Showing posts with label Humuro. Show all posts
Showing posts with label Humuro. Show all posts

Saturday, 14 December 2019

La revizoro





Produktado: la Ŝtata televido de Sovetunio
Jaro: 1982
Reĝisoro: Валентин Плучек (Valentín Plúĉek)
Komponisto: Юрий Буцко (Júrij Buckó)
Geaktoroj:
Urbestro – Анатолий Папанов (Anatólij Papánov)
Anna Andrejevna – Вера Васильева (Véra Vasíljeva)
Marja Antonovna – Татьяна Васильева ( Tatjána Vasíljeva)
Ĥlopov – Спартак Мишулин (Sparták Miŝúlin)
Edzino de Ĥlopov – Бронислава Тронова (Bronisláva Trónova)
Ljapkin-Tjapkin – Юрий Авшаров (Júrij Avŝárov)
Zemlanika – Георгий Менглет (Geórgij Ménglet)
Ŝpekin – Зиновий Высоковский (Zinóvij Vysokóvskij)
Dobĉinskij – Александр Ширвиндт (Aleksándr Ŝírvindt)
Bobĉinskij – Михаил Державин (Miĥaíl Derĵávin)
Ĥlestakov – Андрей Миронов (Andréj Mirónov)
Osip – Александр Диденко (Aleksándr Didénko)
Ĥristian Ivanoviĉ – Георгий Тусузов (Geórgij Tusúzov)
Rastakovskij – Родион Александров (Rodión Aleksándrov)
Korobkin – Виктор Байков (Víktor Bájkov)
Kvartalestro – Владимир Ушаков (Vladímir Uŝakóv)
Svistunov – Юрий Соковнин (Júrij Sokóvnin)
Policano – Юрий Воробьев (Júrij Vorobjóv)
Poŝljopkina – Нина Корниенко (Nína Kornijénko)
Edzino de suboficiro – Надежда Каратаева (Nadéĵda Karatájeva)
Miŝka – А. Белов (A. Belóv)
Servanto de restoracio – Евгений Графкин (Jevgénij Gráfkin)
Oficisto – Алексей Левинский (Alekséj Levínskij)
Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj – geaktoroj de la teatro.
Imdb.com

La finiĝanta jaro 2019 estas tiu de multaj jubileoj. En Rusio tio estas ne nur la 220-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, omaĝe al kiu jam aperis (kaj plu aperos) publikaĵoj en projekto Aŭdvide, sed ankaŭ la 210-jara jubileo de alia granda nomo en la rusa literaturo, Nikolaj Gogol. Kaj en Esperantujo tio estas, certe, la 160-jara jubileo de Zamenhof, kiun oni festos morgaŭ, la 15-n de decembro. Kia do Esperanta video povus kunligi ĉi tiujn tri jubileoj? Eksterdube, tio estas “La revizoro” kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko. Ja Puŝkin estis amiko de Gogol kaj rakontis al tiu historion, kiu estiĝis bazo por la fama teatraĵo. 


Fama portreto de Nikolaj Gogol fare de Theodor von Möller

Mi jam skribis en la projekto koncenre “La revizoron”, kaj nun mi nur volas ripeti, ke ĉi tiu verko hodiaŭ restas ne mapli aktuala, ol en la jaro 1836, kiam ĝi premieris. Ja Gogol priskribas en ĝi, surbaze de propra sperto kiel oficisto, la maŝinon de ŝtata burokratio, kiu bonorde postvivis kaj Rusian imperion, kaj Sovetunion, kaj tute ne intencas malaperi. Sed eĉ kiam (kaj se) tio okazos, oni pludaŭros legi kaj spekti ĝin kun plezuro, ĉar en ĝi ĉeestas prezentaĵoj de homaj karakteroj, kiuj troveblas en ĉiu epoko.

Ĥlestakov. Desegnaĵo fare de Pjotr Boklevskij.

Ĝuste ĉi tiun celon – fari la klasikan teatraĵon freŝa kaj aktuala por la nuntempa spektantaro – havis la prezentita enscenigo, kretia en Teatro de satiro, unu el la plej popularaj moskvaj teatroj, fare de Valentin Pluĉek, disĉiplo de Vsevolod Mejerhold. Kiel la reĝisoro eksplikas en la antaŭparolo, oni interpretis “La revizoron” kiel “komedion de karakteroj kun elementoj de grotesko”, kaj tion oni ja povas observi tute bone.

Por la spektantoj tamen – kaj por la tiamaj kaj, eble, eĉ en pli granda grado, por la hodiaŭaj – unuavice gravas ne ĉi tiuj elementoj, sed brilega ludo de ĉefaj aktoroj – Andrej Mironov kiel Ĥlestakov kaj Anatolij Papanov kiel la urbestro. Ambaŭ ili estis tre talentaj artistoj kun vasta spektro de aktora ludo; ambaŭ estas unuanime ŝatataj, plejparte dank' al komediaj roloj en kino. Tie ili ne unufoje ludis kune; plej fama tia dueto aperis en popularega komedio “La diamanta brako”. Ankaŭ la komuna laboro en “La revizoro” apartenas al la plej bone memorataj partoj de ilia heredaĵo.

Interesaj faktoj

Aktoroj Aleksandr Ŝirvindt kaj Miĥail Derĵavin, kiuj ludas ĉi tie rolojn de Bobĉinskij kaj Dobĉinskij, estis fama estrada dueto, kiu prezentis skeĉojn dum 60 jarojn, ekde 1957 ĝis 2017.

Dum la muta sceno en la fino resonadas la vortoj de la urbestro: “Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli".

La monumento de Gogol, kiu aperas en la fino, estas fama verko de Nikolaj Andrejev. Ĝia historio meritas esti priskribita fare de plumo de Gogol mem. Ĉi tiu momumento estis kreita omaĝe al la 100-jara jubileo de la verkisto en 1909, kaj situis sur Arbatskaja-placo en Moskvo, komence de Gogolevskij-bulvaro. En la sovetia tempo, tamen, oni ekis kritiki ĝian “pesimismecon”; ekzistas legendo, ke ĝi malplaĉis persone al Stalin, kiu veturigadis preter ĝi sur sia vojo inter la Kremlo kaj eksterurba sidejo. Rezulte de tio, en la jaro 1952 okaze de la 100-jara datreveno de morto de Gogol la monumento estis forigita kaj oni konstruis sur ĝia loko “optimisman” varianton fare de Nikolaj Tomskij. La monumento fare de Andrejev estis dum certa tempo tenata en moskva Muzeo de arkitekturo, kaj en 1959 oni situigis ĝin en korto de domo laŭ Nikitskij-bulvaro, kie Gogol loĝis lastajn jarojn de sia vivo kaj kie li mortis. Ĝia nuna loko troviĝas nur 360 metrojn for de la komenca.


La monumento de Gogol fare de Nikolaj Andrejev.


Roluloj de "La revizoro" sur la basreliefo de la monumento.


La monumento de Gogol fare de Nikolaj Tomskij./Flickr.com

Tuesday, 30 April 2019

Malsamaj vizaĝoj



Originala titolo: Эти разные, разные, разные лица…
Studio: krea unuiĝo “Ekran”
Jaro: 1971
Aŭtoro de la scenaro: Юрий Сааков (Júrij Saákov).
Reĝisoroj: Игорь Ильинский (Igor Iljínskij), Юрий Саáков (Júrij Saákov).
Komponisto: Юрий Буцко (Júrij Buckó).
Aktoro: Игорь Ильинский (Igor Iljínskij).

Informo pri la filmo ĉe Imdb.com

Ĉi tiu almanako laŭ humuraj rakontoj de Anton Ĉeĥov havas trajton, kiu distingas ĝin en la multnombra vico de ekranaj versioj de liaj verkoj. Fakte, jam ĝia nomo aludas tion. Ja ĉiujn rolulojn, kies vizaĝoj aperas sur ekrano, en ĉi tiu filmo ludas sama aktoro!

Igor Iljinskij (1901 - 1987), verŝajne, meritas porti titolon “rusa aktoro de la dudeka jarcento”. Lia kariero en teatro kaj kino daŭris ekde la fino de la 1910-aj ĝis la 1980-aj, kaj dum ĉi tiu longa tempo li ĉiam konservis popularecon. Oni konas lin unuavice kiel komedian kinoaktoron; la plej memorata rolo de li estas tiu de ridinda burokrato Ogurcov en filmo “Karnavala nokto” (1956). Tamen lia aktora kaj reĝisora talento estis multe pli vasta, kion brile demonstras filmo “Malsamaj vizaĝoj”. Igor Iljinskij enkorpigas en ĝi la tutan galerion de tute malsimilaj figuroj (inter kiuj estas eĉ unu virina). Ĝuu do la gajan humuron kaj trafan priskribon de karakteroj fare de Ĉeĥov kaj fajnegan aktoran ludon fare de Iljinskij.

Aperigon de la filmo ebligis fakto, kie por ĉiuj, krom “Oratoro”, rakontoj, laŭ kiuj ĝi estis farita, troveblas Esperantaj tradukoj, aperintaj plejparte en la fruaj periodaĵoj. Jen listo da ili.


Interesaj faktoj

“La sonoriloj de Corneville”, menciitaj en “La morto de oficisto”, estas komedia opero, aperinta en 1877. Interese, ke en 1919 juna Igor Iljinskij partoprenis enscenigon de ĝi.

En la humuraj rakontoj de Ĉeĥov nomoj de roluloj ofte enhavas ironian signifon en la kunteksto de la prezentita situacio. En la fruaj tradukoj oni emis transdoni ĝin per Esperantigo; ekzemple, la rolulo de “La morto de oficisto” havas nomon Ĉervjakov, kiu devenas de ĉervjak (vermo). En la traduko do lia nomo estas Vermulo. Tamen tia rekta kaj “laŭvorta” komprenado de personaj nomoj pri karakteras por klasikisma literaturo kaj ĝenerale ne tre kongruas kun la stilo de Ĉeĥov; rezulte, la modernaj tradukistoj en Esperanton ne plu uzas ĝin. En la traduko de “Ĥameleono”, ekzemple, oni konservas la originalajn nomojn, kvankam por ruslingva leganto ankaŭ ili enhavas certan nuancon de ironio.

En “Oratoro” unu el la roluloj citas latinan proverbon De mortuis aut bene, aut nihil  – “Pri mortintoj aŭ bone, aŭ nenion”, tamen li erare diras aut mortuis nihil bene – “Aŭ pri mortintoj nenion bone”, ke ankaŭ aspektas irone en la kuteksto de la rakonto.

Leporo, kiun mencias la rolulo de “La nokto antaŭ la proceso”, estas aludo al tradicia superstiĉo: leporo, krucinta vojon, aŭguras malbonon. Notinde estas, ke kiam la rolulo bezonas subskribi faritan de li “medicinan recepton”, li inventas por tio nomon Zajcev, kiu devenas de zajac (leporo). Evidente, li rememoris ĉi tiun okazintaĵon, opiniante, ke ĝi jam montriĝis sensignifa; tamen, li eraris...

Por krei sian “recepton”, la rolulo uzas latinan esprimon Sic transit gloria mundi – “Tiel pasas la monda famo”.

En “La filino de Albiono”, kiam Grjabov penas alparoli la anglinon, li provas uzi la francan lingvon kaj diras Je vous prie (“Mi petas vin”). Ĉi tiu detalo ankoraŭfoje montras la tiutempan situacion en internacia komunikado, kiam la franca lingvo estis same “defaŭlta” varianto por tio, kiel la angla nune.

Sunday, 31 December 2017

Masko

Ligilo al YouTube
Subtekstoj
Kiel spekti la videon kun eksteraj subtekstoj

Studio: “Sovjetskaja Belarusj”
Jaro: 1938
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Сергей Сплошнов (Sergéj Sploŝnóv)
Geaktoroj:
Степан Каюков (Stepán Kajukóv) Jegor Niliĉ Pjatigorov
Виталий Полицеймако (Vitálij Policejmáko) Jevstrat Spiridoniĉ
Владимир Таскин (Vladímir Táskin) Ĵestjakov
Константин Адашевский (Konstantín Adaŝévskij) Belebuĥin
Петр Гофман (Pjotr Gófman) La deĵoranto
Иван Назаров (Iván Nazárov) La lakeo
Николай Литвинов (Nikoláj Litvínov) La dikulo
Александр Бенеаминов (Aleksándr Beneamínov) La dirigento

Informo ĉe Imdb.com

Kiel donacon al la Esperantistaro okaze de la venonta jaro 2018 mi prezentas gajan komedieton laŭ la rakonto de Anton Ĉeĥov. Eksterdube, ĉu tiu filmo levos vian humoron dum la festado. Laŭ sia formo tiu ĉi historio, kiel oni povas rimarki, estas renverso de “La revizoro” fare de Nikolaj Gogol. Eksterdube, ankaŭ la reĝisoro de la filmo atentis tion siatempe kaj klopodis plenigi ĝin per farsa bufonaĵo en la stilo de ĉi tiu verkisto; dum certaj momentoj sur ekrano vere videblas “iaj porkaj buŝegoj anstataŭ vizaĝoj”.

Tamen, se la estetiko de la filmo estas tiu de Gogol, ĝia esenco tamen restas tiu de Ĉeĥov, ĉar la ĉefa temo, kiu sonas en ĝi, estas temo de la homa digno, kiu por Ĉeĥov ĉiam estis tre grava. Ja la ĉefa rolulo malestimas la ceterajn por tio, ke li bonege scias, ke tiu ĉi digno ĉe ili tute mankas; kaj kiam li post sia provoko atendas de ili ajnan reagon, kiu povus almenaŭ iome demonstri la malon, li ricevas nur mortan silenton. Kaj al li restas nenio, krom ĵeti al ili: “Ĉu vi silentas? Do silentu plu”. Tiu ĉi sceno ne malpli aktualas hodiaŭ, ol ĝi estis tia por Ĉeĥov.

Sed antaŭ ĉio la prezentata filmo estas gaja rakonto, en kiu vi trovos multajn kialojn por rideti kaj eĉ ridi. Do, renkontu kun rideto la jaron 2018 kaj mi deziras al vi ĉion plej bonan.

Afiŝo de filmo "Masko"

Wednesday, 27 December 2017

Familia feliĉo

Afiŝo de filmo "Familia feliĉo"

Ligilo al YouTube
Subtekstoj
Kiel spekti la videon per VLC-ludilo


Studio: Mosfilm
Jaro: 1969

Hodiaŭ, daŭrigante publikadon de la ekranaj versioj de Anton Ĉeĥov, mi prezentas elektitajn fragmentojn el almanako “Familia feliĉo”, aperinta en 1969.

Nerveco

Aŭtoro de la scenaro: Аркадий Ставрицкий (Arkádij Stávrickij)
Reĝisoro: Александр Шейн (Aleksándr Ŝejn)
Geaktoroj:
Николай Гриценко (Nikoláj Gricénko) – Dmitrij Vaksin
Раиса Куркина (Raísa Kúrkina) – Edzino de Vaksin
Лидия Сухаревская (Lídija Súĥarevskaja) – Guvernistino

Jen ankoraŭ unu specimeno de arta lerteco de Ĉeĥov, kiu kapablas en malgranda okazaĵo trovi ion demonstrindan – humuran aŭ seriozan. Ĉi-foje la okazaĵon kaŭzis timoj, kiujn oni ŝatis sugesti al si en ĉiuj tempoj. Kompreneble, ĉiu tempo havas siajn preferatajn timindaĵojn; hodiaŭ oni per “mistikaj” televidkanaloj timigas sin pri aliplanedanoj, kiuj povas forŝteli vin el via propra dormoĉambro; antaŭ cent jarojn oni timigis sin pri alia. Sed kiaj ajn estus ĉi tiuj timoj, homon impreseman ili povas ja konduki al rezulto tute neatendita...

Edziĝpropono

Aŭtoro de scenaro kaj reĝisoro: Сергей Соловьев (Sergéj Solovjóv)
Geaktoroj:
Георгий Бурков (Geórgij Burkóv) – Lomov
Анатолий Папанов (Anatólij Papánov) – Ĉubukov
Екатерина Васильева (Jekaterína Vasíljeva) – Natalja Stepanovna

Ĉi tiu kinoversio de la komedieto, kiun mi jam prezentis en la projekto, estis debuto de la konata rusia reĝisoro Sergej Solovjov. Post spekti la klasikstilan enscenigon fare de Malij-teatro, interese estas observi la manieron, kun kiu la reĝisoro solvis sian taskon. Evidente li strebis eviti stilon, atendeblan en okazo de tia literatura fonto, kaj agis kun libereco, malavare ŝprucita per ironio. Tamen post spekti ĉi tiun version ĝis la fino oni neeviteble sentos, ke la aŭtentika intonacio de Ĉeĥov ja sonas en ĝi. Rimarkeblas tristo, kun kiu la reĝisoro vidas la sortojn de la roluloj, kaj ĉi-kuntekste la nomo de la almanako akiras pluan signifon...

Noto: ekde nun filmoj, publikigitaj en la projekto, estos provizitaj per alŝuteblaj subtekstoj, por ke oni povu spekti ilin en plenekrana formato. Vd. ligilojn al la subtekstoj kaj la instrukcio supre. Ĉar la YouTube-kanalo de studio Mosfilm malpermesas republikigon de siaj videoj en aliaj retejoj, oni povas spekti la filmon nur tiumaniere.


Wednesday, 30 December 2015

Animaciaj filmoj de studio «Pilot». Parto 3

Ĥaŝo (2001)



2+1 =... (2003) 



Norde de sudo (2003) 



Tria parto de la animacia kolekto de studio «Pilot» inkludas ĝiajn filmojn de la 2000aj jaroj – nigrohumuran miniaturaĵon «Ĥaŝo», rakonton pri memidentigo «2+1=...» kaj aventuron de du eksimoj – tiu de rusia Ĉukĉa duoninsulo kaj tiu de usona Alasko – neatendite unuigitaj meze de Pacifiko. 

Interesaj faktoj

Filmo «2+1=...» aludas figuron de Drako Goriniĉ, malica trikapa drako de la rusa folkloro.

En filmo «Norde de sudo» estas «paska ovo» ĉe 9:11: pasaĝeroj sur ferdeko de ŝipo havas aspektojn de rusiaj animaciaj reĝisoroj. 

Tuesday, 29 December 2015

Animaciaj filmoj de studio «Pilot». Parto 2

Aviadistoj (1990) 



Perloĉasistoj (1990)



Formulo 1 (1991) 



En la dua parto de la kolekto da animaciaĵoj fare de studio «Pilot» rolulas komika dueto (klasika varianto – la Alta kaj la Malalta), kiu unuafoje aperis en animacia almanako de la jaro 1985.

Saturday, 19 December 2015

Animaciaj filmoj de studio «Pilot». Parto 1

Lifto 1 (1989). Selektitaj partoj




Lifto 3 (1991). Selektitaj partoj




Pums (1990)





Antaŭe mi jam havis kialon por rakonti pri studio «Pilot», unu el la plej brilaj fenomenoj de la rusia animacio dum lastaj tridek jaroj. Hodiaŭ ni povas konatiĝi kun specimenoj de ĝia kreado, prezentita en la oficialaj kanaloj ĉe YouTube. Kolekton da ĝi malkovros filmoj el serio «Lifto». Tio estis kvin almanakoj, aperintaj inter 1989 kaj 1992, kie komencantaj reĝisoroj sub arta gvidado de Aleksandr Tatarksij prezentis siajn spritajn kaj emociplenajn kreaĵojn. Mia plej ŝatata historio el la prezentitaj estas la dua el la tria almanako. Malgaja tamen versimila ekspliko, kial aliplanedanoj ne kontaktas nin...

Interesaj faktoj

En la lasta historio de la unua almanako «Lifto» oni uzis suiton de Isaak Dunajevskij, kreitan por filmo «La infanoj de kapitano Granto» (1936), laŭ la fama romano de Jules Verne. La historio mem memorigaj alian lian romanon, «La misteran insulon».

Wednesday, 16 December 2015

Moderna lumglava batalo



Hodiaŭ komenciĝas demonstrado de la sepa epizodo de “Stelaj Militoj” kaj tra la mondo oni jam atendas antaŭ kinejoj por ekscii, kio nova okazis en unu tre fora galaksio.  Estas, tamen, bona preteksto reveni al la pli frua tempo, kiam oni avide serĉis ĉiun novan eron da informo pri la venonta filmo. Kiam aperis unua antaŭfilmeto de ĝi, ĉiuj estis mirigitaj de la lumglavo kun manŝirmilo; ĝi fariĝis objekto de multaj serĉoj kaj karikaturaĵoj. Ne staris flanke de tio ankaŭ rusiaj adorantoj de la sagao, kiuj kreis humuran prezentaĵon de tio, kiel lumglava duelo povas aspekti, se ĝiaj partoprenantoj strebas sekvi modon. Agrablan spektadon kaj estu la Forto kun vi!

Disqus por Aŭdvide