Monday 24 December 2012

"Berjozka"dancas

 

Ensemblo de rusaj popolaj dancoj "Berjozka" (kutima latinalfabeta transskribo Berezka) estas bone konata tra la mondo, koncertinte en pli ol 80 landoj kaj estiĝinte unu el vizitkardoj de Rusio. Ĉi tie mi prezentas antaŭfilmon por 52-minuta filmo "Berjoza dancas", kreitan de studio "BOR" en la jaro 1990. Aŭtoroj de la filmo celis prezenti plenan kaj dinamikan bildon de la ensembla koregrafio kaj, kiel eblas juĝi, sukcesis tion  kvankam homo en kostumo de urso, certe, estas terura kiĉo...

 La antaŭfilmo rimarkindas per tio, ke ĝi inkludas praktike plenan prezenton de la ĉefa programero de la ensemblo, de kiu komenciĝis ĝia historio kaj laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon  "Berjozka" ("Betuleto"), kreita surbaze de rusa fraŭlina rondodanco. Dank' al speciala tekniko de paŝado, kiu estas know how de la ensemblo, estiĝas impreso, ke oni ne movas la piedojn, sed glisas laŭ scenejo. Ekde la jaro 1948 ĉi tiu danco ravas spektantojn, do mi invitas ankaŭ vin dividi ĉi tiun ravecon.

2 comments:

  1. En mia plej frua juneco, la unua prezentado kiun mi vidis kolore en la televido estis tiu cxi belega Beriozka. La impreso ankoraux dauxras...

    Dankon pro la video! Belega... sambela kiel en la foraj, foraj tempoj...

    ReplyDelete
  2. Dankon, cxi tio estas tre interesa. Mi tre sxatas la rusa folkloro.
    Saluton el la Kostariko.

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide