Monday, 31 December 2012

Vintra fabelo


Ĝisdatigo de la 31-a de decembro 2015: nun ĉi tie spekteblas kolora versio de la aniamciaĵo, restarigita en 2012.


Originala titolo: Зимняя сказка
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1945
Aŭtoroj de la scenaro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó), Евгений Шварц (Jevgénij Ŝvárc).
Reĝisoro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Artaj direktoroj: Анатолий Сазонов (Anatólij Sazónov), Евгений Мигунов (Jevgénij Migunóv).
Desegnistoj: Б. Сутеева (B. Sutéeva), О. Геммерлинг (O. Hémmerling), Е. Танненберг (Je. Tánnenberg), В. Валерианова (V. Valeriánova).
Animaciistoj: Фаина Епифанова (Faína Jepifánova), Роман Давыдов (Román Davídov), Ламис Бредис (Lámis Brédis), Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Надежда Привалова (Nadéĵda Priválova), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Борис Дежкин (Borís Déĵkin), Лидия Резцова (Lídija Rezcóva), Александр Беляков (Aleksándr Beljakóv), Л. Кузнецова (L. Kuznecóva), Сюзанна Бялковская (Sjuzánna Bjalkóvskaja).
Kameraistoj: Елена Петрова (Jeléna Petróva), Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: П. И. Чайковский (Pjótr Ĉajkóvskij).
Redaktado de muziko: Ю. Никольский (Ju. Nikólskij).
Sonreĝisoro: С. Ренский (S. Rénskij).

Mi bondeziras ĉion plej bonan en la venanta jaro 2013 kaj prezentas ĉi tiun novjaran spektaĵon –  animacian  filmon “Vintra fabelo” kun muziko de Ĉajkovskij.

Interesaj faktoj – roluloj en la filmo:

Avo Frosto

En la moderna rusia kulturo ĉi tiu figuro laŭ siaj aspekto kaj funkcioj estas praktike sama kiel Kristnaska Viro en la okcidenta tradicio, tamen ĝi havas aliajn radikojn. Se Kristnaska Viro estas transformiĝinta bildo de Sankta Nikolao, do Avo Frosto, male, havas paganan originon: li devenas el folkloraj prezentoj pri potenca kaj ofte kruela spirito, mastro de vintro. En la okcidenteŭropa folkloro analogia figuro troveblas, ekzemple, en fabelo “La maljunulino Holle” de fratoj Grimm – en la rusa folkloro ekzistas fabelo “Morozko”, tre simila laŭ enhavo (jen ilustraĵo al ĝi). En la 19-a jarcento lia figuro estis prilaborata fare de literaturistoj kaj al la komenco de la 20-a jarcento ekhavis sian hodiaŭan aspekton.

Neĝulino

Originale rolulo sub nomo Neĝulino aperas en rusa folklora fabelo pri farita el neĝo figuro de knabino, kiu viviĝis. En la moderna formo ĉi tiu persono estas aŭtora kreitaĵo – ŝin inventis granda rusa dramverkisto Aleksandr Ostrovskij en fabela teatraĵo sub la sama nomo (1873). En la jaro 1882 okazis premiero de opero “Neĝulino” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kiu havis grandan sukceson. En la jaro 1952 studio “Sojuzmultfilm” faris animacian filmon laŭ la opero; ĝi estas spektebla ĉi tie. Laŭ Ostrovskij, Neĝulino estas filino de Frosto kaj Printempo, loĝanta ermite en palaco de sia patro. Ŝi petas la gepatrojn lasi ŝin vivi inter homoj. Tiuj konsentas, sub kondiĉo, ke ŝi ne enamiĝu, ĉar amon sendas al homoj suna dio Jarilo, malamiko de Frosto. Tamen ŝi ne sukcesis deteni sin de amo kaj pereis... 


"Neĝulino" (1899) de Viktor Vasnecov
(musklaku por vidi plenskalan bildon).

En la 20-a jarcento la figuro de Neĝulino spertis certajn ŝanĝojn: oni renomis ŝin nepino de Avo Frosto kaj ŝi akompanas lin en porinfanaj aranĝoj kaj spektaĵoj, dediĉitaj al Nova Jaro. Interese, ke en la filmo ŝi aperas el neĝa figuro – eble, tio estas respeguliĝo de la originala folklora fonto.

Nova Jaro

Sur bildokartoj kaj en novjaraj spektaĵoj oni kutime prezentas Novan Jaron en aspekto de knabo en vintra vesto. En la filmo li alveturas la festenon sur sledo, kion kutime faras Avo Frosto mem.

Fenestro



Originala titolo: Окно
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1966
Aŭtoro de la scenaro: Борис Ларин (Borís Lárin).
Reĝisoro: Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Artaj direktoroj: Петр Репкин (Pjótr Répkin), Анатолий Савченко (Anatólij Sávĉenko).
Desegnistoj: Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Харитонова (V. Ĥaritónova).
Animaciistoj: Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Владислав Башалов (Vladisláv Baŝálov), Марина Восканьянц (Marína Voskanjánc), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉov).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Г. Кругликов (G. Krúglikov).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Komponisto: Сергей Прокофьев (Sergéj Prokófjev).
Dirigento: Эмин Хачатурян (Emin Ĥaĉaturján).

Mi nenion sciis pri ĉi tiu filmo ĝis antaŭnelonga tempo, kiam mi komencis kolekti materialojn por la projekto. Surprizis, ke tiutempe oni entreprenis tian impresan kaj kuraĝan provon esplori per rimedoj de animacio unu el la plej mirindaj fenomenoj – amon. Oni observis, kiel aperas ama ĝemo el malklaraj sentoj kaj travivaĵoj, kiel ĝi kreskas, kiaj ventoj kaj ŝtormoj tremigas ĝin, kiel furiozas fantazio, jen ĝojiga, jen turmentanta, kiel la esperata subite fariĝas reala... Kaj tute neatendita fino, montranta, ke  revo pri amo povas esti pli alloga, ol amo efektiviĝinta. Nemalmultaj rekonos sin en ĉi tiu spegulo. 

La muziko el verkoj de Sergej Prokofjev helpas rakonti ĉion ĉi tion ne malpli, ol la bildo mem, ĉar la lingvo de muziko similas tiun de amo.

Interesaj faktoj

La reĝisoro kaj granda parto da la teamo estas samaj, kiuj kreis poste “La Nuksrompilon”. Simileco de stilo en ambaŭ filmoj rimarkeblas.

Signaloj, kiuj kelkfoje sonas en la filmo, ekzemple ĉe 2:33, 4:05 kaj 9:03, estas elsendataj radie temposignaloj, kiuj indikas komenciĝon de nova horo. Por la heroo ili ĉiam signifas novan etapon en la evoluo de liaj sentoj.

Sunday, 30 December 2012

Tretjakova galerio dum 10 minutoj



Apud Tretjakova galerio en Moskvo – la plej granda en la mondo tenejo de la rusa arto – oni ĉiam povas vidi alilandajn vizitantojn, kiuj intencas   renkonti ĝin. Tamen nun oni povas ne lasante sian lokon observi riĉaĵojn de la galerio en ĉi tiu filmo. La ekskurso komenciĝas de mezepokaj ikonoj, kiujn sekvas portretaj ĉefverkoj de la 18-a jarcento, post kiuj iras la krestomatia arto de la 19-a jarcento, bone konata al ĉiuj en Rusio. Ĝin anstataŭas la 20-a jarcento kun siaj torentoj kaj ŝtormoj, kiuj respeguliĝis en diversaj specoj kaj stiloj de la moderna arto. Kaj fine oni revenas al origino – bizancia ikono "La Sankta Dipatrino de Vladimiro" de la 12-a jarcento, kiu nun situas en la templo ĉe la galerio, estas la plej malnova ĝia eksponaĵo.



Dua filmo, montranta eksponaĵojn de Tretjakova galerio, plejparte ripetas enhavon de la antaŭa, nur en pli malrapida ritmo.

Tuesday, 25 December 2012

La Nuksrompilo



Originala titolo: Щелкунчик
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1973
Aŭtoroj de la scenaro: Борис Ларин (Borís Lárin), Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Reĝisoro: Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Artaj direktoroj: Николай Ерыкалов (Nikoláj Jerikálov), Анатолий Савченко (Anatólij Sávĉenko).
Desegnistoj: Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Харитонова (V. Ĥaritónova).
Animaciistoj: Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Иосиф Куроян (Iósif Kuroján), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Игорь Подгорский (Igor Podgórskij), Марина Рогова (Marína Rógova), Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov) k. a.
Kameraistoj: Михаил Друян (Miĥaíl Druján), Ян Топпер (Jan Tópper).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Muntisto: И. Герасимова (I. Gerásimova).

Mia Kristnaska donaco al ĉiuj Esperantistoj – animacia versio de la klasika fabelo, farita laŭ la fama baleto de Pjotr Ĉajkovskij. Por kelkaj generacioj de spektantoj en Rusio ĉi tiu filmo estis unua ĉiĉerono en la mondo de la klasika muziko.

Interesaj faktoj

En la filmo oni uzas muzikon ne nur el “La Nuksrompilo”, sed ankaŭ el aliaj verkoj de Ĉajkovskij. Ekzemple, kiam la heroino dancas kun la balailo sonas “La rusa danco” el baleto “Cigna lago”.

La parto, kie sonas “La valso de floroj”, similas filmon “Fantazio” (1940) de Walt Disney, kie oni ankaŭ uzis ĉi tiun melodion. En ambaŭ filmoj oni celas sintezon de muziko kaj ritma movo sur la ekrano.

Monday, 24 December 2012

"Berjozka"dancas


Ensemblo de rusaj popolaj dancoj "Berjozka" (kutima latinalfabeta transskribo Berezka) estas bone konata tra la mondo, koncertinte en pli ol 80 landoj kaj estiĝinte unu el vizitkardoj de Rusio. Ĉi tie mi prezentas antaŭfilmon por 52-minuta filmo "Berjoza dancas", kreitan de studio "BOR" en la jaro 1990. Aŭtoroj de la filmo celis prezenti plenan kaj dinamikan bildon de la ensembla koregrafio kaj, kiel eblas juĝi, sukcesis tion  kvankam homo en kostumo de urso, certe, estas terura kiĉo...

 La antaŭfilmo rimarkindas per tio, ke ĝi inkludas praktike plenan prezenton de la ĉefa programero de la ensemblo, de kiu komenciĝis ĝia historio kaj laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon  "Berjozka" ("Betuleto"), kreita surbaze de rusa fraŭlina rondodanco. Dank' al speciala tekniko de paŝado, kiu estas know how de la ensemblo, estiĝas impreso, ke oni ne movas la piedojn, sed glisas laŭ scenejo. Ekde la jaro 1948 ĉi tiu danco ravas spektantojn, do mi invitas ankaŭ vin dividi ĉi tiun ravecon.

Saturday, 22 December 2012

Knabino kaj delfeno



Originala titolo: Девочка и дельфин
Produktado: krea unuiĝo “Ekran”.
Jaro: 1979
Aŭtoro de la scenaro: Л. Лось (L. Losj).
Reĝisoro: Розалия Зельма (Rozálija Zélma).
Artaj direktoroj: Т. Абалакина, (T. Abalákina), Розалия Зельма (Rozálija Zélma).
Kameraisto: Владимир Милованов (Vladímir Milovánov).
Komponisto: Эдуард Артемьев (Eduárd Artémjev).
Animaciistoj: В. Вышегородцев (V. Viŝegoródcev), В. Спорыхин (V. Sporíĥin),  А. Левчик (A. Lévĉik), С. Сичкарь (S. Síĉkarj), Н. Грачева (N. Graĉóva), М. Першин (M. Pérŝin).

Unu el la plej popularaj sovetiaj animaciaĵoj – lirika etudo pri amikeco inter knabino kaj delfeno. Brila revo kaj samtempe memorigo pri esenco de koraj rilatoj. Povu fari ĉion por tiu, kiu estas al vi kara, sed li ne apartenas al vi, do estu preta ke li vin lasos. Ĉarman atmosferon de la filmo grandparte kreas muziko de komponisto Eduard Artemjev, konata pro siaj sonotrakoj al filmoj de tiaj reĝisoroj kiel Andrej Tarkovskij.

Kial lupoj ululas al la luno



Originala titolo: Почему волки на луну воют
Produktado: kinokompanio SNEGA
Jaro: 2008
Aŭtoro de la scenaro: Сергей Айнутдинов (Sergéj Ajnutdínov).
Reĝisoro: Антон Каптелов (Antón Kaptélov).
Artaj direktoroj: Татьяна Остаточникова (Tatjána Ostátoĉnikova), Наталья Трофимова (Natálja Trofímova).
Kameraistoj: Андрей Дерновой (Andréj Dernovój), Владимир Денисов (Vladímir Denísov).
Produktoro: Ирина Снежинская (Irína Sneĵínskaja).
Sonreĝisoro: Сергей Сидельников (Sergéj Sidélnikov).
Animaciistoj: Надежда Добрынина (Nadéĵda Dobrínina), Сергей Ярутин (Sergéj Jarútin), Наталья Грофпель (Natálja Grópfel), Наталья Улыбышева ( Natálja Ulíbiŝeva).

Filmo laŭ albana fabelo. Ne nur blanka korniko, sed ankaŭ blanka lupo spertas malfacilaĵojn en la vivo...

Kiu estas ĉefa en la domo



Originala titolo: Кто в доме главный
Jaro: 2009
Produktado: kinokompanio SNEGA
Aŭtoroj de la scenaro: Н. Колтышева (N. Kóltiŝeva), Н. Санникова (N. Sánnikova).
Reĝisoro: Сергей Айнутдинов (Sergéj Ajnutdínov).
Arta direktoro: Марина Кишкина (Marína Kíŝkina).
Desegnistoj: Надежда Добрынина (Nadéĵda Dobrínina), Сергей Ярутин (Sergéj Jarútin), Н. Кузьминых (N. Kuzminíĥ).
Kameraisto: Владимир Денисов (Vladímir Denísov).
Komponisto: Лариса Воронцова (Larísa Voroncóva).
Sonreĝisoro: А. Калашников (A. Kaláŝnikov).
Produktoro: Ирина Снежинская (Irína Sneĵínskaja), Гиви Негашев (Gívi Negáŝev).
Animaciistoj: А. Крицкая (A. Kríckaja), Наталья Грофпель (Natálja Grópfel), Е. Лаврентьева (Je. Lavréntjeva).

Vivo de vikingoj estas montrita en ĉi tiu filmo de iom neatendita vidpunkto.

Filmoj de Julija Aronova

Camilla



Originala titolo: Камилла
Produktado: studio “Animos”.
Jaro: 2008
Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro kaj arta direktoro: Юлия Аронова (Júlija Arónova).
Animaciistoj: Юлия Аронова (Júlija Arónova), Наталья Томилова (Natálja Tomílova), Мария  Гавриленко (Maríja Gavrilénko).
Kameraistoj: М. Сембон (M. Sembon), Андрей Костяков (Andréj Kostjakóv).
Produktoro: Тенгиз Семенов (Tengíz Semjónov).
Komponisto: Л. Слепнер (L. Slépner).
Sonreĝisoroj: Н. Козырев (N. Kózírev), Олег Каболевский (Olég Kabolévskij).
Aktoroj: Ольга Громова (Ólga Grómova), Антон Марусчак (Antón Marusĉák), Сергей Нанкин (Sergéj Nánkin).

Ĉi tiun prezenton de filmoj fare de reĝisorino Julija Aronova malfermas ŝia plej notinda kreitaĵo – “Camilla”, kies originala ideo kaj brila stiligado laŭ holivudaj filmoj de la mezo de la 20-a jarcento alportis tujan sukceson al ĝi. Ĝia rolulo estas ordinara “malgranda homo”, kiu enamiĝis en heroinon de filmo. Subile li trovas eblon penetri en la mondon sur ekrano. Tamen ĉu endas serĉi sian sorton tiel fore?...


Patrino kaj muziko



Originala titolo: Мать и музыка
Produktado: studio “Animos”.
Jaro: 2006
Aŭtoro de la scenaro, reĝisoro kaj arta direktoro: Юлия Аронова (Júlija Arónova).
Kameraisto: Александр Чеховский (Aleksándr Ĉéĥovskij).
Produktoro: Тенгиз Семенов (Tengíz Semjónov).
Komponisto: Л. Слепнер (L. Slépner).
Sonreĝisoro: Н. Козырев (N. Kózírev).
Animaciistoj: Фазиль Гасанов (Fazíl Gasánov), Юлия Аронова (Júlija Arónova), Ж. Жиркова (Ĵ. Ĵirkóva).


La filmo estas farita laŭ aŭtobiografia prozo de fama rusa poetino Marina Cvetajeva. En ĝi ŝi rakontas, kiel en infaneco oni devigis ŝin lerni muzikon, dum ŝi sentis inklinon al poezia kreado. En la realeco de infana fantazio, brile demonstrita sur ekrano, la Kapitola lupino gvidas ŝin en la mondon de poezio kaj Aleksandr Puŝkin malsupreniĝas de sur sia postamento kaj estiĝas ludkamarado. Lia apero ĉi tie ne estas mirinda, ĉar Cvetajeva neunufoje turnis sin al la figuro de la granda antaŭulo en siaj versaĵoj kaj prozo.


Glaciaĵo



Originala titolo: Эскимо
Jaro: 2004
Aŭtoro de la scenaro: Pierre Boulanger (Pjer Bulanĵé).
Reĝisoro, arta direktoro kaj produktoro: Юлия Аронова (Júlija Arónova)
Kameraisto: М. Сембон (M. Sembon)
Komponisto: Л. Слепнер (L. Slépner).
Sonreĝisoro: Н. Козырев (N. Kózírev).
Pupoj kaj dekoracioj: Максим Гладиков (Maksím Gládikov), Игорь Хилов (Igor Ĥílov), Юлия Аронова (Júlija Arónova) Наталья Панюкова (Natálja Panjúkova).
Animaciisto: Юлия Аронова (Júlija Arónova).

Trista historio de cirka pingveno, kiu forgesis sian patrujon ĝis ekvidi kovraĵon de glaciaĵo. Foje tute neatendita okazaĵo povas decidi sorton.

Moskvo 2011. Templupea filmado



Ĉi tiu filmeto fare de fotisto Artjom Prjadko estas muntita el apartaj fojoj tiel, ke tuta tago el vivo de la rusia ĉefurbo densiĝas en du minutojn. Ne nur al alilokanoj, sed ankaŭ al denaskaj urbanoj, al kiuj apartenas aŭtoro de la projekto, interesas vidi Moskvon en tia perspektivo. 

Parenteze, unu noto fare de moskvano: post 1:15 oni vidas observan placon sur Paseraj montoj, alta bordo de rivero Moskva, de sur kiu videblas belega panoramo de la urbo (ĝi aperas en la filmeto ĉe 01:50), tamen konstruaĵoj, kiuj videblas malantaŭe, en la realo estas multe pli foraj. Ĉi tie montras sin konata filma efekto, kiun oni uzas por, ekzemple, montri ion sur fono de la grandega lundisko.


Insulo




Originala titolo: Остров
Produkado: studio “Sojuzmultfilm”
Jaro: 1973
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Федор Хитрук (Fjódor Ĥitrúk).
Artaj direktoroj: Владимир Зуйков (Vladímir Zujkóv), Эдуард Назаров (Eduárd Nazárov).
Animaciistoj: Иван Давыдов (Iván Davídov), Владимир Пальчиков (Vladímir Pálĉikov), Наталия Богомолова (Natálija Bogomólova), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉóv), Александр Мазаев (Aleksándr Mazájev), Татьяна Фадеева (Tatjána Fadéeva).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Komponisto: Sándor Kallós/Шандор Каллош (Ŝandor Kalloŝ).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).

Malfermante la projekton, mi dediĉas unuan publicaĵon al memoro de forpasinta la 3-n de decembro reĝisoro Fjodor Ĥitruk. Monda klasikulo de animacio, doninta al ĝi 75 jarojn da sia vivo, heredigis al ni filmojn, kiujn oni kun plezuro spektas en ĉia aĝo. Ĉi tie mi prezentas unu el liaj multaj ĉefverkoj – filmon “Insulo”. Kreita en la jaro 1973, hodiaŭ ĝi estas nur pli aktuala. En nia epoko malfacilas perdiĝi eĉ sur neloĝata insulo. Sed ĉu pro tio pli facilas venki solecon kaj trovi tiun, kiu vere bezonas vin?

Disqus por Aŭdvide