Showing posts with label Kulturo. Show all posts
Showing posts with label Kulturo. Show all posts

Sunday, 6 June 2021

Puŝkin 222-jara

Aleksandr Puŝkin
 

Hodiaŭ estas naskiĝtago de la ĉefa figuro en la rusa kulturo – Aleksandr Puŝkin. Ĉi tiu datreveno estas ne ronda, tamen ja siaspece rimarkinda: 222 jaroj. Do okaze de ĝi mi proponas al via atento ekranajn versiojn de la verkoj de Puŝkin, kiuj ĝis nun aperis en projekto Aŭdvide.

Unuavice tio estas animaciaj versioj de versaj fabeloj, kiujn en Rusio ĉiuj konas ekde infaneco kaj kiuj ne perdas sian ĉarmon ankaŭ por leganto adolta:

La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto
Fabelo pri morta princio kaj sep herooj
Fabelo pri caro Saltano

Kaj due, tio estas televida filmo laŭ du dramverkoj – «Avara kavaliro» kaj «Mocart kaj Saljeri». Elstaraj aktoroj de la rusiaj teatro kaj kino prezentas historiojn, egalajn tiujn de Ŝekspiro.

P. S. Ankaŭ endas informi (se vi ankoraŭ ne scias tion) ke la ĉefa verko de Puŝkin kaj unu el kolonoj de la klasika rusa literaturo – versa romano «Eŭgeno Onegin» – legeblas en la reto Esperante en la traduko de Nikolao Nekrasov. Ĉi tiu unu libro kapabalas rekompenci ĉiujn penojn por ekposedi la internacian lingvon...

Friday, 20 December 2019

“Stelaj militoj” en koncerto



Ĉi-semajne en diversaj landoj okazas premiero de “Leviĝo de Skywalker” – la naŭa epizodo de “Stelaj militoj” kaj lasta (ĉu?) en la sagao pri Skywalker-oj. Siatempe mi jam faris publikaĵojn en projekto Aŭdvide, dediĉitajn al premieroj de la sepa kaj la oka epizodoj.

Ekde la tempo de la antaŭa publikaĵo la situacio ĉirkaŭ la fama kinoepopeo rimarkeble ŝanĝiĝis, kaj hodiaŭ jam eblas konstati, ke, bedaŭrinde, ĝi finiĝas ne tiel, kiel povus atendi ĝiaj ŝatantoj. Kial tio okazis? Nu, tio estas temo por aparta pridiskuto, kaj ĉi tie mi nur notos, ke “Stelaj militoj” estas aŭtora kreitaĵo de George Lucas, sendependa filmofaranto el la generacio de Nova Holivudo de la 1970-aj jaroj. Tamen esiĝinte parto de la grandega korporacia mekanismo, kies primara tasko estas generi profiton, ĝi neeviteble spertis tordiĝon. Ĉu ĉi tiu tordiĝo montriĝos fatala aŭ oni sukcesos ripari ĝiajn konsekvencojn, nur la estonto kapablos montri (sukceso de serio “La mandalorano” inspiras, tamen, certagradan esperon).

Sed en ĉiuj kazoj “Stelaj militoj” havos apogon fare de sia fidela zelotaro, kiu nuntempe jam montriĝas kapabla eĉ rivali grandajn studiojn. Oni, ekzemple, refaris la scenon de duelo inter Obi-Wan kaj Darth Vader en la kvara epizodo kaj produktis filmon pri la lasta, kiu enhavas en daŭro de dekdu minutoj pli da aŭtentika etoso, ol ajna el la filmoj fare de Disney. Kaj, certe, oni ĉiam kapablos abunde liveri tion, kiu estas la ĉefa varmarko de “Stelaj militoj” kaj pri malsufiĉo de kio en la lastaj filmoj oni ofte plendis – lumglavajn batalojn.

Agrable estas noti, ke rusiaj zelotoj troviĝas ĉi tie en avangarda pozicio. Nialande funkcias lernejo de lumglava skermado, kie oni instruas teknikon de impresvidaj dueloj (parenteze, lumglavoj por tiuj ankaŭ estas produktitaj en Rusio).

Kaj projekto Aŭdvide prezentas registraĵon de evento, kiu okazis en Moskva Internacia Domo de Muziko enkadre de festivalo de kinaj sonotrakoj kaj en kiu oni prezentis unu el la kulminaj momentoj de la sagao – la duelon inter Anakin kaj Obi-Wan en la tria epizodo. Unu el la plej popularaj komentoj sub la video tekstas, ke kiam unu el la roluloj perdis sian lumglavon, oni atendis, ke li altiros ĝin al si per la Forto kaj nur post kelk sekundoj komprenis, kial tio ne okazas...

Saturday, 14 December 2019

La revizoro





Produktado: la Ŝtata televido de Sovetunio
Jaro: 1982
Reĝisoro: Валентин Плучек (Valentín Plúĉek)
Komponisto: Юрий Буцко (Júrij Buckó)
Geaktoroj:
Urbestro – Анатолий Папанов (Anatólij Papánov)
Anna Andrejevna – Вера Васильева (Véra Vasíljeva)
Marja Antonovna – Татьяна Васильева ( Tatjána Vasíljeva)
Ĥlopov – Спартак Мишулин (Sparták Miŝúlin)
Edzino de Ĥlopov – Бронислава Тронова (Bronisláva Trónova)
Ljapkin-Tjapkin – Юрий Авшаров (Júrij Avŝárov)
Zemlanika – Георгий Менглет (Geórgij Ménglet)
Ŝpekin – Зиновий Высоковский (Zinóvij Vysokóvskij)
Dobĉinskij – Александр Ширвиндт (Aleksándr Ŝírvindt)
Bobĉinskij – Михаил Державин (Miĥaíl Derĵávin)
Ĥlestakov – Андрей Миронов (Andréj Mirónov)
Osip – Александр Диденко (Aleksándr Didénko)
Ĥristian Ivanoviĉ – Георгий Тусузов (Geórgij Tusúzov)
Rastakovskij – Родион Александров (Rodión Aleksándrov)
Korobkin – Виктор Байков (Víktor Bájkov)
Kvartalestro – Владимир Ушаков (Vladímir Uŝakóv)
Svistunov – Юрий Соковнин (Júrij Sokóvnin)
Policano – Юрий Воробьев (Júrij Vorobjóv)
Poŝljopkina – Нина Корниенко (Nína Kornijénko)
Edzino de suboficiro – Надежда Каратаева (Nadéĵda Karatájeva)
Miŝka – А. Белов (A. Belóv)
Servanto de restoracio – Евгений Графкин (Jevgénij Gráfkin)
Oficisto – Алексей Левинский (Alekséj Levínskij)
Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj – geaktoroj de la teatro.
Imdb.com

La finiĝanta jaro 2019 estas tiu de multaj jubileoj. En Rusio tio estas ne nur la 220-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, omaĝe al kiu jam aperis (kaj plu aperos) publikaĵoj en projekto Aŭdvide, sed ankaŭ la 210-jara jubileo de alia granda nomo en la rusa literaturo, Nikolaj Gogol. Kaj en Esperantujo tio estas, certe, la 160-jara jubileo de Zamenhof, kiun oni festos morgaŭ, la 15-n de decembro. Kia do Esperanta video povus kunligi ĉi tiujn tri jubileoj? Eksterdube, tio estas “La revizoro” kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko. Ja Puŝkin estis amiko de Gogol kaj rakontis al tiu historion, kiu estiĝis bazo por la fama teatraĵo. 


Fama portreto de Nikolaj Gogol fare de Theodor von Möller

Mi jam skribis en la projekto koncenre “La revizoron”, kaj nun mi nur volas ripeti, ke ĉi tiu verko hodiaŭ restas ne mapli aktuala, ol en la jaro 1836, kiam ĝi premieris. Ja Gogol priskribas en ĝi, surbaze de propra sperto kiel oficisto, la maŝinon de ŝtata burokratio, kiu bonorde postvivis kaj Rusian imperion, kaj Sovetunion, kaj tute ne intencas malaperi. Sed eĉ kiam (kaj se) tio okazos, oni pludaŭros legi kaj spekti ĝin kun plezuro, ĉar en ĝi ĉeestas prezentaĵoj de homaj karakteroj, kiuj troveblas en ĉiu epoko.

Ĥlestakov. Desegnaĵo fare de Pjotr Boklevskij.

Ĝuste ĉi tiun celon – fari la klasikan teatraĵon freŝa kaj aktuala por la nuntempa spektantaro – havis la prezentita enscenigo, kretia en Teatro de satiro, unu el la plej popularaj moskvaj teatroj, fare de Valentin Pluĉek, disĉiplo de Vsevolod Mejerhold. Kiel la reĝisoro eksplikas en la antaŭparolo, oni interpretis “La revizoron” kiel “komedion de karakteroj kun elementoj de grotesko”, kaj tion oni ja povas observi tute bone.

Por la spektantoj tamen – kaj por la tiamaj kaj, eble, eĉ en pli granda grado, por la hodiaŭaj – unuavice gravas ne ĉi tiuj elementoj, sed brilega ludo de ĉefaj aktoroj – Andrej Mironov kiel Ĥlestakov kaj Anatolij Papanov kiel la urbestro. Ambaŭ ili estis tre talentaj artistoj kun vasta spektro de aktora ludo; ambaŭ estas unuanime ŝatataj, plejparte dank' al komediaj roloj en kino. Tie ili ne unufoje ludis kune; plej fama tia dueto aperis en popularega komedio “La diamanta brako”. Ankaŭ la komuna laboro en “La revizoro” apartenas al la plej bone memorataj partoj de ilia heredaĵo.

Interesaj faktoj

Aktoroj Aleksandr Ŝirvindt kaj Miĥail Derĵavin, kiuj ludas ĉi tie rolojn de Bobĉinskij kaj Dobĉinskij, estis fama estrada dueto, kiu prezentis skeĉojn dum 60 jarojn, ekde 1957 ĝis 2017.

Dum la muta sceno en la fino resonadas la vortoj de la urbestro: “Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli".

La monumento de Gogol, kiu aperas en la fino, estas fama verko de Nikolaj Andrejev. Ĝia historio meritas esti priskribita fare de plumo de Gogol mem. Ĉi tiu momumento estis kreita omaĝe al la 100-jara jubileo de la verkisto en 1909, kaj situis sur Arbatskaja-placo en Moskvo, komence de Gogolevskij-bulvaro. En la sovetia tempo, tamen, oni ekis kritiki ĝian “pesimismecon”; ekzistas legendo, ke ĝi malplaĉis persone al Stalin, kiu veturigadis preter ĝi sur sia vojo inter la Kremlo kaj eksterurba sidejo. Rezulte de tio, en la jaro 1952 okaze de la 100-jara datreveno de morto de Gogol la monumento estis forigita kaj oni konstruis sur ĝia loko “optimisman” varianton fare de Nikolaj Tomskij. La monumento fare de Andrejev estis dum certa tempo tenata en moskva Muzeo de arkitekturo, kaj en 1959 oni situigis ĝin en korto de domo laŭ Nikitskij-bulvaro, kie Gogol loĝis lastajn jarojn de sia vivo kaj kie li mortis. Ĝia nuna loko troviĝas nur 360 metrojn for de la komenca.


La monumento de Gogol fare de Nikolaj Andrejev.


Roluloj de "La revizoro" sur la basreliefo de la monumento.


La monumento de Gogol fare de Nikolaj Tomskij./Flickr.com

Wednesday, 13 February 2019

Du kantoj de Leonid Ĥaritonov

Eminenta rusia kantisto Leonid Ĥaritonov (1933 – 2017) estas konata alilande laŭ sia multjara laboro en la armea ensemblo de Aleksandrov, kie li plenumis, inter alie, tiajn famajn kantojn kiel tiun de la volgaj haŭlistoj. Tamen lia repertuaro estis pli vasta kaj inkludis ankaŭ klasikajn specimenojn de opera kaj kanta ĝenroj. Sube estas prezentitaj du kantoj, plenumitaj en lia koncerto en 1991.

Glorinda maro – sankta Bajkalo


Bazo por ĉi tiu kanto estis versaĵo fare de etnografo kaj poeto Dmitrij Davidov (1811 – 1888). En 1848 li verkis versaĵon “Pensoj de eskapinto sur Bajkalo”. Poste li tiel rakontis pri sia intenco:

Eskapintoj el bagnaj setlejoj estas konataj sub nomo de “preterpasantoj”... Ili kun neordinara kuraĝo trapasas naturajn obstaklojn survoje. Ili iras tra montoĉenoj, tra marĉoj, tranavigas grandegajn riverojn sur iu ajn peco de ligno, kaj okazis fojfoje, ke ili riskis tranavigi Bajkalon en bareloj, kiujn ili trovas sur ĝiaj bordoj.

En 1850-aj surbaze de la versaĵo aperis kanto, kreita fare de malliberuloj de Nerĉinska bagno. La Esperanta traduko fare de T. Fedotov, uzita por ĉi tiu video, estis trovita en Fejsbuko.

Vortareto por la kanto

Akatujo – rivero en Transbajkala regiono, sur kiu staras setlejo Nova Akatujo, kie en la 19-a jarcento troviĝis Akatuja bagno.

Barguzino – nordorienta vento, kiu blovas sur Bajkalo el la valo de rivero Barguzin.

Nerĉinsko – urbo en la Transbajkala regiono, kiu ankaŭ estis loko por bagno en la 19-a jarcento.

Omulo – rusa nomo de fiŝo arkta cisko (Coregonus autumnalis).

Ŝilka – rivero kaj urbo en la Transbajkala regiono.



Fojfoje barguzino movas sur Bajkalo ne nur ondojn de akvo, sed ankaŭ tiujn de glacio. Fine de decembro, kiam sur la sufaco de la lago komenciĝas aperi glacio en formo de longaj kristaloj, vento povas elpremi mason da ili sur bordon, kreante bildon, indan aparteni al sciencfiksia filmo.

Kanto pri pulo


Ĉi tiu muzika verko baziĝas sur klasikaĵo de la monda literaturo – “Faŭsto” de Goethe, kaj uzas tekston de la ŝerca kanteto, kiun kantas Mefisto en la kelo de Auerbach. Modest Musorgskij verkis muzikon por ĝi, laŭ la rusa traduko fare de poeto Aleksandr Strugovŝĉikov. La Esperanta teksto estis prenita el malmulte konata traduko de fragmentoj el “Faŭsto” fare de Abram Kofman. Ĉi tiu traduko aperis en Lingvo Internacia en 1896 (parto 1, parto 2 kaj parto 3).


Faŭsto kaj Mefisto en la kelo de Auerbach. Ilustraĵo fare de Eugène Delacroix.

Interese estas, ke baldaŭ kantoj aperas en Esperantaj tradukoj de la rusa literaturo kaj unu el ili ankaŭ estas tiu de mondekonata literaturaĵo, kie figuras la diablo. Certe, mi parolas pri “La Majstro kaj Margarita” de Miĥail Bulgakov, en la 17-a ĉapitro de kiu sovetiaj oficistoj, ensorĉitaj fare de unu el la asistantoj de satano, kantas “Glorindan maron” kontraŭ sia volo. La traduko de aperantaj en la teksto fragmentoj apartenas, verŝajne, al tradukinto Sergio Pokrovskij (kaj ĝi aspektas pli ĝusta laŭ enhavo, precipe en la dua strofo).


Kaj “Kanton pri pulo” oni trovas en novelo “La submarinistoj” fare de Aleksej Novikov-Priboj, rakontanta pri maristoj de rusia batala submarŝipo dum la Unua mondmilito (ĝi ŝajnas esti ununura verko en la rusa literaturo kun tia temo). Ĉi tiu rara eldono legeblas rete kaj oni renkontas tie “Kanton pri pulo”, kies gramofonan registraĵon fare de Fjodor Ŝaljapin oni aŭskultas en paneiĝinta ŝipo, por forpeli pensojn pri la minacanta danĝero. Kaj sur la finaj paĝoj de la novelo unu el la ŝipanoj, mense skuita post saviĝo el sub akvo, kapablas nur kriadi “La pul'! Ĥa-ĥa-ĥa!”.

Tuesday, 4 December 2018

Nordaj aŭroroj


Produktado: Sverdlovska kinostudio
Jaro: 1970
Reĝisoro: О. Воронцов (O. Voroncóv)
Geaktoroj: artistoj de la Ŝtata norda rusa folklora koruso

Listo de programeroj:

1. Ой, морюшко, море, ой, Белое наше (Oj, mareto, maro, oj, Blanka nia)  – 03:45
2. Ой, ты взойди, да красное солнышко (Oj, vi leviĝu, ruĝa suno)  – 06:14
3. Пошли наши гусли (Ekiris nia guzlio) – 08:39
4. Ах дербень, дербень Калуга  (Ah, derbenj, derbenj Kalugo) – 10:17
5. Danca programero – 12:05
6. Расставались у березки, не сдержалась, плакала (Ni adiaŭis ĉe betuleto, mi ne tenis min, ploris) – 14:22
7. Ах, не одна во поле дорога (Ah, etendiĝis vojo tra kampo) – 16:12
8. Уж ты прялица-кокорица моя (Oj vi, ŝpinilo-kokorica mia) – 19:30 
9. За рекою Колышка стоял баской Николушка (Malantaŭ rivero Koliŝka staris beleta Nikolĉjo)   – 20:50
10. Роздуй-ко, розвей-ко (Disblovu, disportu) – 22:25
11. Вологодские кружева (Vologda punto) – 24:40
12. Небывальшина (Nekredeblaĵo) – 27:40
13. Danca programero – 29:14
14. Виновата весна (Kulpas printempo) – 31:20
15. Барыня-Блоха (Sinjorino Pulo) – 33:45
16. Ох, во синем, во широком-то раздольице (Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno)  – 34:54
17. Кари глазки (Brunaj okuloj) – 36:44
18. Утушки (Anasetoj) – 38:34
19. За Двиной, за северной (Malantaŭ Dvino, malantaŭ Norda)  – 41:47 
20. Везут молоду на чужу сторону (Oni veturigas junedzinon al fremda hejmo)  – 43:58
21. Вдоль по Вологде (Laŭ rivero Vologda) – 45:31
22. Ерш Ершович (Jorŝ Jerŝoviĉ) – 47:17
23. Danca programero – 52:22
24. Ой светит месяц (Oj, lumas la luno) – 55:03
25. Не было ветру, не было горя (Ne estis vento, ne estis malĝojo)  – 57:40
26. Вдоль по морю (Sur la maro) – 59:43
27. Причал (Albordiĝejo) – 1:01:08
28. Danca programero – 1:02:24
29. Ой, моря мои и реки (Oj, maroj miaj kaj riveroj) – 1:04:27

Kiam oni veturas en Rusion turisme, oni povas elekti diversajn vojojn depende de celoj, kiujn oni havas. Tamen se oni celas ekvidi “veran” Rusion, do oni direktu sin al la regiono konata kiel Rusa Nordo.

La vastan teritorion oriente de Finnlando rusoj koloniis en la mezepoko. Unu el ĉefaj partoprenantoj de ĉi proceso estis venintoj el Novgoroda respubliko; kiel ŝpuro de tio restis ĉarma detalo de la loka dialekto, kie oni ne diferencas sonojn “c” kaj “ĉ”, prononcante ion mezan – same kiel oni parolis en Novgorodo.

Ĉi tiu lando, kvankam malproksima al la centroj de la historiaj eventoj, ĝuste pro tio ekhavis grandegan signifon por la rusa kulturo, ĉar ĝi estiĝis rifuĝejo, kie malnovaj kulturaj fenomenoj sukcesis konserviĝi ĝis la 20-a jarcento. Ekzemple, eposaj kantoj, kies origino apartenas, verŝajne, al la tempoj antaŭ la mongola invado en la 13-a jarcento, estis fiksitaj en skriba formo plejparte en la rusa Nordo en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Kaj en la nuna tempo la filologia fakultato de Moskva universitato ĉiusomere sendas dialektologian ekspedicion en Arĥangelskan provincon, kies partoprenantoj – studentoj kaj laborantoj de la fakultato – registras novan materialon por dialekta vortaro en foraj vilaĝoj. En la fakultata retejo vi povas vidi karton de jam vizititaj lokoj kaj fotojn, faritaj dum la ekspedicioj (ekzemple, dum tiu de 2016). 




Mezena pentrado (nomita tiel laŭ rivero Mezenj, ĉe kiu ĝi formiĝis) estas ornamaĵoj de hejma ilaro, prezentantaj artan mondobildon, kies simboloj originas ankoraŭ el la paganisma tempo.

Kaj la muzikan heredon de ĉi tiu lando jam preskaŭ jarcenton konservas Norda rusa folklora koruso – unu el plej malnovaj folkloraj korusoj en Rusio, fondita en 1926. En filma koncerto “Nordaj aŭroroj” ĝi prezentas riĉecon de folkloraj kantoj kaj dancoj sur belega fono de la norda naturo kaj la malnovaj arkitektaĵoj.

Interesaj faktoj

Kiĵi estas insulo en Onega lago, konata pro siaj specimenoj de ligna arkitekturo, unuavice pro la 22-kupola preĝejo de la Transfiguriĝo, konstruita en 1714. Ĝi aperas en la filmo ĉe 7:22 kaj 40:22.



Solovecaj insuloj
 estas famaj pro sia monaĥejo, fondita en la 15-a jarcento. Ĝia fortikaĵo, preĝejoj kaj konstruaĵoj, aperintaj plejparte en la 16-a jarcento, ekde 1992 troviĝas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi aperas en la filmo ĉe 06:28, 19:30 kaj 29:14.

Vorto derbenj, kiu aperas en la nomo de la kvara kanto, havas kiel ĉefan signifon en la dialekto de Arĥangelska provinco tiun de “kruda ŝtofo”. Tamen ĉi tie ĝi, verŝajne, servas nur kiel refreno, kiu kreas ritmon de kanto. Tiaspecaj refrenoj, kiuj ne portas tekstan signifon, estas nemaloftaj en rusaj folkloraj kantoj; en la 19-a jarcento filologoj eĉ “rekonstruis” laŭ refreno de unu tia kanto nomojn de “slavaj gedioj de amo” – Lel kaj Lado.

Laŭ PIV, ŝpinilo estas “dupinta ligna peco, ĉirkaŭ kiu ŝpinistino volvas la ĵus faritan fadenon". Tamen en la nomo de la oka kanto ĉi vorto signifas alian ilon por ŝpinado – altan subtenilon, sur kiu oni situigas prilaborotan fibramason.  Tiaj subteniloj, ornamitaj per mezena pentrado, havis nomon kokorica, kiu divenas de korenj (radiko), ĉar tieaj majstroj faris ilin el arbotrunkoj kun radikoj tiel, ke radiko estiĝu apogilo (ĉi tie vi povas vidi foton de ili).

Kanto “Vologda punto” estas dediĉita al speco de punto, tradicie produktata en Vologda provinco.

Dum kanto “Nekredeblaĵo” oni demonstras produktadon de kargopolaj ludiloj.

La plenumanto de kanto “Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno” figuras mezepokan kantiston, kiu akompanis sin per guzlio.



Nina Meŝko (1917-2008), kiu prezentas la koruson en ĉi tiu filmo, estris ĝin dum pli ol kvardek jaroj kaj komponis muzikon al multaj ĝiaj programeroj. Unu el plej konataj muzikverkoj de ŝi estas “Sorĉkanto pri la rusa lando” laŭ versaĵo de Maksimilian Voloŝin. En la originalo, kreita en 1918 dum katastrofo de la intercivitana milito, la poeto kreis per folkloraj simboloj alegorian bildon de revivĝo de la hejma lando. En 1992 dum simila atmosfero de transiĝo kaj malstabileco Nina Meŝko verkis laŭ ĝi muzikan poemon, kies registraĵo estas prezentita supre.

Thursday, 14 December 2017

Antaŭlonge, en nia galaksio...



Hodiaŭ en la kinejoj de la mondo premieras la oka epizodo de “Stelaj militoj”, sagao, kiu festis ĉi-jare sian 40-jaran jubileon. Antaŭ du jaroj mi publikigis ŝercan amatoran filmeton okaze de la apero de la sepa epizodo, rilate kiun oni havis tiutempe grandajn esperojn. Nun mi povas diri, ke, honeste, ĉi tiu filmo faris al mi, samkiel al multaj aliaj, miksitan impreson; ĝi pli aspektis esti diligenta laboraĵo de marketologoj kaj filmindustriistoj, ol arta verko, esprimanta vizion de sia kreinto.  

Ĉi-foje, tamen, ĉi tiu espero reaperas (ĝuste laŭ la nomo de la epizodo kvara :) ), ĉar laŭ aperinta al la nuna momento informo oni povas konjekti kun certeco sufiĉa, ke reĝisoro Rian Johnson ja sukcesis fari tion, kion atendas ĉiuj adorantoj de “Stelaj militoj” – emociigi spektantojn pro bildo de grandega, mistera kaj samtempe kredinda mondo sur la ekrano. Do, baldaŭ ni ekscios, ĉu tiu ĉi atendo pravas.

Kaj nun mi proponas reveni al la komenco de la sagao kaj per propraj okuloj ekvidi, kiel oni kreis tion, kio poste estiĝos unu el mitoj de la moderna epoko. La prezentata kolekto de laboraj filmaĵoj, faritaj dum la filmado de la unua filmo meze de la 1970-aj jaroj, donas unikan eblon profundiĝi en atmosferon, en kiu “Stelaj militoj” estas kretataj. La plej interesa detalo de ĉi tiu atmosfero estas sendube tio, ke neniu sur la filmada scenejo – eble, inklude ankaŭ la reĝisoron – povis imagi, kian rezulton havos ilia laboro. Oni opiniis la venontan filmon nur unu rapide forgesota distraĵo plu... Tio ne mirindas, ĉar la fina rezulto estis frukto de komunaj penoj fare de multaj talentaj homoj; oni nemalofte opinias ĉefa merito de George Lucas tion, ke li sukcesis kolekti ilin ĉirkaŭ si.

Samtempe oni povas ekscii multajn interesajn kaj neatenditajn detalojn pri la filmada proceso. Por mi estis granda surprizo ekscii, ke la armiloj, kiujn oni uzis dum la filmado, vere pafis (per blankaj kartoĉoj, tamen tio ne malhelpis ilin esti fojfoje danĝeraj). Ankaŭ mi kun plezuro ekvidis simplan trukon, per kiu oni igis la veturilon de Luke Skywalker “ŝvebi” super la tero. Sed la plej notinda detalo estis, ke la replikoj de la roluloj, prononcataj dum filmado, estis rimarkinde pli ampleksaj, ol fine en la filmo. Endas memorigi, ke inter ses premioj “Oscar”, kiujn gajnis unuaj “Stelaj militoj”, estis tiu por plej bona muntado, kaj ni povas vidi, ke ĉi tiu laboro estis premiita ne vane.

Kaj fina detalo, kiun mi volis atentigi, estas aperinta eblo enrigardi en disvolviĝon de la reĝisora vizio. Multaj amatoraj esplorantoj okupiĝas pri studado de tio, kiel naskiĝis ĉe Lucas la koncepto de la filmoj kaj kiel ĝi ŝanĝiĝis dum la tempo. Interese estas, ke nemalmultaj aĵoj, kiuj aperis multan tempon poste, havas siajn radikojn jam en fruaj konceptoj de la reĝisoro. Tion montras ankoraŭfoje la repliko de Obi-Wan Kenobi dum lia duelo kun Darth Vader, kiu en la filmo estas mallongigita kompare kun la komenca varianto, kie ĝi sonas jene: “Se mia klingo trovos sian markon, vi ĉesos ekzisti. Sed mi avertas vin, se vi morthakos min, mi estiĝos multe pli potenca, ol vi iam povos imagi”. Ĉi tiu teksto montras sufiĉe klare (kaj en la filma varianto tio ne tiel rimarkeblas), ke Darth Vader ne sciis pri arto de kunfandiĝo kun la Forto, kiam en la momento de morto korpo malaperas. Nur en la jaro 2005, kiam aperis la tria epizodo, ni eksciis, ke ĉi tiu sekreto estis konata en tiu tempo nur al Obi-Wan kaj Yoda. Tamen jam dum kreado de la unua filmo Lucas havis ĉi tiun ideon...

Do, agrablan spektadon al ĉiuj ŝatantoj de la sagao. Kaj estu la Forto kun vi en la venonta jaro 2018.  

Sunday, 19 November 2017

Blanka oro de Siberio



Летят утки (Flugas anasoj) – unu el la plej belaj kantoj fare de "Beloe Zlato".

Konstantaj legantoj de ĉi tiu retejo verŝajne memoras, ke siatempe mi prezentis en ĝi specimenojn de folklora kanta kaj danca arto de la popoloj de Rusio. Ekde tiam ne aperis sufiĉa kaŭzo por reveni al ĉi tiu temo, tamen antaŭnelonge mi renkontis en la reto trezoron, kiun mi ne povas ne dividi kun aliaj.

Mirinde estas, ke ĉi tiu delikata trezoro devenas el loko, kiu ŝajnas por tio plej maltaŭga – Norilsko, unu el la plej malvarmaj kaj ventozaj urboj de la mondo. Kaj sur ĉi tiu severega tero ekfloris talento de junaj lernantinoj de Norilska kolegio de artoj, kiuj antaŭ kvin jaroj kreis ensemblon de folklora kanto “Beloe Zlato” (Blanka Oro). Dum pasinta ekde tio tempo ili estiĝis konataj en la tuta Rusio kaj ekster ĝi. Sian mision la membrinoj de la ensemblo vidas en popularigo de la folklora muziko kaj por ĉi tiu celo ili trovis metodon vere rimarkindan – plenumadon de kantoj en lokoj de ĉiutaga vivo: surstrate, en metroo, en kafejoj k.t.p. En la oficiala kanalo de la ensemblo ĉe YouTube vi povas spekti multon da tiaj registraĵoj, faritaj en ĉarma kaj emocia atmosfero; fojfoje la partoprenantinoj eĉ ne sukcesas fini kanton pro ridemo, sed tio nur faras la spektaĵon pli fascina. 

Kantoj, kiujn plenumas la ensemblo, estas diversaj – jen gajaj kaj humurplenaj, jen tristaj kaj melankoliaj. Tamen ekzistas io komuna en ili ĉiuj, kio igas aŭskulti ilin ree kaj ree. Plej trafe tion formulis unu spektanto el Aŭstralio: “I like the flow of Russian music, it is like a river” (“Mi ŝatas la fluon de rusa muziko, ĝi estas kiel rivero”). Do mi proponas ankaŭ al vi profundiĝi en ĉi tiun sontorenton.

Sube estas listo da ligiloj al kantoj en la oficiala YouTube-kanalo de la ensemblo. En la unua parto, “Elektitaj kantoj”, trovigas specimenoj, precipe rimarkindaj dank' al siaj harmoniaj kaj memoreblaj melodoj. En la dua parto ĉeestas aliaj kantoj el la kanalo. Kompreneble, ĉi tiu divido estas farita nur surbaze de mia persona gusto, do oni povas trovi preferindaĵojn por si en ajna el ĉi tuj partoj. 

Elektitaj kantoj


Заболела Дунина головка (Ekdoloris la kapo de Dunjo).

Подружка моя (Amikino mia).

Ухарь-купец (Brava negocisto). Versio 2. Versio 3. Versio 4.

Варенька (Varnjo). Versio 2. Versio 3. Versio 4.

Казаченька молода (Kazakino juna). Versio 2. Versio 3. Versio 4. Versio 5. Versio 6. Versio 7.

Скажи, Надя (Diru, Nadnjo). Versio 2. Versio 3.

Ой ты, Дуня (Oj, vi, Dunjo). Versio 2. Versio 3. Versio 4. Versio 5. Versio 6.

Подъезжали мы под село (Ni alveturis al vilaĝo). Versio 2.

Уж как в Галиче горка крута (Krutas monteto en urbo Galiĉ). Versio 2.

Гармонь моя (Harmoniko mia).

Гречанички (Fagopiraj kampoj).

Марусенька (Marusnjo). Versio 2.

Крапива-Лебеда (Urtiko, atriplo).

Думы (Meditoj). Versio 2. Versio 3. Versio 4.

За тихой рекою (Trans la kvieta rivero). Versio 2.

Ваня, Ваня, милый мой (Vaĉjo, Vaĉjo, kara mia).

Жигули (Montaro Ĵiguli).

Черная смородина (Nigra ribo).

Разлилась Волга широка (Superbordiĝis Volgo vaste).

Ночь проходит, а я у порога (Nokto pasas, ka mi atendas ĉe la sojlo). Versio 2. Versio 3.

Ой горе моё, гореванье (Oj, malfeliĉo mia, malĝojado). Versio 2.

Ах ты батюшка светел месяц (Aĥ, vi, patro, lunarko hela).


Ceteraj kantoj


Ой, не лятай мой соловей (Oj, ne flugu, mia najtingalo).

Ай да плывет миленький по речке (Navigas la kara laŭ la rivero). Versio 2.

Ёлка (Abio). Versio 2.

Тарантасик на мазе (Ĉaro bonlubrikita).

Не бела заря (Ne blanka aŭroro).

Девка по саду ходила (Fraŭlino promenis en ĝardeno).

Веселитеся (Ĝoju).

Во поле туман (Nebulo en kampo). Versio 2.

Я по жердочке шла (Mi iris laŭ stangeto).

Жните маи жнеи (Rikoltu, miaj rikoltantinoj). Versio 2.

На горе, на гораньке (Sur la monto, sur monteto).

Шел со службы казак молодой (Kozako juna estis revenanta de l' militservo).

У нас ноня белай день (Nun estas ĉe ni blanka tago).

Туман яром (Nebulo en valeto).

Ой ты Ванька (Oj, vi, Vaĉjo).

Обманатка Мариюшка (Trompintino Marnjo).

Мне сегодняшний день скука (Ali mi tedas hodiaŭ).

Расхорошенька погодка (Beleta vetero). Versio 2.

Страдания (Suferoj). Versio 2.

Пашеница (Tritiko).

Во поле березка стояла (Staris betulo en kampo).

Дай у нас ныне рано (Ĉe ni hodiaŭ frue).

Соловейка мой (Najtingaleto mia).

Колыбельная (Lulkanto).

Через лес, через поле (Trans arbaro, trans kampo).

Теперь нам попеть бы (Nun al ni endus kanti).

Барыня блоха (Sinjorino pulo).

Травонька (Herbo).

Уж вы, девушки, поиграйте (Do vi, junulinoj, muziku).

Сады-садочки (Ĝardenoj-ĝardenetoj).


“Sirino kaj Alkonosto. Birdoj de ĝojo kaj malĝojo” fare de Viktor Vasnecov. En la rusa folkloro Sirino kaj Alkonosto estas paradizaj birdoj, kiuj ĉarmas korojn de homoj per sia dolĉa kantado. Interese estas, ke vizitantoj de la kanalo de l' ensemblo ĉe YouTube ofte komparas la voĉojn de la kantistinoj kun tiuj de anĝeloj, kaj la ensembla logotipo estas stiligita figuro de birdo kun virina kapo...





Sunday, 16 February 2014

Ensemblo «Igor Moisejev». Jubilea koncerto en Bolŝoj-teatro


75 лет Большой Театр from Igor Moiseyev Ballet on Vimeo.

La retrospektivon de ensemblo «Igor Moisejev» daŭrigas la jubilea koncerto, en kiu oni demonstras sian arton sur la ĉefa scenejo de Rusio.

1. 01:40. «Vojo al danco». Klaso-koncerto.
Muzika redaktado de V. Ĵmiĥov, N. Nekrasov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

2. 20:45. Kalmuka danco.
Muzika redaktado de P. Ribakov.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Solistoj: Ramil Mehdiev, Artur Abakumov, Roman Ivaŝĉenko.

3. 24:20. Suito de moldavaj dancoj «Ĉiokiria», «Ĵok».
Muzika redaktado de D. Fedov.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Solistoj: Irina Galuŝkina, Natalija Ugrozova, Konstantin Kostilev.

4. 30:30. Malnova urba kvadrilo el ciklo «Bildoj el la pasinteco».
Muzika redaktado de P. Ribakov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

5. 37:20. Koregrafia bildo «Partizanoj».
Muzika redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov, S. Kac.
Koregrafio de Igor Moisejev.

6. 47:55. Belorusa danco «Kriĵaĉok».
Popola muziko.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Dancas la lernantoj de la studia lernejo ĉe la ensemblo.

7. 53:10. Fragmento de koregrafia bildo «Sur glitejo».
Muziko de Jacques Offenbach, Johann Strauss, A. Petrov.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Solistoj: Veronika Denisova, Ramil Mehdiev.

8. 1:03:00. Suito de grekaj dancoj «Sirtaki».
Muziko de M. Teodorakis.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Solistoj: Vladislav Ozerjanskij, Denis Pankov, Ajrat Karimov, Daniil Kasatkin.

9. 1:12:00. Bulgara danco.
Popola muziko.
Koregrafio de Igor Moisejev, Ĵivko Ivanov.

10. 1:17:10. Serba danco.
Muziko de D. Hristov.
Koregrafio de Ĵivko Ivanov.

11. 1:22:40. Suito de latinamerikaj dancoj «Zapateo», «Avalulko».
Muzika redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Solistoj: Kirill Koĉubej, Ajrat Karimov.

12. 1:29:40. La Aragona ĥoto.
Muziko de Miĥail Glinka.
Koregrafio de Igor Moisejev.

13. 1:34:15. Danco de argentinaj paŝtistoj «Gaŭĉo».
Muzika redaktado de N. Nekrasov.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Solistoj: Aleksandr Tiĥonov, Andrej Artamonov, Jevgenij Ĉerniŝkov.

14. 1:44:10. Rusa danco «Somero».
Muzika redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.


Monday, 3 February 2014

Ensemblo «Igor Moisejev». Nin gratulas la mondo


Нас поздравляет мир from Igor Moiseyev Ballet on Vimeo.

La duan koncerton, okazintan omaĝe al la jubileo de la ensemblo, partoprenas kolektivoj el diversaj landoj, najbaraj kaj ne tre najbaraj, kiuj dividas malfacilan sed honoran taskon prezenti sur la scenejo folkloran arton de siaj popoloj.

1. 01:05. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Ukraina danco «Hopak»
Redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

2. 08:45. Ŝtata danca ensemblo de Ukrainio «Pavel Virskij».
Kozaka ŝerca danco «Polzunec»
Muziko de A. Helemskij.
Koregrafio de Pavel Virskij.

3. 14:20. Ŝtata danca ensemblo de Respubliko Kazaĥstano «Saltanat».
«Ĵastar Bij».
Redaktado de S. Malimbaj.
Koregrafio de Gulsaule Orumbaeva. 

4. 17:35. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Belorusa danco «Bulba».
Redaktado de V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

5. 19:50. Ŝtata danca emsemblo de Belorusio.
Vicebska polko «Poozerskije zarisovki» («Lagoregionaj skizoj»).
Muziko de S. Hvoŝĉinskij.
Koregrafio de I. Serikov.
Reĝisorado de I. Aleŝkeviĉ.

6. 24:00. Azerbajĝana ŝtata ensemblo de kanto kaj danco «Fikret Amirov».
Koregrafia suito «Azerbajĝano».
Muziko de R. Gaĝiev.
Koregrafio de Ĝamila Bajramova.

7. 28:25. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Makedona danco «Ĵuro».
Muziko de D. Hristov.
Koregrafio de Ĵivko Ivanov.
Solisto Igor Oĥlopkov.

8. 34:30. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Pola danco «Oberek».
Redaktado de S. Galperin.
Koregrafio de Igor Moisejev.

9. 41:00. Pollanda ŝtata ensemblo de kanto kaj danco «Mazowsze».
Lublinaj dancoj.
Redaktado de Tadeusz Sygietyński.
Koregrafio de Witold Zapała.

10. 44:20. Folklora ensemblo «Filip Kutev» (Bulgario). 
Vira danco «Aramii» («Ribeluloj»).
Muziko de G. Andreev.
Koregrafio de Ivajlo Ivanov.

11. 47:35. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Bulgara danco.
Folklora muziko.
Koregrafio de Igor Moisejev, Ĵivko Ivanov.

12. 52:45. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Serba danco.
Muziko de D. Hristov.
Koregrafio de Ĵivko Ivanov.

13. 58:10. Folklora ensemblo de kanto kaj danco «Kolo» (Serbio).
Danco de centra Serbio «Moravac».
Muziko de L. Bosnjakoviĉ.
Koregrafio de Olga Skovran.
Reĝisorado de Radoic Kuzmanoviĉ.

14. 1:02:05. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Hungara danco «Pontozó».
Redaktado de S. Galperin.
Koregrafio de Igor Moisejev.

15. 1:06:00. Hungaria danca ensemblo «Honvéd».
Hungara danco «Verbunk», «Ĉardaŝo».

16. 1:10:50. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Rusa danco «Somero».
Redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

Tuesday, 28 January 2014

Ensemblo «Igor Moisejev». Nin gratulas Rusio


Нас поздравляет Россия from Igor Moiseyev Ballet on Vimeo.

Daŭrigante tradicion prezenti en projekto «Aŭdvide» brilajn ekzemplerojn de folklora arto, mi komencas serion da publikaĵoj pri mondekonata danca ensemblo «Igor Moisejev», kun kiu la spektantoj jam povis konatiĝi. Ĝin malfermas koncerto «Nin gratulas Rusio», kiu okazis februare 2012 omaĝe al la 75-jara jubileo de la ensemblo. Kolegoj el diversaj regionoj de Rusio demonstras sian majstrecon kune kun la jubilantoj.

1. 02:00. Nacia popolmuzikila orkestro de Rusio «N.P. Osipov».
Popola danca melodio «Smolenskij gusaĉok» («Smolenska zambombo»).
Muziko de A. Ŝirokov.

2. 03:40. Ŝtata koregrafia ensemblo «Berjózka».
Rusa fraŭlina rondodanco «Ĉeneto».
Redaktado de Je. Kuznecov, koregrafio de Nadeĵda Nadeĵdina.

3. 08:50. Ŝtata ruspopolkanta koruso «Pjatnickij».
Rusa popola kanto «Oj, vstavala ja ranjoŝenjko» («Oj, ellitiĝadis mi tre frue»).

4. 12:45. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Rusa danco «Somero».
Redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

5. 18:10. Ŝtata danca ensemblo «Kabardinka» (Nalĉik, Kabardio-Balkario).
Malnova princa danco «Kafa».
Popola muziko, koregrafio de I. Atabiev.
Ĉe 22:15 la dancon aliĝas artistoj de ensemblo «Igor Moisejev» Julija Steblecova kaj Ahra Tanija.

6. 24:35. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Kalmuka danco.
Redaktado de P. Ribakov, koregrafio de Igor Moisejev.
Artistoj Ramil Mehdiev, Artur Abakumov, Roman Ivaŝĉenko.

7. 28:00. Ŝtata kalmuka ensemblo de kanto kaj danco «Tulipo».
Kalmuka popola danco «Ĉiĉirdk».
Popola muziko, koregrafio de V. Erdnijev.

8. 31:55. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Baŝkira danco «Sep belulinoj».
Redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

9. 36:30. Ŝtata popolanca ensemblo de Baŝkirio «Fajzi Gaskarov».
Koregrafia kompozicio «La nordaj Amoroj» (vd. sube).
Muziko de Z. Ismagilov, koregrafio de S. Gaskarov.

10. 41:55. Ŝtata danca ensemblo «Alan» (Nord-Osetio).
Koregrafia kompozicio «Agla tribo».
Muziko de N. Petrov, koregrafio de I. Slucker.

11. 47:45. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
«Nigramara tatarineto».
Redaktado de Je. Avksentjev.
Koregrafio de Igor Moisejev.
Dancas Olga Volina, Aleksandr Tiĥonov, Oleg Ĉernasov.

12. 50:35. Ŝtata kanta kaj danca ensemblo de Tatarstano.
«Ŝaloj», danco de fraŭlinoj el Kazano.
Muziko de R. Mustafin, koregrafio de R. Garipova.

13. 55:15. Kanta kaj danca ensemblo de la Rusia Armeo «Aleksandrov».
«A, jesli povezjot» («Kaj se bonŝancos").
Muziko de G. Movsesjan, kantoteksto de L. Oŝanin.

14. 57:20. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Flota suito «Jabloĉko» («Pometo»).
Redaktado de S. Galperin, V. Ĵmiĥov.
Koregrafio de Igor Moisejev.

15. 1:04:30. Ŝtata danca ensemblo «Vajnáĥ» (Ĉeĉena Respubliko).
Koregrafia kompozicio «Dajmokĥ» («Patrujo»).
Popola muziko, koregrafio de D. Muzakaev.
Ĉe 1:08:30 la dancon aliĝas Hadis Muzakaev kaj artistino de ensemblo  «Igor Moisejev» Jekaterina Voronina.

16. 1:11:40. Ŝtata ensemblo de folklora danco «Igor Moisejev».
Koregrafia kompozicio «Festo de laboro».
Redaktado de A. Gusj.
Koregrafio de Igor Moisejev.

Kompozicio «La nordaj Amoroj» rakontas pri la tempo de la milito kontraŭ Napoleono, kiam en la rusa armeo estis taĉmentoj de baŝkiraj pafarkistoj, kiuj eĉ partoprenis la Batalon de Leipzig en 1813. Tio estis lastfoja milita uzo de pafarko en la eŭropa historio. En la Okcidento oni eknomis ĉi tiujn ekzotikajn trupojn «La nordaj Amoroj».

Saturday, 4 January 2014

Jubilea koncerto de danca ensemblo «Alan»



Hodiaŭ mi prezentas koncerton de danca ensemblo «Alan» el Nord-Osetio okaze de la 75-jara jubileo de la kolektivo en 2013. La koncerto, kiu okazis en halo «Ĉajkovskij» en Moskvo, inkludis plej bonajn erojn el programoj de diversaj jaroj laŭ dancoj de osetoj kaj aliaj popoloj de Kaŭkazo.

1. 01:15. Oseta folklora danco «Simd».
2. 07:35. Danco kun ponardoj.
3. 11:40. Aĝara danca suito «Gandagon».
4. 17:55. Danca bildo «Duelo».
5. 23:00. Avara danco.
6. 26:15. Koregrafia kompozicio «Agla tribo».
7. 31:45. Armena lirika danco.
8. 36:00. Danco kun douloj (doul aŭ douli estas kaŭkaza speco de tamburo).
9. 40:30. Danco «Honga Kaft».
10. 44:50. Danco de montanaroj.
11. 49:00. Fraŭlina lirika danco.
12. 54:35. Koregrafia kompozicio «Ludoj de paŝtistoj».

Tuesday, 31 December 2013

Bolŝoj-teatro. Koncerto okaze de la remalfermiĝo de la ĉefa scenejo


Riapertura Bol’šoj from Il Corriere Musicale on Vimeo.

Ĝisdatigo de januaro de 2017: ĉar la originala video, bedaŭrinde, ne estas spektebla ekster Rusio, kiel anstataŭaĵon mi proponas trovitan en la reto anticipan vidigon de la malfermo. Programeroj estas prezentitaj en ĝi parte per komputila animacio, parte per arkivaj registraĵoj. Konsisto de la programo, kiel vi povas trovi, forte diferenciĝas de la fina varianto, tamen ĝi kapablas doni prezenti pri tiu.

1. 00:20. Pjotr Ĉajkovskij. Kantato “Al la 200-jara jubileo de Petro la Unua”.
2. 01:13. Prezentaĵo – historiaj fasadoj de Bolŝoj-teatro.
3. 02:05. Pjotr Ĉajkovskij. Valso el baleto “La dormanta belulino”. Baleta programero laŭ speciala enscenigo de A. Ratmanskij.
4. 02:52. Prezentaĵo – malfermo de Bolŝoj-teatro en 1856 (ĝi estis rekonstruita post incendio en 1853). “Serenado” de Pjotr Ĉajkovskij.
5. 03:34. Polonezo el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka.
6. 04:32. Baleto “Spartako” fare de Aram Haĉaturjan. Sceno “Via Appia”. Koregrafio fare de Jurij Grigoroviĉ.
7. 06:13. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro laŭ temo “Minin kaj Poĵarskij enveturas la liberigitan Kremlon en 1612”. Ario de Igor el opero “Princo Igor”, kantata de Dmitrij Ĥvorostovskij.
8. 06:40. Baleto “Klaso-koncerto”. Finalo. Koregrafio fare de Boris Messerer.
9. 07:34. Fragmento el opero “Gefianĉiĝo en monaĥejo” fare de Sergej Prokofjev.
10. 07:57. Sekco de Bolŝoj-teatro laŭ projekto de Albert Cavos de 1856. Valso el baleto “Serena rojo” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.
11. 08:25. Fragmento el baleto “Don Kiĥoto” fare de Ludwig Minkus.
12. 09:15. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro “Apolono. Triumfo de la Muzoj”. Natalie Dessay. Ario de caridino Cignino el opero “Fabelo pri caro Saltano” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov.
13. 09:46. Eŭska danco el baleto “Flamo de Parizo” fare de Boris Asafjev. Koregrafio fare de A. Ratmanskij.
14. 10:40. Pjotr Ĉajkovskij. Fragmento el finalo de opero “Iolanta”.
15. 11:03. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro “La perspektivo, videbla de sur la Paseraj montoj”. Ario de Herman el opero “La pika damo” de Pjotr Ĉajkovskij, kantata de Plácido Domingo.
16. 11:34. Fragmento el opero “Princo Igor” fare de Aleksandr Borodin.
17. 12:25. Fragmento el baleto “La ora epoko” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.
18. 13:50. Parado de skizoj fare de dekoraciistoj de Bolŝoj-teatro. “Vaslo de floroj” el baleto “La nuksrompilo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
19. 14:34. Fragmento el baleto “La cigna lago” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
20. 15:52. Prezentaĵo – “Sceno ĉe la ofica perono” (meze de la 20-a jarcento adorantoj atendis tie por renkonti siajn idolojn). Ario el opero “Eŭgeno Onegin” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
21. 16:31. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro, teksita en 1954. Ario de Johana el opero “La Pucelo de Orleano” fare de Pjotr Ĉajkovskij, kantata de Violeta Urmana.
22. 16:58. Danco de teatraj servistinoj. Muziko fare de Ludwig Minkus. Koregrafio fare de A. Ratmanskij.
23. 17:17. Solena eliro de la artistoj de Bolŝoj-teatro. “Solena kronada marŝo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.


La 28-n de oktobro 2011 post la sesjara rekonstruo ree malfermiĝis la ĉefa scenejo de Bolŝoj-teatro. Ĉi tiun eventon oni festis per solena koncerto, kiun mi proponas hodiaŭ al via atento kiel donacon okaze de la venonta jaro 2014.


Fama kvadrigo de Apolono sur la fasado de Bolŝoj-teatro.

1. 02:50. Koruso “Gloru!” el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka. La opero, rakontanta pri eventoj el la tempo de la Granda Malordo, premieris en 1836 sub titolo “Vivo por la caro”. En 1939 aperis nova redakcio de la opero, en kiu konforme al la ideologiaj postuloj de la epoko, oni anstataŭs monarkisman patriotismon per patriotismo civila, ŝanĝinte la titolon laŭ la nomo de la ĉefa rolulo. En la postsovetia tempo oni surscenigas ambaŭ versiojn. Koruso “Gloru!” sonas en la finaĵo, laŭdante heroecon de la popolo, liberiginta sian landon de invadantoj. Ĝi estas konsiderata klasika specimeno de patriotisma muziko.

2. 06.50. Prezentaĵo – historiaj fasadoj de Bolŝoj-teatro. Oni montras, kiel ŝanĝigis aspekto de la teatro ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1776 ĝis hodiaŭ. Interese, ke ĉe 8:15 oni montras, kiel la konstruaĵo estis kamuflita dum la Dua mondmilito por eviti aviadan bombadon. Tio videblas ankaŭ sur la historia fotaĵo.

3. 09.00. Valso el baleto “Cindrulino” fare de Sergej Prokofjev. Fontano sur la scenejo estas kopio de tiu, kiu staras sur la placo antaŭ la teatro.

4. 15:20. Violeta Urmana (Litovio). Ario de Johana el opero “La Pucelo de Orleano” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

5. 22:50. Polonezo el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka.

6. 27:20. Ivan Vasiljev kaj baletaj artistoj. Sceno el baleto “Spartako” fare de Aram Haĉaturjan. Oni povas ankaŭ spekti filman version de la klasika surscenigo fare de Jurij Grigoroviĉ kun grandaj artistoj Vladimir Vasiljev kiel Spartako kaj Maris Liepa kiel roma militestro Marko Kraso.

7. 34:45. Dmitrij Ĥvorostovskij. Ario de Jeleckij el opero “La pika damo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. La opero estas verkita laŭ la klasika novelo fare de Aleksandr Puŝkin, legebla en moderna Esperanta traduko de Aleksander Korĵenkov. Nomon Jeleckij, tamen, vi ne renkontos en la originalo, ĉar la libreto de la opero, verktita de komponista frato Modest Ĉajkovskij, serioze prilaboris la historion kaj enkondukis novajn rolulojn, unu inter kiuj estas princo Jeleckij. 

8. 41:35. Aleksandr Volĉkov, Aleksandr Vorobjov, Natalja Osipova, Anna Rebeckaja, Denis Savin kaj baletaj artistoj. Eŭska danco el baleto “Flamo de Parizo” fare de Boris Asafjev.

9. 46:35. Natalie Dessay (Francio). Romanco “Ne kantu, belulino, ĉe mi...” fare de Sergej Raĥmaninov.

10. 51:45. “Kipĉakaj dancoj” el opero “Princo Igor” fare de Aleksandr Borodin. La opero estas kreita laŭ poemo "Parolo pri la militiro Igora" de la 12-a jarcento, kiu en Rusio okupas lokon de nacia eposo, same kiel "Kanto de Roland" en Francio aŭ "La Kanto de la Nibelungoj" en Germanio. Oni povas legi ĝin en moderna traduko fare de Sergio Pokrovskij.

11. 57:20. Nina Kapcova, Pavel Dmitriĉenko kaj baletaj artistoj. Tango el baleto “La ora epoko” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.

12. 1:02:30. Prezentaĵo – Bolŝoj-teatro interne (la 19-a jarcento). Fone sonas prologo “Promenade” el piana ciklo “Bildoj el ekspozicio” fare de Modest Musorgskij.

13. 1:05:00. Svetlana Zaĥarova, Andrej Uvarov kaj baletaj artistinoj. Adaĝo el baleto “La cigna lago” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

14. 1:13:55. Prezentaĵo – La kronado de imperiestro Aleksandro la Dua en la jaro 1856. La teatra konstruaĵo estis rekonstruita post incendio, kiu okazis en 1853 kaj malfermiĝis en sia moderna aspekto okaze de la kronado.

15. 1:16:00. Anna Aglatova, Jelena Zelenskaja, Svetlana Ŝilova, Ekaterina Ŝĉerbaĉenko. Kanta trio “Naturo kaj amo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. Sur la fono aperas skizoj por dekoracioj de spektaĵoj en Bolŝoj-teatro, okazintaj en diversaj jaroj.

16. 1:22:10. Prezentaĵo – “La 15-a perono, la 1950-aj jaroj”. Per ĉi tiu perono artistoj lasas la teatran konstruaĵon kaj ĉi tie ilin atendis adorantoj. En la 1950-aj jaroj ĉefaj kaj konkurantaj inter si estis adorantoj de famaj tenoruloj Sergej Lemeŝev kaj Ivan Kozlovskij. Dokumenta video pri ili kun subtekstoj en la angla troveblas ĉi tie.

17. 1:25:25. Andrej Grigorjev, Irina Dolĵenko, Maksim Paster, Boris Rudak, Lolitta Semenina, korusaj artistoj. Finaĵo de opero “Gefianĉiĝo en monaĥejo” fare de Sergej Prokofjev.

18. 1:31:10. Marija Aleksandrova, Vladislav Lantratov kaj baletaj artistoj. Fragmento el baleto “Don Kiĥoto” fare de Ludwig Minkus. Aŭstria komponisto Ludwig Minkus multe da tempo laboris en Rusio, kaj lia baleto “Don Kiĥoto” premieris ĝuste en Bolŝoj-teatro.

19. 1:35:05. Angela Gheorghiu (Romanio). Ariozo de Liza el opero “La pika damo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

20. 1:41:30. Prezentaĵo – “Malantaŭ la fermita kurteno”.

21. 1:44:25. Danco de la teatraj servistinoj. Muziko fare de Ludwig Minkus.

22. 1:46:30. Eminentaj artistoj, ligitaj kun Bolŝoj-teatro, rakontas pri sia sperto kaj rilato al ĝi.

23. 1:51:45. Prezentado de la teatra trupo. “Solena kronada marŝo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. La marŝo estis verkita por la solenaĵoj en Moskvo okaze de la kronado de imperiestro Aleksandro la Tria en 1883.

Saturday, 11 May 2013

Ensemblo «Igor Moisejev». Danca suito «Somero»

Daŭrigante temon de la antaŭa publikaĵo, mi proponas ankoraŭfoje ĝui unu el ĉefaj perloj de la festivalo – dancan suiton «Somero» fare de ensemblo «Igor Moisejev». Ĉi tiu scenero, vaste konata kiel «Rusa danco», estiĝis vizitkardo de la ensemblo; se vi serĉos en la reto bildojn, ligitajn kun ĝi, sur granda parto da ili estos vico da junulinoj en ruĝaj roboj.

Suito «Somero» en festivalo «Tuta Rusio» (unua scenero)



Malnova registraĵo de la scenero dum turneo en Usono



La scenero, prezentita en bonfara koncerto (2008)




Igor Moisejev sur la scenejo de Bolŝoj-teatro en baleto «Salambo» (1932), koregrafitan de li mem. Foto el Vikipedio.

Igor Moisejev (1906 – 2007), apartenis al malmulta nombro da homoj kun biografio vere nekredebla. Vivinte cent jarojn, li dediĉis pli ol okcent da ili al la arto de danco, kaj sepdek – al la kreita de li ensemblo. Veninte el baleto en kampon de folklora danco, li levis tiun sur baletan nivelon. Nobeldeveninta, li kreis unu el la plej konataj «varmarkoj» de la nova soveta ŝtato. Laŭreato de tri plej superaj premioj de Sovetunio, nomitaj laŭ Stalin, li ĉiam rifuzis iĝi membro de la komunista partio, motivante, ke li kredas je Dio kaj ne volas, ke oni riproĉu lin pro tio en partiaj kunvenoj.

Foto el Vikipedio. Musklaku por vidi plenskalan bildon.

Unu el konataj konstruaĵoj de Moskvo – «Domo sur kajo», aperinta komence de la 1930-aj jaroj kiel loĝejaro por superaj sovetiaj ŝtatoficistoj, trans riveron de la Kremlo (ĉe la maldekstra rando de la foto videblas la Kremla muro). Historio de ĉi tiu domo kaj ĝiaj loĝantoj estiĝis parto de la historio de la lando en la 20-a jarcento. Ĝiajn murojn nun kovras memorplatoj pri konataj homoj, loĝintaj ĉi tie. Antaŭnelonge tie aperis ankaŭ plato pri Igor Moisejev. Ĝi estas unu el malmultaj platoj sur la domo, kies indecon neniu disputus.

Disqus por Aŭdvide