Originala titolo: Яблочко, ankaŭ konata kiel Оптические перекладки (Optikaj platfiguraĵoj). Produktado: studio Sojuzdetfilm Jaro: 1946 Reĝisoroj: Иван Никитченко (Iván Nikítĉenko), Владимир Никитченко (Vladímir Nikítĉenko). Aktoro: Давид Ашкенази (Davíd Aŝkenázi), Владимир Зернов (Vladímir Zernóv). La filmo ĉe Imdb.com
Hodiaŭ projekto Aŭdvide prezentas peceton de la kina historio vere unikan kaj atentindan por ŝatantoj de ĝi. Estas tre interese kaj notinde observi, ke en la 1940-aj jaroj en Sovetunio oni kapablis, sur teknika kaj financa bazo nekompareble pli magra, ol tiu de Holivudo, krei specialajn efektojn, kiuj aspektas multe antaŭiĝi sian tempon.
Inicianto de ĉi tiu laboro estis Vladimir Nikitĉenko, specialisto pri kombina filmado, kiu ekde la 1930-aj ĝis komenco de la 1970-aj kreadis specialajn efektojn por kino. Longa periodo de lia kariero estis ligita kun studio “Gorkij” (en la 1930-aj – 1940-aj jaroj – studio “Sojuzdetfilm”), kie li partoprenis kreadon de efektoj por multaj filmoj, popularaj ĝis nun. Kune kun sia frato Ivan Nikitĉenko (1902 – 1958), ankaŭ specialisto pri kombina filmado, li kreis en 1945 originalan teknologion de “optikaj platfiguraĵoj” (originale оптические перекладки), nomitan laŭ analogio kun platfigura (aŭ eltondaĵa) teknologio de animacio. Kiel eksperimentan aplikadon de ĉi tiu teknologio, oni kreis en studio “Sojuzdetfilm” mallongdaŭran filmon, nomatan “Optikaj platfiguraĵoj”, tamen nuntempe konatan ĉefe sub nomo “Pomo”, laŭ la nomo de la marista danco, kiu estas uzita en ĝi.
Interesaj faktoj
En la interreto ĉi tiu filmo ankaŭ estas konata kiel “rusa Terminatoro”, pro simileco de la prezentita en ĝi tranformiĝo de la rolulo kun tiu el la fama filmo de James Cameron.
La muzika akompananto estas David Aŝkenazi, konata pianisto kaj komponisto.
Produktado: Centra televido de Sovetunio Jaro: 1961 Aŭtoro de la scenaro: Кирилл Раппопорт (Kiríll Rappopórt) Reĝisoro: Анатолий Дудоров (Anatólij Dúdorov) Geaktoroj:
Михаил Болдуман (Miĥaíl Boldumán) – Ivan Vasiljeviĉ
Михаил Державин (Miĥaíl Derĵávin) – Ivan Vasiljeviĉ en juneco
Александр Пронин (Aleksándr Prónin) – frato de Ivan Vasiljeviĉ
Ия Арепина (Ija Arépina) – Varnjo Buturlina
Николай Бубнов (Nikoláj Bubnóv) – Petro Vladislavoviĉ, patro de Varnjo
Людмила Семёнова (Ljudmíla Semjónova) – patrino de Varnjo
Георгий Бударов (Geórgij Budárov) – mastro de la balo
Татьяна Барышева (Tatjána Báriŝeva) – mastrino de la balo
Виктор Бубнов (Víktor Bubnóv) – inĝeniero Anisimov
Дамир Хайруллин (Damír Hajrúllin) – la tataro
k.a. Imdb.com
Hodiaŭa specimeno de la rusa literaturo, prezentita Esperante sur ekrano, estas rakonto de Lev Tolstoj, verkita de li proksime al la fino de sia kariero en 1903. Publikigita postmorte, ĉi tiu verko sufiĉe rapide aperis en Esperanta traduko sur paĝoj de revuo “Esperanto” (parto 1, 2, 3) en 1914 (interese estas ekscii, ke la organo de UEA antaŭ jarcento publikigadis ankaŭ beletron). Ĝi apertenas al plej konataj malgrandaj verkoj de la aŭtoro kaj en ĝi rimarkindas kombino de la “frua” Tolstoj, kiun oni konas kaj respektas tra la mondo, kaj la “malfrua” Tolstoj, kia li estiĝis proksime al la fino de la 19-a jarcento kaj kia li interalie subtenis la ideon de la internacia lingvo. De la unua estas ĉi tie fajnaj skizoj de homaj travivaĵoj: sentoj de la juneco, ardanta enamiĝo kaj balo – ĉio ĉi tio vokas rememoron pri “Milito kaj paco”. Tamen subite en ĉi tiun ĉarman bildon penetras io, kion plej atentis Tolstoj “malfrua” – senpersona maŝineca formo, kiu dispremas trafitajn de ĝi homojn. Unujn ĝi dispremas fizike, aliajn – morale, kaj de ĉiuj ĝi forprenas normalan rigardon al la mondo kaj al la sammondanoj. Ĉi tiu historio, verkita komence de la 20-a jarcento, montriĝis tre aktuala por ĝi, ĉar tro ofte en tiu epoko oni devis ripeti la vortojn de la heroo – “Se ĝi estas farata kun tia certeco, kaj estas konsiderata de ĉiuj kiel necesa, do kredeble ili sciis ion, kion mi ne sciis” – por akomodi sin al la terura realo ĉirkaŭanta...
Interesaj faktoj
Epizoda rolulo de la rakonto, inĝeniero Anisimov, kiu ankaŭ amindumis Varnjon, ne estas menciata en la filmo laŭ la nomo, tamen lia nomo aperas en la komencaj titoloj.
Ludintaj en la filmo aktoroj Nikolaj Bubnov kaj Igor Bubnov ne estas parencoj.
Pleja parto da aperintaj ĝis nun Esperantaj tradukoj el Lev Tolstoj apartenas al malfrua periodo de lia kreado, kiam el la pozicio de artisto li transiĝis al tiu de morala pensulo, kies konsciencon dolorigis rompitaj kaj malnormalaj rilatoj inter homoj en la liatempa socio. Oni opiniis, ke la portreto fare de Nikolaj Ge (1884) plej ĝuste esprimas lian personecon de tiu periodo.
Ligilo al YouTube Subtekstoj Kiel spekti la videon kun eksteraj subtekstoj Studio: “Sovjetskaja Belarusj” Jaro: 1938 Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Сергей Сплошнов (Sergéj Sploŝnóv) Geaktoroj:
Степан Каюков (Stepán Kajukóv) Jegor Niliĉ Pjatigorov
Виталий Полицеймако (Vitálij Policejmáko) Jevstrat Spiridoniĉ
Владимир Таскин (Vladímir Táskin) Ĵestjakov
Константин Адашевский (Konstantín Adaŝévskij) Belebuĥin
Петр Гофман (Pjotr Gófman) La deĵoranto
Иван Назаров (Iván Nazárov) La lakeo
Николай Литвинов (Nikoláj Litvínov) La dikulo
Александр Бенеаминов (Aleksándr Beneamínov) La dirigento Informo ĉe Imdb.com
Kiel donacon al la Esperantistaro okaze de la venonta jaro 2018 mi prezentas gajan komedieton laŭ la rakonto de Anton Ĉeĥov. Eksterdube, ĉu tiu filmo levos vian humoron dum la festado. Laŭ sia formo tiu ĉi historio, kiel oni povas rimarki, estas renverso de “La revizoro” fare de Nikolaj Gogol. Eksterdube, ankaŭ la reĝisoro de la filmo atentis tion siatempe kaj klopodis plenigi ĝin per farsa bufonaĵo en la stilo de ĉi tiu verkisto; dum certaj momentoj sur ekrano vere videblas “iaj porkaj buŝegoj anstataŭ vizaĝoj”.
Tamen, se la estetiko de la filmo estas tiu de Gogol, ĝia esenco tamen restas tiu de Ĉeĥov, ĉar la ĉefa temo, kiu sonas en ĝi, estas temo de la homa digno, kiu por Ĉeĥov ĉiam estis tre grava. Ja la ĉefa rolulo malestimas la ceterajn por tio, ke li bonege scias, ke tiu ĉi digno ĉe ili tute mankas; kaj kiam li post sia provoko atendas de ili ajnan reagon, kiu povus almenaŭ iome demonstri la malon, li ricevas nur mortan silenton. Kaj al li restas nenio, krom ĵeti al ili: “Ĉu vi silentas? Do silentu plu”. Tiu ĉi sceno ne malpli aktualas hodiaŭ, ol ĝi estis tia por Ĉeĥov.
Sed antaŭ ĉio la prezentata filmo estas gaja rakonto, en kiu vi trovos multajn kialojn por rideti kaj eĉ ridi. Do, renkontu kun rideto la jaron 2018 kaj mi deziras al vi ĉion plej bonan.
Hodiaŭ komenciĝas demonstrado de la sepa epizodo de “Stelaj Militoj” kaj tra la mondo oni jam atendas antaŭ kinejoj por ekscii, kio nova okazis en unu tre fora galaksio. Estas, tamen, bona preteksto reveni al la pli frua tempo, kiam oni avide serĉis ĉiun novan eron da informo pri la venonta filmo. Kiam aperis unua antaŭfilmeto de ĝi, ĉiuj estis mirigitaj de la lumglavo kun manŝirmilo; ĝi fariĝis objekto de multaj serĉoj kaj karikaturaĵoj. Ne staris flanke de tio ankaŭ rusiaj adorantoj de la sagao, kiuj kreis humuran prezentaĵon de tio, kiel lumglava duelo povas aspekti, se ĝiaj partoprenantoj strebas sekvi modon. Agrablan spektadon kaj estu la Forto kun vi!
Finante nian malgrandan ekskurson tra la arta mondo de Nikolaj Gogol, mi volas prezenti vere raran ekzemlperon de kinarto – fragmenton el kinoversio de lia novelo «La portreto», aperinta en 1915. Ĉi tiu verko malsimilas aliajn «hororajn» novelojn de Gogol per tio, ke ĝiaj eventoj havas lokon ne en Ukrainio, sed en Peterburgo. Ekzistas Esperanta traduko de la novelo, publikigita en 1911, sed hodiaŭ ĝi estas praktike nehavebla. Tiam por konatigi vin kun enhavo de la verko, mi prezentas ĝian resumon, prenitan el la ruslingva Vikipedio:
Juna malriĉa pentristo Andrej Ĉartkov, malgraŭ tio, ke li ne havas monon por pagi luadon de sia loĝejo, aĉetas en arta butiko portreton de nekonata al li homo, maljunulo en azia vesto. La portreto altiris atenton de Ĉartkov per tio, ke liaj okuloj efikis tute kiel vivaj. Veninte hejmen, li ne povas liberiĝi de impreso, ke la maljunulo rigardas lin, nokte li sonĝas koŝmarojn, ligitajn kun la portreto. En unu el sonĝoj la maljunulo eliris el la portreta kadro kun sako, plena da mono, kaj la pentristo sukcesis kapti unu pakaĵon kun subskribo "1000 ĉervoncoj". Matene, kiam aperas kvartalestro, postulanta de Ĉartkov lupagan ŝuldon, en la kadro de la portreto oni trovas ĝuste tian pakaĵon, kian la pentristo vidis en la sonĝo.
Ĉartkov transloĝiĝas en luksan loĝejon sur Nevskij-avenuo, publikigas anoncon en gazeto, kaj baldaŭ li ekhavis multajn mendantojn. Li estiĝas moda pentristo, faras multe da portretoj. Li kontentigas postulojn de klientoj, sed multaj liaj antaŭaj konatuloj rimarkas, ke lia talento, antaŭe klare videbla, malaperis. Ĉartkov estiĝas avarulo kaj mizantropo. Vidinte en ekspozicio bildon de unu el liaj antaŭaj konatuloj, li komprenas, ke liaj bildoj malproksimas de perfekteco. Ĉartkov ŝlosiĝas en sia laborejo kaj penas krei ion similan, sed ne sukcesas; tiam li komencas aĉetadi pentrartajn ĉefverkojn kaj neniigas ilin. Baldaŭ Ĉertkov freneziĝas kaj mortas.
Post kelka tempo en unu aŭkcio oni prezentas, inter aliaj aĵoj, la portreton de aziano, iam aĉetitan de Ĉartkov. Kiam dum merĉandado ĝia prezo tre kreskas, aperas pentristo B., kaj deklaras, ke li posedas specialan rajton pri ĉi tiu bildo. Por pruvi siajn vortojn, li rakontas jenan historion.
Li priskribas uzuriston, kiu loĝis iam en Kolomna, distrikto de Peterburgo, kaj estis konata pro tio, ke li povis uzuri ĉian monsumon sub kondiĉoj, kiuj komence ŝajnis avantaĝaj, tamen poste montriĝis, ke rezultiĝis grandegaj procentoj. Negoco kun la uzuristo ĉiam sendis malfeliĉon al siaj klientoj.
Patro de B., ankaŭ pentristo, kiu loĝis proksime, ricevis mendon pri portreto de la aziano. Ĉar li jam delonge havis ideon pentri la malhelan spiriton en la aspekto de sia najbaro, li akceptis la mendon. Tamen dum laboro pri la portreto (sur kiu la okuloj rezultiĝas precipe timigaj) la pentristo ekas sperti nekompreneblan teruron kaj finfine forkuras el la domo de la mendinto. Sekvintan tagon la uzuristo mortas, kaj servistino alportas la nefinitan portreton al la pentristo. Post iom da tempo la pentristo komencas senti strangajn ŝanĝojn en si. Li volas bruligi la portreton, sed lia amiko persvadas lin ne fari tion kaj forprenas ĝin al si; poste li siavice donas ĝin al sia nevo. Ĉiun posedanton de la portreto persekutas malfeliĉoj, kaj ĝia kreinto baldaŭ perdas edzinon, filinon kaj filon. Tiam la pentristo, kompeninte ke parto de la animo de la maljunulo transiĝis en la portreton, sendas pliaĝan filon studi en la Akademio de artoj kaj mem foriras en monaĥejon. Poste kelka tempo da pia kaj rigora vivo li pentras tie bildon de Kristnasko, kaj lia kreitaĵo montrĝas plena de sankteco. La filo vizitas lin en la monaĥejo, kaj la patro diras al li certajn instruojn kaj pensojn pri arto; li ankaŭ petas trovi la portreton kaj neniigi ĝin.
Pentristo B. prezentas sin kiel filo de la aŭtoro de la portreto kaj diras, ke post multaj jaroj da serĉado li finfine trovis la bildon. Sed kiam li, kaj kune kun li ankaŭ vizitantoj de la aŭkcio, turnas sin al muro, kiel pendis la bildo, montriĝas, ke la portreto malaperis.
Kiel vi povas vidi, Gogol ĉi tie anticipis tiajn famajn hororaĵojn, kiel «La Portreto de Dorian Grey», «Koŝmaro sur Ulma strato» kaj «Telefonvoko». Bedaŭrinde, el la filmo, en kiu ludis unu el unuaj aktoroj de la rusa kino Andrej Gromov kaj kiun reĝisoris fama kreinto de pupa animacio Vladislav Stareviĉ, konserviĝis nur ok minutoj, tamen ili montras ĝuste la plej hororan momenton – nokton, kiam la heroo troviĝas en povo de terura vizio. En la verko ĉi tiu sceno estas priskribita majstrece: al heroo ŝajnas, ke li jam liberiĝis la koŝmaro, vekiĝis.. sed ĉio ekas ripeti sin dekomene kaj montriĝas, ke tio ankaŭ estis sonĝo – tiel okazas kelkfoje. Interese, ke en la filmo oni ŝanĝis pozicion de la heroo – en la novelo estas dirite, ke kuŝante sur la lito, li povas vidi la portreton; en la filmo li kuŝas dorsen al ĝi. Tamen ĝuste tio ebligas krei bezonatan sencon ĉe la spektanto, kiam li observas kiel malantaŭ la nenion suspektanta Ĉartkov la portreto ekas viviĝi. Similan scenon oni poste ripetis en konana horofilmo «La mumio» (1932).
La kreitaĵon de skulptoro Nikolaj Andrejev oni konsideras ĉefverko de monumenta ĝenro. Foto el Vikipedio (musklaku por vidi plenskalan varianton).
Sur la piedestalo de la monumento de Nikolaj Gogol, kreinta al lia centraja jubileo en 1909, troviĝas basreliefoj kun herooj de liaj verkoj (parenteze, ĉi tie oni povas trovi inter ili la heroon de novelo «La portreto»). Sorto de ĉi tiu monumento montriĝis inda por priskribi ĝin fare de plumo de Gogol mem. Dum kvar jardekoj la monumento straris sur Arbatskaja-placo, ĝis kiam en la jaro 1952 ĝi estis malmuntita – kiel oni supozas, kun aprobo de Stalin, kiu ĉiam peteris ĝin dum veturi al eksterurba rezidejo kaj al kiu ne plaĉis ĝia «dekadenca» aspekto – kaj anstataŭita per nova, «optimisma» figuro de la verkisto. La malnova monumento nur en la jaro 1959 estis restarigita, tamen sur alia loko – en korto de domo sur Nikitskij-bulvardo, kie Gogol pasigis kvar lastajn jarojn de sia vivo kaj kiel li mortis. Plej interese estas, ke la korto estas malpli ol tricent metrojn for de la antaŭa lokiĝo de la monumento. Rezulte ĉi tiu loko estas ununura en la mondo, kie du monumentoj de sama homo staras tiel proksime unu al la alia. Certaj verkistoj, inklude amikon de Gogol Aleksandr Puŝkin, priskribis en siaj verkoj viviĝantajn statuojn. Do facilas imagi scenon, kiel du Gogol-oj lasas nokte siajn postamentojn kaj promenas, interparolante. Ili certe havas multon por rakonti unu al alia...