Saturday, 23 November 2013

La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto



Originala titolo: Сказка о рыбаке и рыбке
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1950
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Вольпин (Miĥaíl Vólpin).
Reĝisoro: Михаил Цехановский (Miĥaíl Ĉeĥanóvskij).
Artaj direktoroj: Д. Березовский (D. Berezóvskij), Петр Репкин (Pjótr Répkin).
Desegnistoj: К. Малышев (K. Máliŝev), О. Геммерлинг (O. Hémmerling), В. Роджеро (V. Roĝéro), Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Валерианова (V. Valeriánova), Татьяна Маврина (Tatjána Mávrina).
Animaciistoj: Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov), Ламис Бредис (Lámis Brédis), Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk), Татьяна Таранович (Tatjána Taránoviĉ), Александр Беляков (Aleksándr Beljakóv), Елизавета Казанцева (Jelizavéta Kazánceva), Роман Качанов (Román Kaĉánov), Роман Давыдов (Román Davídov).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Юрий Левитин (Júrij Levítin).
Sonreĝisoro: Николай Прилуцкий (Nikoláj Prilúckij).
Aktoroj: Борис Чирков (Borís Ĉirkóv), Анастасия Зуева (Anastasíja Zújeva), Мария Бабанова (Maríja Babánova).
Voĉlegisto: Владимир Грибков (Vladímir Gribkóv).
Muntisto: Лидия Кякшт (Lídija Kjákŝt).

Rekomencante post certa paŭzo disvolvigon de la projekto, mi estas prezentonta longan serion de elstaraj specimenoj el la rusia animacio, ekde la mezo de la 20-a jarcento ĝis la komenco de la jarcento 21-a. Estas nature, ke malfermi ĉi tiun serion endas per filmo plej frua kronologie, kaj, krome, plej klasika, ĉar ĝi estas klasika animacia versio de du klasikaj versaĵoj – poemo “Ruslano kaj Ludmilo” kaj “La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto” de Aleksandr Puŝkin. 

“Ruslano kaj Ludmilo” apartenas al fruaj verkoj de Puŝkin, ĝi estis publikigita de la juna poeto en 1820 kaj tuj alportis al li famon inter leganta publiko. Laŭ sia formo tio estas “facila” legaĵo, dum kies kreado la aŭtoro estis insprita de la okcidenta ĝenro de kavalira libro kaj popularaj verkoj el la rusa folkloro; li ankaŭ ĉerpis el historiaj verkoj de Nikolaj Karamzin, kiu jam aperis en la projekto pli frue. Ĉi tiu historio, metita en fantastan mondon de antikva Rusujo, rakontas pri aventuroj de prodo, kiu serĉas sian fianĉinon, kaptitan de mava sorĉisto. Ŝajne, estas nenio originala, sed la poemo estis verkita kun tiaj eleganteco kaj ironio (Puŝkin inkludis tien ankaŭ parodiaĵojn al sia literatura majstro Vasilij Ĵukovskij, ke ĝis nun oni legas ĝin kun granda plezuro. En la jaro 1842 premieris samnoma opero fare de Miĥail Glinka, kiu ekde tiam estas parto de la klasika rusa opera repertuaro. Ĉi tie (unuaj 16 minutoj) oni povas aŭskulti ĝiajn uverturon kaj enkondukon fare de la okrestro kaj la artistoj de Mariinskij-Teatro

Ekzistas Esperanta traduko de la poemo, kreita ankoraŭ komence de la 20-a jarcento de Vasilij Devjatnin; subtekstoj por la prologo estas faritaj laŭ ĝi. Hodiaŭ ĝi aspektas jam malmoderniĝinta kaj ne kontentiga, sed nova traduko, bedaŭrinde, ankoraŭ ne atendeblas.

En la duan eldonon de la poemo Puŝkin aldonis prologon, en kiu li enkondukas leganton en la mondon de la rusa folkloro. Ĉi tiuj linioj estas verko pli ol krestomatia; ili estiĝis parto de ni mem. Ne estos granda troigo diri, ke ĉiu ruso konas ilin ekde frua infaneco, kaj kvanto da citaĵoj, aludoj kaj parodioj al ili estas ekster ĉia kalkulo. Sufiĉas mencii, ke tuta unua parto de popularega fantazia romano “Lundo ekas sabate” fare de Arkadij Strugackij kaj Boris Strugackij parodias bildojn el ĉi tiu verko. Maksim Gorkij rememoris en aŭtobiografia romano “Inter homoj” pri sia imreso de ĝi: “La prologo al “Ruslano” memorigis al mi plej bonajn fabelojn de la avinjo, mirinde kunigitajn en unu, kaj kelkaj linioj miregis min per sia stampita vereco:

Sur nekonata voj' arbara
De best' mirinda restis spur' (tr. de Sergej Rublov)

mense ripetadis mi la mirindajn liniojn kaj vidis ĉi tiujn, tre konatajn al mi, apenaŭ rimarkeblajn padojn, vidis enigmajn spurojn, de kiuj estis premita herbo, ankoraŭ ne forskuinta pezajn kiel hidrargo gutojn da roso”. Kaj en la prezentita hodiaŭ animacia filmo oni uzas ĝin kiel prologon al alia fabelo de Puŝkin. Kiel estas konate, nuntempe oni faras antaŭfilmojn ne nur por kinaj, sed ankaŭ por literaturaj verkoj (book trailer angle); eblas diri, ke ĉi tiu animaciita prologo estas antaŭfilmo por la tuta rusa folkloro.


Titolbildo de la unua eldono de “Ruslano kaj Ludmilo”. Kelkaj figuroj el la bilditaj ĉi tie, aperas ankaŭ en la animacia versio.

La dua fabelo, kiu formas ĉefan enhavon de la filmo, devenas, male, el la malfrua periodo de Puŝkin (ĝi estis verkita en 1833). Libere uzebla Esperanta traduko por ĝi, bedaŭrine, ne haveblas, sed tio ne malhelpos al spektantoj kompreni ĝin, ĉar ĝia enhavo praktike identas kun tiu de fabelo “Fiŝkaptisto kaj lia edzino” fare de fratoj Grimm. Foje unu fiŝkaptisto kaptis oran fiŝeton, kiu promesis plenumi ĉian lian deziron kiel pagon kontraŭ liberigo. Li ne volis preni elaĉeton, tamen lia edzino havis alian opinion pri la afero, kaj sendadis la edzon por peti unue novan bantrogon, poste – novan domon, poste – estiĝi nobelino, poste – reĝino, kaj fine – “la mastrino de maro”, por ŝi vivu “en mar-okeano” kaj la ora fiŝeto servu “kuriero por mi ordinara”. Nature, post tia aroganteco ŝi povis nur perdi ĉion, kion ŝi akiris, kaj en la rusa lingvo ekzistas ekde tiam esprimo “Resti ĉe la fendita trogo”.


Ilustraĵo al la fabelo fare de Ivan Bilibin.

Interesaj faktoj

En la fabelo de fratoj Grimm antaŭlasta deziro de la edzino estis fariĝi la roma papo. Komenca versio de la fabelo de Puŝkin ankaŭ inkludis tian epizodon, sed ĝi ne trafis la finan varianton pro cenzuraj kialoj.

En la momento ĉe 23:45 en la rufhara kortegano, kiu primokas la fiŝiston, rekoneblas laŭ aspekto kaj karaktera voĉo aktoro Georgij Millar, kiu estis konata ĉefe pro roloj en fabelaj filmoj. Vi povas legi pri li Esperante ĉi tie.

Danca sceno ĉe 7:45 memorigas similan scenon en Fantazio (1940) de Walt Disney.


No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide