Thursday 15 May 2014

Historio de unu krimo



Originala titolo: История одного преступления
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1962
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Вольпин (Miĥaíl Vólpin).
Reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Arta direktoro: Сергей Алимов (Sergéj Alimov).
Desegnistoj: Г. Невзорова (G. Nevzórova), Ирина Светлица (Irína Svetlíca).
Animaciistoj: Яна Вольская (Jána Vólskaja), Владимир Морозов (Vladímir Morózov), Р. Овивян (R. Ovivján), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Геннадий Сокольский (Gennádij Sokólskij), Наталия Богомолова (Natálija Bogomólova), Эльвира Маслова (Elvíra Máslova), Галина Баринова (Galína Bárinova).
Kameraisto: Борис Котов (Boris Kótov).
Direktoro: Л. Сенаторова (L. Senátorova).
Komponisto: Андрей Бабаев (Andréj Babájev).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Петр Фролов (Pjotr Frolóv).
Aktoro: Зиновий Гердт (Zinóvij Gerdt).

Per ĉi tiu publikaĵo ni malfermas maratonon de sovetia “aŭtora animacio” el la 1960-aj kaj la 1970-aj jaroj. En la projekto jam aperis filmoj, kiu apartenas al ĉi tiu kategorio: “Insulo” de granda Fjodor Ĥitruk, lirika “Fenestro”, filmoj de Andrej Ĥrĵanovskij kaj Eduard Nazarov. Hodiaŭ komenciĝas kronologia prezentado de animaciaj artverkoj el ĉi tiuj jardekoj. 

Unua en la listo estas “Historio de unu krimo” (1962) de Fjodor Ĥitruk – ĉarma skizo de vivo en Moskvo antaŭ jarcentduono. Kvankam rememoroj pri tiu tempo povas veki nostalgion, ankaŭ tiam la vivo foje montriĝis ne facila, kion oni povas vidi laŭ sorto de la ĉefa rolulo...

Interesaj faktoj

Reĝisoro Fjodor Ĥitruk rakontis en unu intervjuo, ke ideo de la filmo estas bazita sur realaj cirkonstancoj – en domo, kie li loĝis, estis du kortistinoj, kiuj havis kutimon matene interkrii laŭte tra la tuta korto.

Laŭ arkitekturo de la domo, kie loĝas la rolulo, ĝi apartenas al konstruitaj meze de la 1950-aj jaroj. Tiaj domoj estas bonkvalitaj, tamen ili vere havas problemojn kun sonizolado, ĉar internaj muroj en ili estas faritaj el gipsoplatoj.

Televida elsendo, kiu estas montrita samtempe kun boksa batalo, estas kinoversio de opero “Eŭgeno Onegin” de Pjotr Ĉajkovskij, aperinta en 1958 (ĝi estas spektebla rete). En la filmo oni sprite miksas bildojn de duelo inter la ĉefaj roluloj de la opero kaj tiu de la boksistoj.

Fine de la filmo oni nomas la rolulon, uzante vorton “civitano” – tio havas historiajn kaŭzojn. Oficiala formo de adresvorto dum la sovetia epoko estis “kamarado” (interese, ke ĝi aperis antaŭ veno de la boŝevikoj al la povo – post la falo de la monarkio en februaro 1917). Ĉar ĝi havis pozitivan nuancon, ĝi ne taŭgis por adresi personojn, suspektatajn aŭ akuzatajn pri kontraŭsociaj agoj; tiukaze oni uzis strikte neŭtralan formon “civitano”. Rezulte homoj suspektataj, juĝataj aŭ kondamnitaj povis esti adresataj nur “civitano”, kaj ili siavice rajtis nur tiele adresi reprezentantojn de la ŝtataj organoj.

En la lasta sceno de la filmo oni montras liveradon de varoj al vendejo. En domoj, konstruitaj tiutempe, vendejoj situas sur fasada flanko, kaj enirejoj de iliaj tenejoj – en korto. Ŝarĝaŭtoj, kiuj alveturigas varojn, malŝarĝas en korto, kaj se oni agas neakurate, tio ja kaŭzas bruon. Parenteze, la filmo bonege demonstas eĥojn, kiuj rezultiĝas. 

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide