Sunday, 5 February 2017

Dramo



Ankoraŭ unu sceneja versio de Ĉeĥov fare de studio “Gnom” – adaptaĵo de lia rakonto “Dramo”. Ankaŭ ĝi estas verko humura, tamen ĉi-foje humuro estas pli malmola, jam bufojaĵa. Verŝajne, tiu ĉi temo estis speciale proksima al Ĉeĥov, kiu, certe, konis de interne la tutan “kuirejon” de verkista metio kaj bone sciis, ke, kiam komencanta aŭtoro petas taksi sian kreitaĵon, tio povas rezulti vere pezan elprovon. Kaj kvankan la finaĵo ne aspektas ridinda, la aŭditorio ja ne povas deteni sin de gajeco...


Monday, 30 January 2017

La malbona knabo



Daŭrigante la prezentadon de verkoj fare de Ĉeĥov, hodiaŭ ni povas spekti adaptiĝon de lia rakonto “La malbona knabo”, farita de infana teatra studio “Gnom” el urbo Desnogorsk. Plezure estas vidi, kiel la junaj geaktoroj diligente prezentas spritan historieton pri tio, ke malbono povas tute neatendite por si trovi sian profiton, same kiel punon...

Friday, 27 January 2017

Kara hundo



Originala titolo: Дорогая собака
Produktado: Leningrada televido
Jaro: 1973
Reĝisoro: Георгий Товстоногов (Geórgij Tovstonógov)
Aktoroj: 
Олег Басилашвили (Olég Basilaŝvíli) – memvolulo Knaps
Евгений Лебедев (Jevgénij Lébedev) – leŭtenanto Dubov
Леонид Неведомский (Leoníd Nevédomskij) – servosoldato Vaĥromeev


Post preskaŭ jara paŭzo projekto Aŭdvide denove pretas ĝojigi siajn spektantojn per novaj publikaĵoj – kaj ĉi-foje tio devas daŭri longe, ĉar estas multe da publikota materialo. Interese estas, ke ĉi tiun materialon kontribuas ankaŭ penadoj fare de la pioniroj de la Esperanto-movado, kiuj strebis disvolvigi la lingvon kulture, tradukante al ĝi nacilingvajn literatutaĵojn. Inter tiuj troviĝas, kiel montris esploro, nemalmulte da verkoj fare de Anton Ĉeĥov, kiujn oni povas uzi por subtekstigi ekranajn versiojn de ili. Lasta publikaĵo – animacia versio de rakonto “Tro” – jam demonstris uzeblecon de ĉi tiu metodo, kaj nuntempe vin atendas serio da enscenigoj de liaj verkoj kun subtekstoj laŭ tradukoj el fruaj Esperantaj periodaĵoj.

Unua en ĉi tiu serio estas rakonto “Kara hundo”, enscenigita en televida filmo “Scenetoj” laŭ verkoj de Ĉeĥov fare de elstara sovetia reĝisoro Georgij Tovstonogov kun brilaj aktoroj el Granda drama teatro en Leningrado, kiun li gvidis. Historio, kiun oni rakontas ĉi tie, estas kutima por la trafa, iomete malgaja humuro de Ĉeĥov – malkoincido inter roloj, kiujn oni devas ludi antaŭ aliaj homoj, kaj interna rilato al ĉi tiuj roloj. Tamen, kiel eblas demonstri tion pli reliefe? Kaj la reĝisoro trovas solvon – la roluloj estas treege ebriaj kaj de temp' al tempo interrompas sian diskuton per kantado de populara tiam kaj konata ĝis nun romanso “Antaŭlonge forfloris en l' ĝarden' krizantemoj”. 

Interesaj faktoj

Kiel estas konate, vorto “kara” en frua tempo de Esperanto havis pli vastan signifon, inkludante ankaŭ tiun de vorto “multekosta”. En la rusa lingvo vorto “kara” havas same vastan signifon, kio kreas aldonan vortludon en la nomo de la rakonto, same kiel en ĝia traduko.

Wednesday, 3 February 2016

Tro



Originala titolo: Пересолил
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1959
Reĝisoro: Владимир Дегтярев (Vladímir Degtjarjóv)
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Anton Ĉeĥov estas amata en la tuta mondo pro sia kapablo prezenti arte la vivon kun ĉiuj ĝiaj flankoj, bonaj same kiel malbonaj. Sed ĉi tiu specimeno de lia kreado ne elvokos tristajn sentojn – tio estas spriteca humura miniaturaĵo, kutima por la frua periodo de lia verkista kariero, kiam li publikiĝis sub plumnomo Antoŝa Ĉeĥonte. Subtekstoj por la animacia versio estas faritaj laŭ la traduko, aperinta en la jaro 1901 en Lingvo Internacia. Certe, ĝi jam aspektas malmoderniĝinta, tamen tio aldonas al ĝi guston de “pasinteco”. Do la aventuro de timema termezuristo espereble donacos al vi iom da gajaj minutoj.

Wednesday, 27 January 2016

La trovito



Originala titolo: Подкидыш
Produktado: studio «Ŝar», studio «Pilot»
Jaro: 2002
Reĝisoro: Андрей Соколов (Andréj Sokolóv)
Informo pri la filmo ĉe Animator.ru

Lasta specimeno el la prezentado de filmoj fare de studio «Pilot» havas «hibridan» aspekton – laŭ enhavo tio estas tradicia fabela historio por infanoj, tamen kreita en jam konata al ni ironia stilo. Kaj la fina sceno evidente anticipas animaciaĵon «Madagaskaro»...

Disqus por Aŭdvide