Wednesday, 20 May 2020

Fabelo pri caro Saltano



Produktado: studio Sojuzmultfilm
Jaro: 1943
Aŭtorinoj de la scenaro kaj reĝisorinoj: Валентина Брумберг (Valentína Brúmberg), Zinaida Brumberg (Zinaída Brúmberg), Татьяна Басманова (Tatjána Basmánova).
Arta direktoro: К. Кузнецов (K. Kuznecóv).
Komponisto: Виктор Оранский (Víktor Oránskij). 
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru



(ŝaltu la subtekstojn en la menuo de la lulilo)

Produktado: studio Sojuzmultfilm
Jaro: 1984
Aŭtoroj de la scenaro, reĝisoroj kaj artaj direktoroj: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó), Лев Мильчин (Lev Mílĉin).
Komponisto: Михаил Меерович (Miĥaíl Mejeróviĉ). 
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Pasintjare oni festis en Rusio la 220-jaran jublieon de Aleksandr Puŝkin. Ankaŭ projekto Aŭdvide aliĝis tion, prezentinte ekranan version de liaj teatraĵoj. Tamen ĉi tiu temo vere estas neelĉerpebla kaj hodiaŭ, kiam proksimiĝis nova naskiĝtagreveno de la poeto, projekto Aŭdvide prezentas brilan specimenon de tiu flanko de lia kreado, kiu samgrade interesas kiel infanojn, tiel ankaŭ adoltojn. En la projekto jam aperis animaciaj versioj de liaj fabeloj «La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto» kaj «Fabelo pri morta princino kaj sep herooj». Kaj nun spektantoj povas konatiĝi kun la plej ampleksa kaj la plej fama versa fabelo de Puŝkin kun longa titolo «Fabelo pri caro Saltano, lia filo – glora kaj fortega prodo Gvidono Saltanoviĉ, kaj pri belega caridin' Cignino».

Puŝkin prezentis en ĝi kompleksan rakonton, kunliginte multon da motivoj, konataj en folkloro. Rezulte aperis historio, en kiu ĉiu povas trovi ion interesan por si; por infanoj, ekzemple, unu el plej rimarkindaj elementoj en ĝi estas la magia sciuro, kiun nuntempe oni povas renkonti sur murpentraĵoj en porinfanaj klinikoj kaj inter skulptaĵoj en parkaj ludejoj. (Interese, ke unua leganto, aŭ, plej ĝuste, aŭskultanto de la fabelo estis neniu alia ol imperiestro Nikolao la Unua, al kiu Puŝkin voĉlegis la fabelon en 1831 antaŭ ĝia publikigo).

Do mi esperas, ke ankaŭ Esperantaj legantoj kaj spektantoj trovos en ĝi nemalmulte da plaĉaĵoj. La Esperanta traduko fare de N. M. Fedotov (jen unua parto kaj dua parto de ĝi), eble, ne estas senriproĉa, tamen ĝi ja estas sufiĉe bona kaj ebligas dividi impresojn fare de la kreitaĵo de Puŝkin kun la internacia publiko.

Kaj, kompreneble, agantoj en multaj branĉoj de arto ne povis preteratenti tian fonton de inspiro. En 1900 Nikolaj Rimskij-Korsakov prezentis samnoman operon, kiu, iom ironie, nun estas plej ofte rememorata dank' al malgranda ero sub nomo «Flugo de la burdo». Pentristo kaj desegnisto Ivan Bilibin, kreinta bildon de ĉarma kaj sorĉa folklora mondo en siaj ilustraĵoj por rusaj fabeloj, fajne ilustris ankaŭ «Fabelon pri caro Saltano» (vd. sube). Kaj en la dudeka jarcento al la fabelo turnis sin reprezentantoj de nova arto – animacio.  

Hodiaŭ projekto Aŭdvide prezentas animaciajn versiojn de «Fabelo pri caro Saltano», kreitajn kun 40-jara intertempo fare de eminentaj figuroj de la sovetia animacio – fratinoj Brumberg kaj Ivan Ivanov-Vano respektive. Ĉi tiu du filmoj certagrade markas vojon, kiun la sovetia animacio trairis dum sia ekzistado. La versio de 1943 rilatas al la frua periodo de ĝia flagŝipo – studio «Sojuzmultfilm». La teknika kvalito de animacio ĉi tie ankoraŭ ne kompareblas kun tiu, kiun la studio demonstris jam en la sekvinta jardeko (inklude menciitajn supre versiojn de aliaj fabeloj de Puŝkin), sed tion ja rekompencas vigleco kaj humuro, kun kiuj oni prezentas la historion (kaj kiuj memorigas, ke dum sia frua tempo studio «Sojuzmultfilm» abunde uzis la sperton de Walt Disney). Kaj la filmo de 1984 estas lasta en la sovetia animacio granda versio de klasika fabelo. Ĝia stilo pli trankvilas kaj majestas, vekante asociojn kun rusaj lakaj miniaturoj; tamen de atentema rigardo ne kaŝiĝos ankaŭ citaĵoj el la versio de 1943. Per ili, evidente, la kreintoj de la filmo demonstris omaĝon al siaj antaŭirantoj kaj kontinuecon de tradicioj, laŭ kiujn oni kreadis en la studio dum multaj jardekoj.

Do, ni komencu de la linioj, konataj al ĉiu en Rusio: «Ĉe fenestro tri fraŭlinoj tardvespere spinis linon»...

Interesaj faktoj

La versio de 1943 estis kreita en Samarkando, kien studio «Sojuzmultfim» estis evakuita dum la Dua mondmilito. Paralele kun la nigra-blanka versio oni kreis ankaŭ koloran laŭ teknologio de aldona koloro, kiam oni preparas tri filmbendojn por ruĝa, blua kaj flava lumfiltriloj. En la interreto troveblas informo, ke nuntempe oni laboras pri restarigo de la kolora versio; antaŭe oni jam restarigis kelk kolorajn versiojn de sovetiaj animaciaĵoj de la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj, faritajn laŭ ĉi tiu teknologio. Unu el ili, «Vintra fabelo» de 1945, estas prezentita en projekto Aŭdvide.

La version de 1943 partoprenis grandaj rusiaj aktorinoj de la 20-a jarcento. Caridin-Cigninon voĉludis Marija Babanova, kiu poste partoprenis ankaŭ du aliajn animaciajn versiojn de fabeloj de Puŝkin, prezentitajn en projekto Aŭdvide: en «Fabelo pri la fiŝo kaj pri fiŝisto» ŝi voĉludis la fiŝon, kaj en «Fabelo pri la morta princino kaj sep herooj» – la carinon. Kaj la svatistinon voĉludis Faina Ranevskaja (tio estis unua el ŝiaj du voĉludoj en animacio; la dua estis en la popularega animacia versio de libroj pri Karlsson fare de Astrid Lindgren).

Ambaŭ versioj citas la historiajn filmojn de Sergej Eisenstein. En la versio de 1943 sceno kun caro Saltano sur roko, antaŭ kiu marŝas trupoj, aludas similan bildon en «Aleksandro la Neva» kaj en la versio de 1984 la sceno de procesio kun kandeloj respegulas tian en la dua parto de «Ivan la Terura».

En komencaj scenoj de ambaŭ versioj sonas rusa popolkanto Ах ты, зимушка-зима (Ah, vi, vintro). Jen registraĵo de ĝi fare de fama kantisto Sergej Lemeŝev.

Alia popolkanto, Во саду ли в огороде (En ĝardeno fruktlegoma) estas menciita en originalo kiel kanto, kiun kantas la sciuro. Interese, ke hodiaŭ oni konas ĝin unuavice laŭ la animacia versio de 1984. Se oni tajpos «En ĝardeno fruktlegoma kanto» en Jutubo, unu el plej popularaj sugestoj estos: «En ĝardeno fruktlegoma kanto de sciuro». Jen ĝia plenumo en folklora stilo fare de lernantino de muzika lernejo en Moskva provinco.

Esprimo «Monstra besto-nekonato» el la fabelo eniris ĉiutagan parolon en senco «io nekomprenebla, nepriskribebla; tio, kion oni ne povus atendi».


Ilustraĵo al «Fabelo pri caro Saltano» fare de Ivan Bilibin

Pentristo kaj desegnisto Ivan Bilibin (1876 – 1942), fama pro la serio da ilustraĵoj al rusaj fabeloj, farita komence de la 20-a jarcento, kreis ilustraĵojn ankaŭ por «Fabelo pri caro Saltano», spekteblajn ĉi tie./Vikimedia Komunaĵo


Bildo «Caridin' Cignino» fare de Miĥail Vrubel

Bildo «Caridin' Cignino» (1900) fare de Miĥail Vrubel, prezentas la rolulinon el la fabelo de Puŝkin, kies modelo estis kantistino Nadeĵda Zabela-Vrubel, edzino de la aŭtoro./Vikimedia Komunaĵo

Disqus por Aŭdvide