Hodiaŭ estas naskiĝtago de la ĉefa figuro en la rusa kulturo – Aleksandr Puŝkin. Ĉi tiu datreveno estas ne ronda, tamen ja siaspece rimarkinda: 222 jaroj. Do okaze de ĝi mi proponas al via atento ekranajn versiojn de la verkoj de Puŝkin, kiuj ĝis nun aperis en projekto Aŭdvide.
Unuavice tio estas animaciaj versioj de versaj fabeloj, kiujn en Rusio ĉiuj konas ekde infaneco kaj kiuj ne perdas sian ĉarmon ankaŭ por leganto adolta:
La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto
Fabelo pri morta princio kaj sep herooj
Fabelo pri caro Saltano
Kaj due, tio estas televida filmo laŭ du dramverkoj – «Avara kavaliro» kaj «Mocart kaj Saljeri». Elstaraj aktoroj de la rusiaj teatro kaj kino prezentas historiojn, egalajn tiujn de Ŝekspiro.
P. S. Ankaŭ endas informi (se vi ankoraŭ ne scias tion) ke la ĉefa verko de Puŝkin kaj unu el kolonoj de la klasika rusa literaturo – versa romano «Eŭgeno Onegin» – legeblas en la reto Esperante en la traduko de Nikolao Nekrasov. Ĉi tiu unu libro kapabalas rekompenci ĉiujn penojn por ekposedi la internacian lingvon...
Showing posts with label Rusia animacio. Show all posts
Showing posts with label Rusia animacio. Show all posts
Sunday, 6 June 2021
Puŝkin 222-jara
Saturday, 30 November 2019
Fabelo pri morta princino kaj sep herooj
Originala titolo: Сказка о мертвой царевне и о семи богатырях
Produktado: studio Sojuzmultfilm
Jaro: 1951
Aŭtoroj de la scenaro: Юрий Олеша (Júrij Oléŝa), Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Reĝisoro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Komponisto: Юрий Никольский (Júrij Nikólskij).
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru
Daŭrigante la temon de la 210-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, hodiaŭ mi volas prezenti al vi tiun flankon de lia verkado, kun kiu oni en Rusio konatiĝas jam en frua aĝo. En lia verka heredaĵo troviĝas kelk fabeloj, kiuj estiĝis krestomatiega porinfana legaĵo kaj fonto por sennombraj interpetoj en diversaj specoj de arto. Puŝkin ne elpensis originalajn historiojn por ili, prenante tiujn el folkloro (la historio, sur kiu baziĝas “Fabelo pri morta princino kaj sep herooj” estas bone konata tra la mondo kaj troveblas en folkloro de multaj popoloj, inklude la rusan) tamen, samkiel ĉiam en verkado, ja gravas ne pri kio verki, sed kiel. Dank' al lia majstreco esprimoj el ĉi tiuj fabeloj eniris ĉiutagan parolon, trafe substrekante certajn trajtojn de homaj karakteroj.
Kaj la plej populara arta interpreto de ĉi tiu fabelo estas animacia filmo, aperinta en 1951 kaj farita en tiama stilo de studio “Sojuzmultfilm” – riĉe ornamita kaj vekanta asociojn kun rusaj lakaj miniaturoj.
La Esperantan tradukon fare de I. Lubjanovskij mi bezonis iome adapti, ĉar fojfoje ĝi draste kaj tute neeksplikeble devojiĝas de la ritmo kaj la amplekso de la originalo (espereble, la rezulton oni povas taksi kiel kontentigan).
Interesaj faktoj
Foje mi renkontis ĉarman rakonton el tiuj pri “infana saĝeco”: modernaj infanoj post spekti la animaciaĵon demandas: “Ĉu li kisis ankaŭ la hundon?” Kaj en la plej popularaj komentoj ĉe Jutubo oni ankaŭ domaĝas la hundon.
La ĉiutagan parolon trafis esprimo “Diru, hela, ĉu laŭ ver'” – ĝi estas citata por montri, ke oni volas aŭdi ion agrablan por si. Vortojn “Abomena mensogul'! Vi ja mokas min, spegul'!” estas citataj, kiam oni aspektas en okuloj de aliaj ne tiel, kiel oni volus. Kaj vortoj “Ĉu mi estas la plej bela, la plej blanka sub ĉielo?” sonas, kiam oni volas indiki troan memamon.
Bildkarto kun Paleĥa miniaturo laŭ la fabelo/Meshok.net
Ilustraĵo fare de Valentin Serov.
Monday, 31 December 2018
Kiam abioj ekbrilas
Originala titolo: Когда зажигаются елки
Produktado: studio “Sojuzmultfilm”
Jaro: 1950
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Скребицкий (Geórgij Skrebíckij).
Reĝisoro: Мстислав Пащенко (Mstisláv Páŝĉenko).
Komponisto: Карэн Хачатурян (Karén Ĥaĉaturján).
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru
Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de la Nova jaro 2019 kaj prezentas klasikan Novjaran animaciaĵon, amatan jam de multaj generacioj de spektantoj. En ĉi tiu ĉarma historio rolulas ĉefaj figuroj de Novjara festo en Rusio – Avo Frosto kaj Neĝulino, kun kiuj oni jam povis konatiĝi detale en alia animaciaĵo, “Vintra fabelo”.
Interesaj faktoj
Aŭtoro de la bonkvalita literature scenaro (eĉ la ludilaj roluloj havas en ĝi proprajn karakterojn) estas verkisto Georgij Skrebickij (1903 – 1964), konata pro siaj porinfanaj rakontoj pri la naturo kaj ankaŭ pri aŭtobiografia libro pri sia infaneco en rusia provinco de la komenco de la 20-a jarcento.
Aŭtoro de versaĵo “Mirindaĵojn portas nin...” estas poeto kaj dramverkisto Sergej Miĥalkov (1913 – 2009), bone konata kiel aŭtoro de klasikaj porinfanaj versaĵoj. Lia ĉefa verko, tamen, estis la teksto de la himno de Sovetunio, kiun li kreis en 1943.
Ĉe 8:07 okazas ŝanĝo de vidpunkto al la scenejo, kvazaŭ la imagata “kamerao” moviĝas laŭ arko. Tiaspeca artifiko estas tre malofta en la tradicia desegnita animacio kaj en la sovetia animacio de tiu tempo ĝi estas unika.
Nekutima detalo estas tio, ke la sledon de Neĝulino tiras boacoj. Tradicie oni bildigas Avon Froston kaj Neĝulinon, uzantajn sledon, tiratan de trojko de ĉevaloj.
“Ora etikedo” (ruse “Zolotoj Jarlyk”) estas varmarko de ĉokolado, kreita en la komenco de la 20-a jarcento en sukeraĵa fabriko “Einem” en Moskvo. Post la revolucio la fabriko ricevis nomon “Krasnyj Oktjabr” (“Ruĝa Oktobro”). Ĉi tiu nomo estas bone konata ĝis nun kaj asociiĝas kun alta kvalito de dolĉaĵoj.
Konstruaĵoj de la fabriko, aperintaj fine de la 19-a jarcento sur bordo de rivero Moskva proksime de la Kremlo, estas rimarkinda ekzemplo de la industria arkitekturo de sia epoko kaj objekto de la kultura heredaĵo de Rusio. Nuntempe en ili situas oficejoj kaj ekspoziciejoj.
Wednesday, 7 May 2014
Hororaĵo por Nanjo
Originala titolo: Страшилка для Нюши
Produktado: studio «Peterburg»
Jaro: 2005
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Alekséj Lébedev).
Reĝisoro: Денис Чернов (Denís Ĉernóv).
Artaj direktoroj: Мария Сусидко (Maríja Susídko), Салават Шайхинуров (Salavát Ŝajhinúrov).
Animaciistoj: Александр Аверьянов (Aleksándr Averjánov), Сергей Мальцев (Sergéj Málcev), Михал Мещанин (Miĥaíl Meŝĉánin), Светлана Мардаголимова (Svetlána Mardagólimova), Алла Ярошенко (Alla Jaroŝénko).
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksándr Gerásimov), Анатолий Прохоров (Anatólij Próĥorov), Илья Попов (Iljá Popóv), Вячеслав Маясов (Vjaĉesláv Májasov).
Komponistoj: Марина Ланда (Marína Lánda), Сергей Васильев (Sergéj Vasíljev).
Sonreĝisoroj: Игорь Яковель (Igor Jákovel), Евгений Яковель (Jevgénij Jákovel).
Unu vesperon Kunĉ kaj Erĉ konkuris, kiu el ili sukcesos elpensi historion, pli timigan por ilia amikino Nanjo. Rezulte ili per komunaj penoj kreis figuron de Nigra Flirtulo. Kaj subite ĝi ekhavis propran vivon... Ĉi-foje kreintoj de la serio profundiĝis en esploradon de adoleska psikologio.
Fine de la jaro 2011 premieris unua plendaŭra filmo pri viglobetoj – “Viglobetoj komencas”. Ĝia nomo evidente alidas faman filmon “Batman komencas” fare de Christopher Nolan. Ĉi tiu simileco ne estas koincida: rilate al la serio ĝi estas prologo (en ĝi oni ekscias, kiel Pin kaj Plantoĉ aliĝis al aliaj viglobetoj), ĝi estas farita pli “malhele kaj realisme”, ankaŭ temo de superherooj ne mankas ĉi tie. Rezulto ŝajnas esti plej arte sukcesa plendaŭra filmo en la moderna rusia animacio.
Saturday, 3 May 2014
Fera vartistino
Originala titolo: Железная няня
Produktado: studio «Peterburg»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Alekséj Lébedev).
Reĝisoro: Денис Чернов (Denís Ĉernóv).
Arta direktoro: Салават Шайхинуров (Salavát Ŝajhinúrov).
Sonreĝisoro: Игорь Яковель (Igor Jákovel).
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksándr Gerásimov), Илья Попов (Iljá Popóv), Вячеслав Маясов (Vjaĉesláv Májasov).
Informo laŭ la filmo
Pludaŭras la aventuroj de viglobetoj. Ĉu vi volus havi propran roboton, kiu faru ĉion por vi? Certe. Tamen, kiel ĝi komprenos sian devon?.. Gaja historio, plena da parodiaĵoj al kliŝeoj de hororfilma ĝenro.
Wednesday, 30 April 2014
Maskerado
Originala titolo: Маскарад
Produktado: studio «Peterburg»
Jaro: 2006
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Alekséj Lébedev).
Reĝisoro: Денис Чернов (Denís Ĉernóv).
Artaj direktoroj: Мария Сусидко (Maríja Susídko), Салават Шайхинуров (Salavát Ŝajhinúrov).
Animaciisto: Алла Ярошенко (Alla Jaroŝénko).
Sonreĝisoroj: Денис Душин (Denís Dúŝin), Игорь Яковель (Igor Jákovel).
Nova aventuro de niaj amikoj el serio “Viglobetoj”. Maskerada festo estas tempo de gajo kaj amuziĝo! Kaj ĉiu, certe, strebos prepari plej impresan kostumon. Sed troa inventemo en ĉi tiu tereno povas havi neatenditajn konsekvencojn...
Sunday, 27 April 2014
La diskoa dancisto
Originala titolo: Танцор диско
Produktado: studio «Peterburg»
Jaro: 2005
Aŭtoro de la scenaro: Алексей Лебедев (Alekséj Lébedev).
Reĝisoro: Денис Чернов (Denís Ĉernóv).
Artaj direktoroj: Мария Сусидко (Maríja Susídko), Салават Шайхинуров (Salavát Ŝajhinúrov).
Animaciistoj: Алексей Минченок (Alekséj Minĉenok), Светлана Мардаголимова (Svetlána Mardagólimova), Мария Клочко (Maríja Kloĉkó), Сергей Мальцев (Sergéj Málcev).
Produktoroj: Александр Герасимов (Aleksándr Gerásimov), Анатолий Прохоров (Anatólij Próĥorov), Илья Попов (Iljá Popóv), Вячеслав Маясов (Vjaĉesláv Májasov).
Komponistoj: Марина Ланда (Marína Lánda), Сергей Васильев (Sergéj Vasíljev).
Sonreĝisoroj: Игорь Яковель (Igor Jákovel), Евгений Яковель (Jevgénij Jákovel).
Projekto “Aŭdvide” komencas prezenti specimenojn de rusia animacia serio “Viglobetoj” (originale “Smeŝariki”, en aliaj lingvoj ĝi estas konata sub nomoj “GoGoriki” aŭ “Kikoriki”). Aperinta en la jaro 2004, ĝi estiĝis unu el la plej sukcesaj kreitaĵoj de la moderna rusia animacio, kaj nun oni distrubias ĝin en Eŭropo, Nordameriko kaj Ĉinio. Hodiaŭ oni povas konatiĝi kun ĝi ankaŭ en Esperantujo.
Laŭ koncepto ĉi tiu serio plej similas la librojn pri Winnie-la-Pu fare de A.A. Milne; sur izolita tereno loĝas kompanio de amikoj, kiuj kun plezuro pasigas tempon kune kaj ofte trafas diversajn okazaĵojn. Historioj, rakontataj en la serio, baziĝas ne sur konflikto de “bonaj” kaj “malbonaj” roluloj, tamen sur plektoj de cirkonstancoj kaj malfacilaĵoj de interkomprenado. Laŭ ideo de la aŭtoroj, tio instruu al etaj spektantoj prezenton pri similspecaj okazaĵoj en la reala vivo. Tamen, adoltuloj povas spekti la serion kun ne malpli granda plezuro, ĉar en ĝi oni ofte aludas kaj parodias konatajn fenomenojn el populara kulturo: filmojn, eldirojn k.t.p. Tion oni povas vidi laŭ la prezentita ĉi tie epizodo “La diskoa dancisto”, kiu vokas en memoro ĝenrajn filmojn pri sporto aŭ aziaj batalartoj: rolulo ekscias, ke ie loĝas ermite eksa majstro, kiu lasis sian aferon, kaj venas por iĝi lia disĉiplo... La nomo mem aludas bone konatan en Rusio hindian filmon “Diskoa dancisto”.
Monday, 30 December 2013
Koro de besto
Originala titolo: Сердце зверя
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2006
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Андрей Соколов (Andréj Sokólov).
Artaj direktoroj: Андрей Соколов (Andréj Sokólov), Михаил Желудков (Miĥaíl Ĵelúdkov).
Animaciistoj: Юлия Некипелова (Júlija Nekipélova), Екатерина Бойкова (Jekaterína Bójkova), Алексей Федорович (Alekséj Fedoróviĉ), Я. Дронина (Ja. Drónina), Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdínov), С. Кирякин (S. Kirjákin), Светлана Зимина (Svetlána Ziminá), Михаил Рыкунов (Miĥaíl Rjikunóv), Павел Барков (Pável Barkóv), Арсений Храмов (Arsénij Ĥrámov), Елена Голянкова (Jeléna Goljánkova), Алексей Зайцев (Alekséj Zájcev), Наталья Акашкина (Natálja Akáŝkina).
Produktoro: Ирина Капличная (Irína Kaplíĉnaja).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto kaj sonreĝisoro: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Aktoroj: Валерий Шалавин (Valérij Ŝalávin), Анна Артамонова (Anna Artamónova), Сережа Сергеев (Serĉjo Sergéjev), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv).
Finante ĉi tiun prezentaĵon de serio “La monto da gemoj”, mi proponas al via atento vere ŝikan specimenon el ĝi. En filmo “Koro de besto” laŭ fabeloj de nanaoj oni sukcesis rakonti aventuran historion kun minimumaj vortoj, aldoninte spritan parodion al la modernaj aziaj batalartaj filmoj, kiel “Kaŭranta Tigro kaj Kaŝiĝanta Drako”, en kiuj oni kuras laŭ muroj kaj flugas tra aero...
Sunday, 29 December 2013
Ĵiĥarka
Originala titolo: Жихарка
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2006
Aŭtoroj de la scenaro: Елена Ужинова (Jeléna Uĵinova), Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Reĝisoro: Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Arta direktoro: Елена Ужинова (Jeléna Uĵinova).
Desegnisto: Полина Новикова (Polína Nóvikova).
Animaciistoj: Наталья Новик (Natálja Nóvik), Павел Барков (Pável Barkóv), Константин Арефьев (Konstantín Aréfjev), А. Гончаров (A. Gonĉaróv), Сергей Ромашкин (Sergéj Romáŝkin), Татьяна Хороших (Tatjána Ĥoróŝiĥ), Майя Хиггинс (Mája Híggins), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Р. Свечникова (R. Svéĉnikova), А. Скачков (A. Skaĉkóv), Леон Эстрин (León Estrin), Андрей Кузнецов (Andréj Kuznecóv), Александр Бубнов (Aleksándr Bubnóv), Оксим Тен (Oksim Ten).
Produktoro: Ирина Капличная (Irína Kaplíĉnaja).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Sonreĝisoroj: С. Алмаев (S. Almájev), Елена Николаева (Jeléna Nikolájeva).
Aktoroj: (Olég Uĵinov), Ольга Гусилетова (Olga Gusilétova), Анатолий Лобоцкий (Anatólij Lóbockij), Михаил Березовой (Miĥaíl Berjózovoj), Екатерина Кудрявцева (Jekaterína Kudrjávceva).
La plej populara filmo en tuta serio “La monto da gemoj”! Urala fabelo pri vigla knabineto kaj misfortuna vuplino, kiu ŝtelis ŝin, tamen manĝi ne sukcesis, jam dum multaj jaroj igas rideksplodojn de spektantoj.
Interesaj faktoj
Urbo Arkaim, pri kiu oni parolas en la prologo, estas antikva fortikaĵo, kiu ekzistis sur la limo inter la 3-a kaj la 2-a jarmilo antaŭ Komuna Erao. En la rakonto pri atingoj de ĝiaj loĝantoj estas, verŝajne, ero da arta troigo, tamen ne tiom granda, kiel tio povas aspekti. Arkaim apartenas al Sintaŝta kulturo, kiu aspektas neatendite alta por la stepa zono de tiu epoko. Laŭ lasta scienca informo, domigo de ĉevalo okazis en apuda regiono, ie inter norda Kazaĥstano, suda Uralo kaj Baŝkirio. Kaj batalaj ĉaroj, laŭ arkeologia datumo, vere komencis disvastiĝi el ĉi tiu regiono ĝuste en tiu tempo. Koncerne fandadon de kupro eblas noti, ke laŭ plej vaste apogata hipotezo la Sintaŝta kulturo aperis rezulte de migradoj el okcidento, el la regiono ĉirkaŭ Nigra maro kaj Kaŭkazo, kiu estis unu el lokoj de apero de la metalurgio.
Nomon “Ĵiĥarka” eblas traduki kiel “viglulino”.
Kantoj, kiujn kantas la pasero dum veturi al bazaro, estas registraĵoj de aŭtentikaj folkloraj kantistoj el Vologoda provinco.
Saturday, 28 December 2013
Pri korvo
Originala titolo: Про ворона
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Reĝisoro: Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Artaj direktoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Animaciisto: Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Sonreĝisoro: Л. Драгилев (L. Drágilev).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), А. Ярославцев (A. Jaroslávcev), Алексей Алексеев (Alekséj Alekséjev).
Ĉi-foje ni el la eŭropa parto de Rusio veturas al ĝia plej ekstrema orienta rando, kie loĝas eskimoj. Jen du historioj, en kiuj figuras korvo – ĉefa rolulo de la indiĝena folkloro.
Tuesday, 24 December 2013
Pri stultulo Ivan
Originala titolo: Про Ивана-дурака
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin).
Reĝisoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Олег Ужинов (Olég Uĵinov).
Artaj direktoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Андрей Кузнецов (Andréj Kuznecóv).
Desegnistoj: Мария Заикина (Maríja Zaíkina), Юлия Балашова (Júlija Baláŝova).
Animaciistoj: Павел Барков (Pável Barkóv), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Леон Эстрин (León Estrin), Дмитрий Андреев (Dmítrij Andréjev), Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov).
Komputila prilaborado: Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov).
Specialaj efektoj: Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: Ирина Брокерт-Аристова (Irina Brókert-Arístova), Юрий Прялкин (Júrij Prjálkin).
Sonreĝisoro: Вадим Круглов (Vadím Kruglóv).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Ольга Шорохова (Olga Ŝóroĥova), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Александр Филиппенко (Aleksándr Filippénko).
Rusa fabelo en formo de gaja anekdoto pri stultulo Ivan – kion li faras, ĉio bizaras. Kaprinon li merĉandis al abio, gardis pordon, portante ĝin sur la dorso, kalkulis kornikojn – sen finfine edziĝis la caran filinon...
Interesaj faktoj
La animaciaĵo estas farita en stilo de luboko – populara speco de amasa legaĵo, kiu ekzistis ekde la 16-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Oni printis per ligna kliŝo konturajn bildojn sur paperaj folioj kaj farbis ilin mane. Folio povis enhavi unu bildon kun subskribo aŭ kelk bildojn, kiuj montris historion kiel bildstrio. Kutimaj ĝenroj de luboko estis religia, folklora, historia, humura. Interese, ke en la moderna rusa lingvo vorto “luboko” havas malrektajn signifojn – “io false bonorda, idilia” aŭ “kiĉa imitaĵo de folklora arto, tradicio”.
Urso kaj kaprino amuziĝas. Luboko de la 18-a jarcento.
La ĉefa muzika temo de la filmo estas kanto “Turnas sin, svingas sin la blua glob'”. Ĝi estas konata ekde la 19-a jarcento, sed en la moderna epoko oni memoras ĝin dank' al klasika filmo “La juneco de Maksim” (1934), kie ĝin kantas la ĉefa rolulo.
Monday, 23 December 2013
Saĝa filino
Originala titolo: Умная дочка
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro kaj arta direktoro: Елена Чернова (Jeléna Ĉernóva).
Animaciistoj: Мария Никулина (Maríja Nikúlina), Михаил Рыкунов (Miĥaíl Rjikunóv), Марина Антонова (Marína Antónova), Елена Голянкова (Jeléna Goljánkova).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto kaj sonreĝisoro: Александр Гусев (Aleksándr Gúsev).
Aktoroj: Никита Лизунов (Nikíta Lizunóv), Александр Пожаров (Aleksándr Poĵárov), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Александр Воеводин (Aleksándr Vojevódin).
Rusa fabelo el regiono de urbo Voroneĵ pri knabino, kiu malgraŭ frua aĝo ne nur helpadis sian patron en mastrumado, sed ankaŭ sukcesis instrui la caron mem kaj restarigi justecon.
Saturday, 21 December 2013
Kiel bienulo estis ĉevalo
Originala titolo: Как пан конем был
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoroj: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Arta direktoro: Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Sonreĝisoro: Владислав Тарасов (Vladisláv Tarásov).
Aktoroj: Алексей Баталов (Alekséj Batálov), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Юлия Рутберг (Júlija Rútberg), Александр Пожаров (Aleksándr Poĵárov), Сергей Баталов (Sergéj Batálov), Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev).
Belorusa fabelo kun internacie konata enhavo: por instrui malbonulon oni turnas lin en animalon por ke tiu sur propra haŭto ekkonu, kiajn malfacilaĵojn oni povas sperti en la vivo...
Interesaj faktoj
Montrita en la animaciaĵo metodo de friponado dum vendo de ĉevalo estas priskribita en romano “Novagro plugita” fare de Miĥail Ŝoloĥov.
Friday, 20 December 2013
Interpreto de sonĝoj
Originala titolo: Толкование сновидений
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoroj: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Arta direktoro: Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Animaciistoj: Я. Дронина (Ja. Drónina), Валерий Козлов (Valérij Kozlóv), В. Поспелов (V. Pospélov), Алексей Казаков (Alekséj Kazakóv), Татьяна Кочетова (Tatjána Kóĉetova).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Sonreĝisoro: Владислав Тарасов (Vladisláv Tarásov).
Aktoroj: Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev), Алексей Баталов (Alekséj Batálov).
Ankoraŭ unu juvelo el “La monto da gemoj” – orienta fabelo el Tatario, memoriganta faman ciklon “Mil kaj unu noktoj”.
Tuesday, 17 December 2013
Orfa vulpino
Originala titolo: Лиса-сирота
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoro: Сергей Гордеев (Sergéj Gordéev).
Arta direktoro: Елена Косарева (Jeléna Kósareva).
Animaciistoj: В. Пойлов (V. Pójlov), Е. Сумилова (Je. Sumílova), С. Огурцов (S. Ogurcóv), А. Попов (A. Popóv), Д. Сухомлин (D. Suĥomlín).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Итико Читашвили (Itikó Ĉitaŝvíli).
Sonreĝisoro: Е. Железкова (Je. Ĵelezkóva).
Aktoroj: Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev), Владимир Шульга (Vladímir Ŝulgá), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Сергей Баталов (Sergéj Batálov), Станислав Стрелков (Stanisláv Strelkóv), Алексей Баталов (Alekséj Batálov).
Hodiaŭa fabelo en la ciklo devenas el Baŝkirio. Kvankam ĉefa rolulo en ĝi denove estas vulpino, ĉi-foje ŝi ne montriĝis tiom sukcesa, kiel kutime...
Interesaj faktoj
La animaciaĵo enhavas aludojn al konataj verkoj de sovetiaj animacio kaj kino. Frazo en la prologo “Verŝajne, tie loĝas la plej ĝustaj abeloj” aludas animacian filmon “Winnie-La-Pu” (1969) fare de Fjodor Ĥitruk, kiun aŭtoro de la projekto Aleksandr Tatarskij opiniis sia majstro. En ĉi tiu filmo Winnie leviĝas per baloneto al abelujo, kiu situas sur arbo, por preni mielon. Tamen kiam abeloj ekatakas lin, li krias al staranta sube Porketo: “Mi ĉion komprenis! Tio estas malĝustaj abeloj! Tute malĝustaj! Kaj ili, verŝajne, produktas malĝustan mielon!”
Rusia poŝtmarko kun Winnie-La-Pu kaj Porketo el la filmo de Fjodor Ĥitruk
Repliko de la urso “Mi estas fremdulo inter kunuloj” aludas konatan aventuran filmon “Kunulo inter fremduloj, fremdulo inter kunuloj” (1974). Ĝia ĉefa rolulo, perdinta memoron kaj suspektata pri krimo, kiun li ne faris, devas pruvi sian senkulpecon kaj trovi verajn krimulojn.
Nomoj de melidoj, kiujn elpensis la vuplino, originale estas en la baŝkira lingvo. Por la Esperanta versio ili estis prenitaj el la traduko de la fabelo de fratoj Grimm kun simila enhavo.
Avara muelistedzino
Originala titolo: Жадная мельничиха
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Заколодяжный (Geórgij Zakolodjáĵnij).
Reĝisoro: Милана Федосеева (Milána Fedoséjeva).
Arta direktoro: Игорь Медник (Igor Médnik).
Animaciistoj: Алексей Науменков (Alekséj Naúmenkov), Павел Барков (Pável Barkóv), Леон Эстрин (León Estrin), Евгений Дудин (Jevgénij Dúdin), Дмитрий Андреев (Dmítrij Andréjev).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Лев Землинский (Lev Zemlínskij).
Sonreĝisoro: Владислав Тарасов (Vladisláv Tarásov).
Aktoroj: Милана Федосеева (Milána Fedoséjeva), Алексей Баталов (Alekséj Batálov), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Лев Дуров (Lev Dúrov).
Nova filmo el “La monto da gemoj” invitas nin al la okcidenta najbaro de Rusio – Ukrainio. Unu tagon en paca vilaĝo ekas eventoj, memorigantaj verkojn de Stephen King. Ne estas mirinde, ke Nikolaj Gogol trovis en la ukraina folkloro nemalmulte da fontoj por siaj hororaĵoj.
Interesaj faktoj
Ĉe 1:16, kiam oni parolas pri Nigra maro, videblas ŝipo kun skribaĵo “KROK”. Tio estas aludo al internacia animacia festivalo KROK, kiun oni okazigas sur ŝipoj, navigantaj laŭ riveroj de Rusio kaj Ukrainio kaj ankaŭ sur Nigra maro.
Sunday, 15 December 2013
Kato kaj vulpino
Originala titolo: Кот и лиса
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Константин Бронзит (Konstantín Bronzít).
Artaj direktoroj: Константин Бронзит (Konstantín Bronzít), Дарина Шмидт (Darína Ŝmídt).
Animaciistoj: О. Кажанова (O. Kaĵánova), Дарина Шмидт (Darína Ŝmídt), Г. Водопай (G. Vodopáj).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: Владимир Голоунин (Vladímir Goloúnin), Валентин Васенков (Valentín Vásenkov).
Aktoroj: Олег Куликович (Olég Kulikóviĉ), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv).
Ankoraŭ unu historio pri tio, kiel spriteco kaj ruzo venkas forton, ĉi-foje el Vologda provinco. Ĉi tiu ĝia versio aspektas iom pli kutime, ĉar ruzecon demonstras tradicia folklora rolulo por tio – vulpino. Ĝi ankaŭ similas la senmortan kreitaĵon de Nikolaj Gogol.
Interesaj faktoj
En la prologo, kiam la parolanto komencas rakonti pri Vologda, lia voĉo ekposedas karakteran prononcon de tiu loko. En la literatura rusa lingvo sono “o”, se ĝi ne estas sub akcento, malfortiĝas kaj estiĝas simila al sono “a”, sed en la nordaj dialektoj, areo de kiuj inkludas ankaŭ Vologdan, “o” ĉiam sonas klare.
Thursday, 12 December 2013
Pri ŝafo kaj kapro
Originala titolo: Про барана и козла
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoroj de la scenaro: Наталья Березовая (Natálja Berjózovaja), Елена Комарова (Jeléna Komaróva).
Reĝisoro: Наталья Березовая, (Natálja Berjózovaja).
Artaj direktoroj: Елена Комарова (Jeléna Komaróva), Ирина Литманович (Irína Litmanóviĉ).
Animaciistoj: С. Кирякин (S. Kirjákin), Я. Дронина (Ja. Drónina), Екатерина Захарченко (Jekaterína Zaĥárĉenko), Андрей Соколов (Andréj Sokólov), Татьяна Подгорская (Tatjána Podgórskaja), Константин Бирюков (Konstantín Birjukóv).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponistoj: М. Самойлов (M. Samójlov), Александр Пинегин (Aleksándr Pinégin).
Sonreĝisoro: А. Самохин (A. Samóĥin).
Aktoroj: Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv), Виктор Сухоруков (Víktor Suĥorukov), Сергей Гармаш (Sergéj Garmáŝ), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Александр Половцев (Aleksándr Polóvcev), Сергей Степанченко (Sergéj Stepánĉenko).
Dua prezentata filmo el serio “La monto da gemoj” rakontas fabelon el Karelio pri ŝafo kaj kapro, kiuj eskapis de sia mastro por eviti buĉadon, sed anstataŭ trafis aron da malsategaj lupoj. Kaj kvankam oni kutime ne opinias kapron lerta besto, li nececis demonstri miraklojn de lerteco por savi sin kaj la amikon.
Interesaj faktoj
Inter 5:14 kaj 5:22 aŭdeblas birda krio, kiu poste ripetiĝas multfoje. Ĉi tiu krio sonis en granda kvanto da sovetiaj filmoj, kiam oni bezonis montri noktajn sonojn de la viva naturo, sendepende ĉu temis pri la naturo de la nordaj latitudoj, aŭ la tropika. Verŝajne, ĉi tiu registraĵo estis en sonoteko de iu granda studio, probable, “Mosfilm” kaj oni uzis ĝin tiel abunde, ke ĝi estiĝis kliŝeo simila al Vilhelma krio. Ne estas klare, tamen, ĉu la aŭtoroj de la animaciaĵo uzis ĝin speciale, kiel ironian aludon por fakuloj.
Tuesday, 10 December 2013
Pigrulo Ŝejdulla
Originala titolo: Шейдулла-лентяй
Produktado: studio «Pilot»
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdínov).
Reĝisoroj: Рим Шарафутдинов (Rim Ŝarafutdínov), Сергей Гордеев (Sergéj Gordéev)
Arta direktoro: Валентин Телегин (Valentín Telégin).
Animaciistoj: Алексей Казаков (Alekséj Kazakóv), С. Огурцов (S. Ogurcóv), А. Езеррская (A. Jezzérskaja), Марина Карпова (Marína Kárpova), В. Пойлов (V. Pójlov).
Direktoro: Игорь Гелашвили (Igor Gelaŝvíli).
Komponisto: Итико Читашвили (Itikó Ĉitaŝvíli).
Sonreĝisoro: Е. Железкова (Je. Ĵelezkóva).
Aktoroj: Валерий Чигляев (Valérij Ĉiglájev), Сергей Баталов (Sergéj Batálov), Александр Леньков (Aleksándr Lenjkóv).
Jen mia donaco okaze de la venonta Novjaro – tuta monto da gemoj! Ĝuste tiel nomiĝas animacia serio, lanĉita en 2004 laŭ iniciato de eminenta reĝisoro Aleksandr Tatarskij. Enkadre de ĉi tiu projekto ĉefaj fortoj de la moderna rusia animacio unuiĝis por krei filmojn laŭ fabeloj de diversaj popoloj, loĝantaj en Rusio. Ĝia celo estas eduki ekde frua aĝo komprenon de etna kaj kultura diverseco en nia lando, forigi grundon por ksenofobio kaj malamo. Al la nuna momento en la projekto jam estas pli, ol kvindek animaciaĵoj, kaj oni esperas atingi limon je cent. El la aperintaj filmoj dekdu estos prezentitaj en projekto “Aŭdvide” decembre.
Ĉiu filmo komenciĝas de prologo, farita en tekniko de platfigura moldopasta animacio, kiu estas inventaĵo de Aleksandr Tatarskij, uzita en multaj liaj filmoj. Prologo kurte prezentas Rusion, kaj ĝian regionon, el kiu devenas prezentata en la filmo fabelo; jam sole ĝi estas brila kaj ravinda spektaĵo. Ne malpli allogaj estas la filmoj mem – kreitaj kun spriteco kaj humuro, ili interesas por infana same kiel por adolta aŭditorio.
Do, post vojaĝi perfabele tra la mondo, ni volaĝos samtiel tra la plej granda ĝia lando. Nia unua vizitpunkto estas Dagestano, kie en unu montara vilaĝo iam loĝis viro nomata Ŝejdulla. Kaj li estis tiom pigra, ke neniuj vortoj povas tion priskribi...
Tuesday, 3 December 2013
Malbela anasido
Originala titolo: Гадкий утенок
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1956
Aŭtoro de la scenaro: Григорий Березко (Grigórij Berjózko).
Reĝisoro: Владимир Дегтярев (Vladímir Degtjarjóv).
Artaj direktoroj: Б. Петин (B. Pétin), В. Игнатов (V. Ignátov).
Desegnistoj: Е. Танненберг (Je. Tánnenberg), Ирина Троянова (Irína Trojánova), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), И. Прокофьева (I. Prokófjeva).
Animaciistoj: Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉóv), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Елизавета Комова (Jelizavéta Kómova), Игорь Подгорский (Igor Podgórskij), Мстислав Купрач (Mstisláv Kupráĉ), С. Степанов (S. Stepánov), Вадим Долгих (Vadím Dólgiĥ).
Kameraisto: Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: Эдуард Колмановский (Eduárd Kolmanóvskij).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Koncerne la fabelojn de Hans Christian Andersen Rusio dividas la sorton de aliaj landoj: oni admiras kaj relegadas ilin en ĉiu aĝo. Ne estas mirinde, ke dum lasta jarcentduono aperis multenombraj animaciaj versioj de iliaj verkoj, unu el kiuj estas prezentata hodiaŭ “Malbela anasido”. La kortuŝa historio pri la eta birdo estis unua animaciaĵo laŭ Andersen, kreita en Sovetunio, kaj jam en la sekvanta jaro 1957 premieris meljoŝtona “La neĝa reĝino”, kiu ekhavis mondan konatecon.
Ĉi tiu filmo estas brila specimeno de la “Disney-a” animacia stilo, kiun la sovetia animacio asimilis en la 1930-aj jaroj kaj kiu atingis sian plejan divolviĝon ĉe la kreitaĵoj de studio “Sojuzmultfilm” en la dua duono de la 1950-aj jaroj. Tamen jam komence de la 60-aj jaroj oni rapide rezignis ĝin favore al pli libera traktado kun stilo.
En 2010 reĝisoro Garri Bardin, kiu jam preskaŭ 40 jarojn ne ĉesas admiradi spektantojn per siaj spritaj kaj inventemaj filmoj en diversaj stiloj kaj teknikoj de animacio (parenteze, multaj el ili spekteblas sen traduko kaj tial rekomendindas al internacia aŭditorio – “Ŝosea fabelo” (1981), “Konflikto” (1983), “Break!” (1985), “Elturniĝoj” (1987)) prezentis sian unuan plendaŭran filmon “Malbela anasido”. En lia interpretado la klasika historio sonas aktuala mesaĝo pri problemoj de ksenofobio kaj maltoleremo en la socio. La birdejo, kie loĝas la anasido, ekposedis klarajn trajtojn de la Bestofarmo el la samnoma novelo de George Orwell. La filmo malsukcesis ĉe la spektantoj kaj ricevis kontraŭdirajn replikojn de kritikistoj, tamen ĝi eksterdube estas unu el plej atentindaj verkoj de la rusia animacio dum lastaj jaroj.
Antaŭfilmo de "Malbela anasido" de Garri Bardin
Subscribe to:
Posts (Atom)


