Monday, 31 December 2012

Vintra fabelo

 
Ĝisdatigo de la 31-a de decembro 2015: nun ĉi tie spekteblas kolora versio de la aniamciaĵo, restarigita en 2012.


Originala titolo: Зимняя сказка
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1945
Aŭtoroj de la scenaro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó), Евгений Шварц (Jevgénij Ŝvárc).
Reĝisoro: Иван Иванов-Вано (Iván Ivanóv-Vanó).
Artaj direktoroj: Анатолий Сазонов (Anatólij Sazónov), Евгений Мигунов (Jevgénij Migunóv).
Desegnistoj: Б. Сутеева (B. Sutéeva), О. Геммерлинг (O. Hémmerling), Е. Танненберг (Je. Tánnenberg), В. Валерианова (V. Valeriánova).
Animaciistoj: Фаина Епифанова (Faína Jepifánova), Роман Давыдов (Román Davídov), Ламис Бредис (Lámis Brédis), Геннадий Филиппов (Gennádij Filíppov), Надежда Привалова (Nadéĵda Priválova), Татьяна Федорова (Tatjána Fjódorova), Борис Дежкин (Borís Déĵkin), Лидия Резцова (Lídija Rezcóva), Александр Беляков (Aleksándr Beljakóv), Л. Кузнецова (L. Kuznecóva), Сюзанна Бялковская (Sjuzánna Bjalkóvskaja).
Kameraistoj: Елена Петрова (Jeléna Petróva), Николай Воинов (Nikoláj Vóinov).
Komponisto: П. И. Чайковский (Pjótr Ĉajkóvskij).
Redaktado de muziko: Ю. Никольский (Ju. Nikólskij).
Sonreĝisoro: С. Ренский (S. Rénskij).

Mi bondeziras ĉion plej bonan en la venanta jaro 2013 kaj prezentas ĉi tiun novjaran spektaĵon –  animacian  filmon “Vintra fabelo” kun muziko de Ĉajkovskij.

Interesaj faktoj – roluloj en la filmo:

Avo Frosto

En la moderna rusia kulturo ĉi tiu figuro laŭ siaj aspekto kaj funkcioj estas praktike sama kiel Kristnaska Viro en la okcidenta tradicio, tamen ĝi havas aliajn radikojn. Se Kristnaska Viro estas transformiĝinta bildo de Sankta Nikolao, do Avo Frosto, male, havas paganan originon: li devenas el folkloraj prezentoj pri potenca kaj ofte kruela spirito, mastro de vintro. En la okcidenteŭropa folkloro analogia figuro troveblas, ekzemple, en fabelo “La maljunulino Holle” de fratoj Grimm – en la rusa folkloro ekzistas fabelo “Morozko”, tre simila laŭ enhavo (jen ilustraĵo al ĝi). En la 19-a jarcento lia figuro estis prilaborata fare de literaturistoj kaj al la komenco de la 20-a jarcento ekhavis sian hodiaŭan aspekton.

Neĝulino

Originale rolulo sub nomo Neĝulino aperas en rusa folklora fabelo pri farita el neĝo figuro de knabino, kiu viviĝis. En la moderna formo ĉi tiu persono estas aŭtora kreitaĵo – ŝin inventis granda rusa dramverkisto Aleksandr Ostrovskij en fabela teatraĵo sub la sama nomo (1873). En la jaro 1882 okazis premiero de opero “Neĝulino” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kiu havis grandan sukceson. En la jaro 1952 studio “Sojuzmultfilm” faris animacian filmon laŭ la opero; ĝi estas spektebla ĉi tie. Laŭ Ostrovskij, Neĝulino estas filino de Frosto kaj Printempo, loĝanta ermite en palaco de sia patro. Ŝi petas la gepatrojn lasi ŝin vivi inter homoj. Tiuj konsentas, sub kondiĉo, ke ŝi ne enamiĝu, ĉar amon sendas al homoj suna dio Jarilo, malamiko de Frosto. Tamen ŝi ne sukcesis deteni sin de amo kaj pereis... 


"Neĝulino" (1899) de Viktor Vasnecov
(musklaku por vidi plenskalan bildon).

En la 20-a jarcento la figuro de Neĝulino spertis certajn ŝanĝojn: oni renomis ŝin nepino de Avo Frosto kaj ŝi akompanas lin en porinfanaj aranĝoj kaj spektaĵoj, dediĉitaj al Nova Jaro. Interese, ke en la filmo ŝi aperas el neĝa figuro – eble, tio estas respeguliĝo de la originala folklora fonto.

Nova Jaro

Sur bildokartoj kaj en novjaraj spektaĵoj oni kutime prezentas Novan Jaron en aspekto de knabo en vintra vesto. En la filmo li alveturas la festenon sur sledo, kion kutime faras Avo Frosto mem.

Fenestro


Originala titolo: Окно
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1966
Aŭtoro de la scenaro: Борис Ларин (Borís Lárin).
Reĝisoro: Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Artaj direktoroj: Петр Репкин (Pjótr Répkin), Анатолий Савченко (Anatólij Sávĉenko).
Desegnistoj: Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Харитонова (V. Ĥaritónova).
Animaciistoj: Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Владислав Башалов (Vladisláv Baŝálov), Марина Восканьянц (Marína Voskanjánc), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Виктор Лихачев (Víktor Liĥaĉov).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Г. Кругликов (G. Krúglikov).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Аркадий Снесарев (Arkádij Snésarev).
Komponisto: Сергей Прокофьев (Sergéj Prokófjev).
Dirigento: Эмин Хачатурян (Emin Ĥaĉaturján).

Mi nenion sciis pri ĉi tiu filmo ĝis antaŭnelonga tempo, kiam mi komencis kolekti materialojn por la projekto. Surprizis, ke tiutempe oni entreprenis tian impresan kaj kuraĝan provon esplori per rimedoj de animacio unu el la plej mirindaj fenomenoj – amon. Oni observis, kiel aperas ama ĝemo el malklaraj sentoj kaj travivaĵoj, kiel ĝi kreskas, kiaj ventoj kaj ŝtormoj tremigas ĝin, kiel furiozas fantazio, jen ĝojiga, jen turmentanta, kiel la esperata subite fariĝas reala... Kaj tute neatendita fino, montranta, ke  revo pri amo povas esti pli alloga, ol amo efektiviĝinta. Nemalmultaj rekonos sin en ĉi tiu spegulo. 

La muziko el verkoj de Sergej Prokofjev helpas rakonti ĉion ĉi tion ne malpli, ol la bildo mem, ĉar la lingvo de muziko similas tiun de amo.

Interesaj faktoj

La reĝisoro kaj granda parto da la teamo estas samaj, kiuj kreis poste “La Nuksrompilon”. Simileco de stilo en ambaŭ filmoj rimarkeblas.

Signaloj, kiuj kelkfoje sonas en la filmo, ekzemple ĉe 2:33, 4:05 kaj 9:03, estas elsendataj radie temposignaloj, kiuj indikas komenciĝon de nova horo. Por la heroo ili ĉiam signifas novan etapon en la evoluo de liaj sentoj.

Sunday, 30 December 2012

Tretjakova galerio dum 10 minutoj



Apud Tretjakova galerio en Moskvo – la plej granda en la mondo tenejo de la rusa arto – oni ĉiam povas vidi alilandajn vizitantojn, kiuj intencas   renkonti ĝin. Tamen nun oni povas ne lasante sian lokon observi riĉaĵojn de la galerio en ĉi tiu filmo. La ekskurso komenciĝas de mezepokaj ikonoj, kiujn sekvas portretaj ĉefverkoj de la 18-a jarcento, post kiuj iras la krestomatia arto de la 19-a jarcento, bone konata al ĉiuj en Rusio. Ĝin anstataŭas la 20-a jarcento kun siaj torentoj kaj ŝtormoj, kiuj respeguliĝis en diversaj specoj kaj stiloj de la moderna arto. Kaj fine oni revenas al origino – bizancia ikono "La Sankta Dipatrino de Vladimiro" de la 12-a jarcento, kiu nun situas en la templo ĉe la galerio, estas la plej malnova ĝia eksponaĵo. 
 

Dua filmo


 
Dua filmo, montranta eksponaĵojn de Tretjakova galerio, plejparte ripetas enhavon de la antaŭa, nur en pli malrapida ritmo.

Tuesday, 25 December 2012

La Nuksrompilo


Originala titolo: Щелкунчик
Produktado: studio "Sojuzmultfilm".
Jaro: 1973
Aŭtoroj de la scenaro: Борис Ларин (Borís Lárin), Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Reĝisoro: Борис Степанцев (Borís Stepáncev).
Artaj direktoroj: Николай Ерыкалов (Nikoláj Jerikálov), Анатолий Савченко (Anatólij Sávĉenko).
Desegnistoj: Ирина Светлица (Irína Svetlíca), В. Харитонова (V. Ĥaritónova).
Animaciistoj: Юрий Бутырин (Júrij Butírin), Иосиф Куроян (Iósif Kuroján), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Игорь Подгорский (Igor Podgórskij), Марина Рогова (Marína Rógova), Анатолий Абаренов (Anatólij Abárenov), Николай Федоров (Nikoláj Fjódorov) k. a.
Kameraistoj: Михаил Друян (Miĥaíl Druján), Ян Топпер (Jan Tópper).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Borís Fílĉikov).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Muntisto: И. Герасимова (I. Gerásimova).

Mia Kristnaska donaco al ĉiuj Esperantistoj – animacia versio de la klasika fabelo, farita laŭ la fama baleto de Pjotr Ĉajkovskij. Por kelkaj generacioj de spektantoj en Rusio ĉi tiu filmo estis unua ĉiĉerono en la mondo de la klasika muziko.

Interesaj faktoj

En la filmo oni uzas muzikon ne nur el “La Nuksrompilo”, sed ankaŭ el aliaj verkoj de Ĉajkovskij. Ekzemple, kiam la heroino dancas kun la balailo sonas “La rusa danco” el baleto “Cigna lago”.

La parto, kie sonas “La valso de floroj”, similas filmon “Fantazio” (1940) de Walt Disney, kie oni ankaŭ uzis ĉi tiun melodion. En ambaŭ filmoj oni celas sintezon de muziko kaj ritma movo sur la ekrano.

Monday, 24 December 2012

"Berjozka"dancas

 

Ensemblo de rusaj popolaj dancoj "Berjozka" (kutima latinalfabeta transskribo Berezka) estas bone konata tra la mondo, koncertinte en pli ol 80 landoj kaj estiĝinte unu el vizitkardoj de Rusio. Ĉi tie mi prezentas antaŭfilmon por 52-minuta filmo "Berjoza dancas", kreitan de studio "BOR" en la jaro 1990. Aŭtoroj de la filmo celis prezenti plenan kaj dinamikan bildon de la ensembla koregrafio kaj, kiel eblas juĝi, sukcesis tion — kvankam homo en kostumo de urso, certe, estas terura kiĉo...

 La antaŭfilmo rimarkindas per tio, ke ĝi inkludas praktike plenan prezenton de la ĉefa programero de la ensemblo, de kiu komenciĝis ĝia historio kaj laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon — "Berjozka" ("Betuleto"), kreita surbaze de rusa fraŭlina rondodanco. Dank' al speciala tekniko de paŝado, kiu estas know how de la ensemblo, estiĝas impreso, ke oni ne movas la piedojn, sed glisas laŭ scenejo. Ekde la jaro 1948 ĉi tiu danco ravas spektantojn, do mi invitas ankaŭ vin dividi ĉi tiun ravecon.

Disqus por Aŭdvide