Showing posts with label Ĥitruk. Show all posts
Showing posts with label Ĥitruk. Show all posts

Tuesday, 27 May 2014

Ikaro kaj saĝuloj



Originala titolo: Икар и мудрецы
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1976
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Artaj direktoroj: Владимир Зуйков (Vladímir Zujkóv), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov).
Animaciistoj: Александр Панов (Aleksándr Pánov), Виолетта Колесникова (Violétta Kolésnikova), Татьяна Померанцева (Tatjána Pomeránceva), Владимир Пальчиков (Vladímir Pálĉikov), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Дмитрий Куликов (Dmítrij Kulikóv), Александр Горленко (Aleksándr Górlenko).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponisto: Шандор Каллош (Ŝándor Kálloŝ).
Sonreĝisoro: Владимир Кутузов (Vladímir Kutúzov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Aktoro: Яков Смоленский (Jákov Smolénskij).

Ankoraŭ unu ĉefverko de Fjodor Ĥitruk. Ĉiuj, eksterdube, rekonos en ĉi tiu emociiga rakonto kaj la historion de nia lingvo, kaj multajn aliajn historiojn pri persisteco kaj lukto de homa spitito...

Interesaj faktoj

Latinaj proverboj, uzitaj en la filmo:

Quod licet Iovi, non licet bovi — Kio permesitas al Jupitero, ne permesitas al bovo.
Pes sic tendatur ne lodix protereatur — Ne etendu la krurojn pli longen, ol kovrilo.
Festina lente — Rapidu malrapide.
Mensura omnium rerum optima — Estas mezuro por ĉiuj aĵoj.
Est avis in dextra (melior quam quattuor extra) — Estas birdo en dekstra (mano pli bona, ol kvar foraj).
Homo proponit sed deus disponit — Homo proponas, dio disponas.
Ne sutor supra crepidam (judicet) — Ŝuisto ne juĝu pli alte, ol ŝuo.
Via trita via tuta — Vojo trairita estas sendanĝera.
Quo altior gradus tanto profundior casus — Kiu pli alten paŝas, pli profunden falas.
Bene qui stat non moveatur — Kiu bone staras, ne moviĝu (skribaĵo sur la monumento de Ikaro).

Friday, 23 May 2014

Mi donacas al vi la stelon



Originala titolo: Дарю тебе звезду
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1974
Aŭtoroj de la scenaro: Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Artaj direktoroj: Владимир Зуйков (Vladímir Zujkóv), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov).
Animaciistoj: Татьяна Померанцева (Tatjána Pomeránceva), Наталия Богомолова (Natálija Bogomólova), Лев Рябинин (Lev Rjabínin), Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Галина Зеброва (Galína Zébrova), Эльвира Авакян (Elvíra Avakján), Владимир Пальчиков (Vladímir Pálĉikov), Иван Давыдов (Iván Davídov), Виолетта Колесникова (Violétta Kolésnikova).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponisto: Шандор Каллош (Ŝándor Kálloŝ).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Aktoro: Валентин Никулин (Valentín Nikúlin).
Muntisto: И. Герасимова (I. Gerásimova).

En ĉiuj epokoj viro promesas fari ĉion por sia amatino kaj donaci al ŝi stelon de sur la ĉielo... Sed ĉu en la realo rezultiĝas tiel? Humura kaj saĝa rigardo al rilatoj inter seksoj – en la filmo de Fjodor Ĥitruk.

Wednesday, 21 May 2014

Film', film', film'



Originala titolo: Фильм, фильм, фильм
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1968
Aŭtoroj de la scenaro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Владимир Голованов (Vladímir Golovánov).
Reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Arta direktoro: Владимир Зуйков (Vladímir Zujkóv).
Desegnistoj: Татьяна Казанцева (Tatjána Kazánceva), Татьяна Сокольская (Tatjána Sokólskaja), Алексей Соловьев (Alekséj Solovjóv), София Митрофанова (Sofíja Mitrofánova), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov), Инна Воробьева (Inna Vorobjóva), В. Гилярова (V. Giljárova).
Animaciistoj: Игорь Подгорский (Igor Podgórskij), Виолетта Колесникова (Violétta Kolésnikova), Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Леонид Каюков (Leoníd Kájukov), Наталья Таннер (Natálja Tánner), Геннадий Сокольский (Gennádij Sokólskij), Марина Восканьянц (Marína Voskanjánc).
Kameraisto: Борис Котов (Borís Kótov).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponistoj: Александр Зацепин (Aleksándr Zacépin), Евгений Крылатов (Jevgénij Krilátov).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Aktoroj: Георгий Вицин (Geórgij Vícin), Алексей Полевой (Alekséj Polevój).
Muntisto: Нина Майорова (Nína Majórova).

En ĉi tiu filmo la majstro de animacio ironie turnas sin al siaj kolegoj el “granda” kinematografo. 

Interesaj faktoj

Oni kutime opinias, ke prototipo por la ĉefa rolulo en la filmo estas Sergej Eisenstein, tamen Fjodor Ĥitruk asertis, ke modelo por li estis alia eminenta reĝisoro de sovetia kino – Grigorij Roŝal.

La filmo tamen, eksterdube inkludas parodiaĵon al “Ivan la Terura” fare de Eisenstein (sceno de procesio kun moviĝantaj ombroj sur muroj). Supozeble, oni ankaŭ aludis filmon “Andreo Rublov” fare de Andrej Tarkovskij, kiu en tiuj jaroj estis plej granda kinoprojekto pri la mezepoka rusa historio. Bovino kaj pluvo en la unua sceno de filmado aspektas kiel citaĵoj el la stilo de Tarkovskij.

La dika damo kun klaktabulo estiĝis unu el la plej bone memorataj roluloj de la filmo.

Muzikon por la kanto, kiu sonas en la filmo, registris ensemblo “Sokol”, unu el unuaj muzikaj kolektivoj en Sovetunio, kiu okupiĝis pri rok-muziko, kaj la voĉan parton plenumis artistoj el ensemblo “Orfej”. En la titoloj oni indikis nur unuan ensemblon.

Thursday, 15 May 2014

Historio de unu krimo



Originala titolo: История одного преступления
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1962
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Вольпин (Miĥaíl Vólpin).
Reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Arta direktoro: Сергей Алимов (Sergéj Alimov).
Desegnistoj: Г. Невзорова (G. Nevzórova), Ирина Светлица (Irína Svetlíca).
Animaciistoj: Яна Вольская (Jána Vólskaja), Владимир Морозов (Vladímir Morózov), Р. Овивян (R. Ovivján), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Геннадий Сокольский (Gennádij Sokólskij), Наталия Богомолова (Natálija Bogomólova), Эльвира Маслова (Elvíra Máslova), Галина Баринова (Galína Bárinova).
Kameraisto: Борис Котов (Boris Kótov).
Direktoro: Л. Сенаторова (L. Senátorova).
Komponisto: Андрей Бабаев (Andréj Babájev).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Петр Фролов (Pjotr Frolóv).
Aktoro: Зиновий Гердт (Zinóvij Gerdt).

Per ĉi tiu publikaĵo ni malfermas maratonon de sovetia “aŭtora animacio” el la 1960-aj kaj la 1970-aj jaroj. En la projekto jam aperis filmoj, kiu apartenas al ĉi tiu kategorio: “Insulo” de granda Fjodor Ĥitruk, lirika “Fenestro”, filmoj de Andrej Ĥrĵanovskij kaj Eduard Nazarov. Hodiaŭ komenciĝas kronologia prezentado de animaciaj artverkoj el ĉi tiuj jardekoj. 

Unua en la listo estas “Historio de unu krimo” (1962) de Fjodor Ĥitruk – ĉarma skizo de vivo en Moskvo antaŭ jarcentduono. Kvankam rememoroj pri tiu tempo povas veki nostalgion, ankaŭ tiam la vivo foje montriĝis ne facila, kion oni povas vidi laŭ sorto de la ĉefa rolulo...

Interesaj faktoj

Reĝisoro Fjodor Ĥitruk rakontis en unu intervjuo, ke ideo de la filmo estas bazita sur realaj cirkonstancoj – en domo, kie li loĝis, estis du kortistinoj, kiuj havis kutimon matene interkrii laŭte tra la tuta korto.

Laŭ arkitekturo de la domo, kie loĝas la rolulo, ĝi apartenas al konstruitaj meze de la 1950-aj jaroj. Tiaj domoj estas bonkvalitaj, tamen ili vere havas problemojn kun sonizolado, ĉar internaj muroj en ili estas faritaj el gipsoplatoj.

Televida elsendo, kiu estas montrita samtempe kun boksa batalo, estas kinoversio de opero “Eŭgeno Onegin” de Pjotr Ĉajkovskij, aperinta en 1958 (ĝi estas spektebla rete). En la filmo oni sprite miksas bildojn de duelo inter la ĉefaj roluloj de la opero kaj tiu de la boksistoj.

Fine de la filmo oni nomas la rolulon, uzante vorton “civitano” – tio havas historiajn kaŭzojn. Oficiala formo de adresvorto dum la sovetia epoko estis “kamarado” (interese, ke ĝi aperis antaŭ veno de la boŝevikoj al la povo – post la falo de la monarkio en februaro 1917). Ĉar ĝi havis pozitivan nuancon, ĝi ne taŭgis por adresi personojn, suspektatajn aŭ akuzatajn pri kontraŭsociaj agoj; tiukaze oni uzis strikte neŭtralan formon “civitano”. Rezulte homoj suspektataj, juĝataj aŭ kondamnitaj povis esti adresataj nur “civitano”, kaj ili siavice rajtis nur tiele adresi reprezentantojn de la ŝtataj organoj.

En la lasta sceno de la filmo oni montras liveradon de varoj al vendejo. En domoj, konstruitaj tiutempe, vendejoj situas sur fasada flanko, kaj enirejoj de iliaj tenejoj – en korto. Ŝarĝaŭtoj, kiuj alveturigas varojn, malŝarĝas en korto, kaj se oni agas neakurate, tio ja kaŭzas bruon. Parenteze, la filmo bonege demonstas eĥojn, kiuj rezultiĝas. 

Saturday, 22 December 2012

Insulo



Originala titolo: Остров
Produkado: studio “Sojuzmultfilm”
Jaro: 1973
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Artaj direktoroj: Владимир Зуйков (Vladímir Zujkóv), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov).
Animaciistoj: Иван Давыдов (Iván Davídov), Владимир Пальчиков (Vladímir Pálĉikov), Наталия Богомолова (Natálija Bogomólova), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉóv), Александр Мазаев (Aleksándr Mazájev), Татьяна Фадеева (Tatjána Fadéeva).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Sándor Kallós/Шандор Каллош (Ŝandor Kalloŝ).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).

Malfermante la projekton, mi dediĉas unuan publicaĵon al memoro de forpasinta la 3-n de decembro reĝisoro Fjodor Ĥitruk. Monda klasikulo de animacio, doninta al ĝi 75 jarojn da sia vivo, heredigis al ni filmojn, kiujn oni kun plezuro spektas en ĉia aĝo. Ĉi tie mi prezentas unu el liaj multaj ĉefverkoj – filmon “Insulo”. Kreita en la jaro 1973, hodiaŭ ĝi estas nur pli aktuala. En nia epoko malfacilas perdiĝi eĉ sur neloĝata insulo. Sed ĉu pro tio pli facilas venki solecon kaj trovi tiun, kiu vere bezonas vin?

Disqus por Aŭdvide