Monday 31 December 2018

Kiam abioj ekbrilas


Originala titolo: Когда зажигаются елки
Produktado: studio “Sojuzmultfilm”
Jaro: 1950
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Скребицкий (Geórgij Skrebíckij).
Reĝisoro: Мстислав Пащенко (Mstisláv Páŝĉenko).
Komponisto: Карэн Хачатурян (Karén Ĥaĉaturján).
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de la Nova jaro 2019 kaj prezentas klasikan Novjaran animaciaĵon, amatan jam de multaj generacioj de spektantoj. En ĉi tiu ĉarma historio rolulas ĉefaj figuroj de Novjara festo en Rusio – Avo Frosto kaj Neĝulino, kun kiuj oni jam povis konatiĝi detale en alia animaciaĵo, “Vintra fabelo”.

Interesaj faktoj

Aŭtoro de la bonkvalita literature scenaro (eĉ la ludilaj roluloj havas en ĝi proprajn karakterojn) estas verkisto Georgij Skrebickij (1903 – 1964), konata pro siaj porinfanaj rakontoj pri la naturo kaj ankaŭ pri aŭtobiografia libro pri sia infaneco en rusia provinco de la komenco de la 20-a jarcento.

Aŭtoro de versaĵo “Mirindaĵojn portas nin...” estas poeto kaj dramverkisto Sergej Miĥalkov (1913 – 2009), bone konata kiel aŭtoro de klasikaj porinfanaj versaĵoj. Lia ĉefa verko, tamen, estis la teksto de la himno de Sovetunio, kiun li kreis en 1943.

Ĉe 8:07 okazas ŝanĝo de vidpunkto al la scenejo, kvazaŭ la imagata “kamerao” moviĝas laŭ arko. Tiaspeca artifiko estas tre malofta en la tradicia desegnita animacio kaj en la sovetia animacio de tiu tempo ĝi estas unika.

Nekutima detalo estas tio, ke la sledon de Neĝulino tiras boacoj. Tradicie oni bildigas Avon Froston kaj Neĝulinon, uzantajn sledon, tiratan de trojko de ĉevaloj.

“Ora etikedo” (ruse “Zolotoj Jarlyk”) estas varmarko de ĉokolado, kreita en la komenco de la 20-a jarcento en sukeraĵa fabriko “Einem” en Moskvo. Post la revolucio la fabriko ricevis nomon “Krasnyj Oktjabr” (“Ruĝa Oktobro”). Ĉi tiu nomo estas bone konata ĝis nun kaj asociiĝas kun alta kvalito de dolĉaĵoj.


Konstruaĵoj de la fabriko, aperintaj fine de la 19-a jarcento sur bordo de rivero Moskva proksime de la Kremlo, estas rimarkinda ekzemplo de la industria arkitekturo de sia epoko kaj objekto de la kultura heredaĵo de Rusio. Nuntempe en ili situas oficejoj kaj ekspoziciejoj.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide