Ĉi tiu publikaĵo estas dediĉita al samideano James Bridge (Kanado), kies helpo ebligis solvi teknikajn problemojn kun la retejo.
Originala titolo: Огненный лис Jaro: 2024 Reĝisoro: Дмитрий Шпиленок (Dmitrij Ŝpilenok) Aktoro: Олег Вырозуб (Oleg Virozub) Imdb.com
Post pli ol dujara paŭzo projekto Aŭdvide revenas al siaj spektantoj kaj bondeziras al ili feliĉan jaron 2025. En ĝi vin atendos ne malmulte da novaĵoj ĉi tie kaj en aliaj projektoj de Iniciato Stelaro. Kaj hodiaŭ vi povas spekti Novjaran donacon al Esperantujo.
Kamĉatko, lando de severa kaj belega naturo.
Kiam li estis ankoraŭ infano, Vento perdis tutan sian familion pro atako de urso. La sorto favoris al li — li supervivis, iĝis adolta, renkontis sian amon, li mem estiĝis patro de familio. Lia vivo aspektas sennuba, sed unu tagon tiu, kiu iam forprenis liajn proksimulojn, revenas. Kaj nun li devas venki sian malnovan timon por defendi tiujn, kiuj estas al li karaj...
Geedzoj Dmitrij Ŝpilenok kaj Anna Ŝpilenok, anoj de dinastio, kiu jam kvardek jarojn defendas la naturon kaj konigas ĝian belon per la rimedoj de fota kaj kina artoj, kreis spektaĵon vere ravindan. Flama vulpo Vento kaj lia familio alportu ĝojon al vi kaj inspiru amon al tiuj, kun kiuj ni dividas la planedon.
Eminenta rusia kantisto Leonid Ĥaritonov (1933 – 2017) estas konata alilande laŭ sia multjara laboro en la armea ensemblo de Aleksandrov, kie li plenumis, inter alie, tiajn famajn kantojn kiel tiun de la volgaj haŭlistoj. Tamen lia repertuaro estis pli vasta kaj inkludis ankaŭ klasikajn specimenojn de opera kaj kanta ĝenroj. Sube estas prezentitaj du kantoj, plenumitaj en lia koncerto en 1991.
Glorinda maro – sankta Bajkalo
Bazo por ĉi tiu kanto estis versaĵo fare de etnografo kaj poeto Dmitrij Davidov (1811 – 1888). En 1848 li verkis versaĵon “Pensoj de eskapinto sur Bajkalo”. Poste li tiel rakontis pri sia intenco:
Eskapintoj el bagnaj setlejoj estas konataj sub nomo de “preterpasantoj”... Ili kun neordinara kuraĝo trapasas naturajn obstaklojn survoje. Ili iras tra montoĉenoj, tra marĉoj, tranavigas grandegajn riverojn sur iu ajn peco de ligno, kaj okazis fojfoje, ke ili riskis tranavigi Bajkalon en bareloj, kiujn ili trovas sur ĝiaj bordoj.
En 1850-aj surbaze de la versaĵo aperis kanto, kreita fare de malliberuloj de Nerĉinska bagno. La Esperanta traduko fare de T. Fedotov, uzita por ĉi tiu video, estis trovita en Fejsbuko.
Vortareto por la kanto
Akatujo – rivero en Transbajkala regiono, sur kiu staras setlejo Nova Akatujo, kie en la 19-a jarcento troviĝis Akatuja bagno.
Barguzino – nordorienta vento, kiu blovas sur Bajkalo el la valo de rivero Barguzin.
Nerĉinsko – urbo en la Transbajkala regiono, kiu ankaŭ estis loko por bagno en la 19-a jarcento.
Omulo – rusa nomo de fiŝo arkta cisko (Coregonus autumnalis).
Ŝilka – rivero kaj urbo en la Transbajkala regiono.
Fojfoje barguzino movas sur Bajkalo ne nur ondojn de akvo, sed ankaŭ tiujn de glacio. Fine de decembro, kiam sur la sufaco de la lago komenciĝas aperi glacio en formo de longaj kristaloj, vento povas elpremi mason da ili sur bordon, kreante bildon, indan aparteni al sciencfiksia filmo.
Kanto pri pulo
Ĉi tiu muzika verko baziĝas sur klasikaĵo de la monda literaturo – “Faŭsto” de Goethe, kaj uzas tekston de la ŝerca kanteto, kiun kantas Mefisto en la kelo de Auerbach. Modest Musorgskij verkis muzikon por ĝi, laŭ la rusa traduko fare de poeto Aleksandr Strugovŝĉikov. La Esperanta teksto estis prenita el malmulte konata traduko de fragmentoj el “Faŭsto” fare de Abram Kofman. Ĉi tiu traduko aperis en Lingvo Internacia en 1896 (parto 1, parto 2 kaj parto 3).
Faŭsto kaj Mefisto en la kelo de Auerbach. Ilustraĵo fare de Eugène Delacroix.
Interese estas, ke baldaŭ kantoj aperas en Esperantaj tradukoj de la rusa literaturo kaj unu el ili ankaŭ estas tiu de mondekonata literaturaĵo, kie figuras la diablo. Certe, mi parolas pri “La Majstro kaj Margarita” de Miĥail Bulgakov, en la 17-a ĉapitro de kiu sovetiaj oficistoj, ensorĉitaj fare de unu el la asistantoj de satano, kantas “Glorindan maron” kontraŭ sia volo. La traduko de aperantaj en la teksto fragmentoj apartenas, verŝajne, al tradukinto Sergio Pokrovskij (kaj ĝi aspektas pli ĝusta laŭ enhavo, precipe en la dua strofo).
Kaj “Kanton pri pulo” oni trovas en novelo “La submarinistoj” fare de Aleksej Novikov-Priboj, rakontanta pri maristoj de rusia batala submarŝipo dum la Unua mondmilito (ĝi ŝajnas esti ununura verko en la rusa literaturo kun tia temo). Ĉi tiu rara eldono legeblas rete kaj oni renkontas tie “Kanton pri pulo”, kies gramofonan registraĵon fare de Fjodor Ŝaljapin oni aŭskultas en paneiĝinta ŝipo, por forpeli pensojn pri la minacanta danĝero. Kaj sur la finaj paĝoj de la novelo unu el la ŝipanoj, mense skuita post saviĝo el sub akvo, kapablas nur kriadi “La pul'! Ĥa-ĥa-ĥa!”.
Produktado: Sverdlovska kinostudio Jaro: 1970 Reĝisoro: О. Воронцов (O. Voroncóv) Geaktoroj: artistoj de la Ŝtata norda rusa folklora koruso
Listo de programeroj:
1. Ой, морюшко, море, ой, Белое наше (Oj, mareto, maro, oj, Blanka nia) – 03:45
2. Ой, ты взойди, да красное солнышко (Oj, vi leviĝu, ruĝa suno) – 06:14
3. Пошли наши гусли (Ekiris nia guzlio) – 08:39
4. Ах дербень, дербень Калуга (Ah, derbenj, derbenj Kalugo) – 10:17
5. Danca programero – 12:05
6. Расставались у березки, не сдержалась, плакала (Ni adiaŭis ĉe betuleto, mi ne tenis min, ploris) – 14:22
7. Ах, не одна во поле дорога (Ah, etendiĝis vojo tra kampo) – 16:12
8. Уж ты прялица-кокорица моя (Oj vi, ŝpinilo-kokorica mia) – 19:30
9. За рекою Колышка стоял баской Николушка (Malantaŭ rivero Koliŝka staris beleta Nikolĉjo) – 20:50
10. Роздуй-ко, розвей-ко (Disblovu, disportu) – 22:25
11. Вологодские кружева (Vologda punto) – 24:40
12. Небывальшина (Nekredeblaĵo) – 27:40
13. Danca programero – 29:14
14. Виновата весна (Kulpas printempo) – 31:20
15. Барыня-Блоха (Sinjorino Pulo) – 33:45
16. Ох, во синем, во широком-то раздольице (Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno) – 34:54
17. Кари глазки (Brunaj okuloj) – 36:44
18. Утушки (Anasetoj) – 38:34
19. За Двиной, за северной (Malantaŭ Dvino, malantaŭ Norda) – 41:47
20. Везут молоду на чужу сторону (Oni veturigas junedzinon al fremda hejmo) – 43:58
21. Вдоль по Вологде (Laŭ rivero Vologda) – 45:31
22. Ерш Ершович (Jorŝ Jerŝoviĉ) – 47:17
23. Danca programero – 52:22
24. Ой светит месяц (Oj, lumas la luno) – 55:03
25. Не было ветру, не было горя (Ne estis vento, ne estis malĝojo) – 57:40
26. Вдоль по морю (Sur la maro) – 59:43
27. Причал (Albordiĝejo) – 1:01:08
28. Danca programero – 1:02:24
29. Ой, моря мои и реки (Oj, maroj miaj kaj riveroj) – 1:04:27
Kiam oni veturas en Rusion turisme, oni povas elekti diversajn vojojn depende de celoj, kiujn oni havas. Tamen se oni celas ekvidi “veran” Rusion, do oni direktu sin al la regiono konata kiel Rusa Nordo.
La vastan teritorion oriente de Finnlando rusoj koloniis en la mezepoko. Unu el ĉefaj partoprenantoj de ĉi proceso estis venintoj el Novgoroda respubliko; kiel ŝpuro de tio restis ĉarma detalo de la loka dialekto, kie oni ne diferencas sonojn “c” kaj “ĉ”, prononcante ion mezan – same kiel oni parolis en Novgorodo.
Ĉi tiu lando, kvankam malproksima al la centroj de la historiaj eventoj, ĝuste pro tio ekhavis grandegan signifon por la rusa kulturo, ĉar ĝi estiĝis rifuĝejo, kie malnovaj kulturaj fenomenoj sukcesis konserviĝi ĝis la 20-a jarcento. Ekzemple, eposaj kantoj, kies origino apartenas, verŝajne, al la tempoj antaŭ la mongola invado en la 13-a jarcento, estis fiksitaj en skriba formo plejparte en la rusa Nordo en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Kaj en la nuna tempo la filologia fakultato de Moskva universitato ĉiusomere sendas dialektologian ekspedicion en Arĥangelskan provincon, kies partoprenantoj – studentoj kaj laborantoj de la fakultato – registras novan materialon por dialekta vortaro en foraj vilaĝoj. En la fakultata retejo vi povas vidi karton de jam vizititaj lokoj kaj fotojn, faritaj dum la ekspedicioj (ekzemple, dum tiu de 2016).
Mezena pentrado (nomita tiel laŭ rivero Mezenj, ĉe kiu ĝi formiĝis) estas ornamaĵoj de hejma ilaro, prezentantaj artan mondobildon, kies simboloj originas ankoraŭ el la paganisma tempo.
Kaj la muzikan heredon de ĉi tiu lando jam preskaŭ jarcenton konservas Norda rusa folklora koruso – unu el plej malnovaj folkloraj korusoj en Rusio, fondita en 1926. En filma koncerto “Nordaj aŭroroj” ĝi prezentas riĉecon de folkloraj kantoj kaj dancoj sur belega fono de la norda naturo kaj la malnovaj arkitektaĵoj.
Interesaj faktoj
Kiĵi estas insulo en Onega lago, konata pro siaj specimenoj de ligna arkitekturo, unuavice pro la 22-kupola preĝejo de la Transfiguriĝo, konstruita en 1714. Ĝi aperas en la filmo ĉe 7:22 kaj 40:22.
Solovecaj insuloj estas famaj pro sia monaĥejo, fondita en la 15-a jarcento. Ĝia fortikaĵo, preĝejoj kaj konstruaĵoj, aperintaj plejparte en la 16-a jarcento, ekde 1992 troviĝas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi aperas en la filmo ĉe 06:28, 19:30 kaj 29:14.
Vorto derbenj, kiu aperas en la nomo de la kvara kanto, havas kiel ĉefan signifon en la dialekto de Arĥangelska provinco tiun de “kruda ŝtofo”. Tamen ĉi tie ĝi, verŝajne, servas nur kiel refreno, kiu kreas ritmon de kanto. Tiaspecaj refrenoj, kiuj ne portas tekstan signifon, estas nemaloftaj en rusaj folkloraj kantoj; en la 19-a jarcento filologoj eĉ “rekonstruis” laŭ refreno de unu tia kanto nomojn de “slavaj gedioj de amo” – Lel kaj Lado.
Laŭ PIV, ŝpinilo estas “dupinta ligna peco, ĉirkaŭ kiu ŝpinistino volvas la ĵus faritan fadenon". Tamen en la nomo de la oka kanto ĉi vorto signifas alian ilon por ŝpinado – altan subtenilon, sur kiu oni situigas prilaborotan fibramason. Tiaj subteniloj, ornamitaj per mezena pentrado, havis nomon kokorica, kiu divenas de korenj (radiko), ĉar tieaj majstroj faris ilin el arbotrunkoj kun radikoj tiel, ke radiko estiĝu apogilo (ĉi tie vi povas vidi foton de ili).
Dum kanto “Nekredeblaĵo” oni demonstras produktadon de kargopolaj ludiloj.
La plenumanto de kanto “Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno” figuras mezepokan kantiston, kiu akompanis sin per guzlio.
Nina Meŝko (1917-2008), kiu prezentas la koruson en ĉi tiu filmo, estris ĝin dum pli ol kvardek jaroj kaj komponis muzikon al multaj ĝiaj programeroj. Unu el plej konataj muzikverkoj de ŝi estas “Sorĉkanto pri la rusa lando” laŭ versaĵo de Maksimilian Voloŝin. En la originalo, kreita en 1918 dum katastrofo de la intercivitana milito, la poeto kreis per folkloraj simboloj alegorian bildon de revivĝo de la hejma lando. En 1992 dum simila atmosfero de transiĝo kaj malstabileco Nina Meŝko verkis laŭ ĝi muzikan poemon, kies registraĵo estas prezentita supre.
Hodiaŭ ni ankoraŭfoje revenas al la evento, pri kiu jam estis skribite ĉi tie — la falo de meteorito apud Ĉeljabinsk. Kvankam pasis pli ol unu jaro ekde tiam, sciinda informo pri ĝi ŝajnas nur kreski. Tamen komence mi proponas al via atento bonan muntaĵon el registraĵoj de la falo kaj ĝiaj konsekvencoj. Kelkaj bildoj de rompiĝantaj pro la eskploda ondo fenestroj, kiuj estas ĉi tie, ankoraŭ ne estis rimarkitaj aliloke.
Sed pri la plej interesa registraĵo oni eksciis relative antaŭnelonge. Montriĝis, ke sekureca kamerao registris falon de la duontuna fragmento de la meteorito en lagon Ĉebarkul, 75 kilometrojn sudokcidente de Ĉeljabinsk. Vi povas vidi leviĝintan fontanon da pecoj post la 40-a sekundo sur la supra rando de la blanka neĝsurfaco, en ĝia meza parto (ĝi malgrandas, tamen klare rimarkeblas). Oni jam diris, ke ĉi tiu meteorito estiĝis la plej bone dokumentita dum la tuta historio. Jen ankoraŭ unu brila konfirmaĵo de tio, ĉar ankoraŭ neniam oni filmis kolizion de meteorito kun surfaco!
Interesa koincido: 50 kilometrojn norde de Ĉeljabinsk situas alia lago, kies nomo sonas preskaŭ idente — Ĉebakul. La 11-n de julio 1949 ĝin ankaŭ trafis unu el fragmentoj de meteorito, kiu poste ricevis nomon "Kunaŝak". Kaj en la jaro 2013 amaskomunikiloj fojfoje konfuzis la nomojn de ambaŭ lagoj, el kio oni eĉ konkludis, ke la probablokalkulo estas refutita.
Dank' al moderna tekniko ne nur meteoritoj apenaŭ povas hodiaŭ eviti observadon, sed ankaŭ homoj povas renkonti meteoritojn en plej neatendita loko. En suba video vi povas vidi registraĵon, faritan de norgeva paraŝutisto dum salto. Ĉe 1:50 apud li preterflugis nigra ŝtono, kiu aspektis meteorito. Kiel skribas en sia blogo Philip Plait, usona astronomo kaj konata popularigisto de ĉi tiu scienco, se oni ekskludos varianton, ke la video estis falsita komputile (kio, laŭ lia opinio, estas malprobabla) do necesas konkludi, ke tio vere estis meteorito, falanta el la kosmo. Tio povus aspekti neatendita, ĉar oni kutime imagas, ke meteoritoj havas tre grandan rapidecon, tamen ĉio dependas de iliaj trajektorioj — verŝajne, ĉi tiu perdis sian energion en la supra parto de la atmosfero kaj nun moviĝis kiel ordinara falanta korpo.
Do tio estas alia unika registraĵo de meteorito, ĉar oni neniam observis ilian faladon post ĉeso de lumiĝo. Restas nur atendi, kiam oni sukcesos filmi ĉiujn stadiojn por sama meteorito. Tio ne estas malverŝajna, ĉar dank' al novaj observaj instrumentoj oni jam sukcesas rimarki malgrandajn kosmokorpojn, kiuj proksimiĝas al la Tero, kaj eĉ kalkuli proksimuman lokon de ilia falo.
Daŭrigante la kosman temon, hodiaŭ mi proponas al vi rigardi nian komunan hejmon de ekstere. Unua video, kiu estas prezentita ĉi tie, estas farita dum laboro de la 28-a kaj la 29-a ekspedicioj al la Internacia kosmostacio en periodo de aŭgusto ĝis oktobro 2011. Tempolupea filmado dum flugo super la nokta flanko de la Tero ebligis krei bildojn, sur kiuj nia planedo, kun siaj nuboj, fulmaj eksplodoj kaj urbaj lumoj aspektas viva organismo. Akompananta muziko estas verkita de germana komponisto Jan Jelinek.
Enhavo de la filmo:
1. Norda brilo dum nokta flugo super Usono.
2. Norda brilo kaj oriento de Usono nokte.
3. Suda brilo dum flugo super Madagaskaro ĝis sudokcidenta Aŭstralio.
4. Suda brilo sude de Aŭstralio.
5. Nokta flugo super la nordokcidenta marbordo de Usono gis centra Sudameriko.
6. Suda brilo de norda ĝis suda Pacifiko.
7. Tra duonon da la mondo.
8. Nokta flugo super Centra Afriko kaj Mezoriento.
9. Vespera flugo super Saharo kaj Mezoriento.
10. Nokta flugo super Kanado kaj centra Usono.
11. Flugo super suda Kalifornio ĝis Hudsona Golfo.
12. Insuloj en Filipina Maro nokte.
13. Flugo super orienta Azio ĝis Filipina Maro kaj Gvamo.
14. Vidaĵoj de Mezoriento nokte.
15. Nokta flugo super Mediteraneo.
16. Norda brilo kaj Usono nokte.
17. Suda brilo super Hinda Oceano.
18. Nokta flugo super Orienta Eŭropo ĝis Sud-Orienta Azio.
Ĉi tiu filmeto fare de fotisto Artjom Prjadko estas muntita el apartaj fojoj tiel, ke tuta tago el vivo de la rusia ĉefurbo densiĝas en du minutojn. Ne nur al alilokanoj, sed ankaŭ al denaskaj urbanoj, al kiuj apartenas aŭtoro de la projekto, interesas vidi Moskvon en tia perspektivo.
Parenteze, unu noto fare de moskvano: post 1:15 oni vidas observan placon sur Paseraj montoj, alta bordo de rivero Moskva, de sur kiu videblas belega panoramo de la urbo (ĝi aperas en la filmeto ĉe 01:50), tamen konstruaĵoj, kiuj videblas malantaŭe, en la realo estas multe pli foraj. Ĉi tie montras sin konata filma efekto, kiun oni uzas por, ekzemple, montri ion sur fono de la grandega lundisko.