PRI LA PROJEKTO


Saluton!

Ĉi tiu projekto prezentas aŭdvidajn materialojn en Esperanto. Ĝi aperis rezulte de longdaŭra aktiveco kaj esplorado fare de la aŭtoro en ĉi areo kaj havas jenajn celojn:

1. Provizi al Esperantistoj interesan kaj altkvalitan enhavon por ke oni povu uzi la lingvon kun utilo por si. Mirinde, sed en la hodiaŭa Esperanta interreto apenaŭ troveblas vere informriĉaj projektoj, el kiuj oni povus ekscii ion novan en sufiĉaj kvanto kaj kvalito. Kiel rezulto, unu el ĉefaj funkcioj de Esperanto – kondukado de kulturaj valoroj – restas neuzata, kvankam dank' al la modernaj informteknologioj oni povus disponigi per ĝi nekompareble pli multe da informo. La projekto celas utili unuavice averaĝajn Esperanto-parolantojn, kiuj, eble, ne partoprenas aktive agadon de la E-movado, sed ŝatus utiligi sian lingvokonon.

2. Krei modelon de moderna, konvena al hodiaŭaj ebloj agado en Esperanto. La projekto estas realigata entute per la jam ekzistantaj retaj servoj sen ajna financa investo. Praktike ĉiuj povas nun fari ion en tia nivelo, do ni ne plu havas pravigojn, ke "altkvalita agado bezonas profesiecon kaj pagadon". Kompreneble, ankaŭ profecieca agado bezonatas kaj oni zorgu pri ĝia establo, sed ne eblas diri, ke alimaniere oni povas fari nenion seriozan.

3. Konstrui fundamenton, sur kiu eblos aranĝo de pli kompleksa kaj altnivela agado en Esperanto, speciale pri distribuado de aŭdvidaj materialoj. Laŭ opinio de la aŭtoro, ĉi tiu areo estas unu el la plej favoraj por praktika aplikado de la lingvo. En la projekto estas uzataj nur licenсitaj materialoj, publikigitaj en la reto fare de aŭtoroj kaj rajtoposedantoj, do ĝi estas respektinda por potencialaj partneroj, kiujn interesos ebloj, disponigataj de Esperanto.

Por kontakti skribu al audvide(heliko)gmail.com

7 comments:

  1. Kun kiu kontakti? Chu Vi havas nomon?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Saluton! Mia nomo estas Kirill Ŝvedov, mi administras ĉi tiun projekton.

      Delete
  2. Interesa kaj pragmatika projekto.cxi tie en Senegalo multaj personoj suferas de aux David pro le moi sed aparatoj gxenerale multkostas kaj ne pageblas per person on kiuj prizorgas survivi. Se eblas kolekti auxdaparatoj sanokulvitroj ktp ..., mi volonté organizus tagon por disdoni al bezonantoj cxi tie. Nature ni interparolos de cxiuj etapoj.
    Espérant Vian komprenemon, mi antauxe deziras cxion bonan al cxiuj okaze la finjaron! Amike!

    ReplyDelete
    Replies
    1. This comment has been removed by the author.

      Delete
  3. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  4. Diskoniginda projekto helpe de KUNFAREJO http://kunfarejo.frali.bplaced.net/

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide