Showing posts with label Astronomio. Show all posts
Showing posts with label Astronomio. Show all posts

Saturday, 26 April 2014

Ankoraŭfoje pri meteoritoj

Hodiaŭ ni ankoraŭfoje revenas al la evento, pri kiu jam estis skribite ĉi tie — la falo de meteorito apud Ĉeljabinsk. Kvankam pasis pli ol unu jaro ekde tiam, sciinda informo pri ĝi ŝajnas nur kreski. Tamen komence mi proponas al via atento bonan muntaĵon el registraĵoj de la falo kaj ĝiaj konsekvencoj. Kelkaj bildoj de rompiĝantaj pro la eskploda ondo fenestroj, kiuj estas ĉi tie, ankoraŭ ne estis rimarkitaj aliloke.



Sed pri la plej interesa registraĵo oni eksciis relative antaŭnelonge. Montriĝis, ke sekureca kamerao registris falon de la duontuna fragmento de la meteorito en lagon Ĉebarkul, 75 kilometrojn sudokcidente de Ĉeljabinsk. Vi povas vidi leviĝintan fontanon da pecoj post la 40-a sekundo sur la supra rando de la blanka neĝsurfaco, en ĝia meza parto (ĝi malgrandas, tamen klare rimarkeblas). Oni jam diris, ke ĉi tiu meteorito estiĝis la plej bone dokumentita dum la tuta historio. Jen ankoraŭ unu brila konfirmaĵo de tio, ĉar ankoraŭ neniam oni filmis kolizion de meteorito kun surfaco!



Interesa koincido: 50 kilometrojn norde de Ĉeljabinsk situas alia lago, kies nomo sonas preskaŭ idente — Ĉebakul. La 11-n de julio 1949 ĝin ankaŭ trafis unu el fragmentoj de meteorito, kiu poste ricevis nomon "Kunaŝak". Kaj en la jaro 2013 amaskomunikiloj fojfoje konfuzis la nomojn de ambaŭ lagoj, el kio oni eĉ konkludis, ke la probablokalkulo estas refutita.

Dank' al moderna tekniko ne nur meteoritoj apenaŭ povas hodiaŭ eviti observadon, sed ankaŭ homoj povas renkonti meteoritojn en plej neatendita loko. En suba video vi povas vidi registraĵon, faritan de norgeva paraŝutisto dum salto. Ĉe 1:50 apud li preterflugis nigra ŝtono, kiu aspektis meteorito. Kiel skribas en sia blogo Philip Plait, usona astronomo kaj konata popularigisto de ĉi tiu scienco, se oni ekskludos varianton, ke la video estis falsita komputile (kio, laŭ lia opinio, estas malprobabla) do necesas konkludi, ke tio vere estis meteorito, falanta el la kosmo. Tio povus aspekti neatendita, ĉar oni kutime imagas, ke meteoritoj havas tre grandan rapidecon, tamen ĉio dependas de iliaj trajektorioj — verŝajne, ĉi tiu perdis sian energion en la supra parto de la atmosfero kaj nun moviĝis kiel ordinara falanta korpo.



Do tio estas alia unika registraĵo de meteorito, ĉar oni neniam observis ilian faladon post ĉeso de lumiĝo. Restas nur atendi, kiam oni sukcesos filmi ĉiujn stadiojn por sama meteorito. Tio ne estas malverŝajna, ĉar dank' al novaj observaj instrumentoj oni jam sukcesas rimarki malgrandajn kosmokorpojn, kiuj proksimiĝas al la Tero, kaj eĉ kalkuli proksimuman lokon de ilia falo.

Tuesday, 18 June 2013

La meteorito de Ĉeljabinsk. Televidaj raportaĵoj

1. La falo de la meteorito en Ĉeljabinsk kreis multajn onidirojn



1. La falo de la meteorito igis panikon inter ĉeljabinskanoj


Hodiaŭ mi proponas reveni por ioma tempo en februaron de ĉi tiu jaro kaj denove ekrigardi, kio okazis post eksterdube historia evento – la falo de Ĉeljabinska meteorito. En la antaŭa publikaĵo pri tio mi jam menciis interesajn koincidojn, ligitajn kun ĝi. Tamen la plej atentinda koincido estas, ke la plej granda korpo, enirinta la atmosferon de la Tero dum lastaj 105 jaroj, eksplodiĝis ne super oceano, dezerto aŭ tajgo, sed super urbo kun miliono da loĝantoj! Al ili ĉiuj vere bonŝancis – se la meteorito falus laŭ pli kruta trajektorio kaj eksplodiĝis mapli alte, tio kaŭzis grandajn homperdojn. 

Tamen jam sen tio oni spertis nemalmulte da ŝoko. La prezentitaj raportaĵoj certagrade kaptas atmosferon de konsterniĝo kaj nekompreno, kiu regis tiutage. Interese, ke ili senintence ankaŭ kaptas mankojn de onies scio – nome, de la raportisto mem. Kiam li mencias onidirojn, ke novaj meteoritoj povas fali sur la urbon, li prononcas “Ni esperu, ke tio ne okazos aŭ okazos sen seriozaj perdoj.” Por ĉiu, kiu havas bazajn prezentojn pri astronomio, klaras, ke tio estas tute malebla. Eĉ se fragmentoj de disfaliĝinta kosma korpo flugas unu post alia laŭ sama trajektorio (tiel estis en la jaro 1994, kiam kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis kun Jupitero), ili ne povas trafi unu lokon, ĉar la Tero ankaŭ moviĝas. Bedaŭrinde, en lastaj jaroj oni forigis en Rusio astronomion el la mezlerneja kurso, kie ĝi jam antaŭ tio okupis tre modestan lokon. Espereble, la okazinta rezultos pli seriozan rilaton al ĉi tiu areo de homa scio.

Spuro de la meteorito. Musklaku por vidi la plenskalan bildon.

Interese, ke Ĉeljabinska meteorito helpis malkovri ion novan ne nur pri la kosmo, sed ankaŭ pri la Tero, nome – pri ĝia atmosfero. Pro la eksplodo formiĝis fortega vertikala aerotorento, kiu leviĝis je dek kilometroj. Antaŭe neniu supozis, ke en la stratosfero, kiu estas multe pli stabila ol la malsupra atmosfero, eblas tiaj perturboj. Laŭ intervjuo kun rusia fizikisto Nikolaj Garkavij, specialistoj el NASA, kiu aktive esploras la eventon kaj, alude, “povos anonci sensaciajn rezultojn”, neoficiale nomas la meteoriton “rusa bolido” – ĝia originala nomo montriĝis tro malfacila por elparoli...


Sunday, 21 April 2013

La plej granda pejzaĝo


Daŭrigante la kosman temon, hodiaŭ mi proponas al vi rigardi nian komunan hejmon de ekstere. Unua video, kiu estas prezentita ĉi tie, estas farita dum laboro de la 28-a kaj la 29-a ekspedicioj al la Internacia kosmostacio en periodo de aŭgusto ĝis oktobro 2011. Tempolupea filmado dum flugo super la nokta flanko de la Tero ebligis krei bildojn, sur kiuj nia planedo, kun siaj nuboj, fulmaj eksplodoj kaj urbaj lumoj aspektas viva organismo. Akompananta muziko estas verkita de germana komponisto Jan Jelinek.

Enhavo de la filmo:

1. Norda brilo dum nokta flugo super Usono.
2. Norda brilo kaj oriento de Usono nokte.
3. Suda brilo dum flugo super Madagaskaro ĝis sudokcidenta Aŭstralio.
4. Suda brilo sude de Aŭstralio.
5. Nokta flugo super la nordokcidenta marbordo de Usono gis centra Sudameriko.
6. Suda brilo de norda ĝis suda Pacifiko.
7. Tra duonon da la mondo.
8. Nokta flugo super Centra Afriko kaj Mezoriento.
9. Vespera flugo super Saharo kaj Mezoriento.
10. Nokta flugo super Kanado kaj centra Usono.
11. Flugo super suda Kalifornio ĝis Hudsona Golfo.
12. Insuloj en Filipina Maro nokte.
13. Flugo super orienta Azio ĝis Filipina Maro kaj Gvamo.
14. Vidaĵoj de Mezoriento nokte.
15. Nokta flugo super Mediteraneo.
16. Norda brilo kaj Usono nokte.
17. Suda brilo super Hinda Oceano.
18. Nokta flugo super Orienta Eŭropo ĝis Sud-Orienta Azio.

Saturday, 2 March 2013

La meteorito de Ĉeljabinsk


Post certa paŭzo en disvolviĝo de la projekto la ĉielo mem sendis materialon por ĝi. Dum oni amase – ŝerce aŭ ne tute ŝerce – timis komence la 21-an de decembro 2012 kaj poste la transiĝon de asteroido 2012 DA14, la naturo decidis memorigi pri sia potenco de tute neatendita flanko. La meteorito, kiu eksplodiĝis super Ĉeljabinsk la 15-an de februaro, laŭ kvanto da liberigita energio montriĝis la plej forta dum 105 jaroj, ekde la tempo de Tunguska meteorito. Nekredeble, ke ĝi falis nur 2400 kilometrojn for de tiu kaj sur la teritorio de sama lando! La mondo vere estas malgranda loko... Aldonu, ke la falo okazis nur 15 horojn antaŭ la transiĝo de la jam menciita asteroido 2012 DA 14.


Supozata grando de la meteorito. Bildo el Vikipedio.


Pecoj de la meteorito, kolektitaj la 23-n de februaro fare de la ekspedicio de Ĉeljabinska ŝtata universitato. Bildo el Vikipedio.

Tamen ĉefa kaŭzo, pro kiu oni memoros ĉi tiun eventon, estas tute alia – unuafoje en la historio kosma korpo sukcesis vere damaĝi la homaron: pli ol 1500 urbanoj estis vunditaj de glaspecoj de rompitaj fenestroj, multaj konstruaĵoj bezonas riparon. Dum jaroj oni parolis pri neceso krei defendon kontraŭ tiaspecaj renkontiĝoj, sed pleja patro da publiko kaj potenculoj kutime perceptis tion aŭ kiel teorian perspektivon, aŭ kiel nur pluan pretekston por disvolvigi kosmajn teknologiojn. Ĉu la alarma signalo, kiun ni ricevis nun, estis sufiĉe laŭda por oni atentu ĝin?

Rezultiĝis ankaŭ, ke nuna evento estis la plej bone dokumentita aŭdvide, dank' al multnombraj kameraoj en aŭtomobiloj, sur stratoj kaj en la manoj de atestantoj. Sube vi povas vidi kolekton da tiaj videoj, kiuj reprezentas bildon de la okazintaĵo de la komenco ĝis la fino. Al ni kutimas vidi en holivudaj filmoj, kiel asteroido falas brilege kaj post tio la eksploda ondo detruas konstruaĵojn kaj ĵetas homoj for; hodiaŭ vi povas vidi ĉion ĉi tion en dokumenta registraĵo. Skalo, kompreneble, estas iom alia, tamen gravas ja esenco... 

  Ĝenerala kompilaĵo de la falo kaj ĝiaj konsekvencoj
 

 
Falo de la meteorito




 
Falo kaj ĝiaj konsekvencoj


 
Falo kaj veno de la eksploda ondo


 
Veno de la eksploda ondo



   
La meteorito traflugas post 0:30, la ondo venas post 1:20

Kaj fine – iomete da humuro. Same kiel loĝantoj de bulgaria urbo Gabrovo kutime estas prezentataj ŝerce kiel avaruloj, loĝantoj de Ĉeljabinsk, laŭ formiĝinta tradicio, figuras en multnobraj anekdotoj kiel severuloj. Kompreneble, ankaŭ la meteorito ne povis eviti mencion, kaj en la reto jam cirkulas tiaj variantoj kiel “La loĝantoj de Ĉeljabinsk estas tiom severaj, ke anstataŭ akve tie pluvas meteorite” aŭ mia plej ŝatata “La loĝantoj de la meteorito kun teruro observis proksimiĝon de Ĉeljabinsk”. Interesas, ke la ĉeljabinskanoj sukcesis pravigi sian reputacion en la supraj videoj; rigardu atente, ekzemple, la trian – videblas multaj piedirantoj, kiuj tute ne atentis brilan lumon de la meteorito, same kiel viro, promenanta kun hundo en la lasta. Kaj por vidi pluan atestaĵon, kiu subtenas ĉi tiun vidpunkton, spektu videon de aŭtomobila kamerao, kiu registris la stiranton samtempe kun la meteorito.


Disqus por Aŭdvide