Showing posts with label Moskvo. Show all posts
Showing posts with label Moskvo. Show all posts

Saturday, 14 December 2019

La revizoro





Produktado: la Ŝtata televido de Sovetunio
Jaro: 1982
Reĝisoro: Валентин Плучек (Valentín Plúĉek)
Komponisto: Юрий Буцко (Júrij Buckó)
Geaktoroj:
Urbestro – Анатолий Папанов (Anatólij Papánov)
Anna Andrejevna – Вера Васильева (Véra Vasíljeva)
Marja Antonovna – Татьяна Васильева ( Tatjána Vasíljeva)
Ĥlopov – Спартак Мишулин (Sparták Miŝúlin)
Edzino de Ĥlopov – Бронислава Тронова (Bronisláva Trónova)
Ljapkin-Tjapkin – Юрий Авшаров (Júrij Avŝárov)
Zemlanika – Георгий Менглет (Geórgij Ménglet)
Ŝpekin – Зиновий Высоковский (Zinóvij Vysokóvskij)
Dobĉinskij – Александр Ширвиндт (Aleksándr Ŝírvindt)
Bobĉinskij – Михаил Державин (Miĥaíl Derĵávin)
Ĥlestakov – Андрей Миронов (Andréj Mirónov)
Osip – Александр Диденко (Aleksándr Didénko)
Ĥristian Ivanoviĉ – Георгий Тусузов (Geórgij Tusúzov)
Rastakovskij – Родион Александров (Rodión Aleksándrov)
Korobkin – Виктор Байков (Víktor Bájkov)
Kvartalestro – Владимир Ушаков (Vladímir Uŝakóv)
Svistunov – Юрий Соковнин (Júrij Sokóvnin)
Policano – Юрий Воробьев (Júrij Vorobjóv)
Poŝljopkina – Нина Корниенко (Nína Kornijénko)
Edzino de suboficiro – Надежда Каратаева (Nadéĵda Karatájeva)
Miŝka – А. Белов (A. Belóv)
Servanto de restoracio – Евгений Графкин (Jevgénij Gráfkin)
Oficisto – Алексей Левинский (Alekséj Levínskij)
Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj – geaktoroj de la teatro.
Imdb.com

La finiĝanta jaro 2019 estas tiu de multaj jubileoj. En Rusio tio estas ne nur la 220-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, omaĝe al kiu jam aperis (kaj plu aperos) publikaĵoj en projekto Aŭdvide, sed ankaŭ la 210-jara jubileo de alia granda nomo en la rusa literaturo, Nikolaj Gogol. Kaj en Esperantujo tio estas, certe, la 160-jara jubileo de Zamenhof, kiun oni festos morgaŭ, la 15-n de decembro. Kia do Esperanta video povus kunligi ĉi tiujn tri jubileoj? Eksterdube, tio estas “La revizoro” kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko. Ja Puŝkin estis amiko de Gogol kaj rakontis al tiu historion, kiu estiĝis bazo por la fama teatraĵo. 


Fama portreto de Nikolaj Gogol fare de Theodor von Möller

Mi jam skribis en la projekto koncenre “La revizoron”, kaj nun mi nur volas ripeti, ke ĉi tiu verko hodiaŭ restas ne mapli aktuala, ol en la jaro 1836, kiam ĝi premieris. Ja Gogol priskribas en ĝi, surbaze de propra sperto kiel oficisto, la maŝinon de ŝtata burokratio, kiu bonorde postvivis kaj Rusian imperion, kaj Sovetunion, kaj tute ne intencas malaperi. Sed eĉ kiam (kaj se) tio okazos, oni pludaŭros legi kaj spekti ĝin kun plezuro, ĉar en ĝi ĉeestas prezentaĵoj de homaj karakteroj, kiuj troveblas en ĉiu epoko.

Ĥlestakov. Desegnaĵo fare de Pjotr Boklevskij.

Ĝuste ĉi tiun celon – fari la klasikan teatraĵon freŝa kaj aktuala por la nuntempa spektantaro – havis la prezentita enscenigo, kretia en Teatro de satiro, unu el la plej popularaj moskvaj teatroj, fare de Valentin Pluĉek, disĉiplo de Vsevolod Mejerhold. Kiel la reĝisoro eksplikas en la antaŭparolo, oni interpretis “La revizoron” kiel “komedion de karakteroj kun elementoj de grotesko”, kaj tion oni ja povas observi tute bone.

Por la spektantoj tamen – kaj por la tiamaj kaj, eble, eĉ en pli granda grado, por la hodiaŭaj – unuavice gravas ne ĉi tiuj elementoj, sed brilega ludo de ĉefaj aktoroj – Andrej Mironov kiel Ĥlestakov kaj Anatolij Papanov kiel la urbestro. Ambaŭ ili estis tre talentaj artistoj kun vasta spektro de aktora ludo; ambaŭ estas unuanime ŝatataj, plejparte dank' al komediaj roloj en kino. Tie ili ne unufoje ludis kune; plej fama tia dueto aperis en popularega komedio “La diamanta brako”. Ankaŭ la komuna laboro en “La revizoro” apartenas al la plej bone memorataj partoj de ilia heredaĵo.

Interesaj faktoj

Aktoroj Aleksandr Ŝirvindt kaj Miĥail Derĵavin, kiuj ludas ĉi tie rolojn de Bobĉinskij kaj Dobĉinskij, estis fama estrada dueto, kiu prezentis skeĉojn dum 60 jarojn, ekde 1957 ĝis 2017.

Dum la muta sceno en la fino resonadas la vortoj de la urbestro: “Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli".

La monumento de Gogol, kiu aperas en la fino, estas fama verko de Nikolaj Andrejev. Ĝia historio meritas esti priskribita fare de plumo de Gogol mem. Ĉi tiu momumento estis kreita omaĝe al la 100-jara jubileo de la verkisto en 1909, kaj situis sur Arbatskaja-placo en Moskvo, komence de Gogolevskij-bulvaro. En la sovetia tempo, tamen, oni ekis kritiki ĝian “pesimismecon”; ekzistas legendo, ke ĝi malplaĉis persone al Stalin, kiu veturigadis preter ĝi sur sia vojo inter la Kremlo kaj eksterurba sidejo. Rezulte de tio, en la jaro 1952 okaze de la 100-jara datreveno de morto de Gogol la monumento estis forigita kaj oni konstruis sur ĝia loko “optimisman” varianton fare de Nikolaj Tomskij. La monumento fare de Andrejev estis dum certa tempo tenata en moskva Muzeo de arkitekturo, kaj en 1959 oni situigis ĝin en korto de domo laŭ Nikitskij-bulvaro, kie Gogol loĝis lastajn jarojn de sia vivo kaj kie li mortis. Ĝia nuna loko troviĝas nur 360 metrojn for de la komenca.


La monumento de Gogol fare de Nikolaj Andrejev.


Roluloj de "La revizoro" sur la basreliefo de la monumento.


La monumento de Gogol fare de Nikolaj Tomskij./Flickr.com

Monday, 31 December 2018

Kiam abioj ekbrilas


Originala titolo: Когда зажигаются елки
Produktado: studio “Sojuzmultfilm”
Jaro: 1950
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Скребицкий (Geórgij Skrebíckij).
Reĝisoro: Мстислав Пащенко (Mstisláv Páŝĉenko).
Komponisto: Карэн Хачатурян (Karén Ĥaĉaturján).
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de la Nova jaro 2019 kaj prezentas klasikan Novjaran animaciaĵon, amatan jam de multaj generacioj de spektantoj. En ĉi tiu ĉarma historio rolulas ĉefaj figuroj de Novjara festo en Rusio – Avo Frosto kaj Neĝulino, kun kiuj oni jam povis konatiĝi detale en alia animaciaĵo, “Vintra fabelo”.

Interesaj faktoj

Aŭtoro de la bonkvalita literature scenaro (eĉ la ludilaj roluloj havas en ĝi proprajn karakterojn) estas verkisto Georgij Skrebickij (1903 – 1964), konata pro siaj porinfanaj rakontoj pri la naturo kaj ankaŭ pri aŭtobiografia libro pri sia infaneco en rusia provinco de la komenco de la 20-a jarcento.

Aŭtoro de versaĵo “Mirindaĵojn portas nin...” estas poeto kaj dramverkisto Sergej Miĥalkov (1913 – 2009), bone konata kiel aŭtoro de klasikaj porinfanaj versaĵoj. Lia ĉefa verko, tamen, estis la teksto de la himno de Sovetunio, kiun li kreis en 1943.

Ĉe 8:07 okazas ŝanĝo de vidpunkto al la scenejo, kvazaŭ la imagata “kamerao” moviĝas laŭ arko. Tiaspeca artifiko estas tre malofta en la tradicia desegnita animacio kaj en la sovetia animacio de tiu tempo ĝi estas unika.

Nekutima detalo estas tio, ke la sledon de Neĝulino tiras boacoj. Tradicie oni bildigas Avon Froston kaj Neĝulinon, uzantajn sledon, tiratan de trojko de ĉevaloj.

“Ora etikedo” (ruse “Zolotoj Jarlyk”) estas varmarko de ĉokolado, kreita en la komenco de la 20-a jarcento en sukeraĵa fabriko “Einem” en Moskvo. Post la revolucio la fabriko ricevis nomon “Krasnyj Oktjabr” (“Ruĝa Oktobro”). Ĉi tiu nomo estas bone konata ĝis nun kaj asociiĝas kun alta kvalito de dolĉaĵoj.


Konstruaĵoj de la fabriko, aperintaj fine de la 19-a jarcento sur bordo de rivero Moskva proksime de la Kremlo, estas rimarkinda ekzemplo de la industria arkitekturo de sia epoko kaj objekto de la kultura heredaĵo de Rusio. Nuntempe en ili situas oficejoj kaj ekspoziciejoj.

Tuesday, 31 December 2013

Bolŝoj-teatro. Koncerto okaze de la remalfermiĝo de la ĉefa scenejo


Riapertura Bol’šoj from Il Corriere Musicale on Vimeo.

Ĝisdatigo de januaro de 2017: ĉar la originala video, bedaŭrinde, ne estas spektebla ekster Rusio, kiel anstataŭaĵon mi proponas trovitan en la reto anticipan vidigon de la malfermo. Programeroj estas prezentitaj en ĝi parte per komputila animacio, parte per arkivaj registraĵoj. Konsisto de la programo, kiel vi povas trovi, forte diferenciĝas de la fina varianto, tamen ĝi kapablas doni prezenti pri tiu.

1. 00:20. Pjotr Ĉajkovskij. Kantato “Al la 200-jara jubileo de Petro la Unua”.
2. 01:13. Prezentaĵo – historiaj fasadoj de Bolŝoj-teatro.
3. 02:05. Pjotr Ĉajkovskij. Valso el baleto “La dormanta belulino”. Baleta programero laŭ speciala enscenigo de A. Ratmanskij.
4. 02:52. Prezentaĵo – malfermo de Bolŝoj-teatro en 1856 (ĝi estis rekonstruita post incendio en 1853). “Serenado” de Pjotr Ĉajkovskij.
5. 03:34. Polonezo el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka.
6. 04:32. Baleto “Spartako” fare de Aram Haĉaturjan. Sceno “Via Appia”. Koregrafio fare de Jurij Grigoroviĉ.
7. 06:13. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro laŭ temo “Minin kaj Poĵarskij enveturas la liberigitan Kremlon en 1612”. Ario de Igor el opero “Princo Igor”, kantata de Dmitrij Ĥvorostovskij.
8. 06:40. Baleto “Klaso-koncerto”. Finalo. Koregrafio fare de Boris Messerer.
9. 07:34. Fragmento el opero “Gefianĉiĝo en monaĥejo” fare de Sergej Prokofjev.
10. 07:57. Sekco de Bolŝoj-teatro laŭ projekto de Albert Cavos de 1856. Valso el baleto “Serena rojo” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.
11. 08:25. Fragmento el baleto “Don Kiĥoto” fare de Ludwig Minkus.
12. 09:15. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro “Apolono. Triumfo de la Muzoj”. Natalie Dessay. Ario de caridino Cignino el opero “Fabelo pri caro Saltano” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov.
13. 09:46. Eŭska danco el baleto “Flamo de Parizo” fare de Boris Asafjev. Koregrafio fare de A. Ratmanskij.
14. 10:40. Pjotr Ĉajkovskij. Fragmento el finalo de opero “Iolanta”.
15. 11:03. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro “La perspektivo, videbla de sur la Paseraj montoj”. Ario de Herman el opero “La pika damo” de Pjotr Ĉajkovskij, kantata de Plácido Domingo.
16. 11:34. Fragmento el opero “Princo Igor” fare de Aleksandr Borodin.
17. 12:25. Fragmento el baleto “La ora epoko” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.
18. 13:50. Parado de skizoj fare de dekoraciistoj de Bolŝoj-teatro. “Vaslo de floroj” el baleto “La nuksrompilo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
19. 14:34. Fragmento el baleto “La cigna lago” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
20. 15:52. Prezentaĵo – “Sceno ĉe la ofica perono” (meze de la 20-a jarcento adorantoj atendis tie por renkonti siajn idolojn). Ario el opero “Eŭgeno Onegin” fare de Pjotr Ĉajkovskij.
21. 16:31. Historia kurteno de Bolŝoj-teatro, teksita en 1954. Ario de Johana el opero “La Pucelo de Orleano” fare de Pjotr Ĉajkovskij, kantata de Violeta Urmana.
22. 16:58. Danco de teatraj servistinoj. Muziko fare de Ludwig Minkus. Koregrafio fare de A. Ratmanskij.
23. 17:17. Solena eliro de la artistoj de Bolŝoj-teatro. “Solena kronada marŝo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.


La 28-n de oktobro 2011 post la sesjara rekonstruo ree malfermiĝis la ĉefa scenejo de Bolŝoj-teatro. Ĉi tiun eventon oni festis per solena koncerto, kiun mi proponas hodiaŭ al via atento kiel donacon okaze de la venonta jaro 2014.


Fama kvadrigo de Apolono sur la fasado de Bolŝoj-teatro.

1. 02:50. Koruso “Gloru!” el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka. La opero, rakontanta pri eventoj el la tempo de la Granda Malordo, premieris en 1836 sub titolo “Vivo por la caro”. En 1939 aperis nova redakcio de la opero, en kiu konforme al la ideologiaj postuloj de la epoko, oni anstataŭs monarkisman patriotismon per patriotismo civila, ŝanĝinte la titolon laŭ la nomo de la ĉefa rolulo. En la postsovetia tempo oni surscenigas ambaŭ versiojn. Koruso “Gloru!” sonas en la finaĵo, laŭdante heroecon de la popolo, liberiginta sian landon de invadantoj. Ĝi estas konsiderata klasika specimeno de patriotisma muziko.

2. 06.50. Prezentaĵo – historiaj fasadoj de Bolŝoj-teatro. Oni montras, kiel ŝanĝigis aspekto de la teatro ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1776 ĝis hodiaŭ. Interese, ke ĉe 8:15 oni montras, kiel la konstruaĵo estis kamuflita dum la Dua mondmilito por eviti aviadan bombadon. Tio videblas ankaŭ sur la historia fotaĵo.

3. 09.00. Valso el baleto “Cindrulino” fare de Sergej Prokofjev. Fontano sur la scenejo estas kopio de tiu, kiu staras sur la placo antaŭ la teatro.

4. 15:20. Violeta Urmana (Litovio). Ario de Johana el opero “La Pucelo de Orleano” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

5. 22:50Polonezo el opero “Ivan Susanin” fare de Miĥail Glinka.

6. 27:20. Ivan Vasiljev kaj baletaj artistoj. Sceno el baleto “Spartako” fare de Aram Haĉaturjan. Oni povas ankaŭ spekti filman version de la klasika surscenigo fare de Jurij Grigoroviĉ kun grandaj artistoj Vladimir Vasiljev kiel Spartako kaj Maris Liepa kiel roma militestro Marko Kraso.

7. 34:45. Dmitrij Ĥvorostovskij. Ario de Jeleckij el opero “La pika damo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. La opero estas verkita laŭ la klasika novelo fare de Aleksandr Puŝkin, legebla en moderna Esperanta traduko de Aleksander Korĵenkov. Nomon Jeleckij, tamen, vi ne renkontos en la originalo, ĉar la libreto de la opero, verktita de komponista frato Modest Ĉajkovskij, serioze prilaboris la historion kaj enkondukis novajn rolulojn, unu inter kiuj estas princo Jeleckij. 

8. 41:35. Aleksandr Volĉkov, Aleksandr Vorobjov, Natalja Osipova, Anna Rebeckaja, Denis Savin kaj baletaj artistoj. Eŭska danco el baleto “Flamo de Parizo” fare de Boris Asafjev.

9. 46:35Natalie Dessay (Francio). Romanco “Ne kantu, belulino, ĉe mi...” fare de Sergej Raĥmaninov.

10. 51:45. “Kipĉakaj dancoj” el opero “Princo Igor” fare de Aleksandr Borodin. La opero estas kreita laŭ poemo "Parolo pri la militiro Igora" de la 12-a jarcento, kiu en Rusio okupas lokon de nacia eposo, same kiel "Kanto de Roland" en Francio aŭ "La Kanto de la Nibelungoj" en Germanio. Oni povas legi ĝin en moderna traduko fare de Sergio Pokrovskij.

11. 57:20. Nina Kapcova, Pavel Dmitriĉenko kaj baletaj artistoj. Tango el baleto “La ora epoko” fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ.

12. 1:02:30. Prezentaĵo – Bolŝoj-teatro interne (la 19-a jarcento). Fone sonas prologo “Promenade” el piana ciklo “Bildoj el ekspozicio” fare de Modest Musorgskij.

13. 1:05:00. Svetlana Zaĥarova, Andrej Uvarov kaj baletaj artistinoj. Adaĝo el baleto “La cigna lago” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

14. 1:13:55. Prezentaĵo – La kronado de imperiestro Aleksandro la Dua en la jaro 1856. La teatra konstruaĵo estis rekonstruita post incendio, kiu okazis en 1853 kaj malfermiĝis en sia moderna aspekto okaze de la kronado.

15. 1:16:00. Anna Aglatova, Jelena Zelenskaja, Svetlana Ŝilova, Ekaterina Ŝĉerbaĉenko. Kanta trio “Naturo kaj amo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. Sur la fono aperas skizoj por dekoracioj de spektaĵoj en Bolŝoj-teatro, okazintaj en diversaj jaroj.

16. 1:22:10. Prezentaĵo – “La 15-a perono, la 1950-aj jaroj”. Per ĉi tiu perono artistoj lasas la teatran konstruaĵon kaj ĉi tie ilin atendis adorantoj. En la 1950-aj jaroj ĉefaj kaj konkurantaj inter si estis adorantoj de famaj tenoruloj Sergej Lemeŝev kaj Ivan Kozlovskij. Dokumenta video pri ili kun subtekstoj en la angla troveblas ĉi tie.

17. 1:25:25. Andrej Grigorjev, Irina Dolĵenko, Maksim Paster, Boris Rudak, Lolitta Semenina, korusaj artistoj. Finaĵo de opero “Gefianĉiĝo en monaĥejo” fare de Sergej Prokofjev.

18. 1:31:10. Marija Aleksandrova, Vladislav Lantratov kaj baletaj artistoj. Fragmento el baleto “Don Kiĥoto” fare de Ludwig Minkus. Aŭstria komponisto Ludwig Minkus multe da tempo laboris en Rusio, kaj lia baleto “Don Kiĥoto” premieris ĝuste en Bolŝoj-teatro.

19. 1:35:05. Angela Gheorghiu (Romanio). Ariozo de Liza el opero “La pika damo” fare de Pjotr Ĉajkovskij.

20. 1:41:30. Prezentaĵo – “Malantaŭ la fermita kurteno”.

21. 1:44:25. Danco de la teatraj servistinoj. Muziko fare de Ludwig Minkus.

22. 1:46:30. Eminentaj artistoj, ligitaj kun Bolŝoj-teatro, rakontas pri sia sperto kaj rilato al ĝi.

23. 1:51:45. Prezentado de la teatra trupo. “Solena kronada marŝo” fare de Pjotr Ĉajkovskij. La marŝo estis verkita por la solenaĵoj en Moskvo okaze de la kronado de imperiestro Aleksandro la Tria en 1883.

Monday, 3 June 2013

La portreto



Finante nian malgrandan ekskurson tra la arta mondo de Nikolaj Gogol, mi volas prezenti vere raran ekzemlperon de kinarto – fragmenton el kinoversio de lia novelo «La portreto», aperinta en 1915. Ĉi tiu verko malsimilas aliajn «hororajn» novelojn de Gogol per tio, ke ĝiaj eventoj havas lokon ne en Ukrainio, sed en Peterburgo. Ekzistas Esperanta traduko de la novelo, publikigita en 1911, sed hodiaŭ ĝi estas praktike nehavebla. Tiam por konatigi vin kun enhavo de la verko, mi prezentas ĝian resumon, prenitan el la ruslingva Vikipedio:

Juna malriĉa pentristo Andrej Ĉartkov, malgraŭ tio, ke li ne havas monon por pagi luadon de sia loĝejo, aĉetas en arta butiko portreton de nekonata al li homo, maljunulo en azia vesto. La portreto altiris atenton de Ĉartkov per tio, ke liaj okuloj efikis tute kiel vivaj. Veninte hejmen, li ne povas liberiĝi de impreso, ke la maljunulo rigardas lin, nokte li sonĝas koŝmarojn, ligitajn kun la portreto. En unu el sonĝoj la maljunulo eliris el la portreta kadro kun sako, plena da mono, kaj la pentristo sukcesis kapti unu pakaĵon kun subskribo "1000 ĉervoncoj". Matene, kiam aperas kvartalestro, postulanta de Ĉartkov lupagan ŝuldon, en la kadro de la portreto oni trovas ĝuste tian pakaĵon, kian la pentristo vidis en la sonĝo.

Ĉartkov transloĝiĝas en luksan loĝejon sur Nevskij-avenuo, publikigas anoncon en gazeto, kaj baldaŭ li ekhavis multajn mendantojn. Li estiĝas moda pentristo, faras multe da portretoj. Li kontentigas postulojn de klientoj, sed multaj liaj antaŭaj konatuloj rimarkas, ke lia talento, antaŭe klare videbla, malaperis. Ĉartkov estiĝas avarulo kaj mizantropo. Vidinte en ekspozicio bildon de unu el liaj antaŭaj konatuloj, li komprenas, ke liaj bildoj malproksimas de perfekteco. Ĉartkov ŝlosiĝas en sia laborejo kaj penas krei ion similan, sed ne sukcesas; tiam li komencas aĉetadi pentrartajn ĉefverkojn kaj neniigas ilin. Baldaŭ Ĉertkov freneziĝas kaj mortas.

Post kelka tempo en unu aŭkcio oni prezentas, inter aliaj aĵoj, la portreton de aziano, iam aĉetitan de Ĉartkov. Kiam dum merĉandado ĝia prezo tre kreskas, aperas pentristo B., kaj deklaras, ke li posedas specialan rajton pri ĉi tiu bildo. Por pruvi siajn vortojn, li rakontas jenan historion.

Li priskribas uzuriston, kiu loĝis iam en Kolomna, distrikto de Peterburgo, kaj estis konata pro tio, ke li povis uzuri ĉian monsumon sub kondiĉoj, kiuj komence ŝajnis avantaĝaj, tamen poste montriĝis, ke rezultiĝis grandegaj procentoj. Negoco kun la uzuristo ĉiam sendis malfeliĉon al siaj klientoj.

Patro de B., ankaŭ pentristo, kiu loĝis proksime, ricevis mendon pri portreto de la aziano. Ĉar li jam delonge havis ideon pentri la malhelan spiriton en la aspekto de sia najbaro, li akceptis la mendon. Tamen dum laboro pri la portreto (sur kiu la okuloj rezultiĝas precipe timigaj) la pentristo ekas sperti nekompreneblan teruron kaj finfine forkuras el la domo de la mendinto. Sekvintan tagon la uzuristo mortas, kaj servistino alportas la nefinitan portreton al la pentristo. Post iom da tempo la pentristo komencas senti strangajn ŝanĝojn en si. Li volas bruligi la portreton, sed lia amiko persvadas lin ne fari tion kaj forprenas ĝin al si; poste li siavice donas ĝin al sia nevo. Ĉiun posedanton de la portreto persekutas malfeliĉoj, kaj ĝia kreinto baldaŭ perdas edzinon, filinon kaj filon. Tiam la pentristo, kompeninte ke parto de la animo de la maljunulo transiĝis en la portreton, sendas pliaĝan filon studi en la Akademio de artoj kaj mem foriras en monaĥejon. Poste kelka tempo da pia kaj rigora vivo li pentras tie bildon de Kristnasko, kaj lia kreitaĵo montrĝas plena de sankteco. La filo vizitas lin en la monaĥejo, kaj la patro diras al li certajn instruojn kaj pensojn pri arto; li ankaŭ petas trovi la portreton kaj neniigi ĝin.

Pentristo B. prezentas sin kiel filo de la aŭtoro de la portreto kaj diras, ke post multaj jaroj da serĉado li finfine trovis la bildon. Sed kiam li, kaj kune kun li ankaŭ vizitantoj de la aŭkcio, turnas sin al muro, kiel pendis la bildo, montriĝas, ke la portreto malaperis.

Kiel vi povas vidi, Gogol ĉi tie anticipis tiajn famajn hororaĵojn, kiel «La Portreto de Dorian Grey», «Koŝmaro sur Ulma strato» kaj «Telefonvoko». Bedaŭrinde, el la filmo, en kiu ludis unu el unuaj aktoroj de la rusa kino Andrej Gromov kaj kiun reĝisoris fama kreinto de pupa animacio Vladislav Stareviĉ, konserviĝis nur ok minutoj, tamen ili montras ĝuste la plej hororan momenton – nokton, kiam la heroo troviĝas en povo de terura vizio. En la verko ĉi tiu sceno estas priskribita majstrece: al heroo ŝajnas, ke li jam liberiĝis la koŝmaro, vekiĝis.. sed ĉio ekas ripeti sin dekomene kaj montriĝas, ke tio ankaŭ estis sonĝo – tiel okazas kelkfoje. Interese, ke en la filmo oni ŝanĝis pozicion de la heroo – en la novelo estas dirite, ke kuŝante sur la lito, li povas vidi la portreton; en la filmo li kuŝas dorsen al ĝi. Tamen ĝuste tio ebligas krei bezonatan sencon ĉe la spektanto, kiam li observas kiel malantaŭ la nenion suspektanta Ĉartkov la portreto ekas viviĝi. Similan scenon oni poste ripetis en konana horofilmo «La mumio» (1932).


La kreitaĵon de skulptoro Nikolaj Andrejev oni konsideras ĉefverko de monumenta ĝenro. Foto el Vikipedio (musklaku por vidi plenskalan varianton).

Sur la piedestalo de la monumento de Nikolaj Gogol, kreinta al lia centraja jubileo en 1909, troviĝas basreliefoj kun herooj de liaj verkoj (parenteze, ĉi tie oni povas trovi inter ili la heroon de novelo «La portreto»). Sorto de ĉi tiu monumento montriĝis inda por priskribi ĝin fare de plumo de Gogol mem. Dum kvar jardekoj la monumento straris sur Arbatskaja-placo, ĝis kiam en la jaro 1952 ĝi estis malmuntita – kiel oni supozas, kun aprobo de Stalin, kiu ĉiam peteris ĝin dum veturi al eksterurba rezidejo kaj al kiu ne plaĉis ĝia «dekadenca» aspekto – kaj anstataŭita per nova, «optimisma» figuro de la verkisto. La malnova monumento nur en la jaro 1959 estis restarigita, tamen sur alia loko – en korto de domo sur Nikitskij-bulvardo, kie Gogol pasigis kvar lastajn jarojn de sia vivo kaj kiel li mortis. Plej interese estas, ke la korto estas malpli ol tricent metrojn for de la antaŭa lokiĝo de la monumento. Rezulte ĉi tiu loko estas ununura en la mondo, kie du monumentoj de sama homo staras tiel proksime unu al la alia. Certaj verkistoj, inklude amikon de Gogol Aleksandr Puŝkin, priskribis en siaj verkoj viviĝantajn statuojn. Do facilas imagi scenon, kiel du Gogol-oj lasas nokte siajn postamentojn kaj promenas, interparolante. Ili certe havas multon por rakonti unu al alia...

Saturday, 22 December 2012

Moskvo 2011. Templupea filmado


Ĉi tiu filmeto fare de fotisto Artjom Prjadko estas muntita el apartaj fojoj tiel, ke tuta tago el vivo de la rusia ĉefurbo densiĝas en du minutojn. Ne nur al alilokanoj, sed ankaŭ al denaskaj urbanoj, al kiuj apartenas aŭtoro de la projekto, interesas vidi Moskvon en tia perspektivo. 

Parenteze, unu noto fare de moskvano: post 1:15 oni vidas observan placon sur Paseraj montoj, alta bordo de rivero Moskva, de sur kiu videblas belega panoramo de la urbo (ĝi aperas en la filmeto ĉe 01:50), tamen konstruaĵoj, kiuj videblas malantaŭe, en la realo estas multe pli foraj. Ĉi tie montras sin konata filma efekto, kiun oni uzas por, ekzemple, montri ion sur fono de la grandega lundisko.


Disqus por Aŭdvide