Friday, 7 June 2019

Malgrandaj tragedioj



Originala titolo: Маленькие трагедии
Produktado: krea unuiĝo “Ekran”
Jaro: 1971
Reĝisoroj: Леонид Вивьен (Leoníd Vivjén) (enscenigo), Антонин Даусон (Antónin Dáuson), Леонид Пчёлкин (Leoníd Pĉólkin).
Aktoroj:
Николай Симонов (Nikoláj Símonov) – Saljeri
Иннокентий Смоктуновский (Innokéntij Smoktunóvskij) – Mocart
Бруно Фрейндлих (Bruno Freindlich/Brúno Fréjndlih) – la barono
Николай Мартон (Nikoláj Márton) – Alber
Василий Минин (Vasílij Mínin) – Ivano
Юрий Родионов (Júrij Rodiónov) – la duko
Юрий Свирин (Júrij Svírin) – Solomono, uzuristo
Informo ĉe Imdb.com

Hieraŭan tagon, la 6-n de junio 2019, en Rusio oni solene festis la 220-jaran jubileon de Aleksandr Puŝkin, centra figuro de la rusia kulturo. Pri lia singifo plej bone kaj plej kurte diris poeto kaj kritikisto Apolono Grigorijev: “Puŝkin estas nia ĉio”. Kaj tio ja estas vera. Puŝkin fondis la modernan rusan lingvon, la klasikan rusan literaturon, kiu dum sekvintaj jardekoj ravis la tutan mondon; lia poezio akompanas rusparolantojn ekde frua infaneco kaj la tutan vivon. Li estas tio, kio en Rusio unuigas ĉiujn, sendepende de pozicioj kaj mondkonceptoj; li prezentas idealon de homo kreanta kaj de homo ĝenerale (certe, ĉi tiu idealo emas anstataŭi la aŭtentikan personecon de viva homo, tamen tio estas kutima aĵo okaze de historiaj figuroj).

Al ĉio ĉi tio endas aldoni, ke Puŝkin kapablas servi ankaŭ kiel ĉefa rusia propagandisto de Esperanto – lia poezia heredaĵo estas relative malmulte konata tra la mondo, ĉar oni konsideras ĝin malfacile tradukebla en aliajn lingvojn. Nu, se temas pri lingvoj naciaj, tio eble estas vera, tamen en la lingvon internacian oni tradukadas la verkojn de Puŝkin jam pli, ol jarcenton, kaj vere ne sen sukceso. Oni povas konatiĝi Esperante kun la ĉefa verko de Puŝkin, versa romano “Eŭgeno Onegin”, same kiel kun multaj aliaj liaj kreitaĵoj. Kaj se oni diros, ke la Fina venko estas bezonata por ke la mondo povu konatiĝi kun Puŝkin per Esperanto – multaj en Rusio trovos ĉi tiun kialon sufiĉa.


Sur la krestomatia portreto fare de Orest Kiprenskij (1827) Puŝkin estas montrita kiel ideala bildo de arta kreanto, kiu ĵus eniris zenitan tempon de la disvolviĝo de sia talento.

Do, projekto Aŭdvide prezentas okaze de la jubileo televidan version de spektaklo laŭ du dramoj el ciklo “Malgrandaj tragedioj”, kreita en 1830. Alia granda reprezentanto de la rusa literaturo, Anna Aĥmatova, skribis, ke “povas esti, en neniu verko de la monda poezio la minacaj demandoj de moralo estas starigitaj tiel akre, kiel en “Malgrandaj tragedioj” de Puŝkin”.


Desegnaĵo de Puŝkin sur la kovraĵo de la manuskripto, kiu surhavas titolon “Dramaj scenoj” – unu el variantoj, per kiuj la aŭtoro nomis la ciklon. La uzata nuntempe nomo “Malgrandaj tragedioj” estis elektita fare de eldonistoj. (La prezentitan sur ĝi figuron oni povas vidi komence de la filmo.)

Unua el la prezentitaj pecoj estas “Avara kavaliro”, kiu portas subtitolon “Scenoj el la tragikomedio de Chenstone The Covetous Knight”. Tamen angla poeto William Shenstone ne havas verkon kun tia nomo; tio estis mistifikaĵo, per kiu Puŝkin celis pravigi “nefinitan” aspekton de la verko. 

La temo, kiun la poeto pritraktas ĉi tie, estas, kiel facilas konjekti, tiu de avareco. Kaj ĝi estas pritraktita brilege: la monologo de la barono pri la povo de mono estas vere aĵo por ĉiuj tempoj – ne gravas, ĉu oni proponcas ĝin en ŝtona kelo aŭ en persona ĵetaviadilo; impetoj kaj sentoj, kiujn instigas riĉeco, ĉiam restas samaj.

La Esperanta traduko fare de Nikolaj Lozgaĉev aperis en La Ondo de Esperanto omaĝe al la 200-jara jubileo de poeto en 1999. En tiu jam malproskima (de interreta vidpunkto) tempo por montri la ĉapelitajn literojn oni uzis la signaron Latina-3a, kiun la modernaj kroziloj jam ne ofte rekonas. Tial vi povas elŝuti la korektitan version de ĉi retpaĝo.


La avara kavaliro. Bildo fare de Konstantin Makovskij (la 1890-aj).

Kaj la dua verko, “Mocart kaj Saljeri” estas, sendube, plej bona en la ciklo kaj staranta sur la nivelo de Ŝekspiro. Tamen, necesas noti, ke ĝi aperigis (aŭ, almenaŭ forte kontribuis aperigon) de maljusta historia mito – nome, ke komponisto Antonio Salieri estis kulpa pri morto de Mozarto. En 1997 ĉi tiu demando eĉ fariĝis objekto por italia juĝo, kiu oficiale malkonfirmis la akuzon.

Kiel do tio povis okazi? Fine de la 19-a jarcento Nikolaj Rimskij-Korsakov verkis operon subaze de la verko de Puŝkin. Tiuj ĉi verkoj siavice estiĝis inspirfonto por britia dramverkisto Peter Shaffer, kiu publikgis teatraĵon “Amadeo” en 1979; kaj en 1984 aperis ĝia kinoversio fare de Miloš Forman, kiu gajnis 8 premiojn “Oscar”. Finan eron de ĉi tiu ĉeno oni povas trovi en holivuda filmo “Lasta batalfilma heroo”, kies protagonisto – knabo, kiu trafis la mondon malantaŭ la kinoekrano – ekvidinte rolulon, ludatan de F. Murray Abraham, kiu ludis Salieri en la filmo de Forman, tuj ekkiras: “Tio estas la ulo, kiu venenis Mozarton!”.

Tiel do unu talentulo – eksterdube, nevole – makuligis la nomon de alia; ĉiuj ja komprenas teorie, ke beletra verko ne estas direkta respegulo de la realaj historiaĵoj, kaj ke ambaŭ Mocart kaj Saljeri de Puŝkin same malmulte similas la vivintajn homojn, kiel Rikardo la 3-a, portretita de jam menciita Ŝekspiro, similas la realan historian figuron. Tamen, la forto de la talento de Puŝkin montriĝis tioma, ke ĉi tiu mito ankoraŭ persistas. Kiel do ĝi naskiĝis?

En la 1820-aj jaroj en eŭropaj gazetoj aperis malklaraj onidiroj, ke Salieri antaŭ la morto konfesis, ke li venenis Mozarton. Ĉi tiuj onidiroj atingis Puŝkin-on kaj igis lin primediti. Malfacilas diri, kiomgradie li opiniis ilin veraj; tre probable, ke li tute ne rigardis ilin tiaj, tamen la situacio mem kaptis lian imagon. Ni nur supozu, ke tio estas vera – kiel do Salieri, kiu devus plej bone kompreni, kio estas Mozarto kaj kia estas lia signifo, povus fari tion? Ĉu tio estas nura envio, ĵaluzo aŭ io pli granda? Kaj en lia imago naskiĝas fuguro de homo, kiu dediĉis sin tute al servado de la alta ideo; kaj kiam aperas io, kion li konsideras minacanta ĉi ideon, li pretas oferdoni eĉ la plej karan por si, por ĝin defendi... Se ĉu li finfine sukcesis defendi ĝin? Ĉi tiu demando restas sen respondo.

Kaj ni povas vidi ĉi tie prologon de temoj vere grandaj kaj vastaj – ĉi tie estas kaj Dostojevskij kun siaj figuroj de Raskolnikov kaj aliaj homoj, posedataj de ideo; ĉi tie estas ankaŭ la dudeka jarcento, kiam oni faris por ideoj oferdonojn nekompareble multe pli multnombrajn – sed ĉion resumas vortoj, kiuj iĝis proverbaj en la rusa lingvo: “Genio kaj krimo estas du kontaŭaĵoj”. Kaj neniu povas ilin rebati...

La Esperanta traduko de Vsevolod Lojko, uzita ĉi tie, aperis en 1907. Ekzistas ankaŭ moderna traduko fare de Mikaelo Bronŝtejn, aperinta en libro “Aleksandr Puŝkin. Elektitaj verkoj”, eldonita omaĝe de la 200-jara jubileo de la poeto.

Kaj kiel finan noton, mi volas atentigi brilajn aktorojn, kiuj partoprenas la filmon: Bruno Freindlich en la rolo de la maljuna barono, Nikolaj Simonov en la rolo de Saljeri, kaj, certe, granda Innokentij Smoktunovskij en la rolo de Mocart.

Interesaj faktoj

Por “Avara kavaliro” oni uzis en la filmo muzikon de Dmitrij Ŝostakoviĉ, kaj por “Mocart kaj Saljeri” – kompreneble, tiun de Mozarto.

Povas aspekti strange, ke la servisto en “Avara kavaliro” havas ruse sonantan nomon Ivano. Tiel estas pro tiama tradicio de adaptado de alilingvaj nomoj; oni konsideris anglan nomon John kaj rusan Ivan variantojn de sama nomo Johano, do oni povas transdoni ĝin per “loka” varianto.

La traduko de Nikolaj Lozgaĉev havas unu malĝustaĵon: en la rakonto de la barono pri antikva reganto, kiu kreis monton, lia titolo estas tradukita kiel “caro”, ĉar en la rusa lingvo vorto царь (caro) aplikeblas ne nur por la rusaj aŭ bulgaraj monarkoj, sed ankaŭ por regantoj de la antikveco, kiel tiuj de Asirio, Babilonio aŭ Makedonio. En Esperanton oni tradukas tiajn titolojn kiel “reĝo”, do tiel estas en la subtekstoj.

Saljeri, dirante “Eĉ kiam Puĉĉini povis ravi parizanojn”, rememoras pri itala komponisto Giacomo Puccini ("la aĝa"), kies pranepo estis fama somnomano operkomponisto Giacomo Puccini.

Thursday, 30 May 2019

Pomo



Originala titolo: Яблочко, ankaŭ konata kiel Оптические перекладки (Optikaj platfiguraĵoj).
Produktado: studio Sojuzdetfilm
Jaro: 1946
Reĝisoroj: Иван Никитченко (Iván Nikítĉenko), Владимир Никитченко (Vladímir Nikítĉenko).
Aktoro: Давид Ашкенази (Davíd Aŝkenázi), Владимир Зернов (Vladímir Zernóv).
La filmo ĉe Imdb.com

Hodiaŭ projekto Aŭdvide prezentas peceton de la kina historio vere unikan kaj atentindan por ŝatantoj de ĝi. Estas tre interese kaj notinde observi, ke en la 1940-aj jaroj en Sovetunio oni kapablis, sur teknika kaj financa bazo nekompareble pli magra, ol tiu de Holivudo, krei specialajn efektojn, kiuj aspektas multe antaŭiĝi sian tempon.

Inicianto de ĉi tiu laboro estis Vladimir Nikitĉenko, specialisto pri kombina filmado, kiu ekde la 1930-aj ĝis komenco de la 1970-aj kreadis specialajn efektojn por kino. Longa periodo de lia kariero estis ligita kun studio “Gorkij” (en la 1930-aj – 1940-aj jaroj – studio “Sojuzdetfilm”), kie li partoprenis kreadon de efektoj por multaj filmoj, popularaj ĝis nun. Kune kun sia frato Ivan Nikitĉenko (1902 – 1958), ankaŭ specialisto pri kombina filmado, li kreis en 1945 originalan teknologion de “optikaj platfiguraĵoj” (originale оптические перекладки), nomitan laŭ analogio kun platfigura (aŭ eltondaĵa) teknologio de animacio. Kiel eksperimentan aplikadon de ĉi tiu teknologio, oni kreis en studio “Sojuzdetfilm” mallongdaŭran filmon, nomatan “Optikaj platfiguraĵoj”, tamen nuntempe konatan ĉefe sub nomo “Pomo”, laŭ la nomo de la marista danco, kiu estas uzita en ĝi.

Interesaj faktoj

En la interreto ĉi tiu filmo ankaŭ estas konata kiel “rusa Terminatoro”, pro simileco de la prezentita en ĝi tranformiĝo de la rolulo kun tiu el la fama filmo de James Cameron.

La muzika akompananto estas David Aŝkenazi, konata pianisto kaj komponisto.

Tuesday, 30 April 2019

Malsamaj vizaĝoj



Originala titolo: Эти разные, разные, разные лица…
Studio: krea unuiĝo “Ekran”
Jaro: 1971
Aŭtoro de la scenaro: Юрий Сааков (Júrij Saákov).
Reĝisoroj: Игорь Ильинский (Igor Iljínskij), Юрий Саáков (Júrij Saákov).
Komponisto: Юрий Буцко (Júrij Buckó).
Aktoro: Игорь Ильинский (Igor Iljínskij).

Informo pri la filmo ĉe Imdb.com

Ĉi tiu almanako laŭ humuraj rakontoj de Anton Ĉeĥov havas trajton, kiu distingas ĝin en la multnombra vico de ekranaj versioj de liaj verkoj. Fakte, jam ĝia nomo aludas tion. Ja ĉiujn rolulojn, kies vizaĝoj aperas sur ekrano, en ĉi tiu filmo ludas sama aktoro!

Igor Iljinskij (1901 - 1987), verŝajne, meritas porti titolon “rusa aktoro de la dudeka jarcento”. Lia kariero en teatro kaj kino daŭris ekde la fino de la 1910-aj ĝis la 1980-aj, kaj dum ĉi tiu longa tempo li ĉiam konservis popularecon. Oni konas lin unuavice kiel komedian kinoaktoron; la plej memorata rolo de li estas tiu de ridinda burokrato Ogurcov en filmo “Karnavala nokto” (1956). Tamen lia aktora kaj reĝisora talento estis multe pli vasta, kion brile demonstras filmo “Malsamaj vizaĝoj”. Igor Iljinskij enkorpigas en ĝi la tutan galerion de tute malsimilaj figuroj (inter kiuj estas eĉ unu virina). Ĝuu do la gajan humuron kaj trafan priskribon de karakteroj fare de Ĉeĥov kaj fajnegan aktoran ludon fare de Iljinskij.

Aperigon de la filmo ebligis fakto, kie por ĉiuj, krom “Oratoro”, rakontoj, laŭ kiuj ĝi estis farita, troveblas Esperantaj tradukoj, aperintaj plejparte en la fruaj periodaĵoj. Jen listo da ili.


Interesaj faktoj

“La sonoriloj de Corneville”, menciitaj en “La morto de oficisto”, estas komedia opero, aperinta en 1877. Interese, ke en 1919 juna Igor Iljinskij partoprenis enscenigon de ĝi.

En la humuraj rakontoj de Ĉeĥov nomoj de roluloj ofte enhavas ironian signifon en la kunteksto de la prezentita situacio. En la fruaj tradukoj oni emis transdoni ĝin per Esperantigo; ekzemple, la rolulo de “La morto de oficisto” havas nomon Ĉervjakov, kiu devenas de ĉervjak (vermo). En la traduko do lia nomo estas Vermulo. Tamen tia rekta kaj “laŭvorta” komprenado de personaj nomoj pri karakteras por klasikisma literaturo kaj ĝenerale ne tre kongruas kun la stilo de Ĉeĥov; rezulte, la modernaj tradukistoj en Esperanton ne plu uzas ĝin. En la traduko de “Ĥameleono”, ekzemple, oni konservas la originalajn nomojn, kvankam por ruslingva leganto ankaŭ ili enhavas certan nuancon de ironio.

En “Oratoro” unu el la roluloj citas latinan proverbon De mortuis aut bene, aut nihil  – “Pri mortintoj aŭ bone, aŭ nenion”, tamen li erare diras aut mortuis nihil bene – “Aŭ pri mortintoj nenion bone”, ke ankaŭ aspektas irone en la kuteksto de la rakonto.

Leporo, kiun mencias la rolulo de “La nokto antaŭ la proceso”, estas aludo al tradicia superstiĉo: leporo, krucinta vojon, aŭguras malbonon. Notinde estas, ke kiam la rolulo bezonas subskribi faritan de li “medicinan recepton”, li inventas por tio nomon Zajcev, kiu devenas de zajac (leporo). Evidente, li rememoris ĉi tiun okazintaĵon, opiniante, ke ĝi jam montriĝis sensignifa; tamen, li eraris...

Por krei sian “recepton”, la rolulo uzas latinan esprimon Sic transit gloria mundi – “Tiel pasas la monda famo”.

En “La filino de Albiono”, kiam Grjabov penas alparoli la anglinon, li provas uzi la francan lingvon kaj diras Je vous prie (“Mi petas vin”). Ĉi tiu detalo ankoraŭfoje montras la tiutempan situacion en internacia komunikado, kiam la franca lingvo estis same “defaŭlta” varianto por tio, kiel la angla nune.

Wednesday, 13 February 2019

Du kantoj de Leonid Ĥaritonov

Eminenta rusia kantisto Leonid Ĥaritonov (1933 – 2017) estas konata alilande laŭ sia multjara laboro en la armea ensemblo de Aleksandrov, kie li plenumis, inter alie, tiajn famajn kantojn kiel tiun de la volgaj haŭlistoj. Tamen lia repertuaro estis pli vasta kaj inkludis ankaŭ klasikajn specimenojn de opera kaj kanta ĝenroj. Sube estas prezentitaj du kantoj, plenumitaj en lia koncerto en 1991.

Glorinda maro – sankta Bajkalo


Bazo por ĉi tiu kanto estis versaĵo fare de etnografo kaj poeto Dmitrij Davidov (1811 – 1888). En 1848 li verkis versaĵon “Pensoj de eskapinto sur Bajkalo”. Poste li tiel rakontis pri sia intenco:

Eskapintoj el bagnaj setlejoj estas konataj sub nomo de “preterpasantoj”... Ili kun neordinara kuraĝo trapasas naturajn obstaklojn survoje. Ili iras tra montoĉenoj, tra marĉoj, tranavigas grandegajn riverojn sur iu ajn peco de ligno, kaj okazis fojfoje, ke ili riskis tranavigi Bajkalon en bareloj, kiujn ili trovas sur ĝiaj bordoj.

En 1850-aj surbaze de la versaĵo aperis kanto, kreita fare de malliberuloj de Nerĉinska bagno. La Esperanta traduko fare de T. Fedotov, uzita por ĉi tiu video, estis trovita en Fejsbuko.

Vortareto por la kanto

Akatujo – rivero en Transbajkala regiono, sur kiu staras setlejo Nova Akatujo, kie en la 19-a jarcento troviĝis Akatuja bagno.

Barguzino – nordorienta vento, kiu blovas sur Bajkalo el la valo de rivero Barguzin.

Nerĉinsko – urbo en la Transbajkala regiono, kiu ankaŭ estis loko por bagno en la 19-a jarcento.

Omulo – rusa nomo de fiŝo arkta cisko (Coregonus autumnalis).

Ŝilka – rivero kaj urbo en la Transbajkala regiono.



Fojfoje barguzino movas sur Bajkalo ne nur ondojn de akvo, sed ankaŭ tiujn de glacio. Fine de decembro, kiam sur la sufaco de la lago komenciĝas aperi glacio en formo de longaj kristaloj, vento povas elpremi mason da ili sur bordon, kreante bildon, indan aparteni al sciencfiksia filmo.

Kanto pri pulo


Ĉi tiu muzika verko baziĝas sur klasikaĵo de la monda literaturo – “Faŭsto” de Goethe, kaj uzas tekston de la ŝerca kanteto, kiun kantas Mefisto en la kelo de Auerbach. Modest Musorgskij verkis muzikon por ĝi, laŭ la rusa traduko fare de poeto Aleksandr Strugovŝĉikov. La Esperanta teksto estis prenita el malmulte konata traduko de fragmentoj el “Faŭsto” fare de Abram Kofman. Ĉi tiu traduko aperis en Lingvo Internacia en 1896 (parto 1, parto 2 kaj parto 3).


Faŭsto kaj Mefisto en la kelo de Auerbach. Ilustraĵo fare de Eugène Delacroix.

Interese estas, ke baldaŭ kantoj aperas en Esperantaj tradukoj de la rusa literaturo kaj unu el ili ankaŭ estas tiu de mondekonata literaturaĵo, kie figuras la diablo. Certe, mi parolas pri “La Majstro kaj Margarita” de Miĥail Bulgakov, en la 17-a ĉapitro de kiu sovetiaj oficistoj, ensorĉitaj fare de unu el la asistantoj de satano, kantas “Glorindan maron” kontraŭ sia volo. La traduko de aperantaj en la teksto fragmentoj apartenas, verŝajne, al tradukinto Sergio Pokrovskij (kaj ĝi aspektas pli ĝusta laŭ enhavo, precipe en la dua strofo).


Kaj “Kanton pri pulo” oni trovas en novelo “La submarinistoj” fare de Aleksej Novikov-Priboj, rakontanta pri maristoj de rusia batala submarŝipo dum la Unua mondmilito (ĝi ŝajnas esti ununura verko en la rusa literaturo kun tia temo). Ĉi tiu rara eldono legeblas rete kaj oni renkontas tie “Kanton pri pulo”, kies gramofonan registraĵon fare de Fjodor Ŝaljapin oni aŭskultas en paneiĝinta ŝipo, por forpeli pensojn pri la minacanta danĝero. Kaj sur la finaj paĝoj de la novelo unu el la ŝipanoj, mense skuita post saviĝo el sub akvo, kapablas nur kriadi “La pul'! Ĥa-ĥa-ĥa!”.

Disqus por Aŭdvide