Originala titolo: Окно
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1966
Aŭtoro de la scenaro: Борис Ларин (Borís Lárin).
Reĝisoro: Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Artaj direktoroj: Петр Репкин (Pjótr Répkin), Анатолий Савченко (Anatólij Sávĉenko).
Desegnistoj: Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Харитонова (V. Ĥaritónova).
Animaciistoj: Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Владислав Башалов (Vladisláv Baŝálov), Марина Восканьянц (Marína Voskanjánc), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉov).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Г. Кругликов (G. Krúglikov).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Komponisto: Сергей Прокофьев (Sergéj Prokófjev).
Dirigento: Эмин Хачатурян (Emin Ĥaĉaturján).
Mi nenion sciis pri ĉi tiu filmo ĝis antaŭnelonga tempo, kiam mi komencis kolekti materialojn por la projekto. Surprizis, ke tiutempe oni entreprenis tian impresan kaj kuraĝan provon esplori per rimedoj de animacio unu el la plej mirindaj fenomenoj – amon. Oni observis, kiel aperas ama ĝemo el malklaraj sentoj kaj travivaĵoj, kiel ĝi kreskas, kiaj ventoj kaj ŝtormoj tremigas ĝin, kiel furiozas fantazio, jen ĝojiga, jen turmentanta, kiel la esperata subite fariĝas reala... Kaj tute neatendita fino, montranta, ke revo pri amo povas esti pli alloga, ol amo efektiviĝinta. Nemalmultaj rekonos sin en ĉi tiu spegulo.
La muziko el verkoj de Sergej Prokofjev helpas rakonti ĉion ĉi tion ne malpli, ol la bildo mem, ĉar la lingvo de muziko similas tiun de amo.
Interesaj faktoj
La reĝisoro kaj granda parto da la teamo estas samaj, kiuj kreis poste “La Nuksrompilon”. Simileco de stilo en ambaŭ filmoj rimarkeblas.
Signaloj, kiuj kelkfoje sonas en la filmo, ekzemple ĉe 2:33, 4:05 kaj 9:03, estas elsendataj radie temposignaloj, kiuj indikas komenciĝon de nova horo. Por la heroo ili ĉiam signifas novan etapon en la evoluo de liaj sentoj.
No comments:
Post a Comment