Monday 31 December 2012

Vintra fabelo

 
Ĝisdatigo de la 31-a de decembro 2015: nun ĉi tie spekteblas kolora versio de la aniamciaĵo, restarigita en 2012.


Originala titolo: Зимняя сказка
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1945
Aŭtoroj de la scenaro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó), Евгений Шварц (Jevgénij Ŝvárc).
Reĝisoro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Artaj direktoroj: Анатолий Сазонов (Anatólij Sazónov), Евгений Мигунов (Jevgénij Migunóv).
Desegnistoj: Б. Сутеева (B. Sutéeva), О. Геммерлинг (O. Hémmerling), Е. Танненберг (Je. Tánnenberg), В. Валерианова (V. Valeriánova).
Animaciistoj: Фаина Епифанова (Faína Jepifánova), Роман Давыдов (Román Davídov), Ламис Бредис (Lámis Brédis), Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Надежда Привалова (Nadéĵda Priválova), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Борис Дежкин (Borís Déĵkin), Лидия Резцова (Lídija Rezcóva), Александр Беляков (Aleksándr Beljakóv), Л. Кузнецова (L. Kuznecóva), Сюзанна Бялковская (Sjuzánna Bjalkóvskaja).
Kameraistoj: Елена Петрова (Jeléna Petróva), Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: П. И. Чайковский (Pjótr Ĉajkóvskij).
Redaktado de muziko: Ю. Никольский (Ju. Nikólskij).
Sonreĝisoro: С. Ренский (S. Rénskij).

Mi bondeziras ĉion plej bonan en la venanta jaro 2013 kaj prezentas ĉi tiun novjaran spektaĵon –  animacian  filmon “Vintra fabelo” kun muziko de Ĉajkovskij.

Interesaj faktoj – roluloj en la filmo:

Avo Frosto

En la moderna rusia kulturo ĉi tiu figuro laŭ siaj aspekto kaj funkcioj estas praktike sama kiel Kristnaska Viro en la okcidenta tradicio, tamen ĝi havas aliajn radikojn. Se Kristnaska Viro estas transformiĝinta bildo de Sankta Nikolao, do Avo Frosto, male, havas paganan originon: li devenas el folkloraj prezentoj pri potenca kaj ofte kruela spirito, mastro de vintro. En la okcidenteŭropa folkloro analogia figuro troveblas, ekzemple, en fabelo “La maljunulino Holle” de fratoj Grimm – en la rusa folkloro ekzistas fabelo “Morozko”, tre simila laŭ enhavo (jen ilustraĵo al ĝi). En la 19-a jarcento lia figuro estis prilaborata fare de literaturistoj kaj al la komenco de la 20-a jarcento ekhavis sian hodiaŭan aspekton.

Neĝulino

Originale rolulo sub nomo Neĝulino aperas en rusa folklora fabelo pri farita el neĝo figuro de knabino, kiu viviĝis. En la moderna formo ĉi tiu persono estas aŭtora kreitaĵo – ŝin inventis granda rusa dramverkisto Aleksandr Ostrovskij en fabela teatraĵo sub la sama nomo (1873). En la jaro 1882 okazis premiero de opero “Neĝulino” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kiu havis grandan sukceson. En la jaro 1952 studio “Sojuzmultfilm” faris animacian filmon laŭ la opero; ĝi estas spektebla ĉi tie. Laŭ Ostrovskij, Neĝulino estas filino de Frosto kaj Printempo, loĝanta ermite en palaco de sia patro. Ŝi petas la gepatrojn lasi ŝin vivi inter homoj. Tiuj konsentas, sub kondiĉo, ke ŝi ne enamiĝu, ĉar amon sendas al homoj suna dio Jarilo, malamiko de Frosto. Tamen ŝi ne sukcesis deteni sin de amo kaj pereis... 


"Neĝulino" (1899) de Viktor Vasnecov
(musklaku por vidi plenskalan bildon).

En la 20-a jarcento la figuro de Neĝulino spertis certajn ŝanĝojn: oni renomis ŝin nepino de Avo Frosto kaj ŝi akompanas lin en porinfanaj aranĝoj kaj spektaĵoj, dediĉitaj al Nova Jaro. Interese, ke en la filmo ŝi aperas el neĝa figuro – eble, tio estas respeguliĝo de la originala folklora fonto.

Nova Jaro

Sur bildokartoj kaj en novjaraj spektaĵoj oni kutime prezentas Novan Jaron en aspekto de knabo en vintra vesto. En la filmo li alveturas la festenon sur sledo, kion kutime faras Avo Frosto mem.

1 comment:

  1. Mia komputilo lastatempe ne sonis. Hodiaŭ mi finfine sukcesis tion ripari kaj ĝuis la animaciaĵojn. Tre ĝustatempe: ja hodiaŭ en Rusio oni festas la "Malnovan novan jaron". Gratulon al ĉiuj!

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide