Friday 20 December 2019

“Stelaj militoj” en koncerto



Ĉi-semajne en diversaj landoj okazas premiero de “Leviĝo de Skywalker” – la naŭa epizodo de “Stelaj militoj” kaj lasta (ĉu?) en la sagao pri Skywalker-oj. Siatempe mi jam faris publikaĵojn en projekto Aŭdvide, dediĉitajn al premieroj de la sepa kaj la oka epizodoj.

Ekde la tempo de la antaŭa publikaĵo la situacio ĉirkaŭ la fama kinoepopeo rimarkeble ŝanĝiĝis, kaj hodiaŭ jam eblas konstati, ke, bedaŭrinde, ĝi finiĝas ne tiel, kiel povus atendi ĝiaj ŝatantoj. Kial tio okazis? Nu, tio estas temo por aparta pridiskuto, kaj ĉi tie mi nur notos, ke “Stelaj militoj” estas aŭtora kreitaĵo de George Lucas, sendependa filmofaranto el la generacio de Nova Holivudo de la 1970-aj jaroj. Tamen esiĝinte parto de la grandega korporacia mekanismo, kies primara tasko estas generi profiton, ĝi neeviteble spertis tordiĝon. Ĉu ĉi tiu tordiĝo montriĝos fatala aŭ oni sukcesos ripari ĝiajn konsekvencojn, nur la estonto kapablos montri (sukceso de serio “La mandalorano” inspiras, tamen, certagradan esperon).

Sed en ĉiuj kazoj “Stelaj militoj” havos apogon fare de sia fidela zelotaro, kiu nuntempe jam montriĝas kapabla eĉ rivali grandajn studiojn. Oni, ekzemple, refaris la scenon de duelo inter Obi-Wan kaj Darth Vader en la kvara epizodo kaj produktis filmon pri la lasta, kiu enhavas en daŭro de dekdu minutoj pli da aŭtentika etoso, ol ajna el la filmoj fare de Disney. Kaj, certe, oni ĉiam kapablos abunde liveri tion, kiu estas la ĉefa varmarko de “Stelaj militoj” kaj pri malsufiĉo de kio en la lastaj filmoj oni ofte plendis – lumglavajn batalojn.

Agrable estas noti, ke rusiaj zelotoj troviĝas ĉi tie en avangarda pozicio. Nialande funkcias lernejo de lumglava skermado, kie oni instruas teknikon de impresvidaj dueloj (parenteze, lumglavoj por tiuj ankaŭ estas produktitaj en Rusio).

Kaj projekto Aŭdvide prezentas registraĵon de evento, kiu okazis en Moskva Internacia Domo de Muziko enkadre de festivalo de kinaj sonotrakoj kaj en kiu oni prezentis unu el la kulminaj momentoj de la sagao – la duelon inter Anakin kaj Obi-Wan en la tria epizodo. Unu el la plej popularaj komentoj sub la video tekstas, ke kiam unu el la roluloj perdis sian lumglavon, oni atendis, ke li altiros ĝin al si per la Forto kaj nur post kelk sekundoj komprenis, kial tio ne okazas...

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide