Saturday 30 November 2019

Fabelo pri morta princino kaj sep herooj



Originala titolo: Сказка о мертвой царевне и о семи богатырях
Produktado: studio Sojuzmultfilm
Jaro: 1951
Aŭtoroj de la scenaro: Юрий Олеша (Júrij Oléŝa), Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Reĝisoro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Komponisto: Юрий Никольский (Júrij Nikólskij).
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Daŭrigante la temon de la 210-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, hodiaŭ mi volas prezenti al vi tiun flankon de lia verkado, kun kiu oni en Rusio konatiĝas jam en frua aĝo. En lia verka heredaĵo troviĝas kelk fabeloj, kiuj estiĝis krestomatiega porinfana legaĵo kaj fonto por sennombraj interpetoj en diversaj specoj de arto. Puŝkin ne elpensis originalajn historiojn por ili, prenante tiujn el folkloro (la historio, sur kiu baziĝas “Fabelo pri morta princino kaj sep herooj” estas bone konata tra la mondo kaj troveblas en folkloro de multaj popoloj, inklude la rusan) tamen, samkiel ĉiam en verkado, ja gravas ne pri kio verki, sed kiel. Dank' al lia majstreco esprimoj el ĉi tiuj fabeloj eniris ĉiutagan parolon, trafe substrekante certajn trajtojn de homaj karakteroj.

Kaj la plej populara arta interpreto de ĉi tiu fabelo estas animacia filmo, aperinta en 1951 kaj farita en tiama stilo de studio “Sojuzmultfilm” – riĉe ornamita kaj vekanta asociojn kun rusaj lakaj miniaturoj.

La Esperantan tradukon fare de I. Lubjanovskij mi bezonis iome adapti, ĉar fojfoje ĝi draste kaj tute neeksplikeble devojiĝas de la ritmo kaj la amplekso de la originalo (espereble, la rezulton oni povas taksi kiel kontentigan).

Interesaj faktoj

Foje mi renkontis ĉarman rakonton el tiuj pri “infana saĝeco”: modernaj infanoj post spekti la animaciaĵon demandas: “Ĉu li kisis ankaŭ la hundon?” Kaj en la plej popularaj komentoj ĉe Jutubo oni ankaŭ domaĝas la hundon.

La ĉiutagan parolon trafis esprimo “Diru, hela, ĉu laŭ ver'” – ĝi estas citata por montri, ke oni volas aŭdi ion agrablan por si. Vortojn “Abomena mensogul'! Vi ja mokas min, spegul'!” estas citataj, kiam oni aspektas en okuloj de aliaj ne tiel, kiel oni volus. Kaj vortoj “Ĉu mi estas la plej bela, la plej blanka sub ĉielo?” sonas, kiam oni volas indiki troan memamon.


Bildkarto kun Paleĥa miniaturo laŭ la fabelo/Meshok.net


Ilustraĵo fare de Valentin Serov.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide