoj, malgrandaj aŭ grandaj. Ĉi tiun temon grande kontribuas muziko de du famaj komponistoj: nia samtempano Alfred Ŝnitke kaj porĉiama klasikulo Johann Sebastian Bach.


Papilio



Originala titolo: Бабочка
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1972
Aŭtoro de la scenaro: Роза Хуснутдинова (Róza Ĥusnutdínova)
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Artaj direktoroj: Юрий Нолев-Соболев (Júrij Nólev-Sóbolev), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev), Николай Кошкин (Nikoláj Kóŝkin).
Animaciistoj: Юрий Кузютин (Júrij Kuzjútin), Яна Вольская (Jána Vólskaja), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev).
Kameraisto: Елена Петрова (Jeléna Petróva).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Schnittke/Alfred Ŝnitke).
Sonreĝisoro: Владимир Кутузов (Vladímir Kutúzov).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).



Ĉasado



Originala titolo: Охота
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1979
Aŭtoroj de la scenaro: Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Александр Костинский (Aleksándr Kostínskij).
Reĝisoro: Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov).
Artaj direktoroj: Юрий Батанин (Júrij Batánin), Людмила Кошкина (Ludmíla Kóŝkina).
Animaciistoj: Татьяна Фадеева (Tatjána Fadéeva), Галина Зеброва (Galína Zébrova), Владимир Зарубин (Vladímir Zarúbin), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Елена Малашенкова (Jeléna Malaŝénkova), Иосиф Куроян (Iósif Kuroján), Виолетта Колесникова (Violétta Kolésnikova).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponistoj: Александр Градский (Aleksándr Grádskij), Johann Sebastian Bach.
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Елена Михайлова (Jeléna Miĥájlova).

Ununuraj vortoj, diritaj fine de la filmo, estas: “Knabo? Knabo? La vendejo fermiĝas”.

Disqus por Aŭdvide