Sunday, 27 July 2014

La batalo ĉe Kerĵenec



Originala titolo: Сеча при Керженце
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1971
Aŭtoro de la scenaro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Reĝisoroj: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Artaj direktoroj: Аркадий Тюрин (Aleksándr Tjúrin), Марина Соколова (Marína Sokolóva).
Desegnistoj: Владимир Алисов (Vladímir Alísov), Виктор Дудкин (Víktor Dudkin), А. Данилов (A. Danílov), М. Спасская (M. Spásskaja), Франческа Ярбусова (Franĉéska Járbusova).
Animaciistoj: Александр Рожков (Aleksándr Roĵkóv), Борис Савин (Borís Sávin), Вячеслав Шилобреев (Vjaĉesláv Ŝilobréev), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Владимир Саруханов (Vladímir Saruĥánov).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).

Jam eminenta reĝisoro Ivan Ivanov-Vano kaj estonte fama Jurij Norŝtejn kreis ĉi tiun filmon surbaze de rusa legendo pri urbo Kiteĵ, kiu dum la mongola invado en la 13-a jarcento estis mirakle savita, profundiĝinte en lagon. Ĉi tiu legendo inspiris multajn artistojn, inter kiuj estis komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov, verkinta operon “La legendo pri nevidebla urbo Kiteĵ kaj virgulino Fevronia”. En ĝi li prilaboris la originalan historion kaj aldonis, inter aliaj, epizodon “La batalo ĉe Kerĵenec”, en kiu estas rakontate, ke la trupo, kiu baris la vojon al la malamiko, falis en batalo kaj la urbo restis sen defendo. Ĝuste ĉi tiun epizodon oni prenis por la filmo, uzinte por arta koncepto freskojn kaj librajn miniaturojn de la 14-a ĝis la 16-a jarcentoj.

Rimarkinde estas, ke la majstroj de animacia kino turnis sin al la temo de la mezepoka rusa historio preskaŭ samtempe kun majstro de fikcia kino Andrej Tarkovskij, kreinta ĉefverkon “Andreo Rublov”. Ambaŭkaze oni streĉite rigardis la pasintecon, penante kompreni per ĝi ion gravan por la nuntempanoj. Por “La batalo ĉe Kerĵenec” ĉi tiu ligo estis evidenta, ĉar en la foraj eventoj klare respeguliĝis eventoj bone memorataj – la ekstermado dum la Dua mondmilito. 

Aŭtoro de fama rusa eposo “Parolo pri la militiro Igora” skribis: “...la sangaj bordoj ne bonorde estas prisemitaj, prisemitaj je la ostoj de la rusaj filoj”. Ĉi tiu despera krio sonis super la vastaĵoj de Rusio en la 12-a jarcento same kiel en la jarcento 20-a.


Majo 1185. Bildo “Post la batalo de Igor Svjatoslavoviĉ kun la kipĉakoj” (1880) de Viktor Vasnecov, ilustranta “Parolon pri la militiro Igora”.



Decembro 1942. Ruinigita Stalingrad.

Disqus for Aŭdvide