Wednesday, 20 August 2014

Ardeino kaj gruo



Originala titolo: Цапля и журавль
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1974
Aŭtoroj de la scenaro: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn), Роман Качанов (Román Kaĉánov).
Reĝisoro: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Arta direktoro: Франческа Ярбусова (Franĉéska Járbusova).
Animaciisto: Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Александр Жуковский (Aleksándr Ĵukóvskij).
Direktoro: Натан Битман (Natán Bítman).
Komponisto: Михаил Меерович (Miĥaíl Mejeróviĉ).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Наталья Абрамова (Natálja Abrámova).
Aktoro: Иннокентий Смоктуновский (Innokéntij Smoktunóvskij).
Muntisto: Надежда Трещёва (Nadéĵda Treŝĉjóva).

Nia maratono de arta animacio el la 1960-aj kaj la 1970-aj jaroj proksimiĝas al la fino, kaj ĝis fermos tri verkoj fare de mondfama reĝisoro Jurij Norŝtejn.

Unua el unu estas «Ardeino kaj gruo», farita laŭ rusa fabelo. La reĝisoro intrepretas ĝin kiel tristan historion pri du solecaj koroj, kiuj pro timoj kaj ofendoj ne povas trovi vojon unu al alia. Ĉi tiu rakonto, voĉlegita de granda aktoro Innokentij Smoktunovskij, vekas asociojn kun la klasika rusa literaturo de la 19-a jarcento, kion aludas ankaŭ la arta koncepto de la filmo, kun lasita bieno kiel ĝia scenejo.


Vasilij Maksimov. Ĉio estas en la pasinteco (1889)


Bienoj — «nobelaj nestoj», laŭ nomo de verko fare de Ivan Turgenev — ludis tre gravan rolon en disvolviĝo de la rusia kulturo dum la 18-a kaj la 19-a jarcentoj, tamen en la dua duono de la 19-a jarcento ili grandparte degeneris en ŝanĝintaj sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj.

Sunday, 27 July 2014

La batalo ĉe Kerĵenec



Originala titolo: Сеча при Керженце
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1971
Aŭtoro de la scenaro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Reĝisoroj: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Artaj direktoroj: Аркадий Тюрин (Aleksándr Tjúrin), Марина Соколова (Marína Sokolóva).
Desegnistoj: Владимир Алисов (Vladímir Alísov), Виктор Дудкин (Víktor Dudkin), А. Данилов (A. Danílov), М. Спасская (M. Spásskaja), Франческа Ярбусова (Franĉéska Járbusova).
Animaciistoj: Александр Рожков (Aleksándr Roĵkóv), Борис Савин (Borís Sávin), Вячеслав Шилобреев (Vjaĉesláv Ŝilobréev), Юрий Норштейн (Júrij Norŝtéjn).
Kameraisto: Владимир Саруханов (Vladímir Saruĥánov).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).

Jam eminenta reĝisoro Ivan Ivanov-Vano kaj estonte fama Jurij Norŝtejn kreis ĉi tiun filmon surbaze de rusa legendo pri urbo Kiteĵ, kiu dum la mongola invado en la 13-a jarcento estis mirakle savita, profundiĝinte en lagon. Ĉi tiu legendo inspiris multajn artistojn, inter kiuj estis komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov, verkinta operon “La legendo pri nevidebla urbo Kiteĵ kaj virgulino Fevronia”. En ĝi li prilaboris la originalan historion kaj aldonis, inter aliaj, epizodon “La batalo ĉe Kerĵenec”, en kiu estas rakontate, ke la trupo, kiu baris la vojon al la malamiko, falis en batalo kaj la urbo restis sen defendo. Ĝuste ĉi tiun epizodon oni prenis por la filmo, uzinte por arta koncepto freskojn kaj librajn miniaturojn de la 14-a ĝis la 16-a jarcentoj.

Rimarkinde estas, ke la majstroj de animacia kino turnis sin al la temo de la mezepoka rusa historio preskaŭ samtempe kun majstro de fikcia kino Andrej Tarkovskij, kreinta ĉefverkon “Andreo Rublov”. Ambaŭkaze oni streĉite rigardis la pasintecon, penante kompreni per ĝi ion gravan por la nuntempanoj. Por “La batalo ĉe Kerĵenec” ĉi tiu ligo estis evidenta, ĉar en la foraj eventoj klare respeguliĝis eventoj bone memorataj – la ekstermado dum la Dua mondmilito. 

Aŭtoro de fama rusa eposo “Parolo pri la militiro Igora” skribis: “...la sangaj bordoj ne bonorde estas prisemitaj, prisemitaj je la ostoj de la rusaj filoj”. Ĉi tiu despera krio sonis super la vastaĵoj de Rusio en la 12-a jarcento same kiel en la jarcento 20-a.


Majo 1185. Bildo “Post la batalo de Igor Svjatoslavoviĉ kun la kipĉakoj” (1880) de Viktor Vasnecov, ilustranta “Parolon pri la militiro Igora”.



Decembro 1942. Ruinigita Stalingrad.

Friday, 20 June 2014

Monto de dinosaŭroj



Originala titolo: Гора динозавров
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1967
Aŭtoro de la scenaro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Reĝisoro: Раса Страутмане (Rása Strautmáne).
Arta direktoro: Борис Акулиничев (Borís Akulíniĉev).
Desegnisto: Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov).
Animaciistoj: Мария Мотрук (Maríja Mótruk), Б. Петин (B. Pétin), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Антонина Алешина (Antonína Aljóŝina), В. Рябчиков (V. Rjábĉikov), Галина Баринова (Galína Bárinova).
Kameraisto: Елена Петрова (Jeléna Petróva).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Владимир Дашкевич (Vladímir Daŝkéviĉ).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Александр Тимофеевский (Aleksándr Timoféjevskij).
Aktoroj: Лев Любецкий, Клара Румянова (Klára Rumjánova), В. Рождественский (V. Roĵdéstvenskij), И. Смирнов (I. Smirnóv).
Muntisto: Любовь Георгиева (Lubóvj Geórgijeva).

Ĉi filmo, aperinta en la jaro 1967, demonstras, ke al ĉi tiu tempo animacio en Sovetunio definitive ĉesis esti nur porinfara ĝenro, kia ĝi en sia frua tempo. Fakte, ĉi filmo ne tre taŭgas por infanoj – en la reto troveblas nemalmultaj replikoj de homoj, kiuj ricevis tre preman efikon, spektinte ĝin en sia infaneco. Stranga, bizareca kaj iom timiga – pri kio ĝi rakontas? Ĉu pri eraroj en edukado de infanoj? Aŭ ĉu pri krueleco de la historio, kiu ĉiam forviŝas la malnovan por liberigi lokon por la nova? Oni povas vidi en ĝi eĉ politikan aludon al severiĝo de interna klimato en la sovetia socio, kiu klare senteblis tiutempe. Tiel aŭ alie, ĝi montras, ke ĝiaj aŭtoroj traktis animacion kiel plenrajtan arton, kiu ne ĝenas sin paroli pri seriozaj temoj.

Friday, 13 June 2014

Baletistino sur ŝipo



Originala titolo: Балерина на корабле
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1969
Aŭtoro de la scenaro: Роза Хуснутдинова (Róza Ĥusnutdínova).
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamánov).
Artaj direktoroj: Борис Корнеев (Borís Kornéjev), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev).
Desegnistoj: Н. Шимилис, София Митрофанова (Sofíja Mitrofánova), Татьяна Казанцева (Tatjána Kazánceva), О. Воробьева (O. Vorobjóva), Инна Пшеничная (Inna Pŝeníĉnaja), Ада Никольская (Ada Nikólskaja).
Animaciistoj: Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Галина Баринова (Galína Bárinova), Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Александр Давыдов (Aleksándr Davídov).

Lirika etudo pri interrilatoj de vivo kaj arto. La filmon akompanas muziko fare de Alfred Ŝnitke.

Wednesday, 11 June 2014

Glasa harmoniko



Originala titolo: Стеклянная гармоника
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1968
Aŭtoro de la scenaro: Геннадий Шпаликов (Gennádij Ŝpálikov).
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Artaj direktoroj: Юрий Нолев-Соболев (Júrij Nólev-Sóbolev), Юро-Ильмар Соостер (Juro Ilmar Sooster).
Animaciistoj: Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Гелий Аркадьев (Gélij Arkádjev), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Леонид Носырев (Leoníd Nósirev), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov), Галина Баринова (Galína Bárinova), Яна Вольская (Jána Vólskaja).
Kameraisto: Е. Ризо (Je. Rizo).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Альфред Шнитке (Alfred Schnittke/Alfred Ŝnitke).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, plu sekvante direkton, montritan en lia antaŭa filmo «Vivis unu Kozjavin», entreprenis unikan por la sovetia animacio provon krei socian satiron en formo de surrealisma parabolo. Enkonduko al la filmo tekstas: «Kvankam eventoj de la filmo estas fantastaj, la aŭtoroj volis memorigi pri senbrida avideco, polica arbitreco, homaj diceso kaj ferociĝo, kiuj regas en la moderna burĝa socio». Kaj post tio estas rakontate, ke «Antaŭlonge unu majstro inventis mirindan muzikilon kaj eknomis ĝin glasa harmoniko. Sonoj de ĉi tiu muzikilo agordis aŭskultantojn al altaj pensoj kaj instigis al bonegaj agoj. Unu fojon dum vagado la majstro trafis urbon, kies loĝantoj estis sub povo de Flava Diablo.»

Samkiel multaj satiraĵoj de tiu tempo, la filmo atentigis cenzuron, rezulte de kio aperis prezentita supre enkonduko, kiu montru, ke ĝi celas nur alilandajn problemojn. Tamen tio ne savis la filmon pro malpermeso kaj longa prokrastado de premiero, ĉar la figuro de viro en bulĉapelo kaj mantelo neeviteble vokis asociojn kun sekreta polico, kaj ne nur alilanda...

Interesaj faktoj

La filmo havas evidentajn paralelaĵojn kun aperinta samjare «Flava submarŝipo». Kiel rememoras reĝisoro Andrej Ĥrĵanovskij, li tiutempe legis pri ĉi tiu filmo en unu publikaĵo kaj komprenis, ke ĝi enhavas saman ideon – veno de artisto en mondon, tute malan al li, kaj kio rezultiĝas el tio.

La muzikon por la filmo verkis fama moderna komponisto Alfred Ŝnitke.

Arta koncepto de la filmo uzas verkojn de klasika pentrarto, de la Renesanso ĝis la 20-a jarcento. Por negativaj figuroj oni uzis bildojn de Hieronymus Bosch, Pieter Brueghel la malpliaĝa kaj Francisco de Goya kaj por la pozitivaj – tiuj de Albrecht Dürer, Pinturicchio kaj El Greco. La viro en bulĉapelo estas kutima figuro sur la bildoj fare de René Magritte.

Esprimo «Flava Diablo» estis prenita el publicistaj verkoj de Maksim Gorkij, kie li nomis tiel oron pro fiaj sentoj, kiujn vokas en homoj avido al ĝi.

Oni uzis bildojn en la filmo en muzikvideo laŭ kanto Uyan fare de turkia grupo Mor ve Ötesi.

Disqus por Aŭdvide