Saturday 22 August 2015

Heraklo ĉe Admeto



Originala titolo: Геракл у Адмета
Produktado: studio «Sojuzmultfilm»
Jaro: 1986
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Анатолий Петров (Anatólij Petróv).
Arta direktoro: Людмила Лобанова (Ludmíla Lobánova).
Desegnistoj: Галина Петрова (Galína Petróva), Галина Баринова (Galína Bárinova), Виктория Макина (Viktórija Mákina), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Т. Агафонова (T. Agafónova), Александр Маркелов (Aleksándr Markélov), Эраст Меладзе (Erást Meládze), Елена Караваева (Jeléna Karavájeva).
Animaciistoj: Владимир Зарубин (Vladímir Zarúbin), Галина Зеброва (Galína Zébrova).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Komponisto: Sándor Kallós/Шандор Каллош (Ŝandor Kalloŝ).
Sonreĝisoro: Владимир Кутузов (Vladímir Kutúzov).
Redaktoro: Елена Никиткина (Jeléna Nikítkina).
Aktoroj: Анна Каменкова (Anna Kamenkóva), Петр Вишняков (Pjotr Viŝnjakóv), Михаил Царев (Miĥaíl Carjóv), Армен Джигарханян (Armén Ĝigarhanján), Иннокентий Смоктуновский (Innokéntij Smoktunóvskij), Александр Белявский (Aleksándr Belávskij), Антон Воеводин (Antón Vojevódin), Олег Мокшанцев (Oleg Mokŝáncev).
Muntisto: Наталия Степанцева (Natálija Stepánceva).

Hodiaŭ ni finas la temon de la helenaj mitoj en animacio per specimeno vere rimarkinda. Reĝisoro Anatolij Petrov (1937 - 2010) kreis en la 1970-1990aj jaroj vicon da animaciaj filmoj en ellaborita fare de li tekniko de “fotografiko”, kiu aldonas al tradicia desegnita animacio reliefecon kaj dimensiecon de animacio komputila. Inter ili estas serio da animaciaĵoj laŭ la helenaj mitoj, el kiuj plej konata kaj sukcesa estas “Geraklo ĉe Admeto”, bazita sur unu el historioj pri la fama heroo. 

Do mi invitas vin ĝui ĉi tiun arton, vere admireblan – atentu, ekzemple, scenon kun kurantaj militistoj ĉe 5:56. Ĝi apartenas al historio de la animacia ĝenro, tamen ĝi povas esti utila ankaŭ por ĝia estonteco. Miavide, plendaŭra “kineja” animacio en la moderna epoko trafis en senelirejon – ĉiuj ĉi tiuj 3D-komedioj, kiuj similas unu la alian kvazaŭ ĝemeloj, ne kapablas promesi ajnan principe novan sperton por spektanto. Imagu, tamen, plendaŭran “Iliadon” aŭ “Odiseadon”, kreitan en tia tekniko, aŭ ke Zack Snyder farus sian “300” en formo de tiaspeca animacio! Do oni povas esperi, ke ĉi tiu atingo ne estos forgesita kaj pliriĉigos kinoarton de la mondo.

Interesaj faktoj

Ununura priskribo de ĉi tiu animacia tekniko, kiun mi sukcesis trovi, estas en unu porinfana enciklopedio. Ĝi tekstas: “En ĉi tiu tekniko por ĉiu bildo kun rolulo oni preparis ne unu, sed du celuloidajn foliojn. Sur la unua rolulo estis desegnita konture kaj fabrita per unu ĝis tri farboj. Sur la dua oni desegnis per senkontura metodo klarobskurojn, kiujn oni fotis ne enfokusigite (bildo rezultiĝis malpreciza). Kuniĝo de la du bildoj produktis efekton de amplekseco de la figuro, komparebla laŭ impreso ne nur kun fotografio, sed ankaŭ kun moderna tridimensia komputila animacio. Tia realisma stilo postulis virtuozan laboron de animaciistoj”.

Pro malfacileco de animaciista laboro en ĉi tiu tekniko, oni uzis en la filmo rimedojn de limigita animacio, kiam oni ripetas saman serion de bildoj kelkfoje por demonstri ripetiĝantan movadon.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide