INICIATO STELARO

Iniciato Stelaro estas fasko de interretaj projektoj, kreitaj laŭ unueca koncepto. Ĉi tiu iniciato celas demonstri, unuavice en praktiko, sed ankaŭ teorie, ke dank' al ebloj de la modernaj informaj teknologioj oni povas efike uzi Esperanton por ĝia primara celo – libera interŝanĝo de informo en internacia skalo – kaj liveri altkvalitan enhavon al Esperanta publiko en la reto.

La iniciato havas kanalon en Telegram, fejbukan paĝon kaj konton en Twitter, kiuj prezentas bendon de komunaj novaĵoj de la projektoj, kiujn ĝi inkludas.

Projektoj de Iniciato Stelaro

Aktivaj:

Aŭdvide – ĉefa kaj la plej malnova projekto de la iniciato, funkcianta ekde 2012. Ĝi prezentas filmojn kaj videojn kun Esperantaj subtekstoj aŭ spekteblajn sen traduko.

Moskvio en Esperanto – ĉi tiu projekto prezentas interesan informon pri la historia centro de Rusio apud Moskvo, populara inter alilandaj turistoj.

Neaktivaj:

Moskvio – koncepto de ĉi tiu projekto, kies "ĝermo" aperis en 2018, estis krei multlingvan resurson pri la historia centro de Rusio. Ĝi celis homojn, kiuj planas viziti Rusion aŭ estas vizitontaj ĝin. Nun la projekto estas konservita pro nesukceso trovi kunlaborantojn por tradukadi informon el Esperanto en naciajn lingvojn. Tamen, en perspektivo oni povos reveni al ĉi tiu koncepto. Funkcianta nuntempe projekto Moskvio en Esperanto estas "forka" versio de ĝi.

Projekto Blanka Oro – ĉi tiu iniciato celis entrepreni kunlaboron inter Esperantistoj kaj rusia kanta ensemblo Beloe Zlato (Blanka Oro), por ke la ensemblo registru kanton en Esperanto kaj aperigu ĝin por sia alilanda retspektantaro. Kiel montris la praktiko, de ambaŭ flankoj ĝis nun ne troviĝis motivoj, sufiĉaj por realigi tion, tamen ĉi ideo, verŝajne, povos ekfunkcii enkadre de komerca iniciato.

Kontaktoj

Vi povas kontakti Iniciaton Stelaro per ĝia fejsbuka paĝo aŭ poŝte. Ĉefa poŝtadreso estas tiu de projekto Aŭdvide – audvide(heliko)gmail.com. Koncerne demandojn, ligitajn kun projektoj Moskvio en Esperanto kaj Moskvio, vi povas skribi ankaŭ al adreso moskvio.project(heliko)gmail.com.

Disqus por Aŭdvide