Tuesday 4 December 2018

Nordaj aŭroroj


Produktado: Sverdlovska kinostudio
Jaro: 1970
Reĝisoro: О. Воронцов (O. Voroncóv)
Geaktoroj: artistoj de la Ŝtata norda rusa folklora koruso

Listo de programeroj:

1. Ой, морюшко, море, ой, Белое наше (Oj, mareto, maro, oj, Blanka nia)  – 03:45
2. Ой, ты взойди, да красное солнышко (Oj, vi leviĝu, ruĝa suno)  – 06:14
3. Пошли наши гусли (Ekiris nia guzlio) – 08:39
4. Ах дербень, дербень Калуга  (Ah, derbenj, derbenj Kalugo) – 10:17
5. Danca programero – 12:05
6. Расставались у березки, не сдержалась, плакала (Ni adiaŭis ĉe betuleto, mi ne tenis min, ploris) – 14:22
7. Ах, не одна во поле дорога (Ah, etendiĝis vojo tra kampo) – 16:12
8. Уж ты прялица-кокорица моя (Oj vi, ŝpinilo-kokorica mia) – 19:30 
9. За рекою Колышка стоял баской Николушка (Malantaŭ rivero Koliŝka staris beleta Nikolĉjo)   – 20:50
10. Роздуй-ко, розвей-ко (Disblovu, disportu) – 22:25
11. Вологодские кружева (Vologda punto) – 24:40
12. Небывальшина (Nekredeblaĵo) – 27:40
13. Danca programero – 29:14
14. Виновата весна (Kulpas printempo) – 31:20
15. Барыня-Блоха (Sinjorino Pulo) – 33:45
16. Ох, во синем, во широком-то раздольице (Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno)  – 34:54
17. Кари глазки (Brunaj okuloj) – 36:44
18. Утушки (Anasetoj) – 38:34
19. За Двиной, за северной (Malantaŭ Dvino, malantaŭ Norda)  – 41:47 
20. Везут молоду на чужу сторону (Oni veturigas junedzinon al fremda hejmo)  – 43:58
21. Вдоль по Вологде (Laŭ rivero Vologda) – 45:31
22. Ерш Ершович (Jorŝ Jerŝoviĉ) – 47:17
23. Danca programero – 52:22
24. Ой светит месяц (Oj, lumas la luno) – 55:03
25. Не было ветру, не было горя (Ne estis vento, ne estis malĝojo)  – 57:40
26. Вдоль по морю (Sur la maro) – 59:43
27. Причал (Albordiĝejo) – 1:01:08
28. Danca programero – 1:02:24
29. Ой, моря мои и реки (Oj, maroj miaj kaj riveroj) – 1:04:27

Kiam oni veturas en Rusion turisme, oni povas elekti diversajn vojojn depende de celoj, kiujn oni havas. Tamen se oni celas ekvidi “veran” Rusion, do oni direktu sin al la regiono konata kiel Rusa Nordo.

La vastan teritorion oriente de Finnlando rusoj koloniis en la mezepoko. Unu el ĉefaj partoprenantoj de ĉi proceso estis venintoj el Novgoroda respubliko; kiel ŝpuro de tio restis ĉarma detalo de la loka dialekto, kie oni ne diferencas sonojn “c” kaj “ĉ”, prononcante ion mezan – same kiel oni parolis en Novgorodo.

Ĉi tiu lando, kvankam malproksima al la centroj de la historiaj eventoj, ĝuste pro tio ekhavis grandegan signifon por la rusa kulturo, ĉar ĝi estiĝis rifuĝejo, kie malnovaj kulturaj fenomenoj sukcesis konserviĝi ĝis la 20-a jarcento. Ekzemple, eposaj kantoj, kies origino apartenas, verŝajne, al la tempoj antaŭ la mongola invado en la 13-a jarcento, estis fiksitaj en skriba formo plejparte en la rusa Nordo en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Kaj en la nuna tempo la filologia fakultato de Moskva universitato ĉiusomere sendas dialektologian ekspedicion en Arĥangelskan provincon, kies partoprenantoj – studentoj kaj laborantoj de la fakultato – registras novan materialon por dialekta vortaro en foraj vilaĝoj. En la fakultata retejo vi povas vidi karton de jam vizititaj lokoj kaj fotojn, faritaj dum la ekspedicioj (ekzemple, dum tiu de 2016). 




Mezena pentrado (nomita tiel laŭ rivero Mezenj, ĉe kiu ĝi formiĝis) estas ornamaĵoj de hejma ilaro, prezentantaj artan mondobildon, kies simboloj originas ankoraŭ el la paganisma tempo.

Kaj la muzikan heredon de ĉi tiu lando jam preskaŭ jarcenton konservas Norda rusa folklora koruso – unu el plej malnovaj folkloraj korusoj en Rusio, fondita en 1926. En filma koncerto “Nordaj aŭroroj” ĝi prezentas riĉecon de folkloraj kantoj kaj dancoj sur belega fono de la norda naturo kaj la malnovaj arkitektaĵoj.

Interesaj faktoj

Kiĵi estas insulo en Onega lago, konata pro siaj specimenoj de ligna arkitekturo, unuavice pro la 22-kupola preĝejo de la Transfiguriĝo, konstruita en 1714. Ĝi aperas en la filmo ĉe 7:22 kaj 40:22.



Solovecaj insuloj
 estas famaj pro sia monaĥejo, fondita en la 15-a jarcento. Ĝia fortikaĵo, preĝejoj kaj konstruaĵoj, aperintaj plejparte en la 16-a jarcento, ekde 1992 troviĝas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi aperas en la filmo ĉe 06:28, 19:30 kaj 29:14.

Vorto derbenj, kiu aperas en la nomo de la kvara kanto, havas kiel ĉefan signifon en la dialekto de Arĥangelska provinco tiun de “kruda ŝtofo”. Tamen ĉi tie ĝi, verŝajne, servas nur kiel refreno, kiu kreas ritmon de kanto. Tiaspecaj refrenoj, kiuj ne portas tekstan signifon, estas nemaloftaj en rusaj folkloraj kantoj; en la 19-a jarcento filologoj eĉ “rekonstruis” laŭ refreno de unu tia kanto nomojn de “slavaj gedioj de amo” – Lel kaj Lado.

Laŭ PIV, ŝpinilo estas “dupinta ligna peco, ĉirkaŭ kiu ŝpinistino volvas la ĵus faritan fadenon". Tamen en la nomo de la oka kanto ĉi vorto signifas alian ilon por ŝpinado – altan subtenilon, sur kiu oni situigas prilaborotan fibramason.  Tiaj subteniloj, ornamitaj per mezena pentrado, havis nomon kokorica, kiu divenas de korenj (radiko), ĉar tieaj majstroj faris ilin el arbotrunkoj kun radikoj tiel, ke radiko estiĝu apogilo (ĉi tie vi povas vidi foton de ili).

Kanto “Vologda punto” estas dediĉita al speco de punto, tradicie produktata en Vologda provinco.

Dum kanto “Nekredeblaĵo” oni demonstras produktadon de kargopolaj ludiloj.

La plenumanto de kanto “Oh, sur la blua, sur la vasta marebeno” figuras mezepokan kantiston, kiu akompanis sin per guzlio.



Nina Meŝko (1917-2008), kiu prezentas la koruson en ĉi tiu filmo, estris ĝin dum pli ol kvardek jaroj kaj komponis muzikon al multaj ĝiaj programeroj. Unu el plej konataj muzikverkoj de ŝi estas “Sorĉkanto pri la rusa lando” laŭ versaĵo de Maksimilian Voloŝin. En la originalo, kreita en 1918 dum katastrofo de la intercivitana milito, la poeto kreis per folkloraj simboloj alegorian bildon de revivĝo de la hejma lando. En 1992 dum simila atmosfero de transiĝo kaj malstabileco Nina Meŝko verkis laŭ ĝi muzikan poemon, kies registraĵo estas prezentita supre.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide